Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Foje, kiam mi troviĝis en la strato Alcaná, en Toledo, iu knabo venis vendi iom da kajeroj kaj oldaj paperoj al silkisto. Ĉar mi amas ĉion legi, ĝis la ekstremo pluki tiucele ajnan paperaĉon de sur la grundo, mia natura inklino igis min peti de la knabo unu el la kajeroj, kaj mi rimarkis ĝin skribita per arabaj literoj. Mi bone konas ilin sed ne scias ilin interpreti, do ĉirkaŭrigardis, ĉu tie staras mudeharo, kiu volus ĝin legi; ne estis malfacile renkonti unu tian, ĉar tie troveblas interpretistoj eĉ de pli bona kaj antikva lingvo. [65] [65] Ŝajne, aludo al la hebrea. Dirante al li kion mi deziras, mi enmanigis al li la kajeron, li apertis ĝin ĉe la mezo, kaj, leginte iom, komencis ridi. Mi demandis al li, kial li ridas, kaj li respondis, ke kaŭze de noto skribita ĉe la marĝeno. Mi petis lin traduki ĝin, kaj plu ridante, li diris:

—Jen la noto: «Ĉi Dulcinea de El Toboso, tiel ofte menciita en la rakonto, laŭdire havis por la salado de porka viando pli lertan manon ol la ceteraj virinoj de La Mancha».

Kiam mi aŭdis lin diri «Dulcinea de El Toboso», min frapis granda surprizo kaj miro, ĉar mi tuj imagis, ke sendube la kajeroj enhavas la historion de don Quijote. Pelate de tia penso, mi instigis lin legi la titolon, kaj li tion faris, rapide turnante la araban en la kastilian kaj dirante: «Historio de don Quijote de La Mancha, verkita de Cide Hamete Benengeli, araba historiisto». Mi bezonis grandan sinregon por kaŝi mian kontenton ĉe la aŭdo de la titolo, kaj antaŭante al la silkisto, mi aĉetis de la knabo la tuton da paperoj kaj kajeroj por duono de realo, kvankam, se li havus ian sagacon kaj scius, kiom multe mi ilin deziris, li povus peti de mi, kaj facile ricevi, pli ol ses realojn.

Poste mi iris kun la mudeharo en la klostron de la katedralo kaj petis lin traduki la kajerojn pri don Quijote en la kastilian sen aldoni kaj sen ellasi ion. Mi diris, ke mi pagus kiom ajn li volus por sia laboro, li kontentiĝis per kvindek funtoj da sekaj vinberoj kaj tri buŝeloj da tritiko kaj promesis fari la tradukon fidele kaj en eta tempo. Sed, por pli faciligi la aferon kaj por ne lasi de sub la mano tiel bonan eltrovaĵon, mi prenis lin al mia hejmo, kie, ĝis iom pli ol ses semajnoj li tradukis la historion ĝuste tia, kia ĝi aperas ĉi tie.

En la unua kajero sidis tre fidela desegno de la duelo inter don Quijote kaj la vasko, kaj la du kontraŭuloj vidiĝis en la sama pozo, kian la historio rakontas: unu, ŝirmata de la ŝildo; la alia, de la kuseno; ambaŭ, kun la glavoj levitaj, kaj la mulo tiel nature pentrita, ke eĉ de unu mejlo fore oni rimarkus ĝian aspekton de lu-besto.

Ĉe la piedo de la vasko legiĝis «Don Sancho de Azpeitia», sendube lia nomo. Kaj ĉe la piedo de Rocinante: «Don Quijote». La ĉevalo estis mirinde portretita: tiel osta kaj konsumita, tiel profunde ftiza, kun tiel akra spino, ke tre klare evidentiĝis, kial oni donis al ĝi la ĝustan kaj justan nomon Rocinante. Apud ĝi staris Sancho Panza tenante sian azenon per la kondukiloj, kaj ĉe liaj piedoj legiĝis: «Sancho Zancas». Laŭ la desegno li havis la ventron vasta, la korpon kompakta kaj la gambojn longaj, kaj, sendube, de tio venis, ke oni nomis lin Panza kaj Zanca, [66] [66] Iom trivialaj vortoj hispanaj. «Panza», ventraĉo; «zanca», longa kaj magra gambo. ĉar per tiaj nomoj mencias lin la historio. Pluraj aliaj detaloj apenaŭ notindaj videblis en la desegno, sed ili neniel koncernas ĉi veran historion; cetere ĉiuj historioj, se veraj, estas bonaj.

