La parolinto portis studentan robon, kaj unu el la gardistoj diris pri li, ke li estas klera latinisto kaj tre babilema. Poste venis la vico de viro proksimume tridek-jara, de tre agrabla aspekto, kvankam li iomete strabis. Li estis ligita alie ol la ceteraj punatoj: longa ĉeno envolvis lian korpon kaj treniĝis ĉe liaj piedoj, kaj du feraj ringoj ĉirkaŭis lian kolon: unu estis fiksita al la ĉeno, kaj de la alia, nomata «amiko-garda» aŭ «amiko-pieda» descendis du feraĵoj ĝis la talio, provizitaj per mankateno, kiu, kun dika kaj ŝlosita pendoseruro, sekure retenis al li la pojnojn, tiel, ke li povis nek levi la manojn al la buŝo, nek klini la kapon al la manoj.
Don Quijote demandis, kial tiu homo portas pli da feroj ol la aliaj, kaj la gardisto respondis, ke li kulpas pli da krimoj ol la ceteraj punatoj kune, kaj ke li estas tiel aŭdaca kaj ruza fripono, ke, eĉ vidante lin en tia stato, oni ne povas esti certa, ke li ne eskapos.
—Kiajn krimojn li faris? —demandis don Quijote—. Ŝajne li meritas ne pli grandan punon ol remi en la galeroj.
—Li servos en ili dek jarojn, kio egalas al speco de civila morto —respondis la gardisto—. Sufiĉas scii, ke ĉi homo estas la fama Ginés de Pasamonte, nomata ankaŭ Ginesillo de Parapilla.
—Ne impertinentu, sinjoro komisaro, nek komencu fari nun distingojn inter nomoj kaj alnomoj. Mi nomiĝas Ginés, ne Ginesillo, kaj Pasamonte estas mia familia nomo, ne Parapilla, kiel vi diras. Prefere oni okupu sin pri siaj propraj aferoj, kaj punkto.
—Ne parolu kun tiel fieraĉa tono, sinjoro protoŝtelisto, aŭ mi trudos al vi silenton.
—Klare vidiĝas, ke oni devas submetiĝi al la cirkonstancoj kaj al la volo de Dio —respondis la galerulo—. Sed iam oni scios, ĉu mi nomiĝas, aŭ ne, Ginesillo de Parapilla.
—Ĉu oni ne nomas vin tio, fripono? —diris la gardisto.
—Jes —respondis Ginés—, sed mi igos, ke oni ĉesu doni al mi tian nomon vole, nevole. Sinjoro kavaliro, se vi havas ion por doni al ni, jam donu ĝin, kaj Dio vin akompanu, ĉar ĝenas tiel granda scivolo koni la vivon de aliaj homoj; kaj se vi deziras koni la mian, sciu, ke mi estas Ginés de Pasamonte, kies vivon mi skribis per ĉi fingroj.
—Li ne mensogas —diris la komisaro—. Li mem skribis tre bonan historion pri sia vivo, sed en la prizono lombardis la manuskripton por ducent realoj.
—Kaj mi liberigos ĝin de la lombardo, eĉ se tio kostus al mi ducent dukatojn —diris Ginés.
—Tiel bona estas la historio? —demandis don Quijote.
—Tiel bona —respondis Ginés—, ke nek Lazarillo de Tormes , nek la ceteraj libroj de la sama ĝenro skribitaj kaj skribotaj povos elteni la konkuron kun la mia. Mi diru nur, ke ĝi temas pri veroj tiel belaj kaj amuzaj, ke nenia mensogo kompareblas kun ili.
—Kiun titolon havas via libro? —demandis don Quijote.
— Vivo de Ginés de Pasamonte .
—Ĉu vi skribis ĝin ĝis la fino?
—Kiel mi povus fari tion, se mia vivo ne finiĝis ankoraŭ? La rakonto ampleksas de mia naskiĝo ĝis nun, kiam mi denove servos en la galeroj.
—Ĉu vi jam antaŭe estis do en ili? —demandis don Quijote.
—En ili mi sidis kvar jarojn por servi al Dio kaj al la reĝo kaj konas la guston de la seka pano kaj de la skurĝo —respondis Ginés—. Sed mi ne bedaŭras residi en ili, ĉar mi povos tie fini mian libron, aldonante ankoraŭ multe da dirindaĵoj. En la galeroj de Hispanujo oni ĝuas pli da trankvilo ol necese, [103] [103] Cervantes kritikas, kiel aliaj verkistoj kaj kronikistoj de la epoko, la mankon de aktiveco kaj diligento de la reĝaj galeroj en la kampanjoj kontraŭ la arabaj ŝipoj.
kvankam mi ne bezonas multe da ĝi, tial, ke mi scias parkere tion, kio mankas ankoraŭ en la libro.
—Vi ŝajnas lerta —diris don Quijote.
—Kaj senfortuna —respondis Ginés—. Ĉiam la malfeliĉo persekutas la talenton.
—Persekutas la friponojn —diris la komisaro.
