Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»Mi tiel raviĝis kaj ekstazis, admirante ŝin, ke mi ne havis okazon detale observi ŝian kostumon; mi povis distingi nur ties kolorojn, blankan kaj ruĝetan, kaj la glimadon de la juveloj kaj gemoj kovrantaj ŝiajn kapoveston kaj kostumon; sed super ĉio venke brilis la eksterordinara belo de ŝiaj blondaj haroj, kiuj konkure kun la gemo kaj la lumo de kvar torĉoj ardantaj en la salono, eĉ pli bele rivelis ŝian ĉarmon al miaj okuloj. Ho, memoro detruanta mian pacon! Kial vi prezentas nun al mi la senegalan belon de la adorata turmentantino mia? Ĉu ne estus pli bone, se vi, kruela memoro, bildigus en mi kion ŝi poste faris, por ke mi, pelate de tiel granda ofendo, provu, ne venĝi min, sed almenaŭ perdi la vivon? Ne tediĝu, sinjoroj, aŭdante, kiel mi ekskursas el la temo. Mian aflikton oni ne povas rakonti supraĵe kaj koncize, ĉar ŝajnas al mi, ke ĉiu el ĝiaj cirkonstancoj meritas longan komenton.

La pastro respondis al tio, ke ili sentas, ne enuon, sed grandan plaĉon aŭskultante la detalojn, ĉar ili estas interesaj kaj menciindaj kaj meritas la saman atenton ol la kerno de la rakonto.

—Nu, bone —daŭrigis Cardenio—. Kiam ili ĉiuj troviĝis en la salono, eniris la paroĥestro, prenis la manojn de la geedziĝa paro por plenumi la koncernan ceremonion kaj diris: «Sinjorino Luscinda, ĉu vi akceptas la ĉi tie ĉeestantan sinjoron don Fernando kiel leĝan edzon, konforme al la preskriboj de nia Sankta Patrino, la Eklezio?».

»Mi elŝovis la kapon kaj la kolon el inter la kurtenoj kaj kun atentega orelo kaj angorplena animo mi pretis aŭskulti la respondon de Luscinda, atendante de ŝiaj vortoj, aŭ mian kondamnon je morto, aŭ la konfirmon de mia vivo. Ho, se mi estus kuraĝinta elpaŝi kaj diri laŭte: «Luscinda, Luscinda, zorgu kion vi faros, pensu kion vi ŝuldas al mi! Memoru, ke vi estas mia, kaj ke vi ne povas aparteni al alia viro. Sciu, ke, se vi diros jes, mia vivo finiĝos en la sama momento. Kaj vi, perfida don Fernando, rabanto de mia gloro, morto de mia vivo, kion vi volas? Kion vi pretendas? Pensu, ke vi ne povas, kiel kristano, plenumi viajn dezirojn, ĉar Luscinda estas mia edzino, kaj mi, ŝia edzo».

»Kiel sensence mi kondutis! Nun, troviĝante for de la danĝero, mi diras, ke mi devintus fari kion mi ne faris. Nun, lasinte, ke oni ŝtelu mian karan trezoron, mi insultas la ŝteliston, kvankam mi devus venĝi min kontraŭ li, se mi havus kuraĝon por tio, kaj ne nur por plendi. Tiam mi kondutis stulte kaj timeme; ne strange do, ke mi mortas nun freneza, pentanta kaj en infamio.

