Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»Tia estas, sinjoroj, la amara historio de miaj misfortunoj. Diru, ĉu oni povas ĝin aŭskulti kun malpli da emocio, ol mi mem montris rakontante ĝin. Kaj ne klopodu konsili aŭ persvadi min preni ian efikan rimedon, kian povos inspiri al vi via saĝo, ĉar la medikamento estus tiel vana, kiel la preskribo de ajna fama doktoro al paciento ne volanta lin obei. Mi ne volas sanon sen Luscinda; kaj, ĉar al ŝi plaĉis aparteni al alia viro, kiam ŝi estis, aŭ devus esti, mia, al mi plaĉas doni min al la aflikto, anstataŭ esti feliĉa. Per sia ŝanĝiĝemo ŝi volis igi mian perdiĝon konstanta, kaj de mia flanko mi volas ĝisfine detrui min por kontentigi ŝian deziron. Kaj la futuraj generacioj vidos, ke nur al mi mankis tio, kion havas en abundo la aliaj mizeruloj: ilin konsolas la fakto, ke konsolo tute ne ekzistas por ili; sed ĉi tio estas por mi la kaŭzo de plej grandaj afliktoj kaj malbonoj, kaj mi pensas, ke ili vivos en mi eĉ post mia morto.

Tiel finis Cardenio sian longan kaj tristan historion de amo. Sed ĝuste kiam la pastro sin preparis diri al li kelkon da konsolaj vortoj, lin detenis de tio voĉo venanta al ili kun morna tono kaj diranta kion oni rakontos en la kvara parto de ĉi historio, ĉar ĉi tie la klera kaj detalema Cide Hamete Benegeli metas finon al la tria.

Ĉapitro 28

Pri la nova kaj agrabla aventuro okazinta en Sierra Morena al la pastro kaj al la barbiro

Feliĉa, feliĉega estis la epoko, kiam la sentima kavaliro don Quijote de La Mancha elrajdis en la mondon, ĉar, pro lia nobla decido revivigi kaj restarigi la jam perditan kaj preskaŭ mortintan ordenon kavaliran, ni ĝuas en la nuna tempo, tiel manka je plaĉaj distroj, ne nur la ĉarmon de lia aŭtentika historio, sed ankaŭ ties rakontojn kaj novelojn, kiuj montriĝas ne malpli agrablaj, artaj kaj veraj ol la propra historio, kies karditan, retorditan kaj bobenitan fadenon ni reprenas nun. Ĝi diras, ke, ĝuste kiam la pastro volis konsili Cardenion, lin deturnis de tio trista voĉo jene plendanta:

—Ho, Dio! Ĉu eble mi alvenis fine al loko utiligebla kiel sekreta tombo por ĉi korpo mia, kies pezan ŝarĝon mi tiel kontraŭvole portas? Mi kredas, ke jes, se ne estas ŝajna la soleco de ĉi montoj. Ve al mi! Pli agrablos al mi la akompano de ĉi rokoj kaj veproj, ĉar inter ili mi povos levi al la ĉielo miajn plendojn, ol la ĉeesto de iu ajn homo, se konsideri, ke de neniu sur la tero mi ricevus konsilon en miaj duboj, konsolon en miaj afliktoj, aŭ rimedon en miaj misfortunoj.

La pastro kaj liaj kompanoj aŭdis klare ĉion ĉi, kaj ĝuste pensante, ke la plendulo troviĝas proksime, ili iris serĉi lin, faris apenaŭ dudek paŝojn kaj vidis trans rokego junulon, kiu en kampula kostumo sidis ĉe frakseno. Ili ne povis distingi lian vizaĝon, ĉar li tenis la kapon klinita super la akvo de rojo, sur kies bordo li lavis al si la piedojn. Tiel silente ili proksimiĝis, ke li aŭdis nenion, atenta nur al la lavado de siaj piedoj, kiuj tute similis al du pecoj de blanka kristalo inter la ŝtonoj de la rojo. La pastro kaj la aliaj miris je la blanko kaj belo de tiaj piedoj, kiuj videble ne havis la kutimon treti terbulojn aŭ iri post plugiloj kaj bovoj, eĉ se la vesto de la junulo sugestis la malon. La pastro iris ĉefronte, kaj rimarkante, ke la junulo ne vidis ilin, li faris signon al siaj du kompanoj, ke ili kaŝu sin post kelkaj rokoj tie starantaj; farinte tion, ili observis kun atento la junulon kaj vidis, ke li portas grizan manteleton du-baskan alĝustigitan al la talio per blanka tuko, pantalonon kaj gamaŝojn el griza ŝtofo, kaj, sur la kapo, ĉapon grizan. La gamaŝoj, suprentiritaj ĝis la duono de la kruroj, rivelis ilin blankaj kiel alabastro. Li finis lavi siajn belajn piedojn kaj, kiam li prenis el sub la ĉapo la tukon por viŝi ilin, li levis la kapon, kaj la rigardantoj havis tiam la okazon vidi vizaĝon tiel senegale belan, ke Cardenio flustris al la pastro: «Ĉar tio ne estas Luscinda, temas ne pri homa, sed pri dia persono».

