Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ŝajnas al mi, Sancho, ke vi havas timegon.

—Jes —respondis la ŝildisto—, sed, kial vi speciale rimarkas tion ĝuste nun?

—Ĉar ĝuste nun vi odoras, kaj ne je ambro —respondis don Quijote.

—Povas esti. Sed kulpas, ne mi, sed via moŝto, tial, ke vi trenas min al tiel strangaj lokoj en tiel nekonvenaj horoj.

—Apartiĝu tri aŭ kvar paŝojn, amiko —diris don Quijote, sen retiri ankoraŭ la fingrojn de la nazo—, kaj de nun pli atentu vian propran personon kaj ankaŭ la respekton, kiun vi ŝuldas al mi. Sendube mi traktas vin tro familiare, kaj de tio venas via ofenda trosenĝeno.

—Mi vetas —respondis Sancho—, ke via moŝto pensas, ke mi faris nedecaĵojn.

—Preferindas ne plu tuŝi tian aferon, amiko Sancho —diris don Quijote.

Tiel babilante, la mastro kaj la servisto pasigis la nokton, kaj kiam Sancho vidis, ke la mateniĝo rapide proksimiĝas, li tre singarde malligis la ĉevalon kaj suprentiris al si la pantalonon. Tiel baldaŭ kiel Rocinante vidis sin libera, ĝi komencis revigliĝi, kaj, kvankam ĝi ne havis fortan naturon, ĝi batis la hufojn kontraŭ la grundon, ĉar baŭmi (Rocinante pardonu al ni la diskonigon) ĝi ne kapablis. Don Quijote, vidante do, ke la ĉevalo moviĝas, rigardis tion bona aŭguro kaj kredis, ke tio signas, ke li devas jam entrepreni la danĝeran aventuron.

Ĉe tio la aŭroro ekbrilis, la objektoj jam klare vidiĝis, kaj don Quijote rimarkis, ke li troviĝas inter altaj kaŝtanarboj, kies ombro estas tre nigra. Li sentis ankaŭ, ke la bruego ne ĉesas, sed li ne povis distingi ankoraŭ ĝian kaŭzon. Li spronis la ĉevalon sen plia prokrasto, adiaŭis la ŝildiston, ordonis lin atendi tie ĝis tri tagoj, kiel li jam pli frue petis de li, kaj aldonis, ke se li ne revenos en tiu tempo, tio okazos, ĉar Dio disponos, ke li pereu en tiel danĝera aventuro. Li denove menciis la mesaĝon, kiun Sancho devus porti al lia sinjorino Dulcinea; kaj rilate la salajron, don Quijote petis la ŝildiston ne zorgi, ĉar li jam faris testamenton antaŭ ol forlasi la vilaĝon, kun la klaŭzo rezervi al la ŝildisto sumon proporcian al la tempo de lia servado. Tamen, se el tia danĝero Dio eltirus lin sendifekta kaj ne damaĝita, Sancho povus tute certi kaj recerti ricevi la promesitan insulon. La ŝildisto denove ekploris, aŭdante la korŝirajn vortojn de sia mastro, kaj decidis en si ne forlasi lin ĝis la definitiva fino de tiu aventuro. El la larmoj kaj el la laŭdinda decidiĝo de Sancho, la aŭtoro de ĉi historio konkludas, ke la ŝildisto certe naskiĝis honestulo kaj estis almenaŭ olda kristano. [92] [92] Sen antaŭuloj judaj aŭ mahometanaj. Lia emocio kortuŝis lian mastron, sed ne ĝis la ekstremo igi lin montriĝi sentiva; kontraŭe, kaŝante sian senton, kiom li povis, don Quijote ekrajdis al la loko de kie, ŝajne, venis la bruo de la akvo kaj la bategoj sinsekvaj. Sancho iris post li piede kaj, kiel kutime, gvidis per la kondukiloj la azenon, konstantan kompanon sian en bonaj kaj mavaj cirkonstancoj.

Post ol ili iris ioman distancon inter la dens-ombraj kaŝtanarboj, ili alvenis al herbejo kuŝanta ĉe la piedo de altaj rokoj, de kies supro tumultis suben grandega maso da akvo. Ĉe la piedo de la rokoj staris kelkaj domaĉoj, pli similaj al ruinoj ol al konstruoj, kaj don Quijote kaj la ŝildisto rimarkis, ke de ili venas la senĉesa bategado.

Rocinante teruriĝis pro la tumulto de la akvo kaj pro la bategoj, sed don Quijote, trankviligante la ĉevalon, proksimiĝis iom post iom al la domoj, per la tuta koro rekomendis sin al sia sinjorino, petis ŝin favori lin en tiel danĝera entrepreno kaj tasko, kaj li ankaŭ preĝis al Dio, ke Li ne forgesu lin. Sancho ne apartiĝis de li kaj streĉis la kolon, kiom li povis, por plej atente alrigardi, inter la kruroj de Rocinante, ĉu fine vidiĝos tio, kio kaŭzis al li tiel profundan angoron kaj timon. Ili faris proksimume cent pliajn paŝojn, kaj, kiam ili rondis angulon de la vojo, aperis klara, evidenta kaj nekonfuzebla la kaŭzo de la surdiga, kaj por ili horora, bategado, kiu teruris kaj angorigis ilin tiel forte dum la tuta nokto. Kaj temis —se tio ne ĝenas vin, kara leganto— pri ses grandaj ful-marteloj, kies alternaj movoj faris la bruegon.

Kiam don Quijote konstatis, pri kio temas, frapis lin surprizo kaj honto. Sancho lin rigardis, kaj vidis lin kun la kapo klinita, en stato de konfuziteco. Don Quijote ankaŭ rigardis la ŝildiston kaj vidis, ke liaj vangoj pufiĝas kaj lia buŝo tordiĝas, kvazaŭ Sancho estus tuj krevonta pro rid-eksplodo; kaj malgraŭ sia propra melankolio, don Quijote ne povis ne ridi je la mieno de la ŝildisto, kiu, vidante, ke lia mastro komencis, ellasis tiajn ridegojn, ke, por ne eksplodi, li premis al si la flankojn per la pugnoj. Kvar fojojn li ĉesigis kaj kvar fojojn ripetis la ridon kun la sama impeto; ĉe tio don Quijote jam komencis koleri, des pli, kiam la ŝildisto diris kun sarkasmo:

—«Amiko Sancho, sciu, ke mi naskiĝis en ĉi fera epoko, por revivigi la epokon de la oro. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la heroaĵojn».

Kaj tiel li ripetis ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, kion diris don Quijote, kiam tiu aŭdis por la unua fojo la terurajn batojn.

Vidante do, ke Sancho mokas lin, don Quijote tiel ĉagreniĝis kaj furiozis, ke li levis la pikstangon kaj donis al la ŝildisto du tiajn batojn, ke, se ili estus trafintaj lian kapon, anstataŭ lian dorson, don Quijote liberiĝus de la devo pagi lian salajron al li, se ne al liaj heredontoj. Sancho, vidante ke lia ŝerco donas tiel aĉan rezulton, kaj timante, ĉu lia mastro rebatos ankoraŭfoje, diris tre humile:

—Trankviliĝu via moŝto, temis nur pri simpla ŝerco.

—Nu, ĉar vi ŝercas, mi seriozas —respondis don Quijote—. Diru, sinjoro gajulo, ĉu vi pensas, ke, se mi estus trovinta alian aventuron, anstataŭ ful-martelegojn, mi ne montrus la necesan kuraĝon por entrepreni kaj fini ĝin? Ĉu mi devus (malgraŭ ke mi estas kavaliro) koni la sonojn kaj distingi, ĉu ili estas aŭ ne de ful-marteloj? Des malpli, ke mi ne vidis tiajn martelojn en mia tuta vivo, dum vi certe vidis ilin, ĉar vi estas mizera kampulo naskita kaj kreskinta inter tiaj objektoj. Turnu la ses martelojn en ses gigantojn, ĵetu ilin al mia barbo, unu post la alia, aŭ kune, kaj, se mi ne sternos ilin sur ties spinon, moku min laŭplaĉe.

—Sufiĉas, sinjoro —respondis Sancho—. Mi konfesas, ke mi gajis pli ol necese. Sed nun, kiam ni jam interpaciĝis (kaj Dio volu eltiri vin el ĉiuj venontaj aventuroj, tiel sendifekta kaj ne damaĝita kiel el la ĵusa), ĉu ne estas ridinda kaj rakontinda la timo, kiun ni havis? Almenaŭ mi timis, ne vi, ĉar mi scias, ke via moŝto tute ne konas timon aŭ teruron.

—Vere, kio okazis al ni esta ridinda —respondis don Quijote—, sed ne rakontinda, ĉar ne ĉiu posedas sufiĉan saĝon por ĝuste vidi la aferojn.

—Almenaŭ via mosto ĝuste vidis, kiam vi celis mian kapon per la lanco; feliĉe vi trafis min sur la dorson, dank’ al Dio kaj al tio, ke mi rapide kliniĝis. Sed tio ne gravas; la kaŝitaj intencoj ĉiam riveliĝas, kaj cetere mi aŭdis diri, ke, «kiu amas sian filon, baldaŭ lin punas». Krome la grandaj sinjoroj kutimas, post ol ili skoldas serviston, donaci al li kuloton. Mi ne scias kion ili donacas post regalado per vergoj, kvankam mi imagas, ke la vagantaj kavaliroj donas aŭ insulojn, aŭ reĝolandojn sur firma tero.

—La kuboj de la sorto povas ĝuste ruliĝi —diris don Quijote—, kaj ĉiu vorto via pruviĝi vera. Kaj pardonu tion, kio okazis, ĉar vi estas sufiĉe saĝa por scii, ke oni ne kapablas regi la unuajn impulsojn. Sed atentu la jenon: de nun vi devas ne tiel ofte nek tiel multe alparoli min. Mi neniam legis ankoraŭ en la kavaliraj libroj (kaj mi legis senfinan nombron da ili), ke ia ŝildisto parolis kun sia mastro tiom, kiom vi kun la via. Vere ni ambaŭ kulpas; vi, ĉar vi apenaŭ montras respekton al mi; mi, ĉar mi ne igas min pli respektata. Sciu, ke Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio, estis grafo de la Firma Insulo kaj ĉiam parolis al sia mastro kun la ĉapo en la mano kaj kun la kapo kaj la korpo riverence klinitaj laŭ la turka maniero. Kaj kion diri pri Gasabal, ŝildisto de don Galaor? Li estis tiel lakona, ke por igi nin kompreni la perfektecon de lia mirinda silentado, la aŭtoro nomas lin nur unu fojon en la tuto de tiu longa kaj vera historio. El ĉio ĉi konkludu, Sancho, ke necesas teni ian distancon inter mastro kaj subulo, inter sinjoro kaj servisto, inter kavaliro kaj ŝildisto. Sekve, jam de nun vi devas konduti kun pli da respekto kaj sen ŝercoj, ĉar, kiel ajn mi kolerus kontraŭ vi, ĉiam la kruĉo suferus la rompojn. La rekompencoj kaj favoroj, kiujn mi promesis al vi, venos siatempe, kaj, se ne, almenaŭ vian salajron vi ne perdos, kiel mi jam diris.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x