—Ĉu ne pli bone atendi la alvenon de la hispana ŝipo, anstataŭ iri kun francoj, kiuj ne montriĝas tre amikaj al via lando?
—Ne —mi respondis—; —se vere venas ŝipo el Hispanujo mi atendos nur ĝis morgaŭ, ĉar mi deziras tiel multe troviĝi en mia lando inter la personoj, kiujn mi amas, ke mi ne havus paciencon atendi alian pli bonan okazon, se tio implicus prokraston.
—Sendube via edzino atendas vin en via lando —diris Zoraida—, kaj tial vi deziras rapidi.
—Mi ne estas edzo —mi respondis—, sed mi donis mian parolon tuj edziĝi ĉe mia alveno tie.
—Ĉu tre belas via futura edzino? —demandis Zoraida.
—Tiom, ke, se diri la veron pri ŝia beleco, ŝi tre similas al vi.
Ĉe tio ŝia patro forte ridis kaj ekkriis:
—Per Allah, kristano! Certe ŝi tre belas, se ŝi similas mian filinon, ĉar Zoraida estas la plej bela en la tuta regno. Bone ŝin rigardu kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.
La patro de Zoraida funkciis kiel interpretanto la pli grandan parton de ĉi konversacio, ĉar, kvankam ŝi parolis la bastardan lingvon, kiu, kiel dirite, estas tie uzata, ŝi esprimis sin per gestoj pli ol per vortoj. Nu, ni tiele babilis, kiam unu maŭro alkuris al ni, kriante, ke kvar turkoj, transgrimpinte la muron de la ĝardeno, plukadis la fruktojn, kvankam ili ankoraŭ ne maturiĝis. La oldulo, same kiel Zoraida, alarmiĝis, ĉar la maŭroj ĝenerale sentas preskaŭ instinktan timon kontraŭ la turkoj, precipe kontraŭ ties soldatoj, kiuj tiranece kaj insolente traktas la maŭrojn, siajn regatojn, pli mave ol sklavojn.
La patro de Zoraida diris do al ŝi:
—Reiru en la domon kaj enŝlosu vin; dume, mi iros paroli al tiuj hundoj; kaj vi, kristano, prenu viajn herbojn, sekvu pace vian vojon kaj Allah konduku vin en sekureco al via lando.
Mi riverencis, li iris serĉi la turkojn, kaj mi restis sola kun Zoraida, kiu komencis ŝajnigi, ke ŝi alpaŝas al la domo, kiel ŝia patro ordonis. Sed apenaŭ li malaperis inter la arboj de la ĝardeno, ŝi turnis sin al mi kun la okuloj plenaj de larmoj kaj diris:
— Támxix , kristano, támxix ? —kio signifas, «ĉu vi foriros, kristano, ĉu vi foriros?».
—Jes, sinjorino, sed tute ne sen vi. Atendu min en la venonta vendredo, kaj ne ektimu, kiam vi nin vidos; certe ni ĉiuj atingos kristanan teron.
Tiam ŝi komprenis tre bone la sencon de ĉio, kion mi antaŭe aludis en nia konversacio, kaj, metante unu brakon ĉirkaŭ mian kolon, ŝi komencis iri al la domo per tirataj paŝoj; volis la Fortuno —kaj ĉio estus finiĝinta tre mave se la ĉielo decidus alie—, ke, kiam ni iradis laŭ la dirita maniero, kun ŝia brako ĉirkaŭ mia kolo, ŝia patro, revenante post ol li elirigis la turkojn, vidis nin en tiel kompromita situacio; sed Zoraida, sagaca kaj aplomba, anstataŭ retiri la brakon de mia kolo, pli premis sin al mi, apogis la kapon al mia brusto, iom fleksis la genuojn, ŝajnigante, ke ŝi svenas; dume mi simulis, ke mi malgraŭvole subtenas ŝin. Ŝia patro alkuris al ni, kaj, vidante sian filinon en stato, li demandis al ŝi, kio al ŝi okazas; sed, ĉar ŝi ne respondis, la diris:
—Sendube ŝi svenis de timo pro la enrompo de tiuj hundoj en la ĝardenon.
Li apartigis ŝin de mia brusto kaj ŝin premis al la sia; ŝi eligis profundan suspiron, kaj, kun la okuloj ankoraŭ humidaj pro la larmoj, diris:
— Ámexi, kristano, _ámexi —«foriru, kristano, foriru».
Al tio, ŝia patro respondis:
—Ne necesas, ke la kristano foriru. Li faris al vi nenian damaĝon, kaj la turkoj jam forglitis. Ne timu, ĉar ne ekzistas kaŭzo por zorgi; kiel dirite, la turkoj obeis mian peton kaj foriris sur la sama vojo de sia alveno.
—Vi pravas, sinjoro. Ŝi timiĝis pro ili —mi diris al li—. Sed, ĉar ŝi diras, ke mi foriru, mi ne deziras ĝeni ŝin; pacon al vi, kaj, se vi permesus, mi revenos, se necese, plu kolekti herbojn en la ĝardeno; laŭ mia mastro, nenie kreskas salat-herboj pli bonaj ol ĉi tie.
