Siaflanke Sancho helpis al la liberiĝo de Ginés de Pasamonte, kiu la unua saltis libera el la feroj sur la apertan kampon, ĵetis sin kontraŭ la kuŝanta komisaro, prenis de li la glavon kaj la musketon, kaj turnis ĉi lastan jen al unu, jen al alia gardisto, kvankam tute sen pafi, ĝis fine la gardistoj diskuris kaj perdiĝis el la vido, eskapante tiel de la musketo de Pasamonte, kiel de la multaj ŝtonoj ĵetataj al ili de la jam liberiĝintaj galeruloj.
Ĉi afero tre afliktis la ŝildiston, ĉar li komprenis, ke la forkurintoj informos al la Santa Hermandad, kiu, sonorigante alarmon. [107] [107] La membroj de la Santa Hermandad devis atentigi, per la sonoriloj de la vilaĝoj, la ceterajn membrojn de la distrikto kunpersekuti la fuĝantajn krimulojn.
eliros persekuti la deliktulojn. Sancho sciigis tian zorgon al sia mastro kaj petis lin, ke ili ambaŭ tuj foriru kaŝi sin en la proksiman montaron.
—Tre bone —diris don Quijote—, sed en la nuna momento mi devas fari ankoraŭ ion.
Li alvokis la galerulojn, kiuj ekscitite kaj senorde iris tien kaj tien kaj jam rabis de la komisaro ĉion, lasante lin nuda. Ili ĉirkaŭis nian kavaliron kaj atendis kion li deziras ordoni al ili.
—Montri sin danka pro la favoroj ricevitaj —diris don Quijote— estas propra al homoj bon-intencaj, kaj unu el la pekoj plej ofendaj al Dio estas la sendankeco. Mi tion diras, ĉar vi jam klare vidis kaj spertis, sinjoroj, kiel mi favoris vin; kaj, por ke vi montru vian dankemon, mi volas nur, ke vi ŝarĝu vin denove per la ĉeno, kiun mi prenis de viaj koloj, kaj tuj iru al la urbo El Toboso. Tie vi devos prezenti vin antaŭ la sinjorino Dulcinea de El Toboso, diri al ŝi, ke ŝia kavaliro, la Kavaliro de la Trista Mieno, estas ŝia servanto, kaj poste rakonti al ŝi ĉiun detalon de ĉi fama aventuro, de la komenco ĝis la momento de la liberigo tiel multe dezirata de vi. Poste vi povos iri, kien ajn vi volos.
Ginés de Pasamonte respondis je ĉies nomo, dirante:
—Kion via moŝto ordonas al ni, sinjoro kaj liberiginto nia, tute ne eblas plenumi. Ni povas iri, ne en grupo sur la vojo, sed solaj kaj disaj, ĉiu per si mem, klopodante kaŝi nin eĉ en la sinon de la tero, por ke la Santa Hermandad, kiu certe serĉos nin, ne povu nin retrovi. Kion via moŝto povas kaj devas fari, estas, anstataŭigi tian servon kaj tributon al la sinjorino Dulcinea de El Toboso per nombro da credos kaj avemarías , kaj ni preĝos ilin honore al vi. Ion ĉi tian oni povas plenumi nokte aŭ tage, ripozante aŭ forkurante, en paco aŭ en milito. Sed pensi, ke ni konsentos reveni sub la ĉenon, kaj ke ni ekiros al El Toboso, egalas pensi, ke nun estas nokto, kiam ne batis ankoraŭ la deka matene. Peti de ni tian aferon, estas, kvazaŭ oni petus pirojn de ulmo.
—Nu, mi ĵuras, don filo de putino, don Ginesillo de Paropillo, aŭ kiel ajn vi nomiĝas —diris la jam koleranta don Quijote—, ke vi iros sola, kun la tuta ĉeno sur la ŝultroj kaj kun la vosto subtirita inter la kruroj.
