Dum ĉion ĉi parolis don Quijote, Cardenio ŝajne en profunda medito tenis la kapon klinita super la brusto, kaj kvankam nia hidalgo dufoje petis lin daŭrigi la rakonton, Cardenio nek levis la kapon nek respondis eĉ unu vorton. Sed kelkan tempon poste li suprenrigardis kaj diris:
—Mi havas la firman konvinkon, kaj neniu homo en la mondo povus dekonvinki min, kaj li estus idioto se li pensus la malon, ke la granda fripono majstro Elisabat konkubis kun reĝino Madásima.
—Ho, ne, tute ne, je Dio! —respondis don Quijote kun granda kolero, ĵurante, kiel li kutimis—. Kiel malica, pli ĝuste, kiel fia kalumnio! Reĝino Madásima estis tre nobela sinjorino, kaj oni ne devas supozi, ke tiel granda princino povis konkubi kun ajna herni-tranĉisto. [115] [115] Laŭ la romanoj kavaliraj, majstro Elisabat estis, interalie, eminenta ĥirurgo. Disdegne kaj insulte don Quijote dediĉas al li tiun amuzan epiteton.
Kaj se iu asertas la malon, li mensogas kiel kanajlo, kaj mi tion pruvos piede aŭ rajde, kun armoj aŭ sen ili, tage aŭ nokte, aŭ kiel ajn oni volos.
Cardenio nur rigardadis lin tre atente, pro tio, ke la junulon trafis nova atako de frenezo, kaj lia stato ne permesis lin daŭrigi la rakonton. Krome don Quijote ne plu aŭskultus, eĉ se Cardenio parolus ankoraŭ, ĉar li profunde ĉagreniĝis kaŭze de tio, kion li aŭdis pri Madásima.
Stranga afero! Li defendis ŝin ardege, kvazaŭ ŝi estus lia vera kaj propra sinjorino: tiel grandan povon havis super li liaj demonaj libroj. Mi diras do, ke sub la influo de la krizo de frenezo, Cardenio, aŭdante ke oni nomas lin mensogulo, kanajlo kaj aliaj similaj fivortoj, juĝis tion tre peza ŝerco, prenis ŝtonon proksiman kaj donis per ĝi tian baton sur la bruston de don Quijote, ke tiu falis dorsen. Kiam Sancho Panza vidis, ke oni mistraktas lian sinjoron, li sin ĵetis kun fermitaj pugnoj kontraŭ la frenezulo, sed la ĉifona kavaliro akceptis lin tiamaniere, ke per unu pugnobato sternis la ŝildiston ĉe siaj piedoj, saltis sur lin kaj ĝislace tretis al li la ripojn.
La kapristo volis lin defendi kaj suferis la saman sorton, kaj Cardenio, lasinte ilin tradraŝitaj kaj muelitaj, iris per trankvilaj paŝoj rifuĝi en la monton. Leviĝis Sancho kaj, furioza pro la nemeritita batado, kuris venĝi sin kontraŭ la kapristo, dirante, ke li kulpas, ĉar li ne avertis siatempe, ke Cardenio suferas periodan frenezon, kaj ke, se ili tion scius, ili povintus sin prepari por defendi sin. La kapristo respondis, ke li jam informis pri la frenezo de la junulo, kaj ke li do ne kulpas, se la ŝildisto preteratentis la sciigon. Replikis Sancho Panza kaj same la kapristo kaj la disputo finiĝis per tio, ke ĉiu el ili kaptis la barbon de la alia, kaj ili tiel batis sin reciproke, ke ili ne turniĝis en pulpon dank’ al la interveno de don Quijote. Sancho, alkroĉita ankoraŭ al la kapristo, diris:
—Lasu min, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno. Li estas kampulo kiel mi, ne armita kavaliro, do mi povas senplie venĝi al li pro lia ofendo, luktante kontraŭ li sen ia avantaĝo ĉe mia flanko, kiel viro de honoro.
—Vi pravas —diris don Quijote—. Sed mi scias, ke pri tio okazinta li ne kulpas.
Tiel li trankviligis ilin kaj denove demandis la kapriston, ĉu eblas renkonti Cardenion, ĉar li ege deziras scii la finon de la historio. La kapristo respondis kion jam dekomence diris, ke oni ne precize konas, kie Cardenio sin kaŝas, kaj ke, se don Quijote vagados tra la montoj, li certe trovos lin, freneza aŭ malfreneza.
