»Kiel vi, sinjoroj, certe scias, duko Rikardo estas grandulo de Hispanujo kaj havas sian duk-landon en la pli riĉa parto de ĉi Andaluzio. Mi prenis kaj legis la leteron, kaj ĝi tiel plenis de komplezemo kaj bonvolo, ke eĉ mi mem pensis, ke mia patro aĉe kondutus, se li ne plenumus la peton de la duko, nome, sendi min al la loko, kie la duko loĝis, por ke mi estu, ne servisto, sed kompano de lia pli aĝa filo. La duko promesis atribui al mi la postenon respondan al lia alta opinio pri mi. Legante la leteron mi konsterniĝis, des pli, kiam mi aŭdis mian patron diri:
»—Postmorgaŭ vi ekiros, Cardenio, kaj faros kion la duko deziras. Kaj danku Dion, ke Li metas vin sur vojon kondukantan al celo, kiun, mi scias, vi meritas.
»Al tio li aldonis aliajn patrajn konsilojn. La dato de mia foriro alvenis, sed la antaŭan nokton mi parolis kun Luscinda kaj informis ŝin pri ĉio okazanta. La samon mi diris ankaŭ al ŝia patro kaj petegis lin atendi kelke da tagoj kaj ne disponi pri sia filino, ĝis mi vidos kion duko Ricardo vere volas de mi. Li promesis tion fari, kaj Luscinda konfirmis sian amon al mi per mil ĵuroj kaj mil svenetoj. Fine mi alvenis al la palaco de la duko, kaj li akceptis kaj traktis min tiel bone, ke la envio komencis ludi sian rolon. La oldaj servistoj enviis min, ĉar ili pensis, ke la duko, favorante min, damaĝas ilin. Tamen unu persono tre ĝojis pro mia alveno: la dua filo de la duko, nomata Fernando, junulo distingita, eleganta, sindona kaj enamiĝema. Preskaŭ dekomence li tiel deziris amikiĝi al mi, ke tio vekis ĉies komentojn, kaj kvankam lia pli aĝa frato estimis kaj favoris min, tamen li ne evidentigis la ekstreman amon kaj komplezemon de Fernando al mia persono. Nu, bone, la alta estimo de don Fernando turniĝis en veran amikecon, kaj tial, ke inter amikoj ne ekzistas sekretoj, li rivelis al mi ĉiun penson sian kaj precipe menciis am-aferon, kiu kaŭzis al li ioman zorgon.
»Li tre amis la filinon de riĉa kampulo, farmisto de la duko, kaj ŝi estis tiel same bela, virta, saĝa kaj diskreta, ke la homoj ŝin konantaj ne povus decidi, per kio ŝi plej brilas. Ĉi bonaj kvalitoj de la ĉarma kampulino tiel flamigis la koron de don Fernando, ke por venki ŝian virton kaj ŝin posedi, li antaŭdecidis doni al ŝi promeson de edziĝo, ĉar li sciis, ke alie li tute fiaskus. Urĝate de amikaj sentoj, mi uzis miajn plej bonajn rezonojn kaj menciis ĉiun instruan ekzemplon, kiun mi konis, por deturni lin de tia projekto. Sed vidante, ke miaj klopodoj vanis, mi intencis informi pri la afero lian patron, la dukon Ricardo.
»Nu, don Fernando, sagaca kaj inteligenta, suspektis kaj timis mian intencon, ĉar li pensis, ke mi, kiel lojala subulo, ne povus kaŝi antaŭ mia sinjoro la duko ion tiel damaĝan al ties honoro. Tiel do, kun la celo konfuzi kaj trompi min, li diris al mi, ke, por ke la belulino tiel forte lin sorĉanta ne plu obsedu lin, la plej bona rimedo konsistus en tio, foresti kelkajn monatojn. Li aldonis, le li volus ilin pasigi kun mi ĉe mia patro, kaj ke li dirus al la duko, kiel pretekston de la vojaĝo, ke okaze de la foiro li deziras iri al mia urbo por aĉeti ĉevalojn, ĉar tie troviĝas la plej bonaj de la mondo. Tuj kiam mi aŭdis lin, mi pensis lian ideon plej trafa, kvankam mi pensus ĝin tia, eĉ se ĝi estus malpli bona, ĉar ĝi donis al mi belan okazon revidi mian Luscindan. Sub la influo de tiaj penso kaj deziro mi aprobis lian projekton kaj urĝis lin tuj ĝin efektivigi, dirante al li, ke vere la foresto efikas kontraŭ la plej firma amo.