La junulo demetis la ĉapon, skuis la kapon de flanko al flanko, kaj tiam komencis liberiĝi kaj diskaskadi haroj kapablaj veki la envion de la sunaj radioj. Ĉe tio, la rigardantoj komprenis ke la sidanta persono estas ne kampulo, sed virino delikata kaj pli bela ol la ceteraj virinoj ĝis tiam vidataj de la pastro kaj la barbiro. Eĉ la propra Cardenio opinius same, se li ne konus Luscindan, ĉar li poste deklaris, ke nur la belon de Luscinda oni povus kompari kun la belo de tiu junulino. La longaj kaj blondaj haroj kovris al ŝi ne nur la dorson, sed eĉ la tutan korpon escepte de la piedoj. Tiel abundan kaj densan hararon ŝi havis, ke ŝi uzis la fingrojn kombilmaniere, kaj, se ŝiaj piedoj ŝajnis en la akvo pecoj el kristalo, ŝiaj manoj inter la haroj similis al pecoj de pura neĝo; ĉio ĉi pliintensigis la miron de la tri rigardantoj kaj ties deziron koni ŝin. Ili do decidis montri sin, sed, kiam ili moviĝis por ekstari, la bela knabino levis la kapon, apartigis per la du manoj la harojn de sur la okuloj kaj turnis la rigardon al la irantoj. Ekvidinte ilin, ŝi tuj levis sin kaj, sen halti por surmeti la ŝuojn aŭ religi la harojn, haste prenis apude kuŝantan sakon, kiu ŝajne enhavis tolaĵon, kaj volis forkuri plena de surprizo kaj timo; sed, farinte apenaŭ ses paŝojn per siaj delikataj piedoj, ŝi falis al la grundo, ĉar ŝi ne kapablis elteni la akron de la ŝtonoj. Vidante tion, la tri viroj iris al ŝi, kaj la pastro parolis unua:

—Haltu, sinjorino, kiu ajn vi estas. Ni deziras nur servi vin, do ne ekzistas motivo por via forkuro. Nek viaj piedoj povus vin porti, nek tion ni konsentus.

Ŝi tiel plenis de embaraso kaj surprizo, ke ŝi ne respondis eĉ unu vorton. Ili do pli proksimiĝis, la pastro prenis ŝin je la mano kaj diris:

—Kion via kostumo, sinjorino, kaŝas, tion rivelas viaj haroj. Evidentas, ke pro motivo tre grava vi maskis vian belon per tiel kruda vesto kaj venis al ĉi dezerta loko, kie nur hazarde ni renkontis vin; kaj se ni ne povos alporti rimedon al via misfortuno, ni povos almenaŭ konsili vin, ĉar nenia malfeliĉo povas pezi kaj sin trudi ĝis la ekstremo, ke ĝi rifuzus al sia viktimo, ke tiu aŭskultu konsilon bonintencan. Tiel, do, sinjoro, sinjorino, aŭ kion ajn vi preferas, formetu la timon, kiun kaŭzis al vi nia apero, kaj rakontu vian feliĉan aŭ tristan historion; ni, kune kaj unuope, helpos vin priplori vian misfortunon.

Dum la pastro parolis, la alivestita knabino ŝajnis trafita de stuporo kaj rigardis ilin sen movi la lipojn kaj sen diri eĉ unu vorton, kiel kampulo, al kiu oni subite montrus raraĵon al li nekonatan. Sed la pastro insistis per la samaj argumentoj, kaj fine ŝi rompis sian mutecon, profunde suspirante.

