Don Quijote atentege aŭskultis ĝisfine la argumentadon de la kanoniko, fikse rigardis lin kelkan tempon, kaj respondis:
—Ŝajnas, sinjoro hidalgo, ke viaj paroloj celis persvadi min, ke en la mondo ne ekzistas vagantaj kavaliroj, ke la libroj kavaliraj estas falsaj, mensogaj, damaĝaj kaj senprofitaj al la regno, ke mi aĉe faris legante ilin, pli aĉe kredante ilin, kaj plej aĉe imitante ilin de la momento, kiam mi fordonis min al la tre rigora profesio de la kavalirismo, kiun ili instruas. Krome, vi asertis, ke ne ekzistis en la mondo Amadís de Gaŭlio, nek Amadís de Grekujo, nek la ceteraj kavaliroj, de kies historio la libroj plenas.
—Vi esprimas mian opinion ĝuste tiel, kiel mi ĝin proklamis —diris la kanoniko.
—Via moŝto aldonis ankaŭ —daŭrigis don Quijote—, ke tiaj libroj faris al mi multe da damaĝo, ĉar ili renversis mian cerbon kaj kaŭzis mian enkaĝigon, kaj ke mi devus korekti mian inklinon kaj ŝanĝi miajn legaĵojn por aliaj libroj pli veraj, pli instruaj kaj pli distraj.
—Efektive —diris la kanoniko.
—Nu, laŭ mia opinio —aldonis don Quijote—, ĝuste via moŝto estas sencerba kaj ensorĉita, tial, ke vi vin dediĉas blasfemadi kontraŭ unu institucio tiom akceptita kiel vera en la tuta mondo, kaj tiom aŭtenta, ke ajna persono tion neganta, kiel via moŝto, meritus la saman punon, kiun, laŭ viaj diroj, aplikas al la libroj, kiam ili ne plaĉas al vi. Voli persvadi, ke neniam ekzistis en la mondo Amadís kaj la ceteraj kavaliroj aventuristoj, de kies faroj plenas la historioj, egalus aserti, ke la suno ne brilas, ke la glacio ne fridas, aŭ ke la tero ne donas fruktojn. Kia persono povas loĝi en la mondo, kapabla konvinki alian, ke ne veras la historioj de la princino Floripes kaj Guy de Burgonjo, aŭ la aventuro de Fierabrás ĉe la ponto de Mantible, okazinta en la epoko de Karlomagno, kaj tiel vera, mi ĵuras, kiel la fakto, ke nun estas hela tago? Kaj se tio konsistas el mensogoj, oni devus konkludi, ke ankaŭ ne ekzistis Hektoro, nek Aĥilo, nek la milito de Trojo, nek la Dek du Paruloj de Francujo, nek la angla reĝo Arturo, kiu, transformita en korvon, iras tra la mondo, kaj kies regno atendas ĉiumomente lian revenon. Certe oni eĉ kuraĝos opinii falsaj la historion de Guarino Mezquino, kaj la serĉadon de la Sankta Gralo, kaj apokrifaj la am-aferon de don Tristano kun la reĝino Izolda, kaj de Ginevra kun Lanceloto, kvankam kelkaj personoj preskaŭ memoras esti vidintaj duenjon Quintañona, la plej bona vin-verŝistino de Granda Britujo. Ĉi-rilate mi memoras, ke mia patroflanka avino diris, kiam ŝi vidis duenjon kun impona kufo: «Rigardu, nepo, ŝi ŝajnas duenjo Quintañona», kaj el tio mi konkludis, ke ŝi certe konis la duenjon aŭ, almenaŭ, vidis unu el ŝiaj portretoj. Nu, kiu povus negi la veron de la historio de Pierre kaj la linda Magalona, se konsideri, ke oni vidas eĉ nuntempe, en la reĝa arsenalo, la lignonajlon uzatan de la brava Pierre por direkti la lignan ĉevalon, kiu portis lin fluge tra la aero? Ĉi lignonajlo estas iom pli granda ol la timono de ĉaro, kaj apud ĝi montriĝas la selo de la ĉevalo Babieca. Krome, en Roncesvalles oni vidas la kornon de Rolando, grandan kiel trabo. El tio oni konkludas, ke ekzistas la Dek du Paruloj, ke ekzistis Pierre, ke ekzistis Cid, kaj ke ekzistis aliaj similaj kavaliroj irantaj, kiel oni diras, al siaj aventuroj. Se tion oni ne kredas, oni eĉ deklaros ankaŭ, ke ne veras, ke la brava luzitano Juan de Merlo iris al Burgonjo kaj duelis en la urbo Arras kontraŭ la fama senjoro de Charny nomita moŝto Pierre, kaj poste en la urbo Bazelo kontraŭ moŝto Enrique de Renestán, kaj eltiris sin el ambaŭ entreprenoj triumfa kaj plena de gloro; oni negos ankaŭ la aventurojn kaj defiojn plenumitajn, en la sama Burgonjo, de la kuraĝaj hispanoj Pedro Barba kaj Gutierre Quijada (de kies familio mi devenas laŭ rekta linio vira), kiuj venkis la filojn de la grafo de Sankta Paolo. Ĉu oni same obstine deklaros, ke don Fernando de Guevara ne iris serĉe al aventuroj en Germanujon, kie li duelis kontraŭ senjoro Jorge, kavaliro de la domo de la grafo de Aŭstrio? Ĉu estis fikciaj la turniroj de Suero de Quiñones del Paso, la entreprenoj de Luis de Falces kontraŭ don Gonzalo de Guzmán, kavaliro kastilia, kaj multaj aliaj prodaĵoj plenumitaj de kristanaj kavaliroj landaj kaj eksterlandaj, kaj tiel veraj kaj aŭtentaj, mi ripetas, ke mankus la racio kaj la logiko al persono neganta ĉion ĉi?
