—Vi, Sancho, certe havas dorson harditan kontraŭ tiaj tempestoj. Sed mia haŭto, vartita inter plej delikataj toloj el Holando, devas senti ankoraŭ pli ol vi la doloron de ĉi misfortuno. Kaj nur pro tio, ke mi imagas (verdire, certas), ke tielaj ĝenoj nedisigeble apartenas al la kavalira profesio, mi ne lasas min perei de ĉagreno nun kaj ĉi tie.
Al tio respondis la ŝildisto:
—Sinjoro, se la kavalirismo donas tian rikolton de misfortunoj, via moŝto diru, ĉu ili okazas ofte aŭ en difinitaj periodoj. Ŝajnas al mi, ke post du rikoltoj de tiu speco, ni povos apenaŭ kolekti la trian, se Dio ne helpos nin kun sia senlima mizerikordo.
—Sciu, amiko Sancho, ke la vivo de la vagantaj kavaliroj estas objekto de mil danĝeroj kaj sortobatoj. Tamen ili havas almenaŭ la eblon fariĝi reĝoj kaj imperiestroj, kiel montriĝas en la kazoj de multaj kaj diversaj kavaliroj, kies historion mi bone konas. Mi povus rakonti al vi, se la doloro tion allasus, pri kavaliroj sin levintaj nur per la kuraĝo de sia brako ĝis la rangoj antaŭe menciitaj, kvankam antaŭe kaj poste ili devis pasi tra diversaj plagoj kaj misfortunoj. Por ekzemplo, la kuraĝa Amadís de Gaŭlio falis iam en la manojn de sia ĝismorta malamiko, la sorĉisto Arcalaus, kaj ne ekzistas dubo, ke ĉi lasta ligis lin al kolono de korto kaj donis al li pli ol ducent frapojn per la rimenoj de lia ĉevalo. Unu aŭtoro anonima, sed tre fidinda, diras, ke la Kavaliro de la Suno, en certa kastelo pasis sur klapopordon, falis tra ĝi, kaj tuj poste troviĝis kun la manoj kaj piedoj ligitaj en subtera kaverno, kie oni aplikis al li klisteron el neĝo-akvo kaj sablo; kaj la povra kavaliro ne suferis pli gravajn sekvojn, ĉar ia sorĉisto, granda amiko lia, lin helpis en tiel bedaŭrinda okazo. Tiel do, mi povas permesi al mi suferi kiel tiuj bravaj kavaliroj, des pli, ke ili eltenis pli grandajn humiligojn ol ni eltenas. Sciu, Sancho, ke la vundoj faritaj per iloj okaze troviĝantaj en la mano kaŭzas nenian infamion; tion klare esprimas la leĝoj de la duelo. Sekve, se, por ekzemplo, ŝuisto batas alian personon per la boto-ŝtipo, kiun li okaze tenas en la mano, oni devas diri, ke, kvankam la ŝtipo estas ligna, la viktimo ricevas nenian batadon. Mi diras tion, por ke vi ne pensu, ke ĉar en la fino de la batalo ni vidas nin kuŝantaj kaj plenaj de kontuzoj, nin trafis infamio. Oni pistis nin, ne per armiloj, sed per bastonoj, kaj, kiom mi memoras, neniu uzis glavon aŭ ponardon.
—Mi ne havis tempon por observi tiajn detalojn —respondis Sancho— ĉar, apenaŭ mi ektiris la glavon, ili tiel karesis al mi la dorson per la bastonoj, ke ili elbatis la vidon el miaj okuloj kaj la forton el miaj kruroj kaj sternis min sur la saman lokon, kie nun mi kuŝas, kaj kie mi tute ne zorgas, ĉu la vergoj ofendas aŭ ne ofendas, kvankam la doloraj frapoj tiel fiksiĝos en mia memoro, kiel en mia dorso.
—Tamen sciu, frato Sancho, ke la tempo viŝas ĉian memoron kaj la morto dispelas tute la doloron.
—Kaj kio pli mizera ekzistas ol misfortuno, kiun nur la tempo povas viŝi kaj la morto dispeli? —respondis Sancho—. Se nia misfortuno estis tia, ke ĝi solviĝus per du kataplasmoj, ĉio irus ne tute mave. Sed mi komencas pensi, ke ĉiuj plastroj de unu hospitalo ne sufiĉus al ni en la nuna okazo.
—Nu, bone, el via feblo eltiru forton, Sancho, kaj mi faros la samon —diris don Quijote—. Kaj ni vidu, kiel fartas Rocinante, ĉar, ŝajnas, ĝi ricevis ne la pli etan parton de ĉi misaventuro.
—Ne strange —respondis Sancho—. Ankaŭ Rocinante estas vaganta kavaliro. Sed mi miras, ke mia azeno eltiris sin sendifekta kaj kompleta, dum oni rompis al ni ĉiun ripon.
—La Fortuno ĉiam lasas aperta unu pordon tra la misaventuroj, por allasi rimedon kontraŭ ili. Mi tion diras, ĉar ĉi azeneto povos nun servi, anstataŭ Rocinante, por porti min ĝis ajna kastelo, kie oni kuracos al mi la vundojn. Des pli, ke mi ne juĝas senhonoriga tian rajdbeston. Mi memoras, ke mi legis, ke la bona kaj olda Sileno, guvernisto kaj pedagogo de la gaja dio de la rido, eniris en la urbon de la cent pordoj plej ĝoje rajdante sur tre bela azeno.
—Sendube li rajdis, kiel via moŝto diris —respondis Sancho—, sed unu afero estas sidi rajdiste, kaj alia kuŝi krucita sur la selo kiel sako de ekskrementoj.
