Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ho, filo de mia karno, naskito en mia propra hejmo, amuzo de miaj filoj, plezuro de mia edzino, envio de miaj najbaroj, rimedo de miaj ŝarĝoj kaj, fine, provizanto de la duono de mia persono, ĉar per la dudek ses maravedoj, kiujn vi lukris ĉiutage, kovriĝis la duono de mia buĝeto!

Don Quijote demandis al la ŝildisto, kial li ploras, kaj, informite pri la kaŭzo, konsolis la ŝildiston kiom li povis kaj promesis doni al li mandaton, por ke li ricevu ĉe li tri el liaj kvin azenoj. La ŝildisto konsoliĝis per tio, viŝis al si la larmojn, ĉesigis la plorĝemojn kaj dankis la favoron al don Quijote, [109] [109] La ŝtelo de la azeno estis inkludita en la dua eldono de 1605, de Juan de la Cuesta. En la unua eldono ĝi mankis, pro pretervido de Cervantes aŭ de la presisto. kiu, vidante sin meze de la montoj, ĝojis en la koro, ĉar ili ŝajnis al li plej adekvataj por liaj aventuroj. Venis al li en la memoron la mirindaj aferoj okazintaj al la vagantaj kavaliroj en similaj lokoj aspraj kaj senhomaj, kaj tiel absorbis kaj distris lin tiaj pensoj, ke pri nenio alia li konsciis. Rilate al Sancho, de kiam li imagis, ke ili estas jam ekster danĝero, li havis nur la zorgon kontentigi la stomakon per la restoj de la klerika predo, kaj, sub la pezo de la ŝarĝo antaŭe portata de la azeno, li iris post sia mastro kaj de tempo al tempo elprenis el la dusako partojn de la viktualio kaj ilin tragorĝis en la ventron; kaj, tiel okupata, li ne donus eĉ unu maravedon por ajna aventuro. Ĉe tio li levis la rigardon kaj vidis, ke lia mastro haltis kaj ke per la pinto de la lanco li klopodas levi ligaĵon de sur la grundo. Sancho rapide iris helpi lin kaj alvenis en la momento, kiam don Quijote tenis per la lanco unu valizon alkroĉitan al kuseno; tiom pezis la tuto, disfalanta kaj komplete aŭ parte putra, ke Sancho devis deseliĝi [110] [110] Sed Ginés de Pasamonte ŝtelis de li la azenon iom pli frue. Ĉi tie, kaj en alia alineo de ĉi sama ĉapitro, Cervantes preteratentis la ŝtelon. kaj preni ĝin. Lia mastro petis lin rigardi la enhavon de la valizo, la ŝildisto tuj obeis kaj, kvankam ĝi estis fermita per ĉeno kun pendoseruro, li povis vidi tra la putraj partoj, ke en ĝi kuŝas kvar ĉemizoj el fajna batisto kaj alia tolaĵo pura kaj bela. Krome li trovis en kunnodita naztuko amaseton da oraj eskudoj kaj, ilin vidante, li diris:

—Estu benata la ĉielo, kiu fine sendas al ni profitan aventuron!

Kaj plu serĉante li trovis etan notolibron riĉe ornamitan. Don Quijote petis ĝin kaj ordonis la ŝildiston konservi la monon kiel propran. Sancho kisis al li la manojn pro la favoro, elvalizigis la tolaĵon kaj ĝin metis en la dusakon de la viktualio. Tion vidante, diris don Quijote:

—Ŝajnas al mi, Sancho, kaj ne eblas alio, ke iu vojaĝanto eraris la vojon inter la montoj, kaj ke la latronoj prirabis kaj murdis lin kaj poste lin enterigis en ĉi loko tiel dezerta.

—Neeble —respondis Sancho—. La latronoj ne forgesus preni la monon.

—Vi pravas —diris don Quijote—. Mi do nek divenas, nek suspektas, kio vere okazis. Sed atendu, ni vidu, ĉu en la noto-libro aperas io skribita donanta al ni spuron. Per ĝi ni povus scii kion ni deziras.

Don Quijote apertis la libron, trovis la malneton, en bela kaligrafio, de soneto, kaj legis ĝin laŭte, por ke Sancho aŭdu. La soneto tekstis jene:

Aŭ mankas al la amo komprenemo,
aŭ tro tirane ĝi al mi kruelas,
ĉar la doloro, kiu min muelas,
turmentas min kun nekredebla premo.

Se amo estas dio, jen problemo:
se l’ dioj ĉiam fari bonon celas,
do kiu min senkonsidere pelas
en ĉi dolor’ ĝuata ĝis ekstremo?

Ne povas esti vi, karega Fili,
ĉar vi tro bonas por malico bata.
Kaj el ĉiel’ ne venas ĉi ruino.

En tombon baldaŭ devos mi azili,
ĉar por malsan’ de kaŭzo nekonata
ne taŭgus eĉ mirakla medicino.

—La versoj klarigas nenion —diris Sancho—, escepte se la hilo [111] [111] Hispane «fadeno». nin direktas al la bobeno.

—Pri kiu hilo vi parolas? —demandis don Quijote.

—Ŝajnas al mi, ke via moŝto menciis ian hilo .

—Mi diris, ne «hilo», sed «Fili» —respondis don Quijote—, kaj certe nomiĝas tiel la sinjorino, pri kies amo plendas la aŭtoro de ĉi soneto. Kaj, aŭ mi ne scias ĝuste aprezi la poezion, aŭ li estas bona poeto.

—Ĉu via moŝto scias ankaŭ pri la arto de la versoj? —demandis Sancho.