Oni tamen povus obĵeti rilate la verecon de ĉi rakonto, ke ĝia aŭtoro apartenas al la araba gento, kaj ke la araboj havas tre mensogeman naturon. Tamen mi pensas, ke, pro tio, ke ili tiel malamikas al ni, li certe estis pli ver-ŝpara ol ver-abunda. Efektive en okazoj kiam li devus speciale skribi laŭdojn pri tiel brava kavaliro, ŝajnas, ke li ilin intence prisilentis. Tiel agi montras nur malicon, ĉar la historiisto nepre devas verki precize, laŭvere kaj senpartie, sen ke la intereso, la timo, la rankoro aŭ la pasio deviu lin de la vojo de la vero, kies patrino, la historio, rivalas al la tempo, gardas la grandajn farojn, atestas la paseon, donas ekzemplon kaj lecionon al la nuno kaj signas averton al la futuro. Mi tute certas, ke en ĉi rakonto oni trovos ĉion, kion oni povus deziri, kaj, ke, se io bona mankas en ĝi, pri tio sendube kulpas ties hunde fava aŭtoro, ne ĝia temo. Finfine jen kiel, laŭ la traduko, komenciĝas la dua parto:

Kun la akraj glavoj levitaj la du kuraĝaj kaj furiozaj duelantoj aspektis tiel brave, ke ili ŝajnis minaci ĉielon, teron kaj inferon.

La kolera vasko ellasis la unua la baton kun tiel forta kaj rabia impulso, ke se la glavo ne estus iom deviinta sin dum sia iro, tiu sola bato sufiĉus por meti finon al tiel senindulga duelo kaj al la aventuroj de nia kavaliro. Sed la fortuno, kiu rezervis lin por pli altaj faroj, tiel deturnis la glavon de lia oponanto, ke, kvankam ĝi trafis la livan ŝultron de don Quijote, ĝi faris la solan difekton frakasi la armaĵon de tiu flanko kaj samtempe detranĉi per la sama hako grandan parton de la kasko kaj duonon de la orelo. Ĉio ĉi renversiĝis teren kiel terura rubo, lasante lin en tre delikata situacio.

Ho, granda Dio! Kiel oni povus ĝuste priskribi la rabion de nia manĉano, kiam li sin vidis en tia stato? Mi diru nur, ke li starigis sin denove sur la piedingoj, pli forte premis la glavon per la du manoj, kaj kun tiela kolero li ĝin impulsis kontraŭ la vaskon, ke li plene trafis lin sur la kapon, kaj malgraŭ la ŝirmo, ne tre efektiva, de la kuseno, la vasko komencis sangi per la nazo, la buŝo kaj la oreloj ŝanceliĝante sur la selo, de kie li ne deglitis suben, ĉar li ĉirkaŭprenis la kolon de la mulo. Tamen li fine perdis la piedingojn, levis la korpon, kaj la mulo, ankoraŭ terurita de la potenco de la hako, komencis galopi tra la kampo kaj post kelkaj saltaĵoj alĵetis sian mastron sur la grundon.

Don Quijote rigardis ĉion ĉi kun granda flegmo, kaj, vidinte la vaskon fali, deseliĝis, tre rapide proksimiĝis al li, metis al li super la okuloj la pinton de la glavo kaj ordonis lin kapitulaci, alie li detranĉus de li la kapon. La vasko kuŝis tiel komociita, ke li ne povis respondi eĉ unu vorton, kaj sendube pli grava mavo trafus lin, pro la blinda kolero de don Quijote, se la virinoj de la kaleŝo, ĝis tiam spektantaj kun timego la duelon, ne estus irintaj peti foje kaj refoje de lia granda bono kaj favoro ŝpari la vivon de la eskortisto. Ĉe tio don Quijote respondis kun solena kaj fiera tono:

—Plej volonte kaj plezure mi plenumos vian peton, belegaj sinjorinoj, sed nur kondiĉe ke ĉi kavaliro promesu iri al El Toboso kaj sin prezenti je mia nomo antaŭ la senkompara doña Dulcinea, ke ŝi disponu pri li laŭ sia volo.

La timoplenaj kaj konsternitaj damoj, sen konsideri, kion don Quijote postulis, kaj sen demandi, kiu estas Dulcinea, promesis, ke la eskortisto obeos ĉiun ordonon lian.

—Mi fidas je via vorto, kaj ne faros al li novan difekton, kvankam li tre meritas ĝin —respondis don Quijote.

Ĉapitro 10

Pri agrabla babilado inter don Quijote kaj lia ŝildisto Sancho Panza

Intertempe Sancho Panza, iom mistraktita de la servistoj de la monaĥoj, stariĝis kaj spektis la duelon de sia sinjoro don Quijote, kore preĝante al Dio, ke Li bonvolu doni la venkon al lia mastro, kaj ke ĉi lasta, per sia triumfo, gajnu ian insulon kaj, kiel promesite, nomu lin ĝia gubernatoro. Vidinte do la finiĝon de la duelo kaj tion, ke lia mastro tuj sursaltos denove sur Rocinante, Sancho rapidis teni lian piedingon, kaj, antaŭ ol don Quijote surseliĝis, genuiĝis antaŭ li, prenis lian manon, kisis ĝin kaj diris:

—Bonvolu via moŝto, sinjoro don Quijote, fari min gubernatoro de la insulo, kiun vi ĵus gajnis per ĉi granda duelo. Kiom ajn vasta estas la insulo, mi sentas min sufiĉe forta regi