Pasamonte jam konstatis, ke la kapo de don Quijote ne bone funkcias, se konsideri lian absurdan agon liberigi la galerujojn; krome li ne tre emis toleri insultojn, do, vidante sin tiamaniere traktita, faris okulsignon al siaj kompanoj, ili apartiĝis kaj tia pluvo da ŝtonoj komencis fali sur don Quijote, ke li ne povis ŝirmi sin tute per la ŝildo, dum la povra Rocinante reagis al la spronoj, kvazaŭ ĝi estus el bronzo. Sancho metis sin post sia azeno kaj uzis ĝin kiel remparon kontraŭ la hajlo da ŝtonoj, sed don Quijote ne povis ŝildi sin sufiĉe bone, kaj kelkaj ŝtonoj trafis lin kun tia forto, ke ili lin renversis sur la grundon; kaj apenaŭ li falis, la studento ĵetis sin al li, demetis de sur lia kapo la barbo-pelvon, per ĝi donis al li du tri frapojn sur la dorson kaj poste du tri pliajn sur la grundon, ĝis la pelvo preskaŭ tute frakasiĝis. La galeruloj rabis de li la pelerinon, kiun li portis sur la armaĵo, kaj ne eltiris liajn ŝtrumpojn, ĉar tion ĝenis la armaĵa peco kovranta la krurojn. De Sancho ili rabis la surtuton, lasis lin duonnuda, disdonis inter si la ceterajn predojn de la batalo kaj forkuris, ĉiu dise de la aliaj, pli zorgaj eviti fali en la manojn de la timata Santa Hermandad, ol ŝarĝi sin per la ĉeno kaj sin prezenti ĉe la sinjorino Dulcinea de El Toboso. Solaj do restis la azeno kaj Rocinante, Sancho kaj don Quijote. La azeno, kap-klina kaj enpensa, skuis la orelojn de tempo al tempo, kredante sendube, ke ne ĉesis ankoraŭ la tempesto da ŝtonoj ĵus siblinta ĉe ĝiaj oreloj. Rocinante kuŝis apud sia mastro, ĉar ankaŭ la ĉevalon renversis la forto de la ŝtonoj. Sancho, duonnuda, teruriĝis, pensante pri la Santa Hermandad. Kaj don Quijote sentis egan aflikton, vidante, kiel mizere traktis lin la samaj homoj, al kiuj li faris tiom da bono.
Kie oni rakontas unu el la plej strangaj aventuroj de ĉi vera historio: la travivaĵojn de la fama don Quijote en Sierra Morena
Vidante sin tiel disbatita, don Quijote diris al sia ŝildisto:
—Mi ĉiam aŭdis, Sancho, ke fari bonon al malicaj egalas verŝi akvon en la maron. Mi devas suferi nun ĉi misfortunon, ĉar mi ne kredis kion vi diris. Sed kontraŭ plenumita faro ne taŭgas plendi, nur pacienci kaj rigardi ĝin kiel instruon.
—Tiom profitos via moŝto ĉi instruon, kiom mi estas turko —respondis Sancho. —Sed, ĉar vi diras, ke, se vi estus kredinta min, vi evitus ĉi misfortunon, kredu min nun kaj evitu alian eĉ pli grandan. Mi vin sciigas, ke la membroj de la Santa Hermandad havas nenian respekton al la kavalirismo, kaj ke ĉiuj vagantaj kavaliroj de la mondo gravas al ili malpli ol maravedo. Kaj sciu, ŝajnas al mi, kvazaŭ iliaj sagoj siblus preter miaj oreloj. [108] [108] La Santa Hermandad ekzekutis la krimulojn, pafante sagojn kontraŭ ilin.