—Eĉ pli ol vi pensas —respondis don Quijote—, kaj vi tion konstatos, kiam vi portos leteron tute versan al mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Sciu, Sancho, ke ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj vagantaj kavaliroj de la pasinta epoko, estis grandaj trobadoroj kaj ankaŭ grandaj muzikantoj. Kaj ĉi duobla talento, pli ĝuste, ĉiela graco, kunekzistas kun la kavaliroj-amantoj, kvankam verdire, la poemoj de la antikvaj kavaliroj havas pli da spirito ol da eleganto.

—Bonvolu plu legi —diris Sancho—. Eble vi trovos ion pli interesan.

Don Quijote turnis la paĝon kaj diris:

—Jen prozo. Ŝajne, letero.

—Ordinara letero, sinjoro? —demandis Sancho.

—Laŭ la unuaj linioj, temas pri am-letero —respondis don Quijote.

—Legu ĝin laŭte do —diris Sancho—. Al mi tre plaĉas la amaj temoj.

—Kun plezuro —respondis don Quijote. Kaj laŭte, kiel la ŝildisto petis, li legis jene: «Via falsa promeso kaj mia certa misfortuno gvidas min al loko, de kie la novaĵo de mia morto alvenos al vi pli frue ol la motivoj de miaj plendoj. Vi, ho sendanka, forlasis min por viro pli riĉa, sed ne pli merita ol mi, kaj se la virto estus tiel estimata kiel la riĉo, mi envius nenies havon kaj ne priplorus nun mian propran misfortunon. Kion via beleco konstruis, viaj faroj detruis. Pro la ravo via, mi juĝis vin anĝelo; pro via konduto mi komprenis, ke vi estas nur virino. Vivu pace, vi, rompinte la pacon mian, kaj la ĉielo volu, ke la trompoj de via edzo ĉiam kuŝu sub vualo, por ke vi ne bedaŭru poreterne vian faron, kaj mi ne plenumu venĝon, kiun mi ne deziras».

Leginte la leteron, diris don Quijote:

—Per ĉi letero ni scias malpli pri ties skribinto ol per la poemo. Oni povas konkludi nur, ke li estas amanto disdegnata.

Li foliumis preskaŭ la tutan libreton, kie sidis aliaj poemoj kaj leteroj, kelkaj legeblaj, kelkaj ne, sed kies sola temo konsistis el plendoj, lamentoj, suspektoj, deziroj kaj ĉagrenoj, favoroj kaj disdegnoj, jen en panegira, jen en trista tono. Don Quijote ekzamenis la libron kaj dume Sancho fosis, priserĉis, esploris, kaj trarigardis en la valizo ĝis la lasta anguleto, kaj rompis ĉiun kudron kaj plukis aparte ĉiun lanan flokon de la kuseno, ĉar li ne volis preteratenti ion valoran pro senzorgo kaj manko de diligento: tian avidon vekis en li la trovo de la eskudoj en la naztuko, en la nombro de pli ol cent. Kvankam li trovis neniom plian, li pensis, ke la menciitaj eskudoj, pli ol sufiĉe kompensas la bernadon, la vomon de la pocio, la karesojn de la vergoj, la pugnobatojn de la mulisto, la mankon de la dusako kaj la prirabon de la surtuto, krom la malsato, la soifo kaj la laco, kies pezon li eltenis je la servo de sia bona mastro. Kaj eĉ ŝajnis al li, ke oni pagis al li supermezure, kiam don Quijote grandanime donacis al li la trovitan monon.

La Kavaliro de la Trista Mieno havis fortan deziron scii, kiu estas la mastro de la valizo, kaj konkludis el la soneto, la letero, la oraj eskudoj kaj la tiel bon-kvalitaj ĉemizoj, ke certe temas pri granda sinjoro, kies damo per disdegnoj kaj mistraktoj puŝis lin al fatala fino. Sed pro tio, ke en tiel aspra kaj dezerta lando vidiĝis eĉ ne unu sola homo povanta lin informi, li ekzorgis rajdi plu kaj lasis la ĉevalon elekti la vojon laŭ sia bontrovo (Rocinante sekvis do la plej facile ireblan) dum lia fantazio ĉiam kroĉiĝis al la penso, ke inter tiuj veproj ne povos ne okazi ia stranga aventuro. Rajdante kun ĉi ideo, li vidis ke sur la supro de monteto rekte antaŭ li, unu viro saltas de roko al roko kaj de arbusto al arbusto kun eksterordinara rapido. Don Quijote perceptis lin preskaŭ nuda, kun densa kaj nigra barbo, longa kaj senorda hararo, nudaj kruroj kaj piedoj, kaj kun la femuroj en kuloto ŝajne velura, sed tiel kaduka, ke lia haŭto vidiĝis tra multaj ŝiroj kaj rompoj; li havis ankaŭ la kapon nuda kaj, kvankam li pasis tre rapide, kiel menciite, tamen la Kavaliro de la Trista Mieno vidis kaj rimarkis tiel grandan nombron da detaloj. Li faris laŭpove por sekvi lin, sed ne sukcesis, ĉar Rocinante tro feblis por paŝi vigle sur tiel aspraj lokoj, des malpli, ke ĝi havis flegman kaj lanteman naturon. Don Quijote, tuj imagante, ke la forsaltinta homo estas la mastro de la valizo kaj la kuseno, faris al si la decidon serĉi kaj trovi lin, eĉ se li pasus en tio unu jaron. Tiel do li ordonis la ŝildiston desalti de la azeno kaj esplori unu flankon de la monto, dum li esploros la alian, ĉar tiel ekzistis la ŝanco, ke ili povus denove renkonti la homon tiel rapide forkurintan.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x