Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj, sen atendi la respondon de la paŝtisto, li etendis la manon kaj prenis kelkaj paperojn el la pli proksimaj. Vidante tion, diris Ambrosio:

—Pro ĝentilo, sinjoro, mi konsentas, ke vi retenu kion vi jam prenis. Sed pensi, ke ŝparos ankaŭ la ceterajn, estus vane pensi.

Vivaldo deziris koni la enhavon de la paperoj, do li disfaldis unu kaj legis ties titolon: Despera kanzono . Ambrosio, aŭdinte tion, diris:

—Ĝi estas la lasta poezio de la povra Crisóstomo. Kaj por ke oni vidu, ĝis kia ekstremo lin puŝis lia misfortuno, bonvolu laŭte legi ĝin. Vi havas tempon, dum oni fosas la tombon.

—Tre volonte —diris Vivaldo. La aliaj ĉeestantoj, sentante la saman scivolon, sin aranĝis ĉirkaŭ li, kaj li legis kun klara voĉo la jenon:

Ĉapitro 14

Kie sidas la desperaj versoj de la mortinta paŝtisto, kaj ankaŭ aliaj neatenditaj eventoj

Kanzono de Crisóstomo

Ĉar vi, kruela, volas, ke publike
la mondo sciu, kiom vi rigoras,
mi petos de la sino de l’ infero
lamenton akran, kiu koropike
kapablu diri tion, ke doloras
kaj tristas mia brusto sen espero.
La voĉo mia vibros de sufero,
kiam la farojn viajn mi rakontos.
Ĝi sonos plene plena de turmento
kaj, kune kun la veoj de la sento,
amara sango el la koro fontos.
L’ orelon bone streĉu por aŭskulti
ĉi tiun kanton brui kaj tumulti
el fundo de la brusto, kiu devas
iome faciliĝi de la pezo,
ĉar nuran spiton mi de ŝi ricevas.

La lupa hojlo, la leona bleko,
la siblo hida de serpento skvama,
de ia monstro la ulul’ subita,
la grak’ omena de kornika beko,
la bruo de tempesto oceana,
la muĝo de sovaĝa taŭro spita,
la kvero de turteto afliktita,
la huo de la strigo enviata [76] [76] La strigon oni uzis kiel logobirdon, kaj la simplaj homoj kredis, ke la birdoj flugas al ĝi pro envio al ĝiaj grandaj, brilaj okuloj, celante ilin elpiki.
kaj la infera ploro de l’ demonoj
miksiĝu tute, kaj, en ĝemaj tonoj,
iru el mia koro mizer-fata
konfuzi ĉies senson kaj racion
en strangan kaj ĥaosan emocion,
ĉar tia turmentado min voranta,
por esti rakontata, pli bezonas
la helpon de rimedo nova, hanta.

La trista eĥo de konfuz’ tiela
ne flugos ĝis la sablaj Tajo-bordoj
nek ĝis Betisaj teroj fam-olivaj, [77] [77] «Betis», hispane, antikva nomo de la rivero Guadalquivir.
ĉar disvastiĝos ĉi dolor’ kruela
per lango morta sed per vivaj vortoj
sur rokoj kaj sur kampoj senkultivaj,
sur la obskuraj valoj, sur nocivaj
kaj nudaj plaĝoj fridaj, neloĝataj,
kie neniam brilas sunradio,
kaj sur dezertaj sabloj de Libio
kun ega nombro de leonoj gvataj.
Kaj kvankam sur senhomaj, rokaj landoj
ne forte eĥos ĉi desperaj kantoj
pri la kruelo ŝia dura, drasta,
la povra fato mia ilin igos
konataj tra la tuta mondo vasta.

Disdegno pereigas. Nin vizitas
angore, bore, ŝire, la suspektoj.
Ĵaluz’ detruas kun terura forto.
Kaj, forestante, oni ne evitas
sin ĵeti en kirlegon da konjektoj.
La dubo vundas per venena mordo
kaj nin deturnas de feliĉa sorto.
Mi tamen vivas —miraklo ja magia!—
kaj disdegnata, sola, mi ĵaluzas.
Suspektoj miaj prave ŝin akuzas,
kaj meze de dolor’ seniluzia
eĉ ne espero febla min konsolas.
Do desperante tute, mi eĉ volas,
de nun rezigni ŝin kun koro firma.
Eĉ pli: mi ŝin rezignos poreterne,
ke povu min brakumi paco ŝirma.

Ĉu en la sama tempo oni povas
esperon havi kaj suferi timon,
se timo bedaŭrinde superregas?
Kiam ĵaluzo sin en nin enŝovas,
l’ okulojn fermi vanas, se l’ animon
kruele, vundofare ĝi skuegas.
Se en alies koro oni legas,
ke ĝi mensoga estas kaj perfida,
ĉu ne la pordon plene ni apertas
al ĉia suspektemo, ĉar ni certas,
ke vero turnas sin je falso hida?
Ĵaluzo, vi, kruela am-tirano,
al mi ponardon donu en la mano!
Fatalan ŝnuron donu vi, disdegno!
Sed ve! Ĉar mi ne povos ŝin memori,
timigas min la nigra mortoregno.

Sed mi pereu, kaj, ĉar mi desperas
pri l’ vivo nuna kaj pri l’ transa mondo,
mi volas stulte pensi laŭkutime,
ke amo belas, kiam ĝi sinceras,
ke ĝi, despota, estas liber-fonto,
ke pli ol korpe ravas ŝi anime,
ke prave ŝi min traktas malestime
kaj prave per ignoro reciprokas,
kaj ke sur mondo regas di’ Amoro
per nur aflikto, tristo kaj doloro.
Kun tiaj pensoj mi l’ eternon vokas,
kaj min helpante per fortika maŝo,
al morto hastos per rapida paŝo,
puŝite de la frida koro ŝia.
Kaj mia korpo kaj animo svenos
sen laŭraj kronoj kaj sen beno dia.

Rigoro via puŝas min, Marcela,
abrupte lasi ĉi ekziston dornan,
kaj jam kaj poreterne mi foriras.
Amare kaj kun koro ploro-ŝvela,
al via spito mian vivon mornan
oferi tre volonte mi deziras,
kaj se ĉe vi larmeto sin eltiras
—absurda penso— ĉe la morto mia,
prefere ne eligu ploran ĝemon,
kaj ne permesu al vi dolor-tremon,
vidante min senviva kaj glacia.
Kontraŭe, je tiela fato ridu.
Ke ĝin vi juĝas festo, oni vidu.
Sed ne necesas tia rekomendo,
ĉar mia morto donos al vi famon
kaj krome, certe, kaŭzon de kontento.

Jam tempo estas: el abismo venu
Tantalo kun malsato kaj soifo
apud Ticio kun la aglo vora. [78] [78] La koloso Ticio sidis en la infero, ĉar li volis perforti Letonan, patrinon de Apolono kaj Diana. Aglo senĉese pikis lian sinon.
Aperu Iksion’, la radon trenu,
kaj same venu, kun la rok’, Sizifo
kaj ankaŭ Danaidinar’ labora.
Tortura tia, tuta kaj horora
en mia brusto nestu, plende flutu,
kaj se la eklezi’ ne min absolvos,
kaj min en mortotukon ne envolvos,
humilan ĉanton oni nur tributu.
Kaj la pordist’ infera trivizaĝa
kun monstregaro hida kaj sovaĝa
kunkantu tie, en la ĥoro sama,
ĉar pompon plian ne meritas
la pereinto pro sufero ama.

Ne plendu plu, kanzono sen espero,
lasinte min en foso de la tero.
La fino mia igas ŝin kontenta,
kaj tial do, apude de ĉi tombo
ne estu nun, kanzono, tristo-senta.

La kanzono de Crisóstomo plaĉis al la aŭskultantoj, sed Vivaldo diris, ke ĝi ne ŝajnas konformi al la laŭfame bona kaj virta Marcela, ĉar per siaj versoj Crisóstomo plende aludis al suspektoj, ĵaluzoj kaj forestoj damaĝantaj la reputacion de la junulino.

Sed Ambrosio, kiu konis la plej sekretajn pensojn de sia amiko, respondis:

—Por ke vi ne havu dubon, sinjoro, mi diru, ke, kiam la bedaŭrata Crisóstomo skribis la kanzonon, li jam de kelka tempo teniĝis memvole for de Marcela, kun la celo vidi, ĉu la foresto faros ankaŭ al li sian kutiman efikon. Kaj pro tio, ke al fora amanto ĉio estas motivo de zorgoj, kaj ĉiaj suspektoj lin hantas, ankaŭ Crisóstomon turmentis ĵaluzoj kaj suspektoj senbazaj. Marcela bonas, kiel la famo proklamas, kaj malgraŭ tio, ke ŝi estas kruela, iom orgojla kaj tre disdegnema, la envio mem nek povus, nek devus trovi en ŝi mankon.

—Sendube —diris Vivaldo. Kaj kiam li pretis legi alian el la paperoj savitaj el la kondamno al la fajro, li restis senmova, ĉar mirinda vizio (tio almenaŭ ŝajnis al li) subite aperis sur la supro de la roko, ĉe kies piedo oni fosadis la tombon. Temis pri Marcela, kies belo montriĝis eĉ pli impona ol asertis la onidiroj. La viroj neniam antaŭe ŝin vidintaj, rigardis ŝin mute kaj admire, kaj la jam konantaj ŝin, ne malpli surpriziĝis. Sed apenaŭ Ambrosio ŝin rimarkis, li diris kun indigno:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x