—Mi ne povas fari tion —diris Sancho—. Tuj kiam mi apartiĝas de via moŝto, min atakas la timo per mil alarmoj kaj vizioj. Kaj ĉi vortoj miaj taŭgu al vi kiel averto, ke de nun mi ne disiĝos de vi eĉ unu harlarĝon.
—Faru laŭvole —diris la Kavaliro de la Trista Mieno—. Al mi donas kontenton, ke vi fidas mian kuraĝon. Neniam ĝi mankos al vi, eĉ se via animo elglitos el via korpo. Kaj nun venu post mi, lante aŭ kiel ajn vi povos, kaj uzu la okulojn kiel lanternojn. Ĉirkaŭante la monton, eble mi trafos la homon, kiun ni vidis, kaj kiu sendube estas la mastro de nia trovo.
—Prefere ne serĉi lin —respondis Sancho—, ĉar, se ni lin renkontos, kaj al li apartenas la mono, evidentas, ke ni devos ĝin redoni. Do anstataŭ tiel nenecese klopodi, estus pli bone fidele konservi ĝin kaj atendi ĝis ĝia mastro aperos ne tiel baldaŭ kaj en maniero pli ordinara. Eble li aperos, ĝuste kiam mi finas elspezi la eskudojn, kaj tiam, laŭ la reĝa leĝo, mi estas kvita de respondeco.
—Vi trompiĝas, Sancho —respondis don Quijote—. De la momento, kiam ni suspektas, ke li estas la mastro, kaj ke ni havas lin preskaŭ sub nia vido, ni havas la devon serĉi lin kaj redoni al li ties apartenaĵon; kaj, se ni ne serĉas lin, nia preskaŭ konvinko pri lia identeco igas nin tiel kulpaj, kvazaŭ li estus sen ia dubo la proprietulo de la mono. Do amiko Sancho, ne ĉagreniĝu serĉante lin kaj pensu, kiel faciliĝos al mi la koro, se ni renkontos lin.
Li spronis la ĉevalon, Sancho sekvis lin piede kaj ŝarĝite dank’ al Ginesillo de Pasamonte kaj, parte ĉirkaŭirinte la monton, ili renkontis mulon kun selo kaj bridoj kuŝantan en ravineto, senvivan, duonvoritan de hundoj kaj pikitan de garoloj, kaj ĉio ĉi plifirmigis en ili ties opinion, ke la forsaltinto estas la proprietulo de la valizo kaj de la mulo.
Rigardante la senvivan beston, ili aŭdis fajfon, kian faras paŝtisto, kiam li gardas gregon, kaj subite, dekstramane aperis granda nombro da kaproj kaj poste, sur la supro de la monto, olda paŝtisto ilin gardanta. Don Quijote laŭte vokis lin, petante lin subiri kaj veni al ili. La alia krie demandis, kio prenis ilin al tia loko, apenaŭ aŭ neniam vizitata, escepte de kaproj, aŭ de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj tie kutime vagantaj. Sancho respondis, petante lin subiri, kaj promesante ĉion klarigi al li. La kapristo subiris, venis ĝis don Quijote kaj diris:
—Mi vetas, ke vi rigardas la senvivan lu-mulon de la ravino; verdire jam de ses monatoj ĝi kuŝas tie. Ĉu eble vi renkontis ĝian mastron?
—Neniun ni renkontis —respondis don Quijote—, sed trovis, je kelka distanco de ĉi tie, valizon kaj kusenon.
—Ankaŭ mi ilin vidis —respondis la kapristo—, sed neniam volis preni ilin, nek eĉ proksimiĝi al ili, ĉar mi timis fari ion nedecan, aŭ vidi min akuzita pri ŝtelo. La diablo ja subtilas, antaŭ la piedoj de la homoj leviĝas tuberoj kaj, sen scii kiel aŭ kial, oni stumblas kaj falas.
—Mi pensas ĝuste tion saman —diris Sancho—. Ankaŭ mi vidis la valizon kaj ne volis proksimiĝi al ĝi eĉ en la distanco de ŝton-ĵeto. Tie mi lasis ĝin netuŝita pro tio, ke mi ne volas hundon kun tintilo. [112] [112] Repuŝi ion ŝajne bonan aŭ profitan, sed kiu efektive kaŭzas ĝenon aŭ malutilon.
—Diru, amiko, ĉu vi konas la mastron de la valizo? —demandis don Quijote.
