Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sancho penetris en la gorĝon de la monto, lasinte la du amikojn en valeto, kie fluis milda rojo en la freŝa kaj agrabla ombro de rokoj kaj arboj. Estis arda tago de aŭgusto je la tria posttagmeze, kiam la varmo plej intensas, ĉefe en tiu regiono; la loko do ŝajnis des pli agrabla kaj ĝuinda por atendi tie la revenon de Sancho. La du amikoj kuŝiĝis sur la herbo kaj, kiam ili plaĉe ripozis en la ombro, ili aŭdis unu voĉon kanti dolĉe kaj melodie sen akompano de ajna instrumento; kaj ili miregis, pensante, ke tia loko ne ŝajnas tre oportuna por tiel bona kantanto, ĉar, kvankam oni diras, ke en kampoj kaj arbaroj vivas paŝtistoj kun bonegaj voĉoj, temas, ne pri vero, sed pri fantaziaĵo de poetoj. Kaj ili eĉ pli miris, kiam ili aŭdis la vortojn de la kanto, proprajn, ne al krudaj paŝtistoj, sed al rafinitaj korteganoj, kiel konfirmis la jenaj versoj:

Kio tenas min en tristo-regno?
Disdegno.
Kio min kondamnas al konfuzo?
Ĵaluzo.
Kio puŝas min al kor-tempesto?
Foresto.
Sekve, evidentas sen kontesto,
ke rimedo al mi ne alvenos,
kaj al la despero min fortrenos
la ĵaluz’, disdegno kaj foresto.

Kio vundas min per agonio?
Am-dio.
Kio aĉe traktas min per puno?
Fortuno.
Kio min submetas al kruelo?
Ĉielo.
Laŭ la volo do de mia stelo
min ekstermos ĉi malsano stranga,
ĉar komplotas por insido sanga
la am-di’, fortuno kaj ĉielo.

Kio gvidos min al milda sorto?
La morto.
Kio igus vivi min sen ĝemo?
Ŝanĝemo.
Kio tiras amon al forgeso?
Frenezo.
Tiel do egalus al stulteco
voli resanigi sin de l’ amo,
se nur venkas super ties flamo
morto kaj ŝanĝemo kaj frenezo.

La horo, la sezono, la soleco, la voĉo kaj la lerto de la kantanto vekis admiron kaj plezuron en la du amikoj, kiuj kviete atendis kun la espero aŭdi novan melodion. Sed la silento tro daŭris kaj ili intencis iri serĉi la tiel bel-voĉan kantulon. Tamen, kiam ili volis efektivigi sian ideon, la sama voĉo venis denove al ili kaj tenis ilin senmovaj, dum ĝi kantis la jenan soneton:

Benata amikeco, kiu pasas
sorante al la vasto empirea.
Feliĉas vi ĉe sanktular’ tiea
kaj nur la ombron vian al ni lasas.

De tie vi kelkfoje embarasas:
konkordo montras sin per ŝajno fea,
sed eblas vidi tra la bel’ livrea,
ke falso veras kaj sincero strasas.

Ho amikeco, lasu sferon dian
aŭ ne permesu, ke vin moku trompo,
rabante de vi la intencon puran.

Deprenu de la falso veston vian,
aŭ glitos re la mondo per disrompo
en la ĥaoson praan kaj teruran.

La kanto finiĝis per profunda suspiro kaj la du amikoj atendis, ĉu aŭdiĝos alia melodio; sed la muziko turniĝis en plendajn, plorajn veojn, kaj la pastro kaj la barbiro interkonsentis eltrovi, kiu estas la persono lamentanta per tiel bonega voĉo kaj tiel doloraj ĝemoj. Ili ne iris longe, kiam, turninte sin ĉirkaŭ roko, ili vidis viron figure kaj aspekte similan al la priskribo, kiun Sancho faris antaŭe pri Cardenio. Ĉi lasta, vidante ilin, teniĝis trankvile kaj nealarmite, kun la kapo penseme klinita super la brusto, kaj nur levis la rigardon unu fojon, kiam ili subite aperis antaŭ li.

La pastro, homo de facila parolo, sciis la kaŭzon de lia misfortuno, kaj, rekonante lin laŭ la priskribo de Sancho, proksimiĝis al li kaj per nur kelkaj sed trafaj vortoj provis persvadi lin rezigni tiel mizeran vivon, ĉar alie, li eĉ perdus ĝin tie, kio estus la pleja malfeliĉo. Cardenio, en tiu momento mense sana kaj libera de la krizoj de furiozo, kiuj tiel ofte frenezigis lin, ne povis ne miri, vidante la du virojn en vestoj tiel diferencaj de la kostumoj uzataj en tiuj solejoj; kaj eĉ pli li miris, kiam ili parolis al li pri liaj propraj aferoj, kvazaŭ temus pri io ĝenerale konata (tian impreson li ricevis de la vortoj de la pastro). Do li respondis jene:

—Mi vidas, sinjoroj, kiuj ajn vi estas, ke la ĉielo, zorganto de la bonaj kaj ofte ankaŭ de la malicaj, sendas, sen ke mi meritus tion, al ĉi fora dezerto tiel dista de la vojoj de la homoj, kelkajn personojn, por ke ili montru al mi per diversaj kaj trafaj argumentoj, kiel sensencan vivon mi vivas, kaj por ke ili provu preni min al pli bona loko. Sed, ĉar ili ne scias kion mi scias, nome, ke se mi eltirus min el ĉi mizero, mi falus en alian pli grandan, ili certe rigardas min stulta, aŭ, eĉ pli mave, freneza. Kaj ne surprize, ĉar mi mem rimarkas, ke mia aflikto tiel stampiĝis al mi en la imagon kaj puŝas min al tia frenezo, ke mi ne kapablas ĝin kontraŭstari kaj, ke, manka je sento kaj konscio mi turnas min kvazaŭ en ŝtonon. Ĉi tion mi konstatas, nur kiam oni diras kaj montras al mi kion mi faris, impulsite de tiel teruraj atakoj; kaj mi povas nur vane lamenti, senprofite malbeni mian sorton kaj, por ekskuzi miajn frenezaĵojn, rakonti ties kaŭzon al ajna persono volanta min aŭskulti. La prudentaj, kiam ili ekscias pri la kaŭzo de miaj misfortunoj, trovas komprenebla ĝian efikon, kaj, kvankam ili ne povas faciligi al mi la koron, ili almenaŭ ne kulpigas min, kaj ilia ĉagreno pro mia aĉa konduto turniĝas je kompato pro mia bedaŭrinda sorto. Kaj se vi, sinjoroj, venas kun la sama intenco, kiel jam venis aliaj homoj, antaŭ ol vi komencu prudente min konsili, mi petas vin auŝkulti la historion de miaj misfortunoj, kaj eble tio igos vin ŝpari al vi la klopodon provi doni konsolon al afliktito nekonsolebla.

La du amikoj pleje deziris aŭskulti de lia propra buŝo la kaŭzon de lia misfortuno, do ili petis lin rakonti sian historion, kaj promesis fari nur kion li dezirus por konsolo lia aŭ por trovo de rimedo al lia stato.

Tiam la melankolia junulo komencis sian lamentindan historion, ripetante preskaŭ la samajn vortojn kaj frazojn, kiujn li uzis kelkajn tagojn pli frue antaŭ don Quijote kaj la paŝtistoj, kiam la historio restis nefinita kaŭze de majstro Elisabat kaj de la fervoro de don Quijote en la defendo de la digno de la vaganta kavalirismo. Sed feliĉe la junulo suferis ĉi-foje nenian atakon de frenezo, do li povis rakonti ĝis la fino. Kiam li atingis la epizodon pri la bileto trovita de don Fernando inter la paĝoj de Amadís de Gaŭlio, [123] [123] Nova preteratento de Cervantes. Laŭ la ĉapitro 24ª, kiam Luscinda petis de Cardenio la libron pri Amadís, don Fernando jam antaŭe legis la bileton. li diris, ke li tre bone memoras la bileton, kaj ke ĝi tekstis jene:

Luscinda al Cardenio:

Ĉiun tagon mi trovas ĉe via persono novajn virtojn, kaj ili min devigas kaj trudas eĉ pli ami vin. Sekve, se vi volus liberigi min de tia devo sen difekti mian honoron, vi facile povus fari tion. Mia patro vin konas kaj min amas; li ne deziras submeti mian volon kaj konsentos, ke vi havu min, se vi estimas min tiel, kiel vi diras kaj kiel mi kredas.

—Ĉi bileto movis min peti la manon de Luscinda, kiel dirite, kaj ĝi pruvis, en la opinio de don Fernando, ke ŝi estas unu el la plej diskretaj kaj saĝaj virinoj de sia tempo. Kaj ĉi sama bileto vekis en li la deziron min detrui, antaŭ ol la projekto mia efektiviĝus. Mi sciigis al don Fernando pri la postulo de la patro de Luscinda, nome, ke mia propra patro petu ŝin de li, kaj tion mi ne kuraĝis proponi al mia patro, ĉar mi timis, ke li ne konsentus. Nu, kvankam li bone konis la rangon, bonon, virton kaj belon de Luscinda kaj tion, ke ŝi povus per siaj kvalitoj honori ajnan familion de Hispanujo, mi komprenis, ke li ne deziras, ke mi edziĝu, antaŭ ol scii kion duko Ricardo volas fari el mi. Resume, mi diris al don Fernando, ke mi ne kuraĝas paroli al mia patro, ne nur pro tiu obstaklo, sed ankaŭ pro aliaj nedifineblaj kaŭzoj, kiuj igis min timi, ke miaj deziroj neniam efektiviĝos. Don Fernando respondis, ke li surprenos paroli kun mia patro kaj igi lin trakti kun la patro de Luscinda. Ho ambicia Mario! Ho, kruela Katilino! Ho, krima Silo! Ho, mensoga Galalón! Ho, perfida Vellido! Ho, avida Judaso! Ho, venĝema Juliano! Perfida, kruela, mensoga kaj venĝema! Kian damaĝon faris al vi ĉi kompatinda mizerulo, kiu tiel plene rivelis al vi la sekreton kaj ĝojon de sia koro? Ĉu mi iel ofendis vin? Ĉu ĉiu vorto kaj konsilo mia ne havis kiel celon la kreskigon de via honoro kaj de via profito? Sed, kial mi plendas? Ve al mi! Kiam la misfortunoj falas de la steloj, furioze kaj tumulte kaskadante de la alto, nenia forto sur la tero kapablas ilin deteni, nek ia homa ruzo povas preventi ilin. Kiu povus imagi, ke don Fernando (kavaliro de nobela nasko, saĝa, dankoŝulda al mi pro miaj multaj servoj, kaj tute certa povi kontentigi siajn amajn dezirojn, kie ajn li volus) enbatus al si en la kapon preni de mi unu solan ŝafinon, kiun mi ne posedis ankoraŭ?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x