La kanoniko mire aŭskultis ĉi mikson de veroj kaj mensogoj, kaj surpriziĝis de la granda scio de don Quijote rilate al la aferoj de la vaganta kavalirismo. Li do respondis:
—Mi ne povas ne konsenti, sinjoro don Quijote, ke io estas vera en viaj diroj, precipe en tio koncerna al la vagantaj kavaliroj hispanaj. Mi koncedas ankaŭ, ke ekzistis la Dek du Paruloj de Francujo, sed mi ne kredas, ke ili faris ĉion, kion rakontas pri ili la ĉefepiskopo Turpin. Efektive, temis pri kavaliroj elektitaj de la reĝoj de Francujo, kaj oni nomis ilin paruloj, ĉar ili egalis, unuj al la aliaj laŭ rango, kuraĝo, kaj kvalitoj, aŭ, almenaŭ, ili devus egali, ĉar ili apartenis al speco de religia ordeno, kiel la nunaj de Santiago aŭ Calatrava, pri kies membroj oni antaŭsupozas, ke ili devas, aŭ devus, esti, kavaliroj, honorindaj, kuraĝaj kaj de moŝta nasko; kaj same kiel nuntempe oni diras «kavaliro de San Juan» aŭ «kavaliro de Alcántara», en la pasinta epoko oni diris «kavaliro de la Dek du Paruloj», ĉar oni elektis ilin, dek du egalajn, por ĉi ordeno religia. Koncerne al Cid, li ja ekzistis, same kiel Bernardo del Carpio, sed pri kelkaj heroaĵoj atribuitaj al ili oni devas tre dubi. Pri la lignonajlo de grafo Pierre kaj pri tio, ke ĝi staras apud la selo de Babieca en la reĝa arsenalo, mi devas konfesi, ke mi estas tiel senscia aŭ tiel miopa, ke, kvankam, mi vidis la selon, mi neniam rimarkis la najlon, malgraŭ ke, laŭ vi, ĝi montriĝas tre granda.
—Tamen, ĝi sidas tie, certe —respondis don Quijote—. Kaj jen ankoraŭ io: oni diras, ke oni ĝin gardas en leda ingo, ke ĝi ne putru.
—Eble —diris la kanoniko—, sed mi ĵuras je miaj sanktaj ordinoj, ke mi ne memoras esti ĝin vidinta; sed, eĉ se mi koncedus, ke la najlo tie sidas, mi ne devontigus min kredi je tiom da Amadisoj aŭ je la svarmoj de la kavaliroj, kies historion oni rakontas. Kaj ne ekzistas motivo, por ke viro kiel via moŝto, honorinda kaj dotita per tiel bona talento, kredu veraj tiom da ekstravagancaj absurdoj troveblaj en la ridindaj libroj kavaliraj.