—La vundoj ricevitaj en batalo donas honoron, ne malgloron, amiko Panza, do ne repliku kaj, kiel dirite, stariĝu laŭpove kaj metu min sur la azenon, kiel ajn vi volos. Ni devas foriri antaŭ ol la nokto atingos nin en ĉi loko tiel senhoma.
—Sed mi aŭdis vian moŝton diri, ke estas afero tre kavalira dormi la pli grandan parton de la jaro en solejoj kaj dezertoj, kaj ke la kavaliroj konsideras tion vera feliĉo.
—Tio okazas, kiam ili ne povas fari alion, aŭ kiam ili enamiĝas. Kaj efektive, oni scias pri kavaliroj, kiu sidadis sur rokoj kaj tie sin elmetis du jarojn al la suno, al la ombro kaj al la rigoroj de la vetero. Kaj dume iliaj damoj konis nenion pri la afero. Unu tia kavaliro estis Amadís, kiam sub la nomo Beltenebros [82] [82] Resuma formo de «bela» kaj «tenebra».
retiriĝis a la Mizera Roko kaj pasigis tie, mi ne scias ĉu ok jarojn aŭ ok monatojn, mi ne ĝuste memoras. Sufiĉas diri, ke li sidis sur la roko, pentofarante, ĉar sinjorino Oriana kaŭzis al li, mi ne scias kian ĉagrenon. Sed ni jam lasu la rakontojn, Sancho, kaj vi moviĝu, antaŭ ol okazos al la azeno, same kiel okazis al Rocinante.
—Je la diablo, tio estus la neplio —diris Sancho.
Kaj elpuŝante tridek veojn, sesdek suspirojn kaj cent dudek sakrojn kaj insultojn kontraŭ tiu, kiu metis lin en tian staton, li komencis stariĝi, sed haltis, kvazaŭ paralizita, ĉe la mezo de siaj movoj, kaj fine staris duonkurba, kiel turka arko, kaj nekapabla tute sin rektigi. Tamen, penante kaj suferante li selis la azenon, kiu jam antaŭe profitis same de la troa libereco de tiu tago, por iom vagabondi, poste li tir-levis Rocinante kaj, se la ĉevalo posedus langon por plendi, certe nek don Quijote nek lia ŝildisto superus ĝin en tio.
Fine Sancho metis la kavaliron sur la azenon, ligis al ties vosto la ĉevalon, gvidis sian bruton per la kondukiloj kaj sin turnis a la direkto kie, li pensis, troviĝis la ĉefvojo.
Li iris apenaŭ du mejlojn, kiam la Fortuno, kondukante ilin de bono al plibono, [83] [83] Ironio de Cervantes. Fakte ili iris de mavo en pli mavon, kio vidiĝas en la sekvanta ĉapitro.
montris al li vojon, ĉe kies flanko Sancho rimarkis gastejon. Ĉagreniĝis la ŝildisto pro la ĝojo de don Quijote, kiu kredis la konstruaĵon kastelo. Sancho rebatis, ke temas pri gastejo, kaj lia mastro insistis, ke li vidas nur kastelon. Ilia diskutado tiom daŭris, ke, sen fini ĝin, ili alvenis al la domo, kaj Sancho senplie eniris tien kun sia tuta karavano.
Kio okazis al la inĝenia hidalgo en la gastejo, kiun li imagis kastelo
La gastejestro, rimarkante, ke don Quijote kuŝas transverse, sur la azeno, demandis al Sancho, kian damaĝon li havas. La ŝildisto respondis, ke temas pri vere nenio, ke la sinjoro ruliĝis de la supro de roko, kaj ke liaj ripoj iom kontuziĝis dum la falo. La edzino de la gastejestro ne havis la karakteron, kiun ordinare posedas tiaj virinoj, kontraŭe, ŝi estis bonkora kaj kompatema ĉe la misfortuno de la proksimuloj. Do, ŝi tuj pretis kuraci nian kavaliron kaj igis, ke ŝia filino, juna kaj tre bela pucelo, asistu ŝin. En la gastejo servis ankaŭ asturia virino kun larĝa vizaĝo, dika nuko, plata nazo, unu okulo blinda, kaj la alia ne tre sana. Verdire la svelto de ŝia korpo kompensis ŝiajn mankojn: de la piedoj ĝis la kapo ŝi staturis eĉ ne sep spanojn, kaj la dorso, iom ĝiba, igis ŝin rigardi la grundon, pli ol ŝi deziris. Tiel ĉarma servistino helpis la pucelon aranĝi mizeran liton por don Quijote en mansardaĉo montranta evidentajn signojn, ke ĝin oni uzis kiel pajlejon dum multaj jaroj. En la sama mansardo gastis ankaŭ mulisto, kies lito, staranta iom preter la kuŝejo de don Quijote kaj konsistanta el seloj kaj plejdoj de liaj muloj, estis multe pli bona ol la hidalga, kiun formis kvar aspraj tabuloj sur du stabloj neegalaj; unu matraco minca kiel plumono kaj plena de tuberoj tiel duraj, ke subpalpe oni kredus ilin ŝtonaj, se oni ne vidus ilin lanaj tra diversaj ŝiraĵoj; du tukoj tiel suplaj kaj delikataj kiel ledo de ŝildo; kaj unu kovrilo, kies ĉiun fadenon oni povus facile kalkuli. En tiel abomeninda lito kuŝiĝis don Quijote, kaj poste la gastejestrino kaj ŝia filino plastris lin de la kapo ĝis la piedoj, dum Maritornes (tiel nomiĝis la asturianino) lumigis la scenon per lampo. Plastrante lin, la gastejestrino rimarkis multe da bluaĵoj sur diversaj partoj de lia korpo, kaj diris, ke laŭ tio li certe suferis ne falon, sed batadon.
Читать дальше