—Por ke via moŝto estu pli certa ankoraŭ, ke ni regalas vin plej bonvole, ni deziras doni al vi plezuron kaj kontenton per la kantoj de unu kompano nia baldaŭ alvenonta. Temas pri knabo tre inteligenta kaj profunde tuŝita de amo, kaj plie kaj ĉefe li scipovas legi kaj skribi kaj ludas belege la ribekon.
Apenaŭ ĉesis paroli la paŝtisto, aŭdiĝis la sono de ribeko, kaj iom poste alvenis la ludanto, junulo proksimume dudekdujara kaj de tre agrabla aspekto. Liaj kompanoj demandis lin, ĉu li jam manĝis, la junulo jese respondis, kaj la paŝtisto unue parolinta diris:
—Tiel do, Antonio, vi povus fari al ni la plezuron kanti ion, ke ĉi sinjoro gasto nia vidu, ke ankaŭ en montoj kaj arbaroj troviĝas muzikantoj. Mi jam parolis al li pri viaj kapabloj kaj deziras, ke vi montru kaj pruvu ilin veraj. Mi petas vin do sidiĝi kaj kanti la romancon pri viaj amoj, verkitan de via onklo la prebendulo kaj tiel multe ŝatatan en la vilaĝo.
—Tre volonte —respondis la junulo.
Kaj sen atendi, ke oni petu lin duan fojon, li sidiĝis sur la stumpo de kverka trunko, agordis la ribekon kaj komencis kanti ĉarme kaj gracie la jenan romancon:
Jes, Olalla, mi tre scias,
ke vi min profunde amas,
kvankam vi ne montras tion
eĉ per rigardet’ afabla.
Ke vi amas min, mi certas,
ĉar, knabino, vi tre saĝas,
kaj la saĝaj reciprokas
amon veran kaj konstantan.
Estas vere, ke, kelkfoje
vi rivelas, ke vi havas
koron duran kiel bronzo
kaj granitan bruston blankan.
Inter la riproĉoj, kiujn
pro pudor’ vi al mi faras,
kredas mi distingi iel
la esperon alvokanta.
Al ĝi kroĉas sin persiste
mia fido egalflama,
kiun nek disdegn’ etigas
nek favoro igas granda.
Se konsistas el ĝentilo
tiu amo via, kara,
vi ĝentilas tiel multe,
ke mi sentas min amata.
Kaj se oni devas peni
por konkeri vin, Olalla,
mi jam faris kelkajn penojn
al vi eble ne malplaĉajn.
Certe vi rimarkis iam,
ĉar fojfoje ĝi okazas,
ke mi portas dum la lundoj
la kostumon pordimanĉan.
Ĉar la amo kaj la garno
iras sur la vojo sama,
antaŭ vi mi volas ĉiam
montri min alloge danda.
En konkuro kun la kokoj,
al vi kantis mi senlaca
eĉ en la profunda nokto.
Kaj pro vi, mi ne plu dancas.
Pri la belo via multas
miaj diroj veraj, laŭdaj.
Sed pro ili kelkaj inoj
min kritikas kaj kontraŭas.
Ĉe Teresa mi vin laŭdis,
tiam diris ŝi emfaza:
«Vi ŝin kredas anĝelino,
sed ŝi estas nur ĉimpanza,
kaj nur helpe de la ŝminkoj
kaj de la postiĉoj haraj
eĉ Amoron mem ŝi trompas
per aspekto tute falsa».
Mi obĵetis, ŝi koleris,
vokis ŝi la kuzon bravan.
Li defiis min… Vi konas
la eventon tiutagan.
Mi vin amas purakore
kun intenco plej morala.
Mi sopiras vin laŭdece,
konkubecon mi ne planas.
L’ Eklezio parojn ligas
per ligilo silka, daŭra.
Se vi iras sub la jugon,
al la jugo mi min laĉas.
Kaj se vi ne volas tion,
ĵuras mi je ĉio sankta,
ke nur por kapuceniĝi
lasus mi ĉi monton aspran.
Ĉi tie la junulo finis la romancon, kaj, kvankam don Quijote petis lin kanti ion plian, Sancho Panza oponis kaj, ĉar li preferis dormi ol aŭskulti kanzonojn, diris al sia mastro:
—Pli konvenus, via moŝto, se vi serĉus lokon por dormi. Ĉi bonaj homoj laboras dum la tuta tago kaj ne povas permesi al si pasigi la nokton kantante.
—Mi komprenas vin, Sancho —respondis don Quijote—. Evidentas, ke viaj vizitoj al la felsako postulas pli grandan kompenson da dormo ol da muziko.
—Benata estu Dio, ni ĉiuj trovas la vinon bona —diris Sancho.
—Mi ne neas tion —respondis don Quijote—. Aranĝu vin, kiel ajn vi volos, sed al la membroj de mia profesio decas la vigilo pli ol la dormo. Cetere, estus bone, se vi denove pansus al mi la orelon, ĉar ĝi doloras min pli ol necese.
Sancho obeis, kaj unu paŝtisto, vidante la vundon, diris al don Quijote ne plu zorgi, ĉar li aplikos efikan rimedon, ke li baldaŭ resaniĝu. Li prenis kelkajn foliojn de rosmareno, maĉis ilin, miksis ilin kun iom da salo, aplikis ilin al la orelo, bandaĝis ĝin tre zorge kaj certigis lin, ke ne necesas alia kuracilo; kio efektive pruviĝis vera.
Pri tio, kion rakontis paŝtisto al la akompanantoj de don Quijote
Ĉe tio venis unu el la junaj paŝtistoj komisiitaj alporti provizojn el la vilaĝo.
—Ĉu vi ne scias kio okazas, kompanoj? —li diris.
—Kiel ni scius? —respondis unu.
—Sciu do —daŭrigis la junulo—, ke ĉi matene mortis la fama studento-paŝtisto Crisóstomo, kaj oni diras, ke li mortis de amo al la diabla Marcela, la filino de Guillermo la riĉa, la knabino vaganta ĉi-ĉirkaŭe en paŝtista kostumo.
—Ĉu? — demandis unu paŝtisto.
—Efektive, pro Marcela —respondis la junulo—. Kaj, plej rimarkinde, li testamentis, ke oni enterigu lin en la kamparo, kvazaŭ li estus maŭro, ĉe la piedo de la fonto-roko, apud la kverko. Laŭ la famo kaj ŝajne laŭ siaj propraj diroj, li vidis ŝin la unuan fojon ĉe la roko. Krome li formulis en la testamento aliajn dispoziciojn tiel strangajn, ke la pastro de la vilaĝo diras, ke ne decus plenumi ilin, ĉar ili ŝajnas propraj al paganoj. Al tio respondas Ambrosio, la granda amiko de Crisóstomo, la studento lin akompaninta ankaŭ en paŝtista kostumo, ke oni plenumu absolute ĉion, kiel Crisóstomo ordonis, kaj kaŭze de tiaj eventoj regas granda ekscito en la vilaĝo. Laŭdire oni fine faros kion volas Ambrosio kaj la paŝtistoj, liaj amikoj, kaj morgaŭ oni venos enterigi Crisóstomon kun granda pompo en la diritan lokon. Sendube la sceno estos vidinda, kaj mi certe ĉeestos ĝin, eĉ se mi ne povos reveni al la vilaĝo morgaŭ mem.
—Ni ĉiuj ĉeestos —respondis la paŝtistoj— sed ni lotos, kiu restos ĉi tie por gardi la brutaron.
—Vi pravas, Pedro —diris unu—, sed ne necesos loti, ĉar mi restos en la loko de ĉiuj. Ne pensu, ke mi agas tiel pro sindono aŭ pro manko de scivolo. La motivo estas, ke mi ne povas marŝi, kaŭze de la dorno enpuŝiĝinta al mi en la piedon antaŭ tagoj.
—Tamen, ni same dankas vin —respondis Pedro.
Don Quijote demandis al Pedro, pri kiu mortinto kaj pri kiu paŝtistino temas. Al tio Pedro respondis, ke, kiom li scias, la mortinto estis riĉa hidalgo de vilaĝo de la tieaj montaroj, kaj ke, studinte multajn jarojn en Salamanca, li revenis al sia vilaĝo kun la reputacio de homo saĝa kaj klera. Oni precipe diris pri li, ke li scias la stelo-sciencon kaj la farojn de la suno kaj la luno, ĉar li antaŭdiris la klipson de ambaŭ astroj.
—La obskuriĝo de tiel grandaj lumofontoj nomiĝas «eklipso», ne «klipso» —diris don Quijote.
Pedro, ignorante tian bagatelon, daŭrigis sian rakonton, dirante:
—Li divenis ankaŭ, ĉu la jaro estos fruktodona aŭ estila.
—«Sterila» vi volas diri, amiko —korektis don Quijote.
—«Estila» aŭ «sterila» valoras proksimume la samon —respondis Pedro—. Nu, lia patro kaj liaj amikoj riĉiĝis, ĉar ili kredis lin kaj sekvis liajn konsilojn: «Ĉi-jare semu ne tritikon, sed hordeon», aŭ «Komencu semi kikerojn, ne hordeon» aŭ «La venonta jaro donos egan rikolton de oliv-oleo, sed en la tri sekvantaj jaroj eĉ ne unu olivo kreskos».
—Tiu scienco nomiĝas astrologio —diris don Quijote.
—Mi ne konas ĝian nomon, sed li sciis tion kaj multon alian. Nu, kelkajn monatojn post lia alveno de Salamanca, unu tagon li demetis la longan studentan robon, kiun li ordinare portis, kaj aperis subite en paŝtista kostumo kun bastono kaj fela jako. Similan veston surmetis ankaŭ granda amiko kaj kunstudento lia, nomata Ambrosio. Mi forgesis diri, ke la mortinta Crisóstomo faris tre belajn koplojn, eĉ la karolojn por la Kristnasko kaj la teatraĵojn por la Difesto, kaj ilin ludis la vilaĝaj junuloj, kaj liaj verkoj gajnis al si grandan laŭdojn. Kiam la vilaĝanoj vidis, ke la studentoj subite ŝanĝiĝis je paŝtistoj, ili miregis, ne povante kompreni la motivon de tiel stranga transformiĝo. Tiutempe la patro de Crisóstomo estis jam forpasinta, kaj la junulo heredis konsiderindan propraĵon tiel moveblan kiel nemoveblan, gregojn da multenombraj brutoj maĵoraj kaj minoraj [71] [71] Maĵoraj: bovoj, ĉevaloj, muloj kaj ceteraj de simila grando; minoraj: ŝafoj, kaproj kaj ceteraj de simila grando.
kaj grandan kvanton da kontanta mono. Li venis en plenan posedon de ĉio ĉi, kaj verdire li ĝin meritis, kaj li estis tre bona kaj helpema kaj amiko de la honestaj. Krome li havis tre agrablan mienon. Oni sciis poste, ke li alivestis sin nur por sekvi tra ĉi sovaĝejoj la paŝtistinon Marcela, antaŭe menciitan de nia knabo, ĉar la povra Crisóstomo enamiĝis al ŝi. Kaj nun, mi volas diri al vi, kia estas ŝi. Eble, eĉ sen eble, vi nek aŭdis, nek aŭdos ion similan, eĉ se vi vivos pli da jaroj ol Sarna. [72] [72] Hispana vorto: skabio. Sara, la edzino de Abrahamo, estas konata ekzemplo de longviveco.
Читать дальше