—Se konsideri, ke ĉi dezertaj montoj ne povis kaŝi min, kaj ke miaj disligitaj haroj ne permesas mian langon mensogi, estus vane de mia flanko ŝajnigi ion, kion vi akceptus nur pro ĝentilo. Tiel do, sinjoroj, mi dankas vin pro via kunsento, kiu devigas min kontentigi vian scivolon, kvankam mi timas, ke la rakonto de miaj misfortunoj vekos en vi ne nur kompaton, sed ankaŭ aflikton, ĉar vi povos trovi nek rimedon, nek konsolon por ili. Tamen, por ke vi ne havu dubojn pri mia honoro, kvankam vi konstatis, ke mi estas virino, juna, sola kaj en ĉi kostumo (cirkonstancoj sufiĉaj, kune aŭ unuope, por detrui ajnan honestan reputacion) mi rakontos kion mi preferus kaŝi se eble.

Ĉion ĉi diris la knabino tiel senhezite, elokvente kaj dolĉe, ke la tri viroj admiris ŝian inteligenton ne malpli ol ŝian belon. Ili proponis al ŝi denove sian helpon kaj petis ŝin rakonti sian historion, kiel ŝi ĵus promesis. La knabino pudore metis al si la ŝuojn, religis la harojn, sidiĝis sur ŝtono kaj senplie, klopodante reteni la larmojn, ke ili ne fluu, ŝi komencis la historion de sia vivo per voĉo egala kaj klara:

—Ĉi tie, en Andaluzio, ekzistas vilaĝo, kies nomon titole portas unu duko, grandulo de Hispanujo. Li havas du filojn: la pli aĝa heredos lian staton kaj ŝajne ankaŭ lian virtan koron. Kaj rilate al la pli juna, mi ne scias kion li heredos, se ne la perfidon de Vellido kaj la trompon de Galalón. Miaj gepatroj, de humila nasko kaj farmistoj de la duko, estas tamen tiel riĉaj, ke, se ilia rango egalus ilian havon, ili povus deziri nenion plian, kaj mi ne suferus mian nunan misfortunon, ĉar eble mia mizera sorto fontas de tio, ke ili ne naskiĝis nobeloj. Verdire ilia rango ne estas honte basa, sed ankaŭ ne tiel alta, ke mi ne rigardus ĝin la kaŭzo de mia mizera sorto. Resume, ili estas kampuloj, homoj simplaj sed oldaj kristanoj, sen unu guto de pagana sango en la vejnoj. Iliaj riĉo kaj reputacio iom post iom gajnas por ili la titolon de hidalgo kaj eĉ de kavaliro, kvankam ili konsideras kiel plej grandan riĉon kaj titolon, ke mi estas ilia filino. Kaj pro tio, ke ili, la plej amoplenaj gepatroj de la mondo, ne havis alian idon, ili dorlotis min, kiel neniam antaŭe oni dorlotis filinon. Mi estis la spegulo, kie ili sin rigardis, la bastono de ilia olda aĝo, la objekto, kune kun la ĉielo, de ilia tuta amo. Kaj tiel bonaj ili estis, ke ilia volo ĉiam koincidis kun la mia; mi mastris en ilia koro, kaj same en la bieno. Mi dungis kaj eksigis la servistojn, tenis la kontojn pri ĉio, kion oni semis kaj rikoltis, pri la ole-muelejoj, la uvo-premejoj, la abelujoj, la hufobestoj maĵoraj kaj minoraj… resume, pri ĉio, kion povas posedi riĉa kampulo. Mi mastrumis kaj administris plej skrupule, ĉe la plena kontento de mia patro, kaj en mia libera tempo, post ol mi traktis kun submastroj, paŝtistestroj kaj aliaj laboruloj, mi distris min per okupoj propraj kaj konvenaj al la puceloj, kiel la brodado kaj ofte la ŝpinado; kaj se kelkfoje mi lasis ĉi taskojn por nutri mian spiriton, mi prenis pian libron aŭ ludis harpon, ĉar la sperto montris al mi, ke la muziko trankviligas la agitiĝojn de la koro kaj mildigas la zorgojn, kiuj fontas de la animo. Tia estis mia vivo en la gepatra domo, kaj mi ĝin priskribas iom detale ne pro vanto, aŭ pro la deziro, ke oni vidu, ke mi riĉas, sed por montri, ke mi falis de bona stato en la mizeron, kie mi senkulpe sidas nun.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x