—Mi jam petis vin ne impertinenti, sinjoro komisaro —diris Pasamonte—. Viaj superuloj transdonis al vi la ordon-bastonon, ne por ke vi mistraktu nin, homojn kompatindajn, sed por ke vi gvidu nin al la loko, kien lia moŝto la reĝo volas, ke ni iru. Alie mi ĵuras, ke… sed sufiĉas. Mi ne plu parolos, por ne diskonigi tion okazintan en la gastejo… [104] [104] Aludo al ia friponaĵo farita de la komisaro en loko, kie la piedirantaj ĉenuloj haltis por ripozi. Kulpan konduton, en gastejo, de simila komisaro, priskribas la verkisto Mateo Alemán, samtempulo de Cervantes, en sia pikareska romano Vivo de Guzmán de Alfarache .
Ni ĉiuj tenu la langon en la buŝo, kondutu prudente kaj parolu ĝentile. Kaj nun, ni plu iru, ĉar ĉio ĉi jam ŝajnas tro teda afero.
La komisaro levis la bastonon por respondi per ĝi la insolenton de Pasamonte, sed don Quijote sin intermetis, petis lin ne mistrakti la ĉenulon kaj diris, ke ne gravas, se homo kun la manoj en kateno lasas la langon iom libera. Poste li sin turnis al la ceteraj ĉenuloj kaj diris:
—El ĉio, kion vi diris, karegaj fratoj, mi klare vidas, ke, kvankam oni kondamnis vin pro viaj kulpoj, la punoj de vi suferotaj ne multe plezurigas vin. Vi iras al la galeroj tre malvolonte kaj kontraŭvole, kaj, krome, eble nur la manko de kuraĝo sub la torturo ĉe unu, la senmoneco ĉe la dua, la foresto de influoj ĉe la alia kaj fine la arbitroj de la juĝistoj kaŭzis vian perdiĝon kaj tion, ke oni ne traktis vin kun la justeco al vi ŝuldata. Ĉio ĉi forte prezentiĝas nun al mi en la kapo kaj persvadas, eĉ devigas min, montri, favore al vi, ke la ĉielo sendis min al ĉi mondo, por ke mi servu en la ordeno kavalira donante helpon al la feblaj kaj al la ĝemantaj sub la forto. Mi scias, ke la prudento rekomendas, ke, se sufiĉas la bonaj kaj pacaj manieroj, oni ne uzu drastan rimedon por atingi ion. Do mi petas la sinjorojn komisaron kaj gardistojn, ke ili bonvolu liberigi vin kaj lasi vin pace disiri; des pli, ke ne mankos aliaj homoj, kiu servos al la reĝo en pli bonaj cirkonstancoj. Ŝajnas rigora faro meti sub la sklavecon homojn, kiujn Dio kaj la naturo volas liberaj; krome, sinjoroj gardistoj, ĉi povruloj faris al vi nenian damaĝon, do, ĉiu portu la ŝarĝon de siaj pekoj: Dio en la ĉielo ne forgesos puni la perversajn kaj rekompenci la bonajn, kaj ne decas, ke honestaj homoj rigoru al aliaj homoj, havante por tio nenian personan motivon. Mi faras ĉi peton ĝentile kaj kviete, ke mi havu, se vi ĝin plenumos, motivon por esti danka al vi; kaj se vi ne volontos, ĉi lanco kaj ĉi glavo kaj la kuraĝo de mia brako devigos vin perforte ĝin plenumi.
—Nu, kia stultaĵo! —diris la komisaro—. Bonan amuzon kovis ĉi sinjoro ĉe la fino! Li volas, ke ni lasu la punatojn de la reĝo foriri, kvazaŭ ni havus aŭtoritaton por tiel fari, aŭ li rajtus ordoni tion. Iru via moŝto sur la vojo antaŭen kaj havu bonan sorton! Metu rekta tiun pis-poton, kiun vi portas sur la kapo, kaj ne serĉu kvin piedojn al la kato! [105] [105] Voli senprudente implikiĝi en aferon danĝeran aŭ malagrablan. Hispana proverbo.
—Vi estas la kato, la rato kaj la renegato! —respondis don Quijote.
Kaj senplie kaj impete nia hidalgo atakis la komisaron, sen ke li havus tempon defendi sin, kaj, grave vundante lin per la lanco, lin renversis sur la grundon. Kaj feliĉe por don Quijote, la komisaro estis la viro kun la musketo. [106] [106] Alia preteratento de Cervantes. En la komenco de la ĉapitro li mencias du rajdantojn kun musketoj.
Ĉe tiel neatendita evento, miro kaj konsterno frapis la aliajn gardistojn; sed denove sin reginte, la rajdanta eltiris la glavon kaj la surpiedaj la sagojn kaj impetis kontraŭ nian hidalgon, kiu kun granda aplombo atendis ilin. Kaj certe li ne eltirus sin sendifekta el tia situacio, se la galeruloj, vidante, ke prezentiĝas bela ŝanco liberigi sin, ne estus kaptintaj la okazon por disrompi la ĉenon. Tiel granda senordo ŝprucis tiam, ke la gardistoj povis fari nenion utilan, okupante sin jen pri don Quijote, kiu atakis ilin, jen pri la ĉenuloj, kiuj jam komencis deĉenigi sin.
Читать дальше