—Venu tiel ofte kiel vi volos —respondis Agi Morato—. Mia filino diris tion, ne tial, ke vi aŭ iu el la kristanoj ĝenis ŝin; eble ŝi konfuzis vin kun la turkoj, aŭ simple pensis, ke vi jam devus iri kolekti la herbojn.
Ĉe tio mi tuj adiaŭis ilin ambaŭ; ŝi foriris kun sia patro kaj aspektis kvazaŭ ŝia koro ŝiriĝus. Tiam, sub la preteksto kolekti la salat-herbojn, mi vagis laŭplaĉe tra la ĝardeno kaj atente rimarkis la enir- kaj elir-eblecojn, kaj la obstaklojn, kiujn prezentus la domo kontraŭ enrompo, kaj ĉion, kio povus faciligi la plenumon de mia plano. Tuj poste mi foriris de tie kaj informis al la renegato kaj al miaj kompanoj pri ĉio okazinta; mi apenaŭ havis paciencon por atendi la horon ĝui trankvile la feliĉon, kiun la Fortuno liveris al mi en la persono de la bela Zoraida. Sed la tempo pasis, kaj fine alvenis la tiel dezirataj tago kaj momento; kaj sekvante nian planon, frukton de longa konsiderado kaj de matura studo, ni sukcesis, kiel ni esperis. La vendredon sekvantan al la tago de mia interparolo kun Zoraida en la ĝardeno, nia renegato ankris la barkon, ĉe la noktiĝo, preskaŭ fronte al la domo kie la belega Zoraida loĝis.
La kristanoj uzontaj la remilojn jam gvatadis, dise kaŝitaj en la ĉirkaŭo, kaj atendis min ekscitite kaj kun tumulte ĝoja koro, avidaj ataki la barkon starantan antaŭ iliaj okuloj; ili ja sciis nenion pri la plano de la renegato kaj pensis, ke ili reakiros la liberon masakrante la maŭrojn, kiuj sidis en la barko. Okazis do, ke tuj kiam mi kaj miaj kompanoj montris nin, la kaŝitoj iom post iom venis aliĝi al la grupo. En tia horo, la pordegoj de la urbo statis jam fermitaj, kaj en la tuta kamparo eĉ ne unu persono videblis. Sed, kiam ni ĉiuj estis kune, ni ne sciis, ĉu konvenus unue iri preni Zoraidan aŭ submeti la maŭrajn remistojn: dum ni tiel dubis, la renegato venis al ni kaj demandis, kial ni staras neniofare, kaj aldonis, ke jam estas la tempo ekagi, ke liaj maŭroj tute ne gardas sin, kaj ke la pliparto dormas. Ni sciigis al li la motivon de nia hezitemo, kaj li respondis, ke la ĉefa afero estas okupi la ŝipon, ke tian operacion oni povus fari facile kaj sendanĝere, kaj ke poste ni irus serĉi Zoraidan. Ni opiniis lian konsilon bona, do sen plia halto kaj sub lia gvidado proksimiĝis al la barko. La renegato ensaltis la unua, eksvingis cimitaron kaj kriis en la maŭra:
—Neniu el vi moviĝu, se vi ne volas perdi la vivon!
Jam ĉi-momente preskaŭ ĉiuj kristanoj troviĝis sur la barko. La maŭroj havis ne tre kuraĝan animon kaj teruriĝis ĉe la vortoj de sia ŝipestro, do eĉ ne unu faris movon por helpi sin per la armiloj (cetere, apenaŭ kelkaj maŭroj, aŭ neniu, portis ilin kun si), kaj senvorte lasis sin manligi de la kristanoj, kiuj tion faris rapide, minacante la maŭrojn tuj ponardi ilin, se ili elpuŝus la plej etan krion de alarmo. Tuj poste, la duono de la kristanoj restis garde sur la barko, kaj la ceteraj, mi inter ili, iris, ankoraŭ sub la gvido de la renegato, al la ĝardeno de Agi Morato; bonŝance la pordo cedis facile, kvazaŭ ĝi estus ne ŝlosita, kaj tiel, en silento kaj kvieto ni alvenis nerimarkite al la domo.
La belega Zoraida atendis nin ĉe fenestro, kaj, tuj kiam ŝi aŭdis moviĝon de homoj, demandis softe, ĉu ni estas nizarani , t.e. kristanoj. Mi respondis jese kaj petis ŝin sobiri. Ŝi rekonis min kaj hezitis eĉ ne momenton, ĉar senvorte ŝi tuj descendis, apertis la pordon kaj montriĝis al ĉiuj tiel bela kaj tiel riĉe garnita, ke mi ne kapablus priskribi ŝin. Mi prenis ŝian manon kaj ĝin kisis, kaj tion saman faris la renegato kaj miaj tri kompanoj; la ceteraj, kvankam ili ne komprenis la situacion, imitis min, pensante, ke ni dankas kaj rekonas ŝin, kiel nian liberodonan sinjorinon. Tiam la renegato demandis ŝin en la maŭra, ĉu ŝia patro troviĝas en la domo. Ŝi respondis jese kaj aldonis, ke li dormas.
Читать дальше