Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ke tio efektiviĝu, mi deziras —diris Sancho—. Kaj tion mi atendas, ĉar, sub la nomo «la Kavaliro de la Trista Mieno», via moŝto igos, ke ĉio okazu tiel, kiel vi ĵus diris.

—Sendube, Sancho —respondis don Quijote—. Kiel dirite, la vagantaj kavaliroj leviĝas kaj leviĝis, laŭ la sama maniero kaj per la sama paŝoj, ĝis la trono de reĝoj kaj imperiestroj. Ni bezonas nur vidi, ĉu nuntempe militas ajna kristana aŭ pagana reĝo havanta belan filinon. Sed ni havos tempon por tio, ĉar, kiel mi jam diris, ni devas unue akiri famon aliloke, antaŭ ol iri al la kortego. Krome, ekzistas la problemo, ke, eĉ se mi akirus senmortan famon tra la tuta universo kaj trovus reĝon kun milito kaj kun bela filino, mi ne scias, kiel pruviĝus, ke mi estas de reĝa familio, aŭ, almenaŭ, kuzo, je la dua grado, de imperiestro. Ĝis li certiĝus pri ĉi punkto, la reĝo ne konsentus doni al mi edzinige sian filinon, kiom ajn grandaj estus la meritoj de miaj famaj faroj. Tiel do, mi timas, ke tial mi perdos kion mia kuraĝo meritas. Tamen mi estas hidalgo el konata familio, laŭleĝa bienmastro kaj kun la privilegio ricevi kvin-cent soldojn, [97] [97] Kiam oni ofendis hidalgon, li rajtis ricevi de la ofendinto kvincent soldojn. La ne-hidalgoj rajtis ricevi ne pli ol tricent. do povos okazi, ke la saĝulo skribonta mian historion, tiel profunde esploros kaj aranĝos mian genealogion, ke li trovos, ke mi estas nepo, je la kvina aŭ sesa grado, de ia reĝo. Ĉar vi devas scii, Sancho, ke ekzistas du specoj de genealogioj en la mondo: unu havas sian originon en reĝoj kaj monarkoj kaj laŭgrade reduktiĝas ĝis unu punkto, kvazaŭ piramido en renversita pozicio; la alia komenciĝas per ordinaraj homoj, kiuj supriras ŝtupon post ŝtupo ĝis la rango de la grandaj sinjoroj. Tiel do, la diferenco kuŝas en tio, ke unuj estis kaj ne plu estas, dum aliaj estas, sed ne estis. Eble mi povos pruvi, ke mi apartenas al familio de granda kaj nobla origino, kaj je tio devos kontentiĝi mia bopatro, la reĝo, kiu ajn li estos. Cetere la princino amos min tiel, ke, kvankam ŝia patro kredos min filo de kolportisto, ŝi akceptos min kiel sian sinjoron kaj edzon. Se, tamen, ŝi ne volos, tiam konvenos ŝin rabi kaj porti ŝin, kien ajn mi deziros, ĉar la tempo, aŭ la morto, metos finon al la kolero de ŝiaj gepatroj.

—Sendube al tia okazo konformas la diro de kelkaj friponoj: «Ne petu kion vi povas perforte preni», kaj eĉ pli bone la jena: «Prefere eskapi trans la muron, ol resti pro peto de bonulo». Mi tion diras, ĉar, se la sinjoro reĝo, bopatro de via moŝto ne degnos cedi al vi la sinjorinon princinon, tiam, kiel via moŝto diris, nenion alian oni povos fari, krom forkapti kaj kaŝi ŝin. La tubero en la afero estas, ke antaŭ ol denove fariĝos la paco kaj vi trankvile ĝuos la bonojn de la reĝado, al la kompatinda ŝildisto mankos la promesitaj favoroj, kvankam espereble la perinta honordamo, kiu fariĝos lia edzino, akompanos la princinon, kaj li dividos kun ŝi sian misfortunon ĝis la ĉielo volos. Ĉar mi pensas, ke via moŝto povos doni la honordamon al la ŝildisto kiel laŭleĝan edzinon.

—Vere kaj sendube —diris don Quijote.

—Se tiel —respondis Sancho— nenio pli fareblas, krom rekomendi nin al Dio kaj lasi la sorton disponi.

—Dio donu kion mi deziras kaj kion vi, Sancho, bezonas —diris don Quijote—. Kaj humila estu, kiu sin konsideras tia.

—Amen —respondis Sancho—. Rilate min, mi kredas, ke mia old-kristaneco sufiĉas, por ke oni faru min grafo.

—Kaj eĉ pli ol sufiĉas —diris don Quijote—. Kaj, kvankam vi ne estus tio, la afero ne gravus, ĉar, estante reĝo, mi facile povos doni al vi nobel-ateston, sen ia bezono de via flanko aĉeti ĝin, aŭ pagi ĝin per servo. Kaj se mi faros vin grafo, nu, bone, vi fariĝos per tio kavaliro, kion ajn oni opinios. La homoj devos trakti vin kiel tian kavaliron, ĉu vole, ĉu nevole.

—Kaj via moŝto ne dubu, ke mi scios konduti laŭ tiel alta ranko.

—«Rangon» vi diru, ne «rankon» —korektis don Quijote.

—Kiel vi volas —respondis Sancho—. Mi diras, ke mi tre scios akomodiĝi al la stato de grafo. Iam mi funkciis kiel pedelo de pia societo kaj la pedela robo tiel bele sidis sur mi, ke oni opiniis, ke mi havas sufiĉe imponan aspekton por esti la sindiko mem. Nun, ĉu mi ne aspektos vere grandioze, kiam mi surmetos dukan mantelon, aŭ vestos min per oro kaj perloj, laŭ la modo de fremdlandaj grafoj? Sendube oni venos admiri min de cent mejloj.

—Vi bele aspektos —diris don Quijote—, sed necesos, ke vi aranĝu al vi la barbon pli ofte. Vi portas ĝin tiel densa, sovaĝa kaj hirta, ke se vi ne uzos la razilon almenaŭ ĉiun duan tagon, eĉ defore vidiĝos, kia vi estas.

—Nu, bone, mi dungos barbiron kaj tenos lin ĉe mi. Kaj, se necese, mi disponos, ke li sekvu min kiel eskviro grandulon.

—Kial vi scias, ke la eskviroj iras post siaj granduloj?

—Nu, antaŭ kelkaj jaroj —respondis Sancho— mi pasigis monaton en la kortega urbo kaj vidis promeni etan kavaliron. Oni diris pri li, ke li estas granda grandulo, [98] [98] Ŝajnas aludo al don Pedro Girón, duko de Osuna, vic-reĝo de Sicilio kaj Napolo. Li havis tre malaltan staturon. kaj unu rajdanto sekvis lin tiel ĝuste kaj precize, kiel la vosto sekvas la bruton. Mi demandis, kial la du viroj iras, ne unu ĉe la flanko de la alia, sed ĉiam la rajdanto post la grandulo, kaj oni klarigis al mi, ke la sekvanto estas eskviro, kaj kaj ke la granduloj kutimas teni ilin post si. Mi lernis tiel bone tiun aferon, ke neniam mi ĝin forgesis.

—Vi pravas —diris don Quijote—, kaj vi povos ordoni vian barbiron sekvi vin en la sama maniero. La kutimoj ne aperis ĉiuj samtempe, nek oni kreis ilin per unu fojo, do vi povos esti la unua grafo kun barbiro malantaŭe, des pli, ke aranĝanto de barbo ŝajnas pli inda je konfido ol selanto de ĉevalo.

—Tion pri la barbiro lasu al mi —respondis Sancho—. Via moŝto zorgu nur sidiĝi sur trono de reĝo kaj fari min grafo.

—Tiel estos —promesis don Quijote.

Kaj, rigardante supren, li vidis kion oni priskribas en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 22

Pri kiel don Quijote liberigis multe da kompatinduloj kondukataj al loko, kien ili tute ne volis iri

Rakontas la arabo kaj manĉano Cide Hamete Benengeli, aŭtoro de ĉi elokventa, grava, fikcia, detala kaj ĝentila historio, ke, post ol la fama don Quijote de La Mancha kaj lia ŝildisto Sancho Panza babilis kion oni legas en la lasta parto de la 21ª ĉapitro, nia hidalgo levis la rigardon kaj vidis, ke sur la vojo piede proksimiĝas ĉirkaŭ dek du viroj interkroĉitaj je la kolo per longa ĉeno fera kaj kun la manoj en katenoj. Ilin gardis du rajdantoj kun musketoj kaj du piedirantaj viroj kun sagoj kaj glavoj. Sancho, ekvidante ilin, diris:

—Jen ĉeno de punatoj, kiujn la reĝo sendas per la forto al la galeroj.

—Kion? —demandis don Quijote—. Ĉu estas eble, ke la reĝo uzas sian forton ĉi-maniere kontraŭ personoj?

—Mi ne diras tion —respondis Sancho—. La afero estas, ke pro iliaj krimoj oni ilin kondamnis punlabori en la galeroj de la reĝo, kaj ili iras tien perforte.

—Resume —diris don Quijote—. Iel aŭ tiel, ĉi homoj iras, ne propravole, sed devigite.

—Efektive —diris Sancho.

—Se tiel do —respondis lia mastro—, jen okazo por mi, ĉar, laŭ mia profesio, mi devas kontraŭbatali la forton kaj helpi kaj konsoli la feblajn.

—Konsideru via moŝto —diris Sancho—, ke la justico, nome la reĝo mem, uzas nenian forton nek arbitron kontraŭ tiaj homoj, kaj nur punas ilin pro ties krimoj.

Ĉe tio alvenis la ĉeno de la galeruloj kaj don Quijote petis plej ĝentile la gardistojn, ke ili bonvolu informi lin pri la motivo aŭ motivoj konduki tiamaniere la ĉenulojn. Unu el la rajdantaj gardistoj respondis, ke temas pri punatoj de lia moŝto la reĝo irantaj al la galeroj, kaj ke ne necesas pliaj klarigoj nek pliaj demandoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x