Kiu traktas pri la strangaĵoj okazintaj en Sierra Morena al la kuraĝa kavaliro de La Mancha, kaj pri lia imito de la pentofaro de Beltenebros
Don Quijote diris adiaŭon al la kapristo, saltis denove sur la ĉevalon, ordonis la ŝildiston sekvi lin, kion Sancho sur la azeno [116] [116] Cervantes denove forgesas, ke Ginés ŝtelis la azenon disde Sancho.
faris tre kontraŭvole, kaj iom post iom ili penetris en la pli aspran parton de la monto. Sancho ege deziris babili kun sia mastro, sed, ne volante rompi lian ordonon, li atendis, ke don Quijote parolu unua. Fine, li ne povis suferi tian silenton kaj diris:
—Sinjoro don Quijote, via moŝto donu al mi vian benon kaj vian forpermeson, ĉar de ĉi tie mi volas reveni al mi kaj loĝi kun mia edzino kaj miaj filoj. Almenaŭ mi povos paroli kun ili laŭplaĉe. Pretendi, ke mi sekvu vian moŝton tage kaj nokte tra ĉi solejoj sen paroli, kiam paroli mi deziras, estas kvazaŭ enterigi min viva. Se almenaŭ la bestoj parolus, kiel ili parolis en la tempoj de Guisopete, [117] [117] Sancho volis diri «Isopete», antikva hispana nomo de Ezopo.
la afero irus ne tiel mave pro tio, ke mi babilus kun mia azeno laŭvole kaj tiel forgesus mian aĉan sorton: ĉar estas tre dure kaj ekster la limoj de la pacienco serĉi aventurojn dum la tuta vivo kaj trovi nur kalcitrojn kaj bernadojn, ŝtonojn kaj pugnobatojn kaj krome teni la buŝon fermita, sen kuraĝi diri kion oni havas en la koro, kvazaŭ oni estus muta.
—Mi komprenas, Sancho —respondis don Quijote—. Vi pereas de la deziro, ke mi liberigu vin de la prohibo, kiun mi trudis al via lango. Nu, konsentite: parolu kion ajn vi volas, sed sub la kondiĉo, ke mia permeso validas nur, dum ni vagas tra ĉi montoj.
—Tre bone —diris Sancho—. Mi parolu nun; poste Dio scias kio okazos. Kaj por komenci jam profiti vian permeson, mi dezirus demandi, kial vi defendis tiel arde reĝinon Magimasa, aŭ kio ajn ŝi nomiĝas? Krome, ĉu gravas tio, ĉu la abato [118] [118] Sancho ne memoras la nomon «Elisabat» kaj diras anstataŭe «abato».
estis, aŭ ne estis, ŝia amiko? Se vi estus ignorinta tion, ĉar vi ne estas ŝia juĝisto, mi kredas, ke la frenezulo daŭrigus sian rakonton, sen ke ni ricevus la ŝtonbaton, la kalcitrojn kaj eĉ pli ol ses survangojn.
—Vere, Sancho —respondis don Quijote—, se vi scius, kiel mi scias, kiel honesta kaj nobela sinjorino estis reĝino Madásima, certe vi dirus, ke mi havis tro da pacienco, pro tio, ke mi ne rompis la buŝon, el kie eliris tiaj blasfemoj; ĉar egalas grandan blasfemon pensi kaj diri, ke reĝino konkubis kun ĥirurgo. Laŭ la vero de ilia historio, majstro Elisabat, menciita de la frenezulo, estis homo tre saĝa kaj konsilanto tre bona, kaj servis kiel kuratoro kaj kuracisto al la reĝino. Sed pensi, ke ŝi konkubis kun li, estas ekstravaganco meritanta la plej severan punon. Cetere Cardenio ne konsciis kion li diris, kaj sendube vi memoras, ke en tiu momento lia cerbo iris jam promeni.
—Ĝuste tial mi ne komprenas, ke vi prenis serioze la vortojn de frenezulo —diris Sancho—. Kaj konsideru, ke la sorto gvidis la ŝtonon, ne kontraŭ la kapon, sed kontraŭ la bruston de via moŝto, kaj dank’ al tio ni vidas nin, ne en plej lamentinda stato pro la insisto defendi la sinjorinon reĝinon, Dio ŝin damnu! Krome, Cardenio, ĉar freneza, ricevus absolvon de la justico.
—La devo de la vagantaj kavaliroj estas protekti, kontraŭ frenezaj aŭ prudentaj, la honoron de la virinoj de ajna rango, des pli, kiam temas pri reĝinoj tiel precipaj kaj virtaj kiel Madásima, al kiu mi sentas specialan simpation pro ŝiaj bonaj kvalitoj. Ŝi estis, ne nur bela, sed tre prudenta, kaj krome tre pacienca en siaj multaj misfortunoj. La konsiloj kaj la akompano de majstro Elisabat estis al ŝi tre utilaj kaj helpaj, kaj tial ŝi eltenis kun pacienco kaj prudento la batojn de la sorto. Tio donis okazon al la malica kaj senscia popolaĉo diri kaj pensi, ke ŝi konkubis kun li. Kaj mi asertas denove, kaj asertos ducent fojojn pliajn, ke, kiuj tiel pensas aŭ diras, mensogas kaj mensogos.
—Mi, nek pensas, nek diras ion —respondis Sancho—. Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. Se ili konkubis, aŭ ne, ili jam prezentis al Dio la konton de siaj agoj. Mi hejme sidis, nenion vidis. Al mi ne plaĉas scivoli pri alies vivoj, vortoj sakon ne plenigas. Des pli, ke nuda mi naskiĝis, kaj nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno. Kio tuŝas min, se ili konkubis? Multaj pensas, ke ekzistas ŝinkoj tie, kie oni ne trovas eĉ hokon por viando. Sed, kiu povus haltigi la disflugon de la vento? Eĉ la propran Dion trafas kritikoj…
Читать дальше