Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Je Dio, kiel ege koleris don Quijote, aŭdante la insolentojn de sia ŝildisto! Tiel terure li furiozis, ke kun sinpela voĉo, trema lango kaj fajraj okuloj, li kriis:

—Ho vi, kampulaĉo kruda kaj nescia, fripono impertinenta, fibuŝa, falsa kaj malica! Ĉu vi aŭdacas paroli tiamaniere antaŭ mi kaj antaŭ ĉi moŝtaj damoj? Foriru el mia vido, monstro de la naturo, ŝranko de mensogoj, magazeno de trompoj, silo de friponaĵoj, inventisto de kalumnioj, diskrianto de absurdoj, malamiko de la respekto ŝuldata al la reĝaj personoj! Foriru, ne plu aperu antaŭ mi, aŭ vi spertos la pezon de mia kolero!

Tion dirante, don Quijote kuntiris la brovojn, pufigis la vangojn, ĵetis ĉien la rigardon, kaj per la dekstra piedo donis fortan frapon sur la plankon, kio montris, kiel bolis la rabio en lia brusto. Ĉi timigaj vortoj kaj furiozaj gestoj tiel teruris Sanchon, ke li tre ĝojus, se la tero disiĝus tiam sub liaj piedoj por engluti lin; kaj sen scii kion alian fari, li turnis la dorson kaj forpaŝis de la kolera ĉeesto de sia mastro. Sed la saĝa Dorotea, kiu jam tre bone konis la naturon de don Quijote, diris al li kvietige:

—Ne ĉagreniĝu, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, por la absurdoj ĵus diritaj de via bona ŝildisto, ĉar eble li parolis ne senprave; kaj cetere li ne farus falsan akuzon, se konsideri lian prudenton kaj kristanan konsciencon. Tiel do, oni devas kredi sen ia dubo, ke, pro tio, ke, laŭ viaj diroj, en ĉi kastelo ĉio okazas sub ensorĉo, Sancho certe vidis nur ian inferan iluzion, tiel ofendan al mia virto.

—Mi ĵuras je la ĉiopova Dio —diris tiam don Quijote—, ke Via Alteco trafis la ĝustan klavon: ia aĉa vizio ŝvebis antaŭ la okuloj de la povra Sancho, kaj montris al li kion certe li ne povus vidi ekstersorĉe, ĉar mi tre bone scias, kiel bona kaj naiva estas ĉi kompatindulo, nekapabla false atesti.

—Vi pravas, kaj tiel restu la afero —diris don Fernando—, do, via moŝto, sinjoro don Quijote, devas pardoni lin kaj lin revoki denove en la sinon de via favoro, sicut erat in principio , [185] [185] Latinaĵo: «kiel en la komenco». antaŭ ol la vizioj renversis lian cerbon.

—Mi pardonas lin —diris don Quijote.

La pastro iris serĉi Sanchon, kiu, tre humile, revenis, genuiĝis antaŭ sia mastro, petis lian manon kaj ĝin kisis. Poste la hidalgo donis al li sian benon kaj diris:

—Sancho, mia filo, mi pensas, ke vi jam konvinkiĝis, ke mi ripete diris al vi la veron, asertante, ke ĉio en ĉi kastelo okazas sub ensorĉo.

—Jes, vi pravas —respondis Sancho—. Sed mi esceptus la aferon de la plejdo: ĝi okazis laŭ natura maniero.

—Ne kredu tion. Se temus pri ordinara afero, mi estus venĝinta vin tiam kaj eĉ nun —diris don Quijote—. Sed nek tiam nek nun mi povis venĝi vin, ĉar nenie mi vidis ajnan personon kulpan pri la ofendo al vi farita.

Ĉiuj sentis scivolon koncerne la aferon de la plejdo, kaj tiam la gastejestro detale rakontis pri la kaprioloj de Sancho en la aero, kio provokis ĉies ridegojn; kaj la ŝildisto forte hontus, se lia mastro ne estus denove certiginta al li, ke la bernado konsistis el nura ensorĉo. Tamen, la stulto de Sancho ne tiel grandis, ke li kredus absoluta vero sen ia ombro da dubo, ke lin bernis, ne personoj el karno kaj ostoj sed fantomoj nerealaj kaj imagaj, kiel lia mastro kredis kaj asertis.

Jam pasis du tagoj de kiam ĉi eminenta kompanio alvenis al la gastejo; kaj pensante, ke jam sonis la horo forveturi, ili trovis la manieron ŝpari al Dorotea kaj don Fernando la penon akompani don Quijote al ties vilaĝo sub la preteksto de la restaŭro de la reĝino Micomicona; anstataŭe la pastro kaj la barbiro kondukus lin al lia lando kaj provus resanigi lin de ties frenezo hejme, kiel ili deziris. Tiucele oni interkonsentis kun ĉaristo, tiam okaze pasanta survoje kun ĉaro tirata de bovoj, kaj, por la transporto de don Quijote, oni faris specon de kaĝo kun lignaj stangoj interkrucitaj, kie li povus oportune sidi; poste don Fernando kaj liaj kamaradoj, la servistoj de don Luis, la taĉmentanoj kaj la gastejestro, maskis al si la vizaĝon kaj alivestis sin, ĉiu laŭ sia plaĉo, konforme al la konsiloj kaj instrukcioj de la pastro, por ke la hidalgo prenu ilin por personoj diferencaj de liaj konatoj de la gastejo; poste, en profunda silento, ili eniris en la ĉambron, kie don Quijote dormis kaj ripozis post la lastaj konfliktoj, proksimiĝis al li, kuŝanta sen eĉ la plej eta suspekto pri tia komploto, forte lin ekkaptis kaj firme kunligis liajn manojn kaj piedojn, tiele, ke kiam li abrupte vekiĝis, li povis, nek movi sin, nek fari alion ol gapi kaj miri, vidante antaŭ si tiel strangajn vizaĝojn; sed li tuj falis en la iluzion senĉese kreatan de lia freneza imago, kaj kredis, ke la figuroj estas fantomoj de la ensorĉita kastelo, kaj ke oni ensorĉis lin mem, tial, ke li ne povis sin movi aŭ defendi; kaj ĉio okazis, ĝuste kiel atendis la pastro, elpensinto de la tuta maĥinacio.