»La pastro atendis la respondon de Luscinda, kaj ŝi hezitis longe antaŭ ol ĝin doni. Kaj, kiam mi pensis, ke ŝi eltiros tuj la ponardon por teni sin fidela al sia vorto, aŭ ke ŝi levos sian voĉon por diri la veron aŭ ion al mi favoran, mi aŭdis ŝin murmuri feble kaj sveneme: «Jes, mi volas». Don Fernando diris la samon, donis al ŝi la ringon kaj, tiel, nedisigebla ligilo kunigis ilin. La novedzo proksimiĝis brakumi la edzinon, sed ŝi metis al si la manon sur la koron kaj falis duonsvene en la brakojn de sia patrino. Al mi mankas ankoraŭ priskribi mian mensan staton en la momento, kiam mi vidis, ke per ŝia «jes» trompiĝis mia espero, pruviĝis falsaj la vortoj kaj promesoj de Luscinda kaj neebliĝis al mi reakiri mian perditan trezoron. Mi restis manka je konsilo, forlasita de la ĉielo, abomenata de la tero min nutranta… la aero rifuzis al mi spiron por miaj veoj, kaj la akvo, humidon por miaj larmoj; nur la fajro tiel kreskis en mi, ke mi brulis de furiozo kaj ĵaluzo.

»La sveno de Luscinda ĵetis ĉiujn en konfuzon. Ŝia patrino dekroĉis al ŝi la bruston de la kostumo, por ke ŝi spiru pli facile, kaj sub la korsaĵo aperis faldita papero. Don Fernando tuj kaptis ĝin, kaj, ĝin leginte ĉe la lumo de unu el la torĉoj, sidiĝis sur seĝo kaj profunde enpensa metis al si la manon sur la vangon, sen atenti, ke la aliaj personoj donas helpon al lia edzino, por ke ŝi rekonsciiĝu.

»Kiam mi vidis la domon en tiela alarmo kaj konfuzo, mi decidis eliri, sen zorgi, ĉu oni vidos min aŭ ne, ĉar mi havis la intencon, se oni min surprizus, fari tian teruraĵon, ke ĉiuj komprenus la justan indignon de mia koro, vidante min puni la falsan don Fernando kaj eĉ la svenan kaj ŝanĝeman perfidulinon. Sed mia sorto sendube rezervis min al pli grandaj mavoj, se tiaj ekzistas, ĉar ĝi ordonis, ke mi en tiu momento konservu tute la racion, kiu mankis al mi poste. Tiel do, anstataŭ venĝi min kontraŭ miaj plej grandaj malamikoj (kio estus facila, ĉar ili havis nenian suspekton pri mia ĉeesto), mi decidis puni min mem eĉ kun pli da rigoro ol mi uzus kontraŭ ili, se mi ilin mortigus, ĉar per morto subita malaperas subite ankaŭ la sufero, dum la morto prokrastita de torturoj ĉiam pereigas sen fakte meti finon al la vivo.

»Fine mi eliris el ŝia hejmo kaj revenis al la persono, en kies domo mi antaŭe lasis la mulon. Li ĝin selis, kaj, sen diri adiaŭon al li, mi saltis sur la beston, elrajdis el la urbo kaj, kiel alia Loto, ne kuraĝis turni la okulojn por rigardi retro. Vidante min sola en la kamparo, dum la obskuro de la nokto min envolvis, kaj la silento invitis min senlime plendi, ĉar oni ne povus koni aŭ aŭskulti min, mi komencis krii furioze, insultante Luscindan kaj don Fernandon, kvazaŭ mi povus venĝi min tiel kontraŭ la ofendo, kiun ili faris al mi. Mi nomis ŝin kruela, sendanka, falsa, sed ĉefe, avidema, ĉar la riĉo de mia rivalo blindigis al ŝi la okulojn de la amo, prenis ŝin de mi kaj ŝin donis al viro, kies fortuno montriĝis pli malavara kaj favora ol la mia.

