Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Don Quijote miris je la rakonto de la kapristo, kreskis en li la deziro koni la identecon de la junulo kaj pli firmiĝis lia antaŭa ideo serĉi lin tra la tuta montaro, lasante nenian truon nek kavon neesplorita. Sed la sorto helpis pli ol don Quijote pensis kaj esperis, ĉar en tiu sama momento aperis subite en gorĝo de la monto la serĉata junulo kaj sin direktis al la loko, kie ili troviĝis. Li parolis al si mem vortojn eĉ de proksime nekompreneblajn, des malpli de kelka distanco. Lia vesto konformis al la jam menciita priskribo, escepte ke, kiam li proksimiĝis, don Quijote rimarkis, ke li portas ĉifonan sed ambre parfumitan specon de leda tuniko, [113] [113] En la tanado de iaj ledoj oni uzis ankaŭ ambron, kaj tio donis distingitecon al la vestaĵoj per ili faritaj. kaj el tio nia hidalgo konkludis, ke persono en tia vesto ne povas esti de suba rango. La junulo alvenis al ili kaj salutis per voĉo raŭka kaj nenatura sed kun granda ĝentilo. Don Quijote reciprokis al li la salutojn ne malpli ĝentile, desaltis de Rocinante kaj kun gracia kaj brava sinteno lin brakumis kaj forte retenis lin kelkan tempon en siaj brakoj, kvazaŭ ili estus amikoj de multaj jaroj. La junulo, kiun oni povus nomi «la Ĉifonulo de la Aĉa Mieno», kiel don Quijote nomiĝis de la Trista, lasis sin brakumi, iom retropaŝis, metis la manojn sur la ŝultrojn de nia hidalgo, rigardis lin, kvazaŭ li pensus, ĉu li konas lin, kaj sendube miris pri la figuro, vizaĝo kaj armaĵo de don Quijote, tiel multe, kiel ĉi-lasta miris rigardante lin. Post la brakumo, la ĉifonulo parolis unua kaj diris kion oni rakontas en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 24

Kun la daŭrigo de la aventuro en Sierra Morena

Diras la historio, ke don Quijote atentege aŭskultis la ĉifonan Kavaliron de la Montoj, kiu sin turnis al li kun la jenaj vortoj:

—Vere, sinjoro, kiu ajn vi estas, ĉar mi ne konas vin, mi dankas vian ĝentilon kaj dezirus troviĝi en la situacio povi esprimi per pli ol nuraj vortoj mian dankon pro tio, ke vi tiel bele min akceptis. Sed la sorto volis doni al mi nenion por repago de la bonaĵoj al mi faritaj, krom la deziro ilin reciproki.

—La deziro mia —respondis don Quijote— estas servi vin, ĝis tia grado, ke mi decidis ne foriri de ĉi montoj antaŭ ol renkonti vin kaj scii de vi mem, ĉu oni povus trovi, kaj se necese serĉi plej urĝe, ian efikan rimedon kontraŭ la aflikto, kiu, kiel montras via stranga viv-maniero, vin turmentas. Kaj se via misfortuno estus tia, ke ĝi barus la paŝon al ĉia konsolo, mi intencis laŭpove helpi vin, priplorante kaj lamentante kun vi, ĉar oni sentas tamen kelkan konsolon en siaj malfeliĉoj, kiam alia persono afliktiĝas pro ili. Kaj se mia bona intenco meritas repagon per ĝentilaĵo, mi petas vin, sinjoro, je via videble granda ĝentilo, kaj je la persono de vi plej amata en la mondo, ke vi diru, kiu vi estas, kaj kio vin puŝis vivi kaj morti kiel la animaloj, ĉar vi loĝas inter ili tiel sinforgese, kiel via vesto kaj via persono montras. Mi ĵuras je la ordeno kavalira, kie mi servas, kvankam mi estas nedigna pekulo, kaj je mia profesio de vaganta kavaliro, ke se vi, sinjoro, komplezos min ĉi-rilate, mi servos vin kun la sindono postulata de mia stato, aŭ portante rimedon al via misfortuno, se rimedo ekzistas, aŭ kunplorante kun vi, kiel promesite.

La Kavaliro de la Arbaro, aŭdinte paroli tiamaniere la Kavaliron de la Trista Mieno, nur rigardis lin foje kaj refoje de la kapo ĝis la piedoj, kaj, kiam li satiĝis rigardi, li diris:

—Se vi havas ian manĝon por mi, jam donu ĝin, je la amo de Dio, kaj nur post ol mi manĝos, mi faros laŭ via plaĉo repage por la bonaj sentoj al mi montrataj ĉi tie.

Sancho elprenis el sia dusako, kaj la kapristo el la sia, ion por kontentigi la malsaton de la ĉifonulo, kiu manĝis tiel haste, ke li apenaŭ paŭzetis inter mordo kaj mordo, ĉar, pli ol maĉi, li glutis, dum la personoj lin akompanantaj diris eĉ ne unu vorton. Kiam la junulo finis manĝi, li signis, ke oni sekvu lin, kaj li gvidis ilin al verda kaj eta herbejo situanta trans proksima rokego. Tie li kuŝiĝis sur la herbo, la aliaj imitis lin en silento, la ĉifonulo aranĝis sin pli komforte kaj diris:

—Se vi deziras, ke mi koncize sciigu al vi, sinjoroj, la enormon de miaj misfortunoj, vi devas promesi ne interrompi la fadenon de mia trista historio per ajna demando aŭ rimarko, ĉar, en la sama momento kiam vi tion farus, la historio finiĝus.

Ĉi averto de la ĉifonulo vekis en la memoro de don Quijote la rakonton de la ŝildisto kaj tion, ke ĝi finiĝis, ĉar li ne sciis la ĝustan nombron de la kaproj pasintaj trans la riveron. Nu, la ĉifonulo daŭrigis jene:

—Mi tion avertas, ĉar mi deziras fini kiel eble plej rapide la rakonton de miaj misfortunoj. Rememori ilin faras ilin pli doloraj, kaj ju malpli da demandoj vi formulos, des pli frue mi venos al la fino de mia historio. Cetere mi preterlasos nenion gravan por plene kontentigi vian scivolon.

Don Quijote promesis je ĉies nomo ne interrompi lin, kaj tiel trankviligita, la ĉifonulo komencis:

—Mia nomo estas Cardenio; mia naskoloko, unu el la plej bonaj urboj ĉi tie, en Andaluzio; mia familio, nobela; miaj gepatroj, riĉaj; mia misfortuno, tiel granda, ke miaj gepatroj kaj familio priploris ĝin, sen ke ili povus trovi al ĝi rimedon per siaj riĉoj, ĉar por kuracado de misfortunoj venantaj de la ĉielo, la bonhaveco apenaŭ valoras. En la sama urbo vivis anĝelino, kaj Amoro metis en ŝin la tutan gloron, kiun mi povus deziri: tiel eksterordinara estis la belo de Luscinda, pucelo same nobela kaj riĉa kiel mi, sed pli bonsorta, kaj ankaŭ malpli konstanta ol meritis amo tiel honesta kiel la mia. Ĉi Luscindan mi amis, deziris kaj adoris jam de miaj fruaj kaj verdaj jaroj, kaj ŝi amis min naive kaj sincere, konforme al sia juna aĝo. Niaj gepatroj sciis pri nia reciproka inklino kaj ne oponis al ĝi, ĉar ili klare vidis, ke kiam ĝi maturiĝus, ĝi devus konduki nin al geedziĝo, al kies konveneco kontribuis ankaŭ la sama rango de niaj familioj kaj de niaj riĉoj. Ni kreskis, kaj tiel kreskis samtempe nia reciproka amo, ke la patro de Luscinda pensis, ke en obeo al la konvencioj, li devas ne lasi min eniri en la domon, imitante tiel la gepatrojn de tiu Tisba ofte prikantata de la poetoj. Nu, lia malpermeso nur aldonis flamon al flamo kaj deziron al deziro, ĉar, kvankam oni silentigis al ni la langon, tamen oni ne povis haltigi la plumojn, kies strekoj, pli libere ol la langoj, konfesas al la amata persono la plej sekretajn pensojn de la animo, pro tio, ke ofte okazas, ke en la ĉeesto de la persono amata mutiĝas en konfuzo la plej rezoluta intenco kaj la plej aŭdaca lango. Ho Dio, kiel multe da leteroj mi skribis al ŝi! Kiel dolĉe kaj delikate ŝi respondis! Kiel multe da kanzonoj kaj da amaj versoj mi verkis! Per ili mia koro deklaris kaj rivelis sian senton, pentris la ardon de sia deziro, refreŝigis sian memoron kaj ĝuis sian inklinon. Nu, finfine, jam senpacienca kaj konsumita de la deziro vidi ŝin, mi faris tion, kio ŝajnis al mi pli konvena por la atingo de mia dezirata kaj meritita premio: peti ŝian patron, ke li donu ŝin al mi edzinige. Li respondis, ke li dankas min pro mia bona dispozicio honori lin kaj pro mia deziro honori min mem per lia amata filino, kaj aldonis, ke mia propra patro, estante viva, devus laŭ la reguloj de la deco formuli la peton, ĉar Luscinda ne estis virino prenebla aŭ donebla ŝtele kaj submane. Mi dankis lin pro la ĝentilo, pensis, ke li pravas, kaj ke mia patro konsentus mian projekton, tuj kiam mi sciigus lin. Tiel do, mi iris informi lin kaj, enirante en la ĉambron, kie li sidis, mi trovis lin kun aperta letero en la manoj. Antaŭ ol mi povus paroli, li ĝin donis al mi, dirante:

»—Ĉi letero montros al vi, Cardenio, ke duko Rikardo bonvolas fari al vi favoron.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x