El la grupo, nur Sancho konservis sian propran figuron kaj sian ordinaran prudenton, kaj, kvankam nur ete mankis al li por suferi la saman malsanon de lia mastro, al li ne pasis nerimarkita la vera personeco de la duontorditaj figuroj; sed li ne kuraĝis aperti la buŝon, ĝis li scius, kian finon havus la rabo kaj kapto de lia mastro; kaj ankaŭ la hidalgo diris nenion, same atendante la rezultaton de sia misfortuno; kaj okazis, ke oni portis en la ĉambron la kaĝon, lin enpuŝis en ĝian internon, alnajlis la fermotabulojn, ke li ne povu forskui ilin, surŝultrigis la kaĝon, kaj, en la momento de la eliro, aŭdiĝis voĉo timiga (tiel timiga, kiel povis ĝin fari la barbiro, majstro Nicolás) diranta:

—Ho, Kavaliro de la Trista Mieno! Ne afliktiĝu pro via enfermiteco, ĉar ĝi necesas por la plej rapida solvo de la aventuro entreprenita de via granda kuraĝo. Ĝi finiĝos, kiam la feroca leono de La Mancha kaj la blanka kolombino de El Toboso kuŝos kune, post ol ili humile klinos sian fieran kapon sub la molan jugon de edziĝo; el tiel eksterordinara nupto elvenos al la lumo de la mondo la bravaj leonidoj, kiuj konkuros kun la detruaj krifoj de la sentima patro. Kaj ĉi tio okazos antaŭ ol la persekutanto de la fuĝanta nimfo [186] [186] La sundio Apolono kaj Dafna. faros dufoje la viziton, en sia rapida kaj natura kurso, al la lumaj konstelacioj. Kaj vi, ho plej nobla kaj obea el ĉiuj ŝildistoj iam ekzistantaj kun glavo ĉe la zono, barbo sur la vizaĝo kaj olfakto en la nazo, ne falu en ĉagrenon aŭ aflikton, vidante antaŭ viaj propraj okuloj, kaj en tia stato, la floron de la vaganta kavalirismo, ĉar tre baldaŭ, se plaĉos al la granda arkitekto de la universo, vi vidos vin en tiel alta kaj sublima pozicio, ke vi eĉ ne rekonos vin, kaj ne vaniĝos do la promesoj al vi faritaj de via bona mastro. Kaj je la nomo de la saĝulino Mensogoniana mi konfirmas al vi, ke vian salajron vi ricevos, kiel vi vidos propraokule; sekvu la paŝojn de la kuraĝa kaj ensorĉita kavaliro, ĉar konvenas, ke vi akompanu lin, ĝis la loko, kie vi ambaŭ restos. Nun, mi ne rajtas plu paroli, do, adiaŭ, mi reiras kien mi bone scias.

Ĉe la fino de la profetaĵo, la barbiro levis la voĉon kaj tuj lasis ĝin fali en tiel delikatan modulon, ke eĉ la personoj jam informitaj pri la ŝerco preskaŭ kredis vera kion ili aŭskultis. Rilate al don Quijote, la promesoj de la orakolo konsolis lin, ĉar li tuj komprenis ĝian signifon, kaj vidis, ke ĝi aŭguris lian kunvivadon, en sankta kaj leĝa edziĝo, kun lia kara Dulcinea de El Toboso, de kies feliĉa ventro elvenus la leonidoj, liaj filoj, por la eterna gloro de La Mancha. Sincere kaj firme kredante tion, li levis la voĉon kaj diris kun profunda suspiro:

—Ho vi, kiu ajn vi estas, profetanto de tiom da bono! Turnu vin, je mia nomo, al la saĝa sorĉisto, kiu zorgas miajn aferojn, kaj petu de li, ke li ne lasu min perei en ĉi moviĝanta prizono, kie mi nun sidas, ĝis mi povos vidi la plenumon de tiel ĝojaj kaj nekompareblaj promesoj al mi faritaj ĉi tie; ĉar, se ili efektiviĝos, mi rigardos gloraj la torturojn de ĉi karcero, kaj komfortaj ĉi katenojn sur mi; kaj ĉi dura batalkampo, kie mi perforte kuŝas, ŝajnos al mi mola kaj feliĉa lito nupta. Rilate la rekompencon al mia ŝildisto, lia honesto kaj bona konduto donas al mi fidon, ke li ne lasos min en favoraj aŭ kontraŭaj cirkonstancoj, kaj, se pro mia missorto, aŭ la lia, mi ne povus doni al li la insulon promesitan, aŭ ties ekvivalenton, almenaŭ li ne perdos sian salajron, ĉar mi jam specifis en mia testamento, kiom li devas ricevi, proporcie, ne al siaj multaj kaj bonaj servoj, sed al miaj rimedoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x