—Kio! —diris Sancho—. Ĉu la filino de Lorenzo Corchuelo estas la sinjorino Dulcinea de El Toboso, alinome Aldonza Lorenzo?
—Ŝi mem en persono —respondis don Quijote—. Kaj ŝi meritas troni super la tuta universo.
—Mi konas ŝin tre bone —diris Sancho— kaj povas informi vin, ke ŝi kapablas alĵeti feran stangon tiel disten kiel la plej forta junulo de la vilaĝo. Je Dio! Ŝi estas vere fortika, brava, kun medolo en la ostoj de la kapo ĝis la piedoj, kaj povus facile eltiri el ajna situacio la kavaliron, vagantan aŭ sidantan, kies damo ŝi estus. Ha, la putinido! Kian forton ŝi havas! Kaj kian voĉegon! Mi memoras, ke foje ŝi supriris la kampanilon de la vilaĝo por voki de tie kelke da junaj paŝtistoj de sia patro, troviĝantaj en novalo lia preskaŭ du mejlojn for, kaj ili aŭdis ŝin tiel klare, kvazaŭ ili starus ĉe la piedo mem de la turo. La plej bona afero ŝia estas, ke ŝi kondutas tute senceremonie kaj senĝene, laŭ la maniero de kortega damo: kun ĉiu ŝi petolas, kaj pri ĉio ŝercas kaj blagas. Nun mi diras, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, ke vi povas kaj devas, ne nur frenezumi pro ŝia persono, sed desperi kaj eĉ pendumi vin. La tuta mondo dirus, ke vi faris bone, eĉ se la diablo vin prenus. Mi volus iri jam survoje, ĉar mi deziras okuli ŝin denove; jam de longe mi ne vidas ŝin, kaj certe ŝi tre ŝanĝiĝis, pro tio, ke la vento, la suno kaj la kamparo tre difektas la vizaĝon de la virinoj. Sed mi devas konfesi al via moŝto, sinjoro don Quijote, ke ĝis nun mi vivis en granda nescio; mi vere kaj efektive pensis, ke sinjorino Dulcinea estas ia princino, aŭ almenaŭ altranga damo meritanta la valorajn donacojn, kiujn vi sendis: la vaskon, la galerulojn, kaj ĉion alian sendube konkeritan de via moŝto en la tempo, kiam mi ne estis ankoraŭ via ŝildisto. Sed, se mi bone pripensas la aferon, ĉu povas interesi al sinjorino Aldonza Lorenzo, nu, al sinjorino Dulcinea de El Toboso, ke la venkitoj ĝis nun senditaj de vi, kaj la ankoraŭ sendotaj, iru genufleksi antaŭ ŝi? Krome povus okazi, ke ĉe ilia alveno, ŝi kombus linon aŭ draŝus tritikon, kaj ili konfuziĝus vidante ŝin, kaj ŝi ridus kaj ne aprezus la donacon.
—Mi jam diris al vi multfoje, Sancho —respondis don Quijote—, ke vi tro babilaĉas, kaj ke, kvankam vi havas etan inteligenton, vi ofte scias sarkasmi. Sed, por ke vi vidu, kiom vi stultas kaj kiom mi diskretas, mi volas, ke vi aŭdu la jenan rakonton: «Foje vidvino bela, juna, riĉa, sendependa kaj ĉefe libermora, enamiĝis al laika frato juna, fortika kaj korpulenta. Lia superulo sciiĝis pri la afero kaj iun tagon diris al la vidvino kun patrece riproĉa tono: “Sinjorino, mi miras, kaj ne sen prava motivo, ke virino precipa, bela kaj riĉa, kia estas via moŝto, enamiĝis al viro vulgaraĉa, mizera kaj idiota, kvankam en ĉi urbo, kie ekzistas tiom da studentoj, doktoroj kaj magistroj pri teologio, vi povus laŭplaĉe elekti inter ili, kiel inter piroj, kaj diri: ‘Jen, mi volas tiun; jen, la alian mi ne volas’”. Sed ŝi respondis kun granda sprito kaj senĝeno: “Via moŝto tre trompiĝas, sinjoro, kaj pensas laŭ elmodiĝintaj ideoj, se vi opinias, ke mi eraris, elektante tian ulon. Kvankam li ŝajnas idioto, la filozofio, kiun mi volas de li, egalas, kaj eĉ superas, la filozofion de Aristotelo mem”». Tiel do, Sancho, se konsideri kion mi volas de Dulcinea, ŝi valoras kiel la plej altranga princino de la tero. Ne ĉiu poeto, kiu kantas laŭdon sl sia damo, doninte al ŝi fantazian nomon, efektive havas ŝin kiel amantinon. Ĉu vi pensas, ke Amarilis, Filis, Silvia, Diana, Galatea, Filida kaj multaj similaj, ĝisplene abundaj en la libroj, romancoj, barbirejoj kaj teatroj konsistis vere el karno kaj ostoj, kaj sin donis al siaj laŭdantoj? Tute ne; plej ofte temas pri fikciaj virinoj, kaj per ili la poeto provizis temon al siaj poemoj, akiris al si reputacion de amanto aŭ paradis kiel viro kapabla implikiĝi en raran am-aferon. Do, al mi sufiĉas imagi kaj kredi, ke la brava Aldonza Lorenzo sin distingas kiel bela kaj virta. Rilate al ŝia genealogio, la afero apenaŭ gravas, ĉar neniu ĝenos sin enketi pri ĝi, por ke oni akceptu ŝin en ajnan religian ordenon, [121] [121] En la militaj ordenoj kaj en kelkaj aliaj institucioj oni postulis de la kandidatoj dezirantaj eniri tien, ateston, ke ilia sango puras ekde, almenaŭ, kvar antaŭaj generacioj, tio estas, ke ili havas sangon nek judan nek araban.