»Tamen, meze de miaj kolero kaj insultoj, mi klopodis ekskuzi ŝin, dirante, ke estas kompreneble, ke pucelo retenita ĉe siaj gepatroj kaj kutimanta obei ilin, submetas sin senproteste al ilia volo, se konsideri, ke ili donas ŝin edzinige al kavaliro tiel riĉa kaj nobela kiel don Fernando. Krome, se ŝi rifuzus lin, oni rigardus ŝin sensenca, aŭ oni suspektus, ke ŝi dediĉas sian amon al alia viro, kio damaĝus ŝian reputacion kaj honoron. Mi pensis aliflanke, ke, se ŝi estus dirinta, ke mi iĝis ŝia edzo, ŝiaj gepatroj sendube rekonus, ke ŝi ne elektis malbone kaj certe ili ŝin pardonus, se konsideri, ke antaŭ ol don Fernando proponis sin kiel edzon, ili nek renkontus, nek dezirus pli bonan partion ol min. Mi estus apoginta ŝian aserton kaj konfirminta ĉion, kion ŝi volus elpensi ĉi-rilate. Do, mi konkludis, ke manko de amo kaj de saĝo, eksceso de ambicio kaj ŝato al la pompo igis ŝin forgesi la promeson, per kiu ŝi trompis, kuraĝigis kaj subtenis min en mia firma espero kaj en miaj honestaj deziroj.

»Mi rajdis la ceteron de la nokto en tiu angora stato, ĉe la mateniĝo atingis pasejon al ĉi montaroj, kaj, penetrinte en ilin, vagadis tri tagojn for de vojoj kaj padoj ĝis kelkaj herbejoj, kies precizan situon mi ne konas. Tie mi demandis al paŝtistoj, kie troviĝas la plej aspra kaj dezerta parto de la montoj, kaj ili respondis montrante al ĉi direkto. Mi aliris do ĉi tien kun la intenco meti en ĉi loko finon al mia vivo. Kiam mi alvenis al la unuaj krutaĵoj, mia mulo falis morta de laco kaj malsato, aŭ, kiel mi kredas, por liberigi sin de tiel senutila pezo, kia mi estas. Do mi ekiris piede, konsumita kaj malsata, kaj nek renkontis ian helpon, nek venis al mi la penso ĝin serĉi. Mi kuŝiĝis sur la grundo kaj restis tie, mi ne scias kiom da tempo. Fine mi levis min sen senti malsaton. Apud mi staris pluraj kapristoj, kaj sendube ili jam kontentigis mian neceson, ĉar ili sciigis min, ke, kiam ili min trovis, mi diradis tiom da absurdoj, ke klare vidiĝis, ke mi perdis la saĝon. Jam de tiam mi konscias, ke mia menso ne daŭre fartas bone; de tempo al tempo ĝi iĝas tiel febla kaj senorda, ke mi faras mil frenezaĵojn, ŝirante al mi la veston kaj vane ripetante la amatan nomon de la malamikino mia. En tiaj momentoj mi havas nur la celon kaj deziron kriadi ĝismorte, kaj, kiam mi rekonsciiĝas, mi sentas min tiel laca kaj muelita, ke mi povas apenaŭ movi min. Mi ordinare loĝas en ajna kava trunko de kverko sufiĉe vasta ŝirmi ĉi mizeran korpon mian. La bovistoj kaj kapristoj de ĉi montoj nutras min, movataj de karitato. Ili metas la manĝon ĉe la vojoj kaj rokoj, kie, ili pensas, mi povas ĝin trovi. Tiel, en la okazoj kiam la saĝo mankas al mi, la natura neceso igas min rekoni la manĝon kaj vekas en mi la deziron ĝin gustumi kaj la volon ĝin preni. La paŝtistoj diras al mi, kiam ili renkontas min mense sana, ke en aliaj okazoj, mi atakas ilin sur la vojo de la vilaĝo al la diversaj ŝafejoj de la montoj kaj perforte prenas de ili la manĝon, kvankam ili deziras volonte doni ĝin al mi. Tiel pasas la lasta parto de mia mizera vivo, ĝis la ĉielo volos, aŭ meti al ĝi finon, aŭ viŝi el mia memoro la belon kaj perfidon de Luscinda kaj la ofendon de don Fernando. Se la ĉielo volos senmemorigi min, ne prenante de mi la vivon, miaj pensoj sekvos alian pli bonan kurson; alie, mi nur povas preĝi al Dio, ke Li kompatu min en Sia mizerikordo, ĉar mi ne sentas min sufiĉe forta por eltiri min el ĉi mizero, en kiun mi mem ĵetis min.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x