—Ŝajnas, sinjoro Vivaldo, ke ni ne perdos nian tempon, ĉeestante ĉi rimarkindan ceremonion. Laŭ la strangaj rakontoj de la paŝtistoj rilate la mortinton kaj la kulpan knabinon, ni certe vidos neordinaran eventon.
—Tiel ŝajnas al mi —respondis Vivaldo—, kaj ne unu tagon, sed kvar mi perdus por ĝin spekti.
Don Quijote demandis al la hidalgo kion ili aŭdis pri Marcela kaj Crisóstomo. La rajdanto diris, ke en la mateniĝo ili renkontis la grupon de paŝtistoj, kies nigraj vestoj tiris ilian atenton kaj igis lin demandi pri la kialo de la funebro; ke unu paŝtisto tion klarigis, menciante la belon kaj strangan konduton de paŝtistino nomata Marcela, la amon de ŝiaj sekvantoj kaj la morton de Crisóstomo, al kies enterigo ili sin direktas.
La rajdanto fine rakontis la samon, kion antaŭe diris Pedro al don Quijote, kaj ĉe la fino de ĉi konversacio, la nomata Vivaldo komencis alian, demandante al nia kavaliro, kio movas lin iri tiamaniere armita en tiel paca lando. Al tio li respondis:
—Mia profesio nek konsentas, nek permesas, ke mi iru alie. La lukson, la sinregalon kaj la ripozon oni inventis por la molaj korteganoj. Sed la klopodojn, la zorgojn kaj la armojn oni inventis kaj faris por la nomataj de la mondo vagantaj kavaliroj, al kies ordeno mi, kvankam tute senmerita, apartenas.
Aŭdinte tion, la aliaj konkludis, ke don Quijote frenezas. Sed, por pli certiĝi, kaj por eltrovi, kia estas lia frenezo, Vivaldo demandis kion ĝuste signifas vaganta kavaliro.
—Ĉu viaj moŝtoj ne legis —respondis don Quijote— la analojn kaj historiojn de Anglujo, kie troviĝas la famaj heroaĵoj de la reĝo Arturo, kastilie nomata Artús? Rilate lin ekzistas en la regno de Granda Britujo la olda kaj konata tradicio, ke li ne mortis, ke per magia arto oni turnis lin en korvon, kaj ke li revenos iam al sia regno kaj prenos denove la tronon kaj la sceptron. Tial neniu anglo mortigis ĝisnune eĉ unu solan korvon. Nu, en la epoko de ĉi bona reĝo fondiĝis la fama ordeno de la Kavaliroj de la Tablo Ronda, kaj tiam okazis, ĝuste kiel estas registrite, la am-afero de don Lanceloto kun la reĝino Ginevra, kies honorinda damo Quintañona estis ilia konfidenca perantino. De tio originis la romanco, tiel multe konata kaj kantata en Hispanujo:
—Eĉ ne foje kavaliron
tiel bele zorgis damoj
kiel lacan Lanceloton
alvenintan de Britlando,
»kun la historio dolĉa kaj ĉarma de liaj am-aferoj kaj prodaĵoj. Nu, de tiam la kavalira ordeno disvastiĝis tra multaj kaj diversaj partoj de la mondo. Famaj kaj konataj pro siaj faroj, servis en la ordeno la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, kun siaj filoj kaj nevoj ĝis la kvina generacio, la sentima Felixmarte de Hirkanio, la neniam sufiĉe laŭdata Tirante el Blanco kaj la nevenkebla kaj aŭdaca kavaliro don Belianís de Grekujo, tiel proksima al nia epoko, ke ni preskaŭ vidas, alparolas kaj aŭdas lin en persono. Tio do estas la vaganta kavaliro kaj la ordeno kavalira, en kies vicoj, malgraŭ miaj pekoj, mi servas, same kiel servis la menciitaj kavaliroj. Tiel do, mi vagas tra dezertoj kaj solejoj serĉante aventurojn, ĉiam preta alfronti la plej grandajn danĝerojn per mia brako kaj mia persono por la bono de la feblaj kaj la senhelpaj.
Aŭdante tion, la kunvojaĝantoj plene konvinkiĝis pri la manko de saĝo de don Quijote kaj ekkonis la naturon de lia frenezo. Kaj ili sentis profundan miron, kiel ĉiuj homoj antaŭe konstatintaj por la unua fojo lian frenezon.
Vivaldo, viro sprita kaj ŝercema, por eviti la enuon de la vojaĝo dum la iomo da vojo ankoraŭ restanta ĝis la enteriga loko, decidis doni al don Quijote la ŝancon daŭrigi sian absurdan argumentadon. Li diris do:
—Ŝajnas al mi, sinjoro kavaliro vaganta, ke via moŝto surprenis unu el la plej striktaj profesioj de ĉi mondo. Mi kredas, ke eĉ ne la kartuziana vivo estas tiel rigora.