Pri la saĝaj diskutoj inter don Quijote kaj la kanoniko kaj pri aliaj aferoj
—Ne ŝercu! —respondis don Quijote—. La libroj eldonitaj kun reĝa permeso kaj kun aprobo de la cenzuro kaj legataj, kun tiel ĝenerala plaĉo kaj aplaŭdo, de la maturaj kaj de la junaj, de la paŭperaj kaj de la riĉaj, de la kleraj kaj de la sensciaj, de la plebaj kaj de la altrangaj, kaj resume, de personoj de ĉia stato kaj pozicio, ĉu povus esti nuraj mensogoj kaj samtempe montriĝi tiel multe veraj, se konsideri, ke en ili oni mencias la patron kaj patrinon, la familion, la nacion, kaj la aĝon de unu aŭ alia kavaliro, indikante la epokon kaj lokon de ties faroj, detalon post detalo kaj tagon post tago? Via moŝto silentu kaj ne plu blasfemadu tiele; kredu min, sekvu mian konsilon, kaj, kiel saĝa persono, legu la librojn kaj vi vidos, kiel multe ili delektos vin. Diru, ĉu povus ekzisti, por ekzemplo, io pli agrabla ol vidi ĉi-momente antaŭ niaj okuloj grandan lagon el bolanta peĉo, kie naĝus multaj serpentoj, kolubroj kaj lacertoj, kaj multaj specoj de ferocaj kaj teruraj bestoj, kaj tiam aŭdi plendegan voĉon diri el la mezo de la lago: «Vi, nekonata kavaliro rigardanta ĉi timigan lagon: se vi deziras atingi la trezoron kaŝitan sub ĉi nigraj akvoj, montru la kuraĝon de via forta brusto kaj ĵetu vin en la mezon de la obskuraj kaj brulaj ondoj; alie vi ne meritos vidi la nedireblajn mirindaĵojn kaŝitajn en la sep kasteloj de la sep feinoj loĝantaj sub ĉi nigra akvo». La kavaliro, apenaŭ aŭdinte ĉi timigan voĉon forgesas sin mem, absolute ne pensas kian danĝeron li alfrontos, kaj, eĉ sen demeti la pezan armaĵon, rekomendante sin al Dio kaj al sia damo, sin ĵetas en la mezon de la bolanta lago; kaj kiam li ne komprenas, nek scias, kien li trafos, li subite troviĝas inter florantaj kampoj nekompareble pli belaj ol la Elizeaj. Ŝajnas al li, ke la ĉielo pli diafanas tie, kaj ke la suno radias novan lumon; al liaj okuloj montriĝas paca bosketo el tiel verdaj kaj foli-riĉaj arboj, ke ĝia verdo ĉarmas la vidon, dum regalas la aŭdon la dolĉa kaj nelernita kanto de nekalkuleblaj kaj buntaj birdetoj flirtantaj inter la branĉoj interplektitaj. Tie li renkontas rojon, kies freŝa akvo, simila al likva kristalo, fluas sur fajna sablo kaj blankaj ŝtonetoj, kiuj ŝajnas oro disŝutita kaj plej puraj perloj. Ĉi tie li vidas elegantan fontanon el plurkolora jaspo kaj glata marmoro. Transe li admiras alian, rustike ornamitan, kie etaj konkoj mitulaj, kombinitaj en senorda ordo kun torditaj domoj blankaj kaj flavaj de helikoj, miksiĝas kun pecoj de brila kristalo kaj kun falsaj smeraldoj, kaj kreas tian efekton de vario, ke ĉi tie la arto, imitante la naturon, ŝajnas eĉ superi ĝin. Pretere, subite montriĝas al li forta kastelo aŭ pompa alkazaro kun remparoj el solida oro, kreneloj el diamantoj, pordoj el topazoj, kaj ĝi estas tiel mirinde farita, ke, kvankam ĝiaj konstru-materialoj konsistas el diamanto, karbunkoloj, rubenoj, perloj, oro kaj smeraldoj, ĝia arkitekturo estas eĉ pli valora. Kaj admirinte ĉion ĉi, ĉu ne admirindus vidi krome, ke tra la pordo de la kastelo eliras granda nombro da puceloj en tiel paradaj kaj riĉaj kostumoj, ke, se mi priskribus ilin detale, kiel la historioj, mi neniam finus? Poste la ŝajne pli grava pucelo ekprenas je la mano la kuraĝan kavaliron, kiu antaŭe ĵetis sin en la bolantan lagon, kaj, sen paroli, gvidas lin en la internon de la pompa alkazaro aŭ kastelo, kie oni senvestigas lin, ĝis li vidiĝas tiel nuda, kiel en la momento de lia elpuŝo el la ventro patrina; oni banas lin en tepida akvo, ŝmiras lin per aromaj esencoj kaj surmetas al li parfumitan ĉemizon el plej delikata tulo; alia pucelo ĵetas al li sur la ŝultrojn ian mantelon, kiu valoras, laŭdire, unu urbon kaj eĉ pli. Ĉu ne bele, kiam oni rakontas, ke poste oni lin kondukas al alia salono, kie staras tabloj tiel riĉe primetitaj, ke li mutiĝas de miro? Ĉu ne bele, kiam oni verŝas al li sur la manojn akvon distilitan el ambro kaj el bonodoraj floroj, kaj igas lin sidiĝi sur ebura seĝo, kaj ĉiuj puceloj lin servas en mirinda silento? Ĉu ne bele kiam oni surtabligas al li tiom da gustumindaj pladoj, tiel bone preparataj, ke la apetito hezitas kien direkti la manon? Ĉu ne agrable, kiam li aŭskultas muzikon dum la manĝado kaj ne scias, de kie venas la melodio, kaj kiu ĝin interpretas? Ĉu ne bele, ke post ol finiĝas la manĝo kaj oni prilevas la tablon, la kavaliro, retroklinita sur la seĝo, ripozas, kaj dume eble pikumas al si la dentojn, laŭ sia kutimo, kaj tiam neatendite eniras tra la pordo de la salono alia pucelo multe pli bela ol la antaŭaj, kaj sidiĝas apud la kavaliro, kaj komencas rakonti al li pri la kastelo, pri tio, ke ŝi estas ensorĉita, kaj pri aliaj aferoj, kiuj surprizas la kavaliron kaj ĉarmas la legantojn de la rakonto?
Читать дальше