Apud la unua falinto kuŝis ankaŭ flama torĉo, kaj ĉe ties lumo don Quijote vidis lin, proksimiĝis, metis al li sur la vizaĝo la pinton de la pikstango kaj ordonis, ke li kapitulacu, alie li mortigus lin.
—Mi jam kapitulacis pli ol sufiĉe. Mi havas unu kruron rompita kaj ne povas movi min. Mi petas vian moŝton, se vi estas kristana kavaliro, ne mortigi min, ĉar vi faros sakrilegion: mi estas licenciulo kaj jam ricevis la minorajn ordinojn.
—Se vi apartenas al la Eklezio, kio, je la diablo, prenis vin ĉi tien?
—Kio, sinjoro? La aĉa sorto mia —respondis la kuŝanto.
—Eĉ pli aĉa sorto vin minacos, se vi ne respondos kion mi antaŭe demandis al vi.
—Volonte mi kontentigos la scivolon de via moŝto —respondis la licenciulo—. Sciu do, sinjoro, ke, kvankam mi diris, ke mi estas licenciulo, vere mi estas nur bakalaŭro, nomiĝas Alonso López kaj naskiĝis en Alcobendas. Mi venas de Baeza kun aliaj dek unu pastroj, la forkurintaj torĉuloj. Ni iras al la urbo Segovia, eskortante la kadavron de kavaliro mortinta en Baeza kaj kuŝanta en la portilo. Nu, kiel dirite, ni portas liajn ostojn al lia tombo, troviĝanta en Segovia, kie li naskiĝis.
—Kaj, kiu mortigis lin? —demandis don Quijote.
—Dio, pere de maligna febro.
—Tiel do, la Sinjoro liberigis min de la tasko venĝi lian morton. Tian venĝon mi entreprenus, se ajna persono estus lin mortiginta, sed, ĉar lin mortigis Dio, oni povas nur silenti kaj leveti la ŝultrojn. Kaj la samon mi farus, se Li mortigus min. Mi volas, ke via pastra moŝto sciu, ke mi estas kavaliro de La Mancha, nomiĝas don Quijote kaj laŭ mia profesio vagas tra la mondo riparante arbitrojn kaj korektante ofendojn.
—Mi ne komprenas, kiel vi riparas —diris la bakalaŭro—, ĉar vi rompis al mi unu kruron, kaj certe ĝi estos neriparebla ĝis la fino de mia vivo. Kaj la ofendo, kiun vi korektis konsistis en tio: lasi min tiel ofendita, ke mi restos ofendita por ĉiam. Ve!, sufiĉa misfortuno min trafis, kiam mi renkontis vin sur sur la vojo de viaj aventuroj!
—Ne ĉiam turniĝas tiel la aferoj —respondis don Quijote—. La mavo kuŝas en tio, sinjoro bakalaŭro Alonso López, ke vi venis en la nokto, vestitaj per tiaj roboj, kun flamaj torĉoj, kovritaj de funebro kaj preĝante per murmuroj, kaj verdire vi ŝajnis io abomeninda kaj monstra; do mi ne povis ne plenumi mian devon atakante vin ĉiujn. Kaj mi atakus vin ankoraŭ, se efektive vi estus la satanoj mem de la infero, kiel mi firme kredis antaŭe.
—La sorto tion volis —diris la bakalaŭro—. Mi nur petas vian moŝton, sinjoro kavaliro vaganta (bedaŭrinde, ke vi vagis ĉi-nokte!) min helpi eltiri min de sub la mulo, ĉar ĝi premegas al mi la gambon de la piedingo ĝis la selo.
—Vi ne devas lasi min paroli tiel longe —diris don Quijote—. Kial vi ne sciigis min pli frue pri via stato?
Li laŭte vokis la ŝildiston, sed Sancho ne volis iri, ĉar tiam li sin dediĉis priŝteli unu el la muloj de la bravaj ekleziuloj, ŝarĝita per abunda viktualio. Sancho utiligis sian surtuton kiel sakon, metis en ĝin ĉion, kion ĝi povis enpreni, kaj ŝargis per ĝi sian azenon. Tiam li iris al sia mastro, eltiris kun li el sub la peza mulo la sinjoron bakalaŭron, helpis ĉi lastan surseligi sin, donis al li lian torĉon, kaj siaflanke don Quijote diris al la ekleziulo, ke li sekvu la vojon de siaj kompanoj, al kiuj li prezentu liajn ekskuzojn pro la farita damaĝo kaj klarigu, ke li, don Quijote, ne povis eviti agi, kiel li agis. Ankaŭ Sancho diris al la ekleziulo:
—Se la sinjoroj kompanoj viaj volus scii, kiu kuraĝa kavaliro metis ilin en tiel mizeran staton, diru al ili, ke li estas la fama don Quijote de La Mancha, alinome la Kavaliro de la Trista Mieno.
La bakalaŭro foriris kaj don Quijote demandis al Sancho, kial li nomis lin Kavaliro de la Trista Mieno kaj ĝuste en tiu momento?
—Ĝuste pro tio, ke mi longe vin rigardis ĉe la lumo de la torĉo de la povra sinjoro, kaj, verdire, via moŝto prezentas en la lasta tempo la plej priplorindan mienon de la mondo, kaŭze, eble, de la laciĝo post la batalo aŭ de la manko de la dentoj kaj molaroj.
—Ne tial —respondis don Quijote—. Okazas, ke la sorĉisto, kies tasko estas skribi la historion de miaj faroj, certe pensis konvena, ke mi uzu ian titolon, kiel la kavaliroj de la pasintaj epokoj; unu nomiĝis «de la Arda Glavo»; alia «de la Puceloj»: alia «de la Fenikso»; alia «de la Unikorno»; alia «de la Grifo»; alia «de la Morto» kaj sub tiaj nomoj kaj insignoj oni konis ilin ĉie en la mondo. Mi asertas do, ke la sama sorĉisto sendube metis nun al vi en la kapon kaj sur la langon la ideon nomi min la Kavaliro de la Trista Mieno kaj tian nomon mi uzos jam de hodiaŭ; kaj por ke ĝi konformu al mi pli bone, mi havas la intencon pentrigi sur la ŝildo tre tristan vizaĝon.
—Ne valoras la penon elspezi tempon kaj monon por pentri tian vizaĝon —diris Sancho—. Sufiĉas nur, ke via moŝto montru la vian al la personoj vin rigardantaj, kaj ili sen bezono de pentraĵo aŭ ŝildo tuj nomos vin «de la Trista Mieno». Mi certigas vin, eĉ se mi iom troigas por ŝerceti, ke la malsato kaj la manko de molaroj igas vian vizaĝon tiel aĉa, ke tute superfluas la trista pentraĵo.
Don Quijote ridis je la ŝerco de Sancho, sed havis la firman intencon uzi tian nomon, de kiam li pentrigos sur sia ŝildo la vizaĝon de li imagitan.
—Ŝajnas, Sancho —li diris—, ke mi devas konsideri min ekskomunikita, ĉar mi traktis sanktaĵojn per violenta mano, justa illud : «si quis suadente diabolo» [89] [89] Latine, komencaj vortoj de la kanono, kiu ekskomunikas la agresintojn de pastro aŭ monaĥo.
ktp, kvankam mi bone scias ke ne la manojn, sed la pikstangon mi uzis. Cetere mi kredis ataki, ne pastrojn aŭ propraĵojn de la Eklezio, kiun mi respektas kaj adoras, kiel kristano kaj fidela katoliko, sed fantomojn kaj transtombajn aperojn. Kaj min konsolas ankaŭ tio okazinta al Cid Ruy Díaz, kiam li rompis la seĝon de iu reĝa ambasadoro [90] [90] En la romancaro pri Cid Ruy Díaz, oni rakontas, ke li vidis en Romo, ke la seĝo de la reĝo de Francujo staras apud la seĝo de la papo, dum tiu de lia propra reĝo kaj sinjoro staras sur malsupra nivelo. Tiam Cid Ruy Díaz renversis per piedfrapo la seĝon francan kaj suprenmetis la hispanan.
en la ĉeesto de lia papa moŝto, kaj ĉi lasta ekskomunikis lin pro tia faro; kvankam la brava Ruy Díaz, agante tiel, kondutis kiel viro honora kaj kuraĝa.
Kiel dirite, la bakalaŭro jam foriris, kaj don Quijote deziris vidi, ĉu en la portilo kuŝas la korpo de la mortinto aŭ nur la skeleto, sed Sancho oponis, dirante:
—Sinjoro, vi eltiris el ĉi danĝera aventuro, kun malpli da damaĝo ol el la ceteraj. Tiuj viroj forkuris venkite, sed povus okazi, ke ili, vidante sin batitaj de nur unu persono kaj sentante pro tio honton kaj furiozon, retrovus sian kuraĝon kaj venus reguligi kun ni la kontojn. La azeno havas konvenan ŝarĝon, la montaro proksimas kaj la malsato premas, do plej saĝe estas dece retiriĝi per vigla takto de la piedoj, kaj, kiel oni diras, «la mortintaj homoj putru, kaj la vivaj plu sin nutru».
Senplie li surazeniĝis, kaj diris al sia sinjoro, ke li sekvu lin. Ŝajnis al don Quijote, ke la ŝildisto pravas, do sen respondi ion, li faris, kiel petite. Ili marŝis kelkan tempon inter du montetoj kaj fine alvenis al vasta kaj fermita valo, kie ili deseliĝis. Sancho malŝarĝis la azenon, ja li kaj don Quijote, kuŝante sur la verda herbo, matenmanĝis, tagmanĝis, kolazionis kaj vespermanĝis per unu fojo kaj kun la malsato kiel spico, kaj kontentigis la stomakon dank’ al la viktualio, kiun la sinjoroj ekleziuloj —ĝenerale tre sinregalemaj— portis sur la ŝarĝomulo. Sed alia misfortuno trafis ilin, kaj Sancho rigardis ĝin la plej mava: ili malhavis ne nur vinon, sed eĉ akvon por trinki, kaj la soifo ilin torturis. Sancho, vidante, ke la loko kie ili troviĝas, riĉas je freŝa kaj densa herbo, diris kion oni legos en la sekvanta ĉapitro.
Читать дальше