—Tio min ne tuŝas —respondis la gastejestro—. Pagu kiom vi ŝuldas, kaj ŝparu al ni viajn kavaliraĵon kaj rakontojn. Al mi interesas nur, ke oni pagu al mi la kontojn.
—Vi estas gastejestro stulta kaj fripona —respondis don Quijote.
Kaj spronante la ĉevalon kaj premante al si la pikstangon, li forlasis la gastejon, sen ke oni lin detenus. Sen retrorigardi, ĉu lia ŝildisto lin sekvas, li rajdis iom da vojo.
Kiam la gastejestro vidis lin foriri sen pagi, li sin turnis kun la sama postulo al Sancho, sed ĉi lasta diris, ke, ĉar lia mastro ne volis pagi, li faros la samon, se konsideri, ke la sama leĝo kaj motivo por ne pagi en gastejoj kaj tavernoj tiel validas ĉe la vagantaj kavaliroj, kiel ĉe ties ŝildistoj. La gastejestro koleris je tio kaj minace diris, ke se li ne ricevos de Sancho la monon, li pentigos lin. La ŝildisto respondis, ke pro la ordeno kavalira de lia mastro, li pagos eĉ ne unu solan groŝon, eĉ se tio kostos al li la vivon; ke li ne volas damaĝi la bonan kaj tradician kutimon de la vagantaj kavaliroj, kaj ke li ne deziras, ke la ŝildistoj de venontaj tempoj kritiku kaj riproĉu lin pro la rompo de tiel meritita privilegio.
Kvazaŭ la aĉa sorto de la kompatinda Sancho volus evidentiĝi ankoraŭfoje, okazis, ke en la gastejo troviĝis kvar lan-kardistoj de Segovia, tri kudril-vendistoj de Córdoba kaj du uloj de la pul-bazaro de Sevilla: friponoj petolaj, gajaj kaj malicemaj, kiuj, kvazaŭ sub la instigo kaj la inspiro de unu sama penso, proksimiĝis al Sancho kaj elprenis lin de sur la azeno. Unu el la grupo iris serĉi plejdon en sian ĉambron, revenis kun ĝi, kaj la uloj ĵetis la ŝildiston sur la plejdon. Poste ili levis la rigardon, vidis, ke la plafono kuŝas ne sufiĉe alte por la efektiviĝo de ilia penso, kaj tiam ili decidis iri en la kralon, kiu havis la ĉielon kiel limon. Tie, metinte Sanchon en la mezon de la plejdo, ili komencis ĵeti lin al la alto, kaj tiel amuziĝis per li, kiel per hundo en la karnavalo. [85] [85] En la epoko de Cervantes oni kutimis berni (vidu la postan piednoton) hundojn en la karnavalaj festoj.
Tiel laŭtis la krioj de la kompatinda bernato, [86] [86] De «berni», neologismo por malmilde levi kaj relevi en la aeron iun aŭ ion lokitan sur mantelo aŭ plejdo, kies randojn simultane tiras kelke da personoj. Hispane «mantear»; france «berner»; angle «to blanket».
ke ili atingis la orelon de lia mastro, kiu, haltinte por atente aŭskulti, kredis, ke ia nova aventuro venas renkonte al li. Sed kiam li rekonis la voĉon de sia ŝildisto, li rajdis al la gastejo per la ne tre facila galopo de Rocinante. Li trovis la pordon fermita, kaj komencis ĉirkaŭiri la gastejon, serĉante lokon, tra kie eniri; sed, antaŭ ol li atingis la ne tre altan muron de la kralo, li vidis, kiel kruele oni ŝercas kun lia ŝildisto. Li vidis Sanchon flugi supren kaj suben en la aero kun tiela gracio kaj facilo, ke mi estas certa, ke don Quijote ridus, se li povus reteni sian koleron. Li provis grimpi de la ĉevalo ĝis la supro de la muro, sed li estis ankoraŭ tiel laca kaj muelita, ke li ne povis eĉ moviĝi de sur la selo. Tiel do, de la ĉevalo li komencis adresi tiom da insultoj kaj defioj al la bernantoj de Sancho, ke ne eblas registri ilin ĉi tie. Malgraŭ tio, nek la uloj ĉesis ridi kaj berni, nek la fluganta Sancho haltigis siajn plendojn, miksitajn jen kun minacoj, jen kun humilaj petoj, kaj la uloj ne lasis lin, ĝis ili tute laciĝis. Poste ili kondukis lian azenon al li, helpis lin surseligi sin, metis al li sur la ŝultrojn lian surtuton, kaj la kompatema Maritornes, vidante lin tiel konsumita, pensis, ke iom da akvo farus al li bonon, do ŝi portis al li kruĉon da akvo, rekte el la puto ĉar ĝi estis pli frida. Sancho prenis la ujon kaj, levinte ĝin al la buŝo, subite senmoviĝis, ĉar li aŭdis sian mastron diri per laŭta voĉo:
—Sancho, frato, ne trinku. Tio igus vin morta. [87] [87] Oni opiniis en Hispanio, kaj kelkaj opinias ankoraŭ, ke trinki fridan akvon estas tre danĝere por la sano. Tial faris la averton don Quijote. Tamen, ŝajnas, ke Maritornes ne havis la saman opinion.
Vidu, mi havas ĉi tie la sanktegan balzamon —kaj li montris al la ŝildisto la ladan oleujon kun la pocio—. Prenu nur du gutojn da ĝi kaj certe vi resaniĝos.
Ĉe la voĉoj de don Quijote, la ŝildisto flankrigardis lin kaj diris per voĉoj eĉ pli laŭtaj:
—Ĉu via moŝto forgesis, ke mi ne estas kavaliro, aŭ eble vi deziras, ke mi finu vomi la intestojn, kiuj ankoraŭ restas al mi de la pasinta nokto? Je la diablo, gardu vian likvoron por vi kaj lasu min trankvila.
Sancho ĉesis paroli kaj komencis trinki preskaŭ en la sama momento. Sed konstatinte, per la unua gluto, ke la kruĉo entenas akvon, li ne volis plu trinki kaj petis de Maritornes, ke ŝi portu al li vinon. Tion ŝi faris tre volonte kaj ĝin pagis per sia mono, ĉar oni diras pri ŝi, ke, malgraŭ sia amora vivo, ŝi posedis kelkon kaj iomon da kristana koro.
Tuj kiam Sancho finis trinki, li enpremis la kalkanojn en la flankojn de la azeno, oni plene apertis al li la gastejan pordon, kaj Sancho elrajdis tre kontenta, ĉar li pagis neniom kaj ĉar li plenumis en tio sian volon, kvankam je la kosto de lia kutima kaŭcio: liaj ripoj.
Verdire, la gastejestro alproprigis al si lian dusakon kiel pagon de la ŝuldata konto, kaj Sancho elrajdis tiel ekscitita, ke li ne rimarkis, ke ĝi ne vojaĝas kun li. La gastejestro volis solide bloki la pordon tuj kiam li vidis la ŝildiston foriri, sed la bernintoj oponis, ĉar ili havis tian naturon, ke, eĉ se efektive don Quijote estus unu el la vagantaj kavaliroj de la Tablo Ronda, ili zorgus ankoraŭ pri li, kiel pri neĝo pasintjara.
Kiu temas pri konversacio inter Sancho Panza kaj lia sinjoro don Quijote, kaj aliaj rakontindaj aventuroj
Sancho troviĝis tiel svenema kaj deprimita, ke li eĉ ne povis plu antaŭenirigi la azenon kiam li atingis sian mastron. Vidante lin en tia stato, don Quijote diris:
—Mi vere kredas nun, amiko Sancho, ke tiu kastelo aŭ gastejo estas ensorĉita, ĉar, kio, se ne fantomoj kaj transmonduloj, povus tiel kruele amuziĝi je via kosto? Kaj tio konfirmas la fakto, ke, kiam de la muro de la kralo mi ĉeestis la aktojn de via trista tragedio, mi ne povis transgrimpi la muron, kaj eĉ ne povis desalti de Rocinante, sendube ĉar oni ensorĉis min. Kaj mi ĵuras je mia fido de kristano, ke, se mi estus provinta grimpi aŭ desalti, mi tiel venĝus vin, ke tiuj kovardaj friponoj memorus por ĉiam sian ŝercon. Mi tion farus, eĉ ignorante la leĝojn de la kavalirismo, kiuj, kiel ofte mi diris al vi, ne permesas, ke kavaliro ataku senrangulon escepte en okazoj de sindefendo aŭ de vera kaj ekstrema bezono.
—Kavaliro aŭ ne kavaliro, ankaŭ mi mem venĝus min, se mi povus. Sed tiam mi ne povis. Tamen mi opinias, ke la uloj sin amuzintaj per mi, estis ne fantomoj aŭ ensorĉitoj, kiel via moŝto diras, sed viroj kun karno kaj ostoj kiel ni, kaj ĉiu havis sian nomon. Mi aŭdis ilin paroli, kiam ili bernis min, kaj unu nomiĝis Pedro Martínez, alia Tenorio Hernández, kaj, kiel mi aŭdis, ili nomis la gastejestron Juan Palomeque el Zurdo. Do ne pro ia ensorĉo vi ne povis grimpi trans la muron de la kralo, nek desalti de la ĉevalo. Kaj kiom mi komprenas el ĉio ĉi, la aventuroj, kiujn ni serĉas, finfine kondukos nin al tiaj misfortunoj, ke ni ne povos eĉ distingi, kie ni havas la dekstran piedon. Laŭ mia eta inteligento, estus plej bone kaj konvene reveni al nia vilaĝo nun, en la tempo de la falĉado, anstataŭ iri de loko al loko por fali de sitelo en barelon, kiel oni diras.
—Sancho, kiel ete vi komprenas la aferojn de la kavalirismo! —respondis don Quijote—. Silentu kaj paciencu: venos la tago, kiam vi vidos per viaj propraj okuloj, kiel honora estas la kavalira profesio. Diru: ĉu eble ekzistas en la mondo plezuro aŭ ĝojo komparebla al tio, venki en batalo aŭ triumfi super rivalo? Certe ne.
Читать дальше