»Sed okazis, kiel mi sciiĝis poste, ke, kiam li proponis al mi la menciitan projekton, li jam antaŭe ĝuis la favorojn de la kampulino sub la promeso edziĝi al ŝi kaj nun li atendis la okazon riveli la aferon en konvena momento kaj sendanĝere, ĉar li timis la reagon de la duko, lia patro, kiam li sciiĝus pri lia frenezaĵo. Nu, kiel sciate, la amo inter junuloj estas pliparte ne amo, sed lasciva apetito, kiu, kiam ĝi satiĝas per la volupto, mortas, kaj kio ŝajnas amo velkas, ĉar ĝi ne povas daŭri trans siaj naturaj limoj, kiuj limoj ne ekzistas en la vera amo. Mi volas diri, ke, kiam don Fernando frandis la kampulinon, baldaŭ liaj deziroj ŝrumpis kaj lia ardo estingiĝis, kaj se unue li ŝajnigis, ke li volas foresti por ilin rezisti, nun li vere volis vojaĝi por ne plenumi ilin. La duko donis al li la forpermeson kaj ordonis, ke mi akompanu lin. Ni alvenis al mia urbo, mia patro akceptis don Fernandon konforme al ties rango, poste mi vizitis Luscindan kaj denove vivis miaj deziroj, kvankam ili neniam mortis nek etiĝis. Je mia malfeliĉo, mi parolis pri ili al don Fernando, dum mi pensis, ke pro lia granda amikeco al mi, mi devas kaŝi nenion antaŭ li. Mi laŭdis la belon, la gracion kaj la saĝon de Luscinda, tiel, ke miaj laŭdoj vekis en li la deziron vidi la pucelon dotitan per tiel valoraj kvalitoj. Je mia misfortuno, mi cedis al liaj petoj kaj iun nokton, ĉe la lumo de lampo, mi montris ŝin al li tra la fenestro, kie mi kutime parolis kun Luscinda. Li vidis ŝin en bluzo kaj ŝia belo tiel lin frapis, ke li forgesis la ceterajn ĉarmulinojn, kiujn li vidis ĝis tiam. Li mutiĝis, perdis la konscion, restis en ekstazo kaj fine profunde enamiĝis, kiel baldaŭ montros al vi la rakontado de mia misfortuno.
»La hazardo, por pli eksciti lian deziron (kiun li kaŝis antaŭ mi, kaj kiun nur en soleco konfidis al la ĉielo), metis inter liajn manojn bileton de Luscinda dirantan, ke mi petu de ŝia patro permeson por nia geedziĝo. La bileto ŝajnis al don Fernando tiel saĝa, diskreta kaj amo-plena, ke, leginte ĝin, li diris al mi, ke sole en Luscinda troviĝas kune ĉiuj ĉarmoj de la beleco kaj de la saĝo, renkonteblaj nur porcie en la ceteraj virinoj de la mondo. Tamen mi devas konfesi nun, ke al mi ne plaĉis vidi, ke la laŭdoj al Luscinda, kvankam ĝustaj, venas de la buŝo de don Fernando. Mi eksentis timon kaj ĵaluzon, ĉar li ĉiam volis paroli pri Luscinda, eĉ prenante je la haroj la okazon por tio. Tia insisto vekis en mi ian senton de ĵaluzo, ĉar, kvankam mi ne atendis devion de la virto kaj de la fidelo de Luscinda, tamen mi timis, ke la Fato povus meti en danĝeron ĝuste kion Ĝi ŝajne plej certigis. Don Fernando ĉiam provis legi la biletojn, kiujn mi sendis al Luscinda, kaj ŝiajn respondojn, sub la preteksto, ke al li tre plaĉas nia saĝo. Okazis tiam, ke Luscinda petis de mi por relego kavaliran libron tre ŝatatan de ŝi kaj titolitan Amadis de Gaŭlio …
Tuj kiam don Quijote aŭdis la nomon de kavalira libro, li diris:
—Kial via moŝto ne menciis ĉe la komenco de via historio, ke sinjorino Luscinda amas la librojn kavalirajn? Nenio kroma nek superlaŭda necesas por konvinki min pri la grando de ŝia saĝo, kaj sendube ŝi ne havus la talenton, kiun vi diris, se al ŝi mankus la gusto al tiel delica legado. Tiel do, oni ne bezonas pli da vortoj por pentri al mi ŝian belon, saĝon kaj indon, ĉar ĉe la nura mencio de ŝia inklino, mi deklaras ŝin la plej bela kaj saĝa virino de la mondo. Mi dezirus, sinjoro, ke krom Amadís de Gaŭlio , vi estus sendinta al ŝi la bravan Don Rugel de Grekujo , ĉar mi scias, ke al sinjorino Luscinda tre plaĉus Daraida kaj Garaya, la saĝaj rezonoj de la paŝtisto Darinel kaj ties mirindaj bukolikoj kantataj kaj reprezentataj de li mem kun plena gracio, sprito kaj senĝeno. Sed venos la tempo ripari tian mankon, tiel baldaŭ kiel vi bonvolos akompani min al mia vilaĝo, ĉar tie mi montros al vi pli ol tricent librojn, kiuj estas la delico de mia koro kaj la distro de mia vivo. Kvankam mi pensas nun, ke mi havas neniun, kaŭze de la malico de perversaj kaj enviemaj sorĉistoj. Kaj via moŝto pardonu, ke mi ne observis la promeson ne interrompi vian rakonton, ĉar, kiam mi aŭdas ion pri kavaliraĵoj aŭ vagantaj kavaliroj, al mi estas tiel neeble silenti, kiel neeblas al la radioj sunaj ne varmigi, aŭ al la lunaj ne humidigi. [114] [114] En la tempo de Cervantes oni kredis, ke la luno, opone al la suno, estas humida planedo, kaj ke de ĝi fontas kaj venas la humido.
Do, denove pardonon. Kaj daŭrigu, ĉar tio estas nun pli grava.
Читать дальше