—Mi scias nur —respondis la kapristo—, ke antaŭ proksimume ses monatoj alvenis al paŝtista kabano, staranta naŭ mejlojn de ĉi tie, junulo de belaj kresko kaj mieno sur la sama mulo, kies kadavro tie kuŝas, kaj li portis la saman valizon kaj la saman kusenon, kiujn laŭ via diro, vi vidis, sed ne tuŝis. Li demandis nin, kie situas la parto plej aspra kaj sovaĝa en ĉi montaro, kaj ni respondis, ke ĉi tie, kie ni staras nun, kaj mi diras la veron, ĉar se vi penetrus eĉ nur unu plian mejlon, eble vi ne sukcesus reveni. Cetere mi miras, kiel vi povis atingi ĉi tien, ĉar nek vojoj nek padoj direktiĝas al ĉi loko. Nu, mi diras, ke aŭdinte nian respondon, la junulo sin turnis, ekrajdis al la direkto, kiun ni montris al li, kaj lasis nin ravitaj de lia alloga mieno kaj surprizitaj de lia demando kaj de lia hasto iri en la denson de la montaro. De tiam ni ne revidis lin ĝis, antaŭ kelkaj tagoj, li subite aperis fronte al kapristo, ĵetis sin al li, donis al li grandan nombron da pied- kaj pugno-batoj, alsaltis al nia viktuali-azeno, prenis de ĝi la tutan panon kaj fromaĝon troveblan, kaj kun mirinda rapido kuris denove rifuĝi en la montaron. Sciiĝinte pri la afero, mi kaj kelkaj aliaj kapristoj serĉis lin preskaŭ du tagojn en la makiso kaj fine lin trovis kaŝita en la kava trunko de ega kverko. Li elpaŝis al ni kun granda humilo, kun la vesto ŝirita kaj kun la vizaĝo transformiĝinta kaj tanita de la suno, tiel, ke ni apenaŭ konis lin, kaj nur dank’ al lia vesto, ĉifona sed ankoraŭ rekonebla, ni konvinkiĝis, ke li estas la serĉato. Li tre ĝentile salutis nin, lakone kaj milde diris nin ne miri pri lia aspekto kaj stato, ĉar li devas tiamaniere plenumi pentofaron pro siaj multaj pekoj. Ni petis lin diri, kiu li estas, sed ni ricevis nenian respondon ĉi-rilate; poste ni demandis al li, kie ni povus lin renkonti por volonte kaj plezure porti al li manĝon, ĉar sen ĝi li ne povus elteni. Kaj se tio ne plaĉus al li, almenaŭ (ni aldonis) li devus pace eliri al ni peti manĝon, ne preni ĝin perforte. Li dankis al ni nian proponon, petis pardonon pro la pasinta agreso kaj promesis por la futuro peti la manĝon je la nomo de Dio, molestante neniun. Rilate al lia loĝejo, li diris, ke li havas nur kian la ŝanco proponas al li en ĉiu nokto, kaj li finis sian paroladon per tiel tenera ploro, ke ni estus el ŝtono, se ni ne plorus kun li vidante kiel terure ŝanĝiĝis lia aspekto, de kiam ni renkontis lin la unuan fojon. Ĉar, kiel dirite, temis pri tre ĉarma kaj agrabla junulo, kaj lia ĝentilo kaj eleganta parolmaniero montris lin tre kavalireca persono naskita en honorinda familio. Kvankam ni estas krudaj kampuloj, lia ĝentilo tiel grandis, ke, kiam ni aŭskultis lin, lian distingitecon ne povus ne rimarki eĉ la plej simpla kapristo. Nu, en la plej bela parto de sia parolado, li subite silentiĝis, fiksis la rigardon al la grundo kelkan tempon kaj ni atendis streĉe kaj alarme, sed ankaŭ kun kompata koro, kiel finiĝos lia enmemiĝo. Tiel longe li tenis apertaj la okulojn kun palpebroj senmovaj, tiel li kunpremis la lipojn kaj sulkis la brovojn, ke ni facile komprenis, ke li suferas atakon de frenezo. Liaj agoj baldaŭ montris la veron de niaj pensoj: li leviĝis kolere de la grundo, kien li antaŭe ĵetis sin, agresis la viron plej proksiman kun senbrida furio, kaj nur pro tio, ke ni lin retenis, li ne mortigis nian kompanon per mordoj kaj batoj. Kaj dume li ne ĉesis krii: «Ho, perfida Fernando, nun vi pagos al mi la konton de viaj abomenaĵoj. Ĉi manoj elŝiros el vi la koron, kie sidas ĉiuj malbonoj, ĉefe la trompo kaj la fraŭdo». Kaj per similaj esprimoj li plu insultis tiun Fernandon kaj akuzis lin pri perfido kaj falso. Plenaj de aflikto ni apartigis lin do de la agresato, kaj la junulo sen diri eĉ unu vorton, forkurante, forlasis nin kaj sin kaŝis inter ĉi veproj kaj arbustoj, tiel ke ni ne povis sekvi lin. El tio ni konkludis, ke la frenezo lin posedas nur de tempo al tempo, kaj ke ia Fernando certe malicis al li per tre abomena fiaĵo, se konsideri lian kompatindan staton. Ĉio ĉi konfirmiĝis de tiam, ĉar li ofte aperas subite, foje por peti de la kapristoj iom da manĝo, foje por preni ĝin perforte. Kiam la frenezo lin puŝas, li agresas la paŝtistojn kaj forŝiras de ili la viktualion, eĉ se ili bonvole proponas ĝin al li. Sed, kiam lia menso funkcias normale, li petas la manĝon je la amo de Dio, ĝentile kaj humile, kaj ricevas ĝin kun dankoj kaj kun larmoj. Nu, sinjoroj —daŭrigis la kapristo—, hieraŭ mi kaj kvar junaj paŝtistoj, du el ili servistoj miaj, kaj kompanoj la du aliaj, decidis serĉi lin, kaj, kiam ni lin trovos, ni lin kondukos, ĉu li volos, ĉu ne, al la vilaĝo Almudévar, proksimume dudek du mejlojn de ĉi tie. Se lia malsano kuraceblas, oni resanigos lin tie, kaj almenaŭ, li diros al ni en siaj momentoj de konscio, kiu li estas, kaj, ĉu li havas familion, al kiu ni povus informi pri lia misfortuno. Nur tion, sinjoroj, ni povas respondi al viaj demandoj. Kaj sciu: la objektoj de vi trovitaj apartenas al la persono rapid-kura kaj preskaŭ nuda, kiun vi rimarkis —ĉar don Quijote jam antaŭe diris al la kapristo, ke ili vidis viron salti de roko al roko.
Читать дальше