kaj de mia flanko mi konsideras ŝin la plej granda princino de la mondo. Ĉar vi devas scii, Sancho, se tion vi ne scias ankoraŭ, ke ĉefe du aferoj instigas nin al la amo: la belo kaj la bona reputacio, kaj per ambaŭ distingiĝas en senmezura grado Dulcinea. Rilate la belon, ŝi ne havas rivalon, kaj rilate la reputacion, malmultaj virinoj ŝin egalas. Resume, mi imagas vera kion mi proklamas, kaj en mia fantazio mi pentras ŝin, kia mi deziras ŝin en belo kaj rango. Helena ne egalas al ŝi, nek Lukrecia, nek la ceteraj famaj virinoj grekaj, barbaraj aŭ latinaj de la pasintaj tempoj. Oni povas opinii laŭvole pri mia vidpunkto, kaj kvankam la sensciaj riproĉus min pro ĝi, la saĝaj certe ne farus al mi grandan kritikon.
—Sendube vi pravas en ĉio, sinjoro —respondis Sancho—, kaj mi estas azeno. Sed mi ne komprenas, kial la vorto azeno eskapas el mia buŝo, ĉar oni ne devas mencii la ŝnuron ĉe pendumito. Donu al mi la leteron, kaj ĝis la revido. Mi jam volas ekiri.
Don Quijote elprenis la kajeron, apartiĝis iom, komencis tre flegme skribi la leteron kaj, fininte ĝin, vokis la ŝildiston kaj diris, ke li volas legi ĝin al li, por ke li ĝin enmemorigu, ĉar la letero povus perdiĝi survoje, se konsideri lian aĉan sorton.
—Via moŝto skribu la leteron du tri fojojn en la kajero, donu ĝin al mi, kaj mi ĝin portos kun granda zorgo, tial, ke estus tute absurde pensi, ke mi kapablas parkeri ion. Mi havas tiel mavan memoron, ke mi ofte forgesas eĉ mian propran nomon. Tamen, legu ĝin al mi, kaj mi aŭskultos vin kun plaĉo, ĉar certe ĝi estas tiel perfekta, kiel presita peco.
—Aŭskultu do —diris don Quijote.
Letero de don Quijote al Dulcinea de El Toboso
Suverena kaj sublima sinjorino: La vundito de la sago de la foresto, la persono, kies koro rompiĝis ĝis la lasta fibro, deziras al vi ho dolĉega Dulcinea de El Toboso, la sanon al li mankantan. Se via belo min ignoras, se via sento ne sin turnas al mi, se via disdegno faras pli peza ankoraŭ mian aflikton, mi, kvankam hardita suferi, ne povos plu elteni ĉi angoron, kiu estas, ne nur severa, sed longe daŭra. Mia bona ŝildisto Sancho detale informos vin, ho sendanka belulino, amata malamikino mia, kiel mi statas pro via persono. Se vi bonvolos savi min, mi estos via; se ne, faru laŭplaĉe, kaj mi, metante finon al mia vivo, kontentigos vian kruelon kaj mian aflikton.
Ĝismorte via,
La Kavaliro de la Trista Mieno
—Je la vivo de mia patro! —diris Sancho, aŭskultinte la leteron—. Neniam mi aŭdis ion tiel bonan. Kiel mirinde via moŝto diras al ŝi ĉion, kion vi deziras, kaj kiel bele sonas la signaturo: «La Kavaliro de la Trista Mieno». Verdire via moŝto ŝajnas la diablo mem. Ĉion vi scias.
—Ĉion oni devas scii en mia profesio —respondis don Quijote.
—Nu, bone —diris Sancho—, via moŝto skribu nun sur la alia paĝo la mandaton pri la tri azenoj kaj signaturu ĝin tre zorge, por ke oni konu vian kaligrafion, kiam oni ĝin vidos.
—Volonte —respondis don Quijote. Kaj skribinte la dokumenton, li legis laŭte:
Ĉe la vido de ĉi azen-mandato, bonvolu via moŝto, sinjorino nevino, transdoni al mia ŝildisto Sancho Panza tri el la kvin azenoj, kiujn mi lasis sub via zorgo en la domo. Mi ordonas: liveri la tri diritajn azenojn page por aliaj tri kontante ricevitaj de mi ĉi tie, kaj kvitanci ilin. Dato: la dudekduan de aŭgusto de la kuranta jaro, en la koro de Sierra Morena.
Читать дальше