Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Sendube, via moŝto pravas —respondis Sancho—, sed ni foriru jam serĉi tranoktejon, kaj Dio volu, ke manku en ĝi plejdoj, bernantoj, fantomoj kaj sorĉitaj maŭroj, ĉar, se ne, ni estos perditaj.

—Petu tion de Dio, frato —diris don Quijote—, kaj konduku min, kien ajn vi volos, ĉar ĉi-foje mi deziras, ke vi mem elektu nian loĝejon. Sed donu al mi la manon kaj palpu per la fingroj, kiom da dentoj kaj molaroj mankas al mi en la dekstra flanko de la supra makzelo, ĉar tie mi sentas la doloron.

Sancho metis la fingrojn en lian buŝon kaj diris palpante:

—Kiom da molaroj ordinare havis mia moŝto en ĉi flanko?

—Kvar, krom la saĝomolaro; ĉiuj kompletaj kaj tre sanaj.

—Ĉu via moŝto estas tute certa? —demandis Sancho.

—Mi diras kvar, se ne kvin. Neniam oni eltiris el mia buŝo eĉ unu denton aŭ molaron, kaj eĉ ne unu elfalis aŭ putris de kario aŭ de reŭmatismo.

—Nu, en ĉi suba parto —diris Sancho— via moŝto havas nur du molarojn kaj duonon, kaj en la supra, nek duonon, nek ion: ĉio glatas kiel la polmo de la mano.

—Ve al mi! —diris don Quijote, aŭdinte la afliktan sciigon de la ŝildisto—. Mi preferus perdi anstataŭe unu brakon, escepte se ĝi estus la brako de la glavo. Sciu, Sancho, ke buŝo sen molaroj egalas al muelejo sen ŝtono, kaj ke pli multe estimindas unu dento ol unu diamanto. Sed ni, kiel membroj de la rigora ordeno kavalira, devas nin elmeti al ĉi tiaj misfortunoj. Surseliĝu do, amiko, kaj iru ĉe la fronto; mi sekvos vin laŭ via paŝo.

Tion faris Sancho kaj, tenante sin proksime al la ĉefa vojo, sin turnis al la direkto, kie li esperis trovi ian loĝejon. Ili rajdis lante, ĉar la makzeloj tiel doloris al don Quijote, ke li, en sia sufero, ne zorgis rapidi pli. Sancho volis distri kaj amuzi lin per iom da konversacio kaj diris, interalie, kiom oni trovos en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 19

Pri la prudenta konversacio inter Sancho kaj lia mastro, pri la aventuro kun kadavro kaj pri aliaj famaj eventoj

—Ŝajnas al mi, sinjoro, ke la misfortunoj nin trafantaj de kelkaj tagoj sendube estas ia puno pro la pekoj de via moŝto kontraŭ la ordeno kavalira, [88] [88] Ŝajne, temas pri preteratento de Cervantes. Don Quijote efektive ne rompis sian ĵuron. ĉar vi ne plenumis vian ĵuron ne manĝi ĉe kovrita tablo, ne kuŝi kun la reĝino kaj ne fari la aliajn aferojn, ĝis vi gajnus al vi la helmon de Malandrino, aŭ kiel ajn li nomiĝas, mi ne bone memoras la nomon de tiu maŭro.

—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—, kaj verdire mi forgesis pri tio. Sed aliflanke estu certa, ke oni vin bernis, ĉar ankaŭ vi pekis, ne memorigante al mi pri la ĵuro. Tamen mi faros la necesan riparon; en la ordeno kavalira oni povas ĉion aranĝi.

—Kiel mi pekis?, laŭ mia scio, mi ĵuris nenion! —respondis Sancho.

—Ne gravas, ĉu vi ĵuris aŭ ne —diris don Quijote—. Kiom mi komprenas, vi tamen kunkulpas. Sed ni havigos al ni la rimedon.

—Se vi tiel opinias —respondis Sancho—, via moŝto zorgu, ne forgesi trovi ĝin, kiel vi forgesis la ĵuron. Alie la fantomoj eble deziros amuzi sin denove je mia kosto, kaj eĉ je la via, se ili vidos vin tiel obstina.

Kiam la nokto falis, ili rajdis ankoraŭ, babilante pri tiu kaj pri aliaj aferoj sen ke ia tranoktejo vidiĝus. Sed, plej bedaŭrinde, ilin torturis la malsato, ĉar ankaŭ ilia viktualio perdiĝis kun la dusako. Kaj, kiel kulmino de ilia misfortuno, ilin trafis aventuro, kiu ne bezonis la garnojn de la fantazio por aspekti aŭtentika. Kvankam la nokto iĝis tre obskura, ili ne ĉesis rajdi, ĉar Sancho kredis, ke pro tio, ke ili iras sur ĉefvojo, ili renkontos gastejon en la distanco de ses aŭ ok mejloj. Okazis do, ke la nokto nigris, la ŝildisto malsatis, lia mastro deziris manĝi, kaj tiam ili rimarkis, ke sur la vojo proksimiĝas granda nombro da lumoj, kiel moviĝantaj steloj, Sancho konsterniĝis, ilin vidante, kaj ankaŭ don Quijote sentis ioman agitiĝon. La ŝildisto haltige tiris je la kondukiloj de la azeno, la kavaliro je la bridoj de la ĉevalo, kaj, senmovaj, ili fikse rigardis, kio povas esti tiaj lumoj. La lumoj proksimiĝis iom post iom kaj, ju pli proksimaj, des pli grandaj ili ŝajnis. Ĉe tio Sancho komencis tremi de la piedoj ĝis la kapo, kaj al don Quijote stariĝis la haroj. Sed ĉi lasta iom revigliĝis kaj diris:

—Jen, sendube, grandega kaj danĝerega aventuro, kie mi devos montri mian tutan forton kaj kuraĝon.

—Ve al mi! —respondis Sancho—. Kaj se okaze ĉi tio estas aventuro de fantomoj (kiel mi kredas ĉiufoje pli certe), kie troviĝas la ripoj kapablaj ĝin elteni?

—Eĉ se tie venas la tuta fantomaro de la mondo —diris don Quijote—, mi ne permesos, ke ili tuŝu eĉ unu fadeneton de via vesto. En la alia okazo ili mokis vin, ĉar mi ne sukcesis transsalti la muron de la kralo. Sed nun ni troviĝas sur aperta kampo, kie mi povas laŭvole svingi la glavon.

—Kaj se ili ensorĉos kaj senmovigos vin, kiel ili faris la pasintan fojon, ĉu taŭgos la kampo aperta, aŭ ne aperta?

—Tamen, mi nur petas vin, Sancho, teni vin firma. La sperto diros al vi, ke vi devas fidi je mia kuraĝo.

—Mi tenos min firma, se Dio volos —respondis Sancho.

Deviinte al la flanko de la vojo, ili denove turnis la rigardon, por vidi, kio povas esti la marŝantaj lumoj, kaj iom poste ili rimarkis multe da blankaj figuroj. Ĉe tiel terura vizio la kuraĝo de Sancho tute svenis, kaj liaj dentoj komencis klakadi, kvazaŭ lin posedus kvartana febro. Liaj tremoj kaj klakoj eĉ pli intensiĝis, kiam ili klare vidis ke la figuroj estas proksimume dudek viroj en blankaj roboj, ĉiuj rajdantaj kaj kun brulaj torĉoj en la mano; ilin sekvis portolito kovrita per nigraj tukoj kaj ankaŭ ses aliaj rajdantoj envolvitaj en funebro ĝis la hufoj, ne de ĉevaloj, sed de muloj, kiel klare evidentiĝis pro la lantemo de ilia paŝo. La blankaj figuroj murmuris tradente per voĉo obtuza kaj plenda. Ĉi stranga spektaklo en tia horo kaj en tia soleca loko sufiĉus por teruri, ne nur la koron de Sancho, se ĝi ne estus jam tute terurita, sed eĉ la koron de don Quijote. Tamen okazis alie kun nia hidalgo, ĉar lia vigla fantazio igis lin imagi, ke antaŭ li prezentiĝas unu el la aventuroj de liaj libroj. Li imagis, ke en la portolito kuŝas kavaliro grave vundita aŭ eĉ morta, kaj ke la tasko lin venĝi, estas nur al li rezervita. Tiel do senplie li horizontaligis la lancon, plifirmiĝis sur la selo, kun gracia kaj brava teniĝo alrajdis ĝis la mezo de la vojo, kaj, kiam li vidis la robulojn pli proksimaj, diris per laŭta voĉo:

—Haltu, sinjoroj, kiuj ajn vi estas, kaj informu min pri viaj personoj, de kie vi venas, kien vi iras, kaj kio kuŝas en la portilo, ĉar laŭŝajne, aŭ vi krimis, aŭ oni krimis kontraŭ vi, kaj konvenas, kaj necesas, ke mi tion sciu, ĉu por puni vin pro via fiaĵo, ĉu por venĝi vin kontraŭ la arbitro al vi farita.

—Ni devas rapidi —respondis unu el la viroj en blanko— ĉar la gastejo troviĝas diste, do ni ne povas halti por doni tiom da klarigoj.

Kaj spronante la mulon, li volis preterpasi. Don Quijote koleriĝis pro tia respondo, kaj, prenante la bridon de la mulo, diris:

—Haltu kaj kondutu pli ĝentile, kaj donu al mi la petitajn informojn. Alie vi ĉiuj pretiĝu batali kontraŭ mi.

La mulo, kiu estis timema, teruriĝis, kiam don Quijote prenis ĝian bridon, kaj tiel ĝi baŭmis, ke ĝia mastro glitis sur ĝian pugon kaj falis al la grundo. Unu servisto surpieda, vidinte la robulon fali, komencis insulti don Quijote, kiu, jam furioza, horizontaligis la lancon, impetis senplie kontraŭ unu el la figuroj en funebro kaj renversis lin sur teron kun unu grava vundo. Poste li sin turnis kontraŭ la ceteraj, kaj vidindis, kiel rapide li atakis kaj dispelis ilin: Rocinante moviĝis kun tia facilo kaj fiero, ke ŝajnis, ke en tiu momento elkreskis el ĝi flugiloj. La robuloj, homoj timemaj kaj sen armiloj, fuĝis tuj de la batalejo kaj komencis kuri tra la kampoj kun la flamaj torĉoj enmane, tiamaniere, ke ili ŝajnis maskitaj figuroj petolantaj en ia gaja festo nokta. La viroj en funebro, envolvitaj kaj reenvolvitaj en siaj longaj roboj kaj sutanoj, ne povis movi sin, kaj don Quijote, sen ia danĝero, tradraŝis ilin kaj igis ilin forlasi la kampon kontraŭvole, ĉar ili pensis, ke li estas ne homo, sed diablo veninta de la infero por forpreni de ili la kadavron kuŝantan en la portolito. Ĉion rigardis Sancho, admirante la ardon de sia mastro, kaj diris en si: «Sendube mia sinjoro estas tiel kuraĝa kaj rezoluta, kiel li asertas».

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x