—Tiel rigora kiel la kavalira, eble —respondis don Quijote—. Sed, ke ĝi estas tiel necesa en la mondo, mi ne dubas apenaŭ per harlarĝo. Ĉar verdire, tiel multe faras la soldato obeanta la komandon de sia kapitano, kiel la kapitano mem. Mi volas diri, ke la religiuloj pace kaj ripoze petas de la ĉielo la bonon por la tero, sed ni, soldatoj kaj kavaliroj, efektivigas iliajn petojn per la kuraĝo de nia brako kaj la rando de niaj glavoj, ne subtegmente sed sub la libera ĉielo, ricevante la netolereblan varmon de la suno en la somero kaj la mordon de la frosto en la vintro. Ni estas do la ministroj de Dio en la mondo, la brakoj plenumantaj Lian justecon. Kaj, ĉar la aferojn rekte aŭ nerekte militajn oni ne povas plenumi sen ŝvito kaj troa penado, rezultas de tio, ke ni suferas sendube pli ol la homoj, kiuj en sekura paco kaj ripozo preĝas al Dio, ke Li helpu la misfortunajn. Mi ne volas diri, kaj la ideo eĉ ne venas al mi en la kapon, ke tiel indas la stato de la vaganta kavaliro, kiel la stato de la enklostra monaĥo, sed laŭ mia propra sperto nin sendube plagas pli da doloroj kaj turmentoj, pli da soifo kaj malsato, pli da mizero kaj ĉifonoj kaj pli da pedikoj. Oni ne povas dubi, ke la vagantaj kavaliroj de pasintaj epokoj eltenis multon da misfortuno en la daŭro de siaj vivoj. Se kelkaj el ili gajnis al si per la kuraĝo de sia brako la tronon de imperio, ili kare pagis ĝin per sango kaj ŝvito. Kaj ĉar ne mankis al ili la helpo se sorĉistoj kaj miraklofaraj saĝuloj, ili ne vidis sin fraŭditaj en siaj pretendoj nek trompitaj en siaj esperoj.
—Mi same opinias —respondis Vivaldo—, sed speciale unu kutimo, inter multaj, de la vagantaj kavaliroj al mi ŝajnas kritikinda, nome, plenumonte kun evidenta danĝero al sia vivo grandan kaj riskoplenan faron, ili, en la momento de la atako, neniam rekomendas sin al la graco de Dio, kiel ĉiu kristano devas fari en tielaj situacioj. Anstataŭe ili mense konfidas sin al la protekto de sia damo kun tiel granda pieca fervoro, ke la damo ŝajnas esti ilia dio. Kaj tion mi opinias propra al paganoj.
—Sinjoro —respondis don Quijote—, ĝuste tiel oni devas fari, kaj la vaganta kavaliro alie kondutanta falus en infamion; ĉar estas konsekrita kutimo en la kavalirismo, ke la vaganta kavaliro, en la momento entrepreni grandan faron batalan, devas mense elvoki sian damon, milde kaj ame turni al ŝi la rigardon kaj peti de ŝi favoron kaj helpon en la riskoplena duelo. Kaj, eĉ se neniu lin aŭdas, li devas rekomendi sin al ŝi tutkore, flustrante kelke da vortoj. En la historioj troviĝas multegaj tiaj ekzemploj, sed oni ne tiru el ili la konkludon, ke la kavaliroj neglektas turni sin al Dio; tempo por tio ili havas en la daŭro de la batalo.
—Tamen —diris Vivaldo— mi havas ankoraŭ unu dubon. Ofte mi legis, ke, por ekzemplo, du kavaliroj interŝanĝas pikajn vortojn ĝis fine ili kolerigas sin reciproke, kaj sen plie turnas siajn ĉevalojn por havigi al si manovran spacon, sin ĵetas plengalope unu kontraŭ la alian, kaj meze de la galopado ili sin rekomendas al siaj damoj. Kaj plej ofte el la kolizio rezultas, ke unu, trapikite de la lanco kontraŭula, falas teren super la pugo de la ĉevalo, dum la alia duelanto devas kroĉiĝi al la krinoj de sia rajdbesto por ne ruliĝi sur la grundo. Kaj mi ne komprenas, kiel la trapikito havus tempon por preĝi al Dio en la daŭro de tiel rapida ago. Ĉu ne pli bone, se, anstataŭ konsumi vortojn por rekomendi sin al sia damo, ilin oni uzus konforme kun la devo kaj la deco propraj al kristanoj? Des pli, ke, mi kredas, ne ĉiuj vagantaj kavaliroj havas damon, al kiu sin rekomendi, ĉar ne ĉiuj estas enamiĝintoj.
—Tio ne eblas —respondis don Quijote—. Ne eblas la ekzisto de kavaliro sen damo, ĉar la amo estas tiel propra kaj tiel natura al ili, kiel la steloj al la ĉielo. Tial ne troviĝas eĉ unu historio de kavaliro sen am-aferoj; alie temus, ne pri aŭtentika kavaliro, sed pri bastardo enirinta en la fortreson de la kavalirismo, ne tra la pordo, sed saltante la murojn, kiel ŝtelisto kaj enrompanto.
Читать дальше