Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Nu, sinjoroj —diris Sancho—, se la fortuno tiel aranĝos la aferojn, ke mia mastro volos esti, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo, mi dezirus scii nun kion kutime donas la vagantaj ĉefepiskopoj al ties ŝildistoj.

—Ordinare ili donas beneficon, aŭ senpostenan, aŭ kun pastraj funkcioj, aŭ la rangon de sakristiano. Tio havigas bonan renton fiksan plus proksimume samvaloran enspezon por religiaj servoj.

—Sed necesas por tio —diris Sancho—, ke la ŝildisto estu fraŭlo, kaj, ke, almenaŭ, li sciu helpi celebri la meson. Do ve al mi! Mi estas edzo kaj scias eĉ ne la unuan literon de la aboco. Kio okazus al mi, se mia mastro, spite al la kutimo reganta inter la vagantaj kavaliroj, kapricus fariĝi, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo?

—Ne zorgu, amiko Sancho —diris la barbiro—. Ni parolos kun via mastro, lin konsilos kaj eĉ prezentos al li kiel aferon de konscienco, ke li fariĝu imperiestro, ne ĉefepiskopo. Krome tio estos al li pli facile, ĉar lia kuraĝo grandas pli ol lia klero.

—Mi opinias same —respondis Sancho—, kvankam verdire li lertas en ĉio. De mia flanko mi pensas peti la Eternulon, ke Li sendu lin tien, kie li povos pleje utili kaj doni al mi multajn rekompencojn.

—Vi parolas kiel diskreta homo kaj pensas kiel honesta kristano —diris la pastro—. Sed nun necesas trovi la manieron liberigi vian mastron de la vana pentofaro, kiun, laŭ vi, li plenumas; kaj por pli bone pensi pri la afero, kaj por manĝi, ĉar estas jam la tempo, prefere ni iru en la gastejon.

—Eniru vi ambaŭ, se vi volas —diris Sancho—. Mi atendos ĉi tie ekstere kaj poste mi diros al vi, kial ne konvenas al mi eniri. Sed bonvolu havigi al mi iom da varma manĝo kaj ankaŭ iom da hordeo por Rocinante.

Ili eniris kaj Sancho restis ekstere, sed post kelka tempo la barbiro elvenis momenton por transdoni al la ŝildisto iom da manĝo. Post ol la pastro kaj la barbiro diskutis pri la ideoj sekvindaj por la sukceso de ilia projekto, ili decidis efektivigi la planon, kiu venis en la kapon de la pastro, tre konforman al la humoro de don Quijote kaj al tio, kion ili celis. Laŭ tia plano, la pastro surmetus maskon kaj alivestus sin per la robo de vaganta pucelo, kaj la barbiro rolus, kiel eble plej bone, kiel ŝia ŝildisto. Poste ili irus renkonte al don Quijote, kaj la pastro, ŝajnigante sin pucelo forlasita kaj senhelpa, petus favoron, kiun don Quijote pro sia kavalireco ne povus rifuzi, nome, ke li akompanu ŝin, kien ajn ŝi lin kondukus, por ripari ofendon al ŝi faritan de malica kavaliro. Ŝi ankaŭ petus lin ne ordoni ŝin demeti la maskon nek demandi ion ajn pri ŝia persono, ĝis li venĝus ŝin kontraŭ la malica kavaliro. La pastro opiniis, ke don Quijote konsentos fari kion ajn oni petos de li laŭ tiu sistemo, kaj tiel ili sukcesos elpreni lin el la loko de la pentofaro kaj lin konduki al la vilaĝo, kie ili klopodos trovi ian rimedon al lia stranga frenezo.

Ĉapitro 27

Pri kiel efektivigis sian planon la pastro kaj la barbiro, kaj pri aliaj aferoj indaj je mencio en ĉi granda historio

La plano de la pastro ŝajnis al la barbiro, ne mava, sed tiel bona, ke ili tuj metis manon al la laboro. Ili petis de la gastejestrino jupon kaj mantilon kaj lasis garantie la novan sutanon de la pastro. La barbiro fasonis al si grandan barbon el ruĝe griza vosto bova, kiun la gastejestro uzis por tie alkroĉi la kombilon. Lia edzino demandis por kio ili volas la virinajn pecojn kaj la barbon, kaj la pastro skize rakontis al ŝi pri la frenezo de don Quijote kaj aldonis, ke ili bezonas tian aliveston por ellogi lin el la montaro.

La gastejestro kaj lia edzino tuj komprenis, ke la frenezulo, la gasto de la balzamo kaj la mastro de la bernita ŝildisto estas unu sama persono, kaj ili rakontis al la pastro pri ĉio okazinta ĉe ili, sen preterlasi la epizodon, kiun Sancho tiel multe deziris kaŝi. Nu, finfine la gastejestrino ekipis tiamaniere la pastron, ke eĉ ne la plej eta detalo mankis. Ŝi surmetis al li jupon el drapo ornamita per strioj el nigra veluro spane larĝaj kaj korsaĵon el verda veluro kun pasamentoj el blanka sateno. Tiel la jupo kiel la korsaĵo ŝajnis fasonitaj en la tempoj de reĝo Wamba. [122] [122] Tio estas, en tre antikva epoko. Wamba, aŭ Vambo, estis visigota reĝo (672-680) La pastro ne konsentis porti la mantilon kaj anstataŭe metis al si sur la kapon vatitan ĉapeton tolan, kiun li uzis por dormi dum la noktoj. Poste li zonis sian frunton per ĵartelo el nigra tafto, kaj el alia ĵartelo faris specon de masko kaj bone kovris per ĝi sian vizaĝon kaj sian barbon. Poste li surmetis sian ĉapelon, tiel grandan, ke ĝi povus taŭgi kiel ombrelo; kaj fine, envolvinte sin en la mantelon, li sidiĝis virinmaniere sur la mulo, kaj la barbiro saltis sur la sian, kun la barbo parte ruĝa, parte griza kaj longa ĝis la talio, ĉar, kiel dirite, oni ĝin faris el la vosto de rufa bovo.

La du amikoj diris adiaŭ al ĉiu, ankaŭ al la bona Maritornes, kaj ŝi promesis, kvankam pekulino, trapreĝi rozarion, por ke Dio favoru ilin en tiel komplika kaj kristana tasko. Sed, apenaŭ ili elrajdis el la gastejo, venis al la pastro la penso, ke al li, kiel ekleziulo, tute ne decas aperi en tia alivesto, eĉ se al tio lin puŝis la plej bona intenco. Ĉi tion li diris al la barbiro kaj petis lin interŝanĝi la vestojn, aldonante, ke pli konvenus, se la barbiro ludus la rolon de afliktita pucelo, kaj li la rolon de ŝildisto, ĉar tiamaniere ne profaniĝus tiel multe lia digno. Li diris ankaŭ, ke, se la barbiro ne akceptus la ŝanĝon, li irus eĉ ne unu plian paŝon, kvankam la diablo mem forprenus don Quijote.

Ĉe tio Sancho aliĝis al ili kaj ne povis ne ridi, vidante ilin maskitaj. La barbiro akceptis la proponon de la pastro, kiu, pro la ŝanĝo de la roloj, informis al sia amiko kiel konduti kaj kion diri al don Quijote por konvinki lin forlasi la lokon, kie li sin dediĉis al tiel vana pentofaro. La barbiro respondis, ke li scios fari sian rolon sen bezono ricevi instrukciojn, kaj ke li surmetos la virinan veston, nur kiam ili alvenos proksime al la loko, kie don Quijote troviĝas. Li faldis do la veston, la pastro gardis la falsan barbon, kaj ili ekiris, gvidate de Sancho. Survoje la ŝildisto rakontis al ili la historion pri la frenezulo, kiun li kaj lia mastro trovis en la montoj, sed li diris nenion pri la valizo kaj ties enhavo, ĉar, kvankam duonstulta, li estis ankaŭ ulo avida.

La sekvantan tagon ili alvenis tien, kie Sancho lasis indikile la branĉojn por retrovi la vojon kondukantan al lia mastro. Kiam li rekonis la lokon, li diris al la aliaj, ke ili jam proksimas al don Quijote, kaj ke konvenus, ke ili alivestu sin, se tia travestio vere necesas por la liberigo de lia mastro. Ili jam antaŭe informis la ŝildiston pri sia projekto kaj asertis, ke, por eltiri la kavaliron el ties mizera vivo, pleje necesas la virina vesto kaj la masko. Ili krome informis la ŝildiston, ke li devas nek sciigi lian mastron, kiuj ili estas, nek diri, ke li konas ilin. Kaj, ke, kiam don Quijote demandos lin, ĉar certe li demandos, ĉu li transdonis la leteron al Dulcinea, li diru, ke jes, kaj ke pro tio, ke ŝi ne scias legi, ŝi respondis buŝe, ordonante la kavaliron, aŭ iri tuj al ŝi pro afero grava, aŭ alie riski sin al ŝia disdegno. La du amikoj asertis al la ŝildisto, ke per tia respondo kaj per kelkaj kromaj aferoj, kiujn ili intencas diri siaflanke al don Quijote, ili povos preni lin al pli bona vivo, konvinkante lin ekiri tuj sur la vojon por fariĝi imperiestro aŭ monarĥo. Ili aldonis, ke Sancho ne devas timi, ĉar lia mastro tute ne fariĝos ĉefepiskopo.

Sancho aŭskultis kaj retenis ĉion en la memoro kaj dankis al ili ties intencon konsili lian mastron fariĝi, ne ĉefepiskopo, sed imperiestro, ĉar li certis, ke rilate la rekompencojn al la ŝildistoj, la imperiestroj troviĝas en pli bona situacio ol la ĉefepiskopoj. Sancho aldonis, ke estus bone, se li irus sola renkonti don Quijote por sciigi al li la respondon de lia damo, ĉar tia respondo sufiĉus por elpreni lin el la monto, sen ke la pastro kaj la barbiro farus al si novajn klopodojn. Ili trovis bona la ideon de Sancho, do decidis atendi tie ĝis la ŝildisto revenus kun la novaĵo, ke li renkontiĝis denove kun don Quijote.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x