—Vi estas denaske timema, Sancho —diris don Quijote—. Sed, por ke vi ne diru, ke mi ĉiam obstinas kaj ne faras kion vi sugestas, ĉi-foje mi sekvos vian konsilon, retiriĝante de la furio, kiun vi tiel timas, sed nur sub la kondiĉo, ke nek viva nek morta vi diros, ke mi retiriĝis kaj apartiĝis de la danĝero pro timo. Mi tiel agas nur pro la deziro komplezi vin kaj se vi asertos alion, vi mensogos, kaj de nun ĝis tiam, kaj de tiam ĝis nun, mi dementas vin, kaj diras, ke vi mensogas kaj mensogos ĉiufoje, kiam vi diros aŭ pensos ĝin. Kaj ne plu repliku min, ĉar la nura penso, ke mi apartiĝas kaj retiriĝas de danĝero, speciale de ĉi tiu ŝajne prezentanta ian ombron da serioza risko, puŝas min atendi sola ĉi tie, ne nur tiun Santa Hermandad, kies nomon vi mencias kun timo, sed la fratojn de la dek du triboj de Izraelo, la sep makabeojn, Kastoron kaj Polukson kaj eĉ ĉiujn fratojn kaj fratarojn de la mondo.
—Sinjoro —respondis Sancho—, retiriĝi ne signifas forkuri, kaj ne prudentas atendi danĝeron, kiam ĝi grandas pli ol la espero. La saĝaj homoj gardas sin por morgaŭ kaj ne riskas ĉion en unu sola tago. Kaj sciu, ke, kvankam kampulo sen klero kaj poluro, mi havas kelkan ideon pri la tiel nomata konvena konduto. Do ne hezitu sekvi mian konsilon, saltu sur la ĉevalon, se vi povas (se ne, mi helpos vin) kaj venu post mi. Mia iometo da inteligento diras al mi, ke ni bezonas nun la piedojn pli ol la manojn.
Don Quijote surseliĝis respondante nenion, Sancho sur la azeno ekiris ĉe la fronto kaj ili rajdis en la proksiman Sierra Morena. Sancho intencis trapasi ĝin tute, alveni al la ĉirkaŭo de El Viso aŭ de Almodóvar del Campo kaj kaŝi sin en ties krutoplenaj solejoj, tiel, ke la Santa Hermandad ne trovus ilin, se ĝi ilin persekutus. Lin animis al tio, ke la viktualio portata de la azeno saviĝis el la batalo kontraŭ la galeruloj, kion Sancho rigardis miraklo, se konsideri, ke la kondamnitoj tre serĉis kaj multon forprenis.
Ĉe la noktiĝo ili alvenis al la koro de Sierra Morena, kaj ŝajnis al Sancho, ke konvenus pasi tie, ne nur la nokton, sed eĉ kelke da tagoj, almenaŭ ĝis la finiĝo de la viktualio. Tiel do, ili tranoktis inter du rokoj, meze de multaj kverkoj. Sed la fatalo, kiu (laŭ la opinio de la homoj blindaj al la lumo de la vera Kredo) gvidas, disponas kaj aranĝas ĉion laŭ sia bontrovo, ordonis, ke Ginés de Pasamonte, la fama trompanto kaj ŝtelisto eskapinta el la ĉeno dank’ al la virto kaj al la frenezo de don Quijote, kaŝu sin inter la montoj, puŝate de la timo al la Santa Hermandad, kies rigoron li prave klopodis eviti. La sorto do kaj la timo kondukis lin al la loko, kien la samaj faktoroj puŝis nian kavaliron kaj lian ŝildiston. Ginés de Pasamonte alvenis ĝuste en la horo kaj en la momento rekoni ilin, kaj lasis ilin ekdormi; kaj pro tio, ke la malicaj ĉiam estas sendankaj, kaj ke la neceso instigas fari fiaĵojn sen zorgi pri la sekvoj, Ginés, homo nek dankema nek bonintenca, decidis ŝteli la azenon disde Sancho Panza, kaj ignoris la ĉevalon, ĉar li juĝis ĝin apenaŭ vendebla aŭ lombardebla. Sancho Panza dormis, Ginés ŝtelis la azenon kaj, antaŭ ol la mateno leviĝis, li troviĝis jam ekster atingo. Aperis la aŭroro kaj plenigis per ĝojo la surfacon de la tero kaj per aflikto la koron de Sancho, tial, ke li ne vidis la azenon. Kaj kiam li konstatis, ke ĝi tute mankas, li komencis la plej doloran kaj tristan veadon kaj ploradon de la mondo. Ĉe tio don Quijote vekiĝis kaj aŭdis lin diri:
Читать дальше