Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»Sed ni lasu ĉi vanajn kaj senfruktajn pensojn kaj reprenu la fadenon de mia kompatinda historio. Don Fernando, vidante ke mia ĉeesto obstaklus la realigon de lia falsa kaj malica plano, decidis sendi min al sia pli aĝa frato, ke mi petu de li kelkan monon por la pago de ses ĉevaloj, kiujn don Fernando aĉetis la saman tagon, kiam li decidis paroli al mia patro. Tiel li havigis al si la ekskuzon por liberigi sin de mi kaj por pli neĝenate efektivigi sian fian intencon. Ĉu mi povus antaŭvidi lian grandan perfidon, aŭ eĉ imagi ĝin? Tute ne; kontraŭe, mi volis tuj ekiri fari la komision kaj ĝojis pro lia bona aĉeto. Tiun nokton mi parolis kun Luscinda, diris al ŝi kion mi interkonsentis kun don Fernando, kaj aldonis, ke ŝi havu firman esperon, ke niaj bonaj kaj ĝustaj deziroj fine realiĝos. Ŝi respondis, tiel sensuspekta kiel mi mem pri la perfido de don Fernando, ke mi plej baldaŭ revenu, ĉar, ŝi kredis, ke tuj kiam mia patro parolus kun la ŝia, nia sopiro plenumiĝus. Mi ne scias, kiel okazis, sed post ol ŝi diris tion, ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj kaj en ŝia gorĝo fariĝis tia nodo, ke ŝi ne povis diri eĉ unu plian vorton, kvankam ŝajne ŝi volus diri multe pli. Mi neniam vidis ĉe ŝi tian eksceson de emocio, kaj ĝi min surprizis, ĉar, ĝis tiam, ĉiufoje kiam, dank’ al mia diligento kaj al mia bona sorto ni renkontiĝis, ni babilis ĝojaj kaj feliĉaj, kaj en niaj konversacioj mankis larmoj, suspiroj, ĵaluzoj, suspektoj kaj timoj; mi nur laŭdis ŝian belon, admiris ŝian virton kaj ŝian saĝon kaj dankis la ĉielon, ĉar ĝi donis ŝin al mi, kiel la sinjorinon de mia koro, kaj ŝi reciprokis, laŭdante, kiel enamiĝinta virino, kion ŝi rigardis laŭdinda en mi. Per tiaj babiladoj ni amuziĝis, rakontante unu la alian pri mil bagateloj kaj komentante pri niaj najbaroj kaj konatoj, kaj mi nur aŭdacis preni preskaŭ perforte unu el ŝiaj belaj, blankaj manoj kaj kovri ĝin per kisoj kiom permesis la dense lokitaj stangoj de la fenestra krado inter ni. Sed la nokton antaŭan al la trista tago de mia ekiro, ŝi ploris, ĝemis kaj suspiris, kaj, kiam ŝi retiriĝis, ŝi lasis min plena de konfuzo kaj timo, ĉar ŝi ne kutimis riveli tian elmontron de doloro kaj emocio. Sed, por ne detrui mian esperon, mi atribuis ĉion al la intenso de ŝia amo al mi, kaj al la aflikto, kiun la foresto kaŭzas al la veraj amantoj. Nu, mi forvojaĝis trista kaj enpensa, kun la menso plena de imagoj kaj suspektoj: klaraj antaŭsignoj de la mizera kaj nigra fato min atendanta.

»Alveninte al la loko, kien oni min sendis, mi transdonis la leteron al la frato de don Fernando. Li varme min akceptis, sed, anstataŭ lasi min reveni, li ordonis min atendi, ĉe mia granda ĉagreno, ok tagojn en loko, kie la duko, lia patro, ne povus vidi min, ĉar, laŭ la asertoj de la frato de don Fernando, ĉi lasta petis, ke la monon oni havigu al li, sen ke lia patro sciu. Sed ĉio ĉi estis maĥinacio de don Fernando, ĉar lia frato havis monon sufiĉan kaj povus tuj forsendi min kun ĝi. Mi sentis grandan inklinon ne obei tian ordonon, ĉar ŝajnis al mi neeble teni min tiom da tagoj for de Luscinda, des malpli, ke mi lasis ŝin en tiel trista stato. Tamen mi obeis kiel bona subulo, kvankam mi komprenis, ke tio kostus al mi la sanon.

»Sed, kvar tagojn post mia alveno prezentiĝis tie unu viro, serĉis min kaj transdonis al mi leteron, kies adreso montris, ke ĝi venas de Luscinda, ĉar la skrib-karaktero estis ŝia. Mi ĝin apertis timotreme, konvinkite, ke io vere grava movis ŝin skribi al mi, se konsideri, ke tion ŝi apenaŭ faris, kiam mi loĝis proksime al ŝia hejmo; sed, legonte la leteron, mi demandis al la kuriero tion, kiu donis ĝin al li, kaj kiom longe li estis survoje. Li respondis, ke, kiam ĉe la tagmezo li vagis sur strato de la urbo, tre bela sinjorino vokis lin de fenestro, kaj, kun la okuloj plenaj de larmoj, diris rapide: «Frato, se, kiel ŝajnas, vi estas kristano, mi petas vin je la amo de Dio, ke vi plej rapide portu ĉi leteron al la loko kaj al la persono, bone konataj, montritaj en la adreso. Per tio vi faros grandan servon al Nia Sinjoro, kaj, por ke ne manku al vi la necesaj rimedoj por la plenumo de mia peto, jen prenu kion ĉi poŝtuko entenas». Tion dirante, ŝi ĵetis al mi tra la fenestro unu poŝtukon, kie mi trovis cent realojn, ĉi oran ringon kaj la leteron. Poste, sen atendi mian respondon, ŝi retiris sin de la fenestro, kvankam unue ŝi vidis min preni la leteron kaj la poŝtukon kaj signi al ŝi, ke mi faros, kiel ordonite. Vidante min tiel bone pagita por la laboro alporti la leteron, kaj sciante per la adreso, ke oni devus enmanigi ĝin al vi (kaj mi bone konas vin, sinjoro), mi, pelate ankaŭ de la larmoj de la bela sinjorino, decidis, ne konfidi la leteron al alia persono, sed mi mem ĝin alporti al vi. Kaj de kiam ŝi donis al mi la leteron, mi iris en dek ses horoj kvindek kvar mejlojn, tio estas, la distancon de la urbo al ĉi tie, kiel vi scias.

»Dum la afabla kaj improvizita kuriero diris ĉion ĉi, mi pendis de liaj vortoj, kaj miaj kruroj tiel tremis ke mi apenaŭ povis stari. Nu, fine mi apertis la leteron, kaj ĝi diris jene:

Don Fernando plenumis sian promeson paroli kun mia patro, sed li tion faris, ne je via nomo, sed por sia profito. Sciu, sinjoro, ke li petis mian manon, kaj ke mia patro, kredante ke don Fernando avantaĝe superas vin, konsentis tiel rapide, ke post du tagoj okazos sekrete kaj private la edziĝo, ĉar ĝin atestos nur la ĉielo kaj kelkaj personoj de la domo. Imagu do mian staton. Se vi opinias, ke vi devas veni, jam venu. La sekvo de ĉi afero igos vin vidi, ĉu mi amas vin, aŭ ne. Dio volu, ke ĉi letero atingu vin, antaŭ ol mia mano kuniĝos kun la mano de viro, kiu tiel fie rompis sian promeson.

»Ĉe tia letero mi tuj ekiris sen atendi la monon aŭ ion alian. Mi klare komprenis, ke ne la aĉeto de la ĉevaloj, sed la kontentigo de liaj deziroj movis don Fernandon sendi min al sia frato. La kolero en mi bolanta kontraŭ don Fernando kaj la timo perdi la trezoron, kiun mi akiris tra multaj jaroj da amo kaj sindono, sendube donis al mi flugilojn, ĉar la sekvantan tagon mi atingis la urbon, ĝuste en la horo konvena por iri paroli al Luscinda. Mi ŝtele enrajdis, lasis la mulon ĉe la bona homo alportinta al mi la leteron kaj bonŝance mi trovis Luscindan ĉe la fenestro, kies krado estis la daŭra atestanto de nia amo. Ŝi tuj rekonis min; tamen, ne kiel ni devus rekoni unu la alian. Sed, ĉu ekzistas unu sola persono en la mondo povanta arogi, ke li penetris ĝiskomprene la konfuzan menson kaj la varian naturon de virino? Certe, eĉ ne unu. Nu, tuj kiam Luscinda vidis min, ŝi diris: «Cardenio, mi jam portas la kostumon por la geedziĝa ceremonio, kaj atendas min en la salono la perfida don Fernando, mia avida patro kaj aliaj atestontoj; sed ili atestos, ne mian edziniĝon, sed eble mian morton. Ne konsterniĝu, amiko, kaj klopodu ĉeesti ĉi oferadon. Se mi ne povos eviti ĝin per miaj argumentoj, mi portas kaŝitan ponardon, kaj, metante per ĝi finon al mia vivo, mi venkos eĉ la plej rigoran oponon kaj pruvos en la sama tempo, kiel multe mi amis kaj amas vin».

»Konsternita, mi haste respondis, ĉar mi timis, ke oni povus interrompi nin: «Viaj agoj, sinjorino, konfirmu viajn vortojn. Se vi havas ponardon por teni vin fidela al via ĵuro, mi havas glavon por vin defendi, aŭ, se la fortuno montros sin kontraŭa, por mortigi min».

»Mi kredas, ke ŝi ne povis aŭdi ĝis la fino, ĉar oni urĝe vokis ŝin, tiel, ke la edziĝonto atendis. Ĉe tio densiĝis la nokto de mia tristo, subiris la suno de mia ĝojo, estingiĝis la lumo de miaj okuloj kaj obskuriĝis la kompreno de mia menso. En mia konfuziteco mi ne kapablis trovi la pordon de la domo, ne povis fari eĉ unu solan paŝon. Sed konsiderante, kiel necesa estus mia ĉeesto tie por ajna eventualo, mi rekuraĝigis min plej eble kaj eniris en ŝian domon; mi konis tre bone ties internon kaj, krome, pro la konfuzo reganta oni ne rimarkis min. Do, nevidate mi kaŝis min en la salono mem, en la embrazuro de fenestro kovrita per kurtenoj, inter kies faldoj kaj randoj mi povis observi, ne observate, ĉion, kio okazis en la salono. Mi ne povus diri nun, kiom angore batis mia koro, dum mi staris tie, aŭ kiom da pensoj kaj konsideroj venis al mi en la kapon; ili estis tiel multaj kaj de tia naturo, ke oni nek povas, nek devas diri ilin. Sufiĉas, ke vi sciu, ke don Fernando eniris en la salonon en sia ordinara vesto, sen specialaj garnoj, kaj lin akompanis, kiel atestonto, unu kuzo, je la unua grado, de Luscinda. La ceteraj ĉeestantoj estis nur la servistoj de la domo. Iom poste el iu ĉambro eniris Luscinda, akompanate de sia patrino kaj de du siaj servistinoj, kaj ŝi, vestita kaj garnita konforme al siaj rango kaj belo, ŝajnis la personigo mem de la eleganto kaj de la kortega gloro.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x