—Batadon, ne —diris Sancho—. Okazis, ke la roko havis multajn eĝojn kaj ĝibojn, kaj ĉiu lasis sian spuron. Kaj bonvolu, sinjorino, rezervi kelkon da plastroj. Ili estos bonvenaj, ĉar ankaŭ al mi doloras iom la renoj.
—Ĉu ankaŭ vi falis? —demandis la gastejestro.
—Ne —respondis Sancho—. Sed mi tiel impresiĝis, kiam mi vidis mian mastron fali, ke mia tuto korpo doloras, kvazaŭ batita de mil vergoj.
—Tio eblas —komentis la pucelo—, ĉar mi ofte sonĝas, ke mi falas de la supro de turo kaj neniam atingas la grundon; kaj, kiam mi vekiĝas, mi trovas min tiel muelita kaj laca, kvazaŭ mi estus efektive falinta.
—Sed jen la afero —respondis Sancho Panza—. Sonĝante nenion, ĉar mi estis eĉ pli vekita ol nun, mi vidis min preskaŭ tiel kontuzita kiel mia sinjoro don Quijote.
—Kiel nomiĝas ĉi kavaliro? —demandis la asturia Maritornes.
—Don Quijote de La Mancha —respondis Sancho—, unu el la plej bonaj kaj bravaj kavaliroj aventuristoj konataj.
—Kio estas kavaliro aventuristo? —demandis la servistino.
—Tiel ĵuse vi venis en la mondon, ke vi ne scias tion? —diris Sancho—. Sciu do, estimata, ke kavaliro aventuristo estas homo preskaŭ en la sama momento trabatita kaj reĝanta. Jen li estas la plej mizera kaj senfortuna en la mondo, jen la sekvantan tagon li disponas du tri regnojn por donaci ilin al sia ŝildisto.
—Kaj, se vi servas tiel grandan sinjoron —diris la gastejestrino— kial vi, laŭ via ŝajno, ne havas almenaŭ la kronon de duko?
—Estas ankoraŭ frue —respondis Sancho—. Apenaŭ de unu monato ni serĉas aventurojn, kaj ĝis nun ni ne renkontis ilin, eble, ĉar oni serĉas ion, kaj trovas alion. Tamen se mia sinjoro don Quijote resaniĝos de la vundoj, nu, de la falo, mi ne ŝanĝos mian esperon por la plej alta nobel-titolo.
Don Quijote aŭskultis tre atente ĉi konversacion, movis sin, kiel li povis, de kuŝa al sida teniĝo, prenis la manon de la gastejestrino kaj diris:
—Kredu, rava sinjorino, ke vi povas nomi vin feliĉa, tial, ke mi en persono gastas en ĉi kastelo via. Mi ne devas informi vin, kia mi estas, ĉar laŭdire, oni sennobliĝas, sin laŭdante. Sed mia ŝildisto diros pri mi. Mi aldonu nur, ke mi gardos eterne en la memoro la servon, kiun vi ĵus faris al mi, ke mi povu danki vin dum mia tuta vivo. Kaj se la ĉielo ne tenus min sklave submetita al la leĝoj de la amo kaj al la okuloj de la sendanka ĉarmulino, kies nomon mi apenaŭ flustras tradente, tiam la rigardoj de ĉi rava pucelo estus la solaj mastroj de mia libereco.
La gastejestrino, ŝia filino kaj la bona Maritornes gapadis ĉe la esprimoj de la vaganta kavaliro kaj komprenis nenion, kvazaŭ ili aŭskultus la grekan; sed ili bone konsciis, ke liaj vortoj temas pri dankoj kaj komplimentoj; kaj, ĉar ili neniam aŭdis tian lingvaĵon, ili miris kaj admiris lin kiel personon de nekonata speco. Fine en taverna lingvo ili dankis lin pro ties ĝentilo kaj foriris, kaj Maritornes plastris la ŝildiston, kiu tion bezonis ne malpli ol don Quijote.
Nu, la mulisto jam antaŭe interkonsentis kun Maritornes pasigi kune la nokton en amoraj ludoj, kaj ŝi promesis, ke, kiam la gastoj kaj ŝiaj gemastroj dormos, ŝi iros al li kaj kontentigos lin laŭ lia deziro. Kaj oni rakontas pri ĉi bona virino, ke ŝi plenumis ĉiam kion ŝi promesis, eĉ se la promeson ŝi farus en la denso de arbaro kaj sen atestantoj, ĉar ŝi fanfaronadis, ke ŝi devenas de nobela familio, kaj ke ŝi ne sentas sin degradita servante en gastejo, konsiderante ke al tio ŝin puŝis nur la misfortuno kaj diversaj sortobatoj.
La dura, streta, mizera kaj nefidinda lito de don Quijote staris unua meze de tiu speco de stalo, tra kies tegmentaj fendoj penetris la lumo de la steloj; apude Sancho jam aranĝis al si sian kuŝejon konsistantan el unu vimena mato kaj unu plejdo, kiu, pli ol lana, ŝajnis drelika kaj vidiĝis tute eluzita. Laste staris la mulista lito, farita, kiel oni jam diris, per la seloj kaj cetera garno de la du plej bonaj muloj el la dek du brilaj, grasaj kaj superbaj, kiujn li havis. La aŭtoro de ĉi historio diras, ke temis pri unu el la riĉaj mulistoj de Arévalo, kaj, ke li speciale mencias lin, ĉar li konis lin tre bone; oni eĉ asertas, ke ili estis parencoj. Cetere, Cide Hamete Benengeli kronikis plej precize kaj skrupule, kaj tion pruvas ĉi historio pri don Quijote, kie li forgesis nenian detalon eĉ minimuman kaj sensignifan. Li servu do kiel ekzemplo al la seriozaj kronikistoj, kies rakontoj aperas tiel skemaj kaj supraĵaj, ke oni apenaŭ povas ilin gustumi, tial, ke la pli esenca kaj substanca parto de la verkoj restis pro preteratento, malico aŭ nescio en la fundo de la inkujo. Laŭdatu do la aŭtoro de Tablante de Ricamonte kaj la verkinto de Grafo Tomillas , ĉar ili ĉion priskribis ĝis la lasta detalo.
Mi diras do, ke post ol la mulisto vizitis siajn bestojn kaj donis al ili la duan porcion da furaĝo, li kuŝigis sur siaj seloj kaj atendis la akurategan Maritornes. Sancho, plena de plastroj kaj jam en la lito, volis endormiĝi sed vane, ĉar la doloro de liaj ripoj estis preskaŭ netolerebla; kaj don Quijote, pro la doloro de la siaj, tenis la okulojn apertaj, kiel la leporoj. En silento kuŝis la tuta domo, kie lumis nur unu lampo pendanta meze de la vestiblo.
Ĉi mirinda kvieto kaj la konstanta absorbiĝo de la pensoj de don Quijote en la aventuroj de la libroj kaŭzintaj lian frenezon, metis al li en la kapon unu el la plej absurdaj ideoj imageblaj, nome, li imagis, ke li venis al fama kastelo (kiel dirite, li prenis por kastelo ĉiun gastejon, kie li loĝis), ke la filino de la gastejestro estas filino de la sinjoro de la kastelo, ke ŝi, ravita de lia ĝentilo, enamiĝas al li kaj promesas, sen la scio de ŝiaj gepatroj, veni kuŝi kun li grandan parton de la nokto. Tia ĥimero ŝajnis al li vero tiel reala kaj valida, ke li komencis angori kaj pensi, ke grava danĝero minacas lian fidelecon. Sed li certigis al si en la koron, ke li nenial faros perfidon al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, eĉ se la reĝino Ginevra mem, kun sia damo Quintañona, venus doni sin al li.
Li pensadis pri tielaj absurdoj, kiam alvenis la horo kaj la momento (senfortuna por li) de la vizito de Maritornes. En ĉemizo kaj senŝua, kun la haroj kuntenitaj per fustena kufo, paŝante silente kaj singarde, kun la intenco serĉi la muliston, ŝi eniris en la mansardon, kie la tri viroj kuŝis. Sed apenaŭ ŝi atingis la pordon, don Quijote divenis ŝian ĉeeston, rektiĝis en sidan pozicion, malgraŭ la plastroj kaj la doloro de la ripoj, kaj etendis la brakojn por ricevi en ilin la junan pucelon. Maritornes, kiu mute kaj ŝtelire paŝetis kun la manoj antaŭe, serĉante sian amanton, stumblis en la brakojn de don Quijote. Li forte kaptis ŝin je la pojno, tiris ŝin al si kaj igis ŝin sidiĝi sur la lito, sen ke ŝi kuraĝus diri eĉ unu vorton. Poste li palpis al ŝi la ĉemizon, kiu, kvankam drelika, ŝajnis al li el sateno plej delikata kaj fajna. Ĉirkaŭ la pojno ŝi portis braceleton el vitraj bidoj, sed li vidis ilin sparki kiel raraj perloj orientaj. Ŝiajn krine asprajn harojn li prenis por tiel lumaj fadenoj el brilega oro arabia, ke ili povus eklipsi eĉ la sunon mem. Kaj ŝia buŝo, certe fetora je salato ranca kaj acidiĝinta, elspiris, ŝajnis al li, odoron mildan kaj aroman. Resume, li prezentis ŝin al si tia, kia oni pentris en liaj libroj certan princinon, kiu am-sopire, kaj kun la garnoj kaj belaĵoj tie menciitaj, ŝtele vizitis grave vunditan kavaliron. Kaj tiel blindis la povra don Quijote, ke nek la kontakto, nek la elspiro, nek aliaj karakterizaĵoj de la bona pucelo, kapablaj igi vomi ĉiun viron krom la mulisto, rivelis al li lian trompiĝon. Kontraŭe: li kredis teni inter la brakoj la diinon de la beleco kaj, premante ŝin al si, diris kun voĉo flustra kaj amema:
—Kiel ege mi dezirus, bela kaj moŝta sinjorino, reciproki la unikan favoron, kiun vi faras al mi montrante la ravon de via beleco. Sed volas la Fortuno (kiu neniam lacas persekuti la bonulojn) teni min tiel disrompita kaj laca en ĉi lito, ke mi ne povus kontentigi vian deziron, eĉ se mi volus. Krome alia obstaklo, eĉ pli granda, tion baras: la fideleco ŝuldata al la senkompara Dulcinea de El Toboso, sola mastrino de miaj plej sekretaj pensoj. Se ne ekzistus tiaj kontraŭaĵoj, mi ne estus tiel stulta kavaliro ignori la feliĉan ŝancon, kiun via granda bonvolo al mi prezentas.
Читать дальше