Pri la rimarkinda aventuro de la taĉmentanoj kaj la granda feroco de nia bona kavaliro don Quijote
Dum tiel parolis don Quijote, la pastro klopodis persvadi la taĉmentanojn, ke la cerbo de nia hidalgo iris promeni, kiel ili mem povus konstati per liaj vortoj kaj faroj kaj, ke, sekve, ili ne bezonis persisti en sia intenco aresti kaj forkonduki lin, ĉar, se jes, ili devus liberigi lin poste pro lia mensa perturbo; la taĉmentano de la mandato respondis al tio, ke al li ne koncernas juĝi pri la frenezo de don Quijote, ke li devas obei la ordonojn de sia superulo, kaj ke, post ol oni enkarcerigus lin, al li estus tute same, se oni donus al li centfoje la liberon.
—Tamen —diris la pastro— ĉi-foje vi ne prenos lin kun vi, ĉar, ŝajnas, li ne lasos sin konduki.
Tiom da argumentoj prezentis la pastro, kaj tiom da frenezaĵoj faris don Quijote, ke la taĉmentanoj eĉ pli frenezus ol li, se ili fine ne estus konvinkiĝintaj pri la afekcio de don Quijote; tiel do, ili konsideris pli bone trankviligi sin kaj eĉ peri la pacon inter la barbiro kaj Sancho Panza, kiuj montris ankoraŭ fortan rankoron en sia disputo. Fine, kiel membroj de la justico, ili intervenis kaj arbitraciis en la afero, tiele, ke ambaŭ partioj restis, se ne plene, almenaŭ parte kontentaj, ĉar oni disponis, ke ili faru la interŝanĝon de la ŝarĝo-seloj, sed ne de la ventrobendoj nek de la bridoj. Rilate al la kasko de Mambrino, la pastro, kaŝe kaj nerimarkate de don Quijote, donis por la pelvo ok realojn al la barbiro, kiu de sia flanko kvitancis la sumon kaj promesis ne plu plendi pro fraŭdo koncerne la pelvon, en la nuna aŭ en la futura tempo, amen.
Post ol oni trovis la solvon de ĉi du kvereloj, la plej gravaj kaj seriozaj, restis nur aranĝi, ke tri servistoj de don Luis reiru hejmen, kaj ke la alia akompanu sian mastron ĝis la loko, kien don Fernando dezirus lin konduki; kaj tial, ke la sorto jam komencis formeti barojn kaj igi pli facile irebla la vojon al la geamantoj kaj bravuloj de la gastejo, ĝi volis kompletigi la taskon per kontentiga fino: la servistoj konsentis kion don Luis petis de ili, kaj Clara tiel ĝojis je ilia decido, ke, rigardante ŝian vizaĝon, oni ne povis ne percepti la feliĉon de ŝia koro. Zoraida, kvankam ŝi ne bone komprenis ĉion okazintan, alterne ĝojis aŭ tristis, laŭ la esprimoj videblaj sur la aliaj, precipe sur ŝia hispano, al kies persono ŝi senĉese turnis sian rigardon plenan de amo. La gastejestro, al kiu ne pasis nerimarkita, ke la pastro donis monon al la barbiro, petis de don Quijote, ke li pagu por la difektitaj vin-sakoj kaj la perdita vino, kaj ĵuris, ke nek Rocinante, nek la azeno de Sancho forlasus la gastejon, antaŭ ol oni pagus al li ĝis la lasta groŝo. La pastro kaj don Fernando pagis la damaĝojn, kvankam ankaŭ la aŭditoro tre volonte sin proponis pagi li mem. Kaj tia paco kaj kvieto regis en ĉies koroj, ke, anstataŭ la diskordo de la tendaro de Agramante, kiel don Quijote diris, ŝajnis gasti ĉe la domo la paco kaj la kvieto de la tempoj de Oktavio; [182] [182] Aludo al longa periodo de paco en la epoko de la Romana imperiestro Oktavio Aŭgusto (63-14 a.K.).
kaj laŭ la ĝenerala opinio, tio ŝuldiĝis al la bona intenco kaj riĉa elokvento de la sinjoro pastro kaj al la nekompareble donema spirito de don Fernando.
Don Quijote, vidante sin libera de tiom da problemoj, kaj propraj kaj de Sancho, pensis, ke estus bone daŭrigi la vojaĝon kaj fini la grandan aventuron, por kies plenumo oni lin vokis kaj elektis; tiel do, kun firma decido, li genuiĝis antaŭ Dorotea, kiu ne permesis al li diri ion, antaŭ ol li leviĝus, do don Quijote obee stariĝis kaj diris:
—Laŭ tre konata proverbo, bela sinjorino, la diligento estas patrino de la fortuno; en multaj kaj gravaj cirkonstancoj la sperto montras, ke la aktiveco de aferisto sukcesigas eĉ duban negocon, sed nenie evidentas ĉi vero, kiel en la aferoj militaj, kie rapido kaj prompteco disrompas la preparojn de la malamiko kaj venkas ĝin, antaŭ ol ĝi povas organizi sian defendon. Mi diras tion, ĉarma kaj moŝta sinjorino, ĉar ŝajnas al mi, ke nia restado en ĉi kastelo havas jam nenian utilon, kaj eĉ povus kaŭzi al ni grandan damaĝon, kiel ni konstatos iun tagon. Ĉar, kiu scias, ĉu via malamiko, la giganto, ne ricevis informon, pere de sekretaj kaj diligentaj spionoj, ke mi iras detrui lin, kaj ĉu, dum ni perdas la tempon, li ne profitas ĝin, starigante sian defendon en nekonkerebla kastelo aŭ fortreso, kie vanus miaj klopodoj kaj la forto de mia senlaca brako? Tiel do, kara sinjorino, per nia diligento ni antaŭiĝu al liaj projektoj, kiel dirite, kaj tuj ekiru, ĉar, por ke via bona destino plenumiĝu, kiel vi deziras, vi ne devas atendi pli ol la tempon necesan ĝis mi renkontos vian kontraŭulon.
Don Quijote ĉesis paroli kaj atendis aplombe la respondon de la bela princino; kaj ŝi, kun majesta esprimo laŭa al la stilo de la hidalgo, respondis jene:
—Mi dankas al vi, sinjoro, ke vi tiel montras vian deziron servi min en mia granda misfortuno, kiel kavaliro kies funkcio kaj koncerno estas doni protekton al orfaj kaj senhelpaj; kaj Dio volu, ke mia deziro kaj la via plenumiĝu, por ke vi vidu, ke ekzistas en la mondo dankemaj virinoj. Rilate al mia forveturo, ĝi tuj okazu: mi ne havas alian volon ol la vian, do disponu pri mi tute laŭ via bontrovo kaj deziro, ĉar la virino, kiu iam konfidis al vi la defendon de sia persono kaj la restaŭron de sia potenco, ne devas kontraŭi kion via saĝo ordonas.
—Estu certa pri mia promeso, je Dio —respondis don Quijote—, ĉar, se tiel granda damo humiliĝas, mi ne volas perdi la okazon relevi ŝin al ŝia hereda trono. Ni jam ekiru: la proverbo, ke en la tardo insidas danĝero, spronas mian deziron iri survoje. Neniam la ĉielo kreis, nek la infero vidis, ion kapablan peli min en timon kaj teruron, do, Sancho, selu Rocinante, harnisu vian azenon kaj la palefrenon [183] [183] Hispane «palafrén»; france «palefroi»; angle «palfrey». Speciala ĉevalo rajdata de reĝoj, princoj kaj damoj okaze de ceremonioj, procesioj kaj aliaj solenaĵoj.
de la reĝino, ni diru adiaŭ al la kastelmastro kaj al ĉi sinjoroj kaj tuj foriru.
Sancho, ĉion atente aŭskultinta, skuis la kapon kaj respondis:
—Ve, sinjoro, mi diru, kaj ĉi honestaj damoj min pardonu, ke en la vilaĝo oni malbonas, pli ol oni ĝenerale konas.
—Kia malbono, kapabla diskrediti min, povas ekzisti en ajna vilaĝo aŭ en ĉiuj urboj de la mondo, fripono?
—Se via moŝto koleras, mi prisilentos kion mi devus diri kiel bona ŝildisto, kaj kion bona servisto devus diri al sia mastro.
—Parolu laŭplaĉe —respondis don Quijote—, sed ne kun la intenco inspiri timon al mi; ĉar, se vi sentas timon, vi agas laŭ via naturo; kaj se mi estas sentima, mi agas laŭ la mia.
—Tute ne temas pri tio, ve al mi! —diris Sancho—, sed mi certas kaj asertas, ke ĉi sinjorino sin nomanta reĝino de la granda regno Micomicón, ne estas tia reĝino pli ol mia patrino; ĉar, se tian rangon ŝi havus, ŝi ne dediĉus sin froti sian muzelon kun unu el ĉi viroj kapoturne kaj postporde.
Dorotea ruĝiĝis ĉe la vortoj de Sancho, ĉar, efektive, ŝia edzo don Fernando, kaŝante sin de aliaj okuloj, kelkfoje frandis per la lipoj parton de de la premio gajnita de lia amo. Sancho rimarkis tion, kaj ŝajnis al li, ke tiel senhonta konduto pli konformus al meretrico ol al reĝino de tiel grava regno. Dorotea, nek povis, nek volis respondi la aserton de Sancho, do ŝi lasis lin daŭrigi.
—Mi diras tion, sinjoro —aldonis Sancho—, ĉar, se la viro tiel grandioze ĝuanta la vivon en ĉi gastejo fine rikoltos la frukton de nia laboro, post ol ni iris sur vojoj kaj padoj kaj elportis nombron da kruelaj noktoj kaj eĉ pli kruelaj tagoj, ne ekzistas do motivo, ke mi rapidu seli Rocinante, harnisi la azenon aŭ pretigi la palefrenon; prefere ni tenu nin trankvilaj, kaj ĉiu putino ŝpinu, kaj ni manĝu. [184] [184] Iam proverba esprimo inter prostituistoj. Metafore, agi plej konvene, laŭ la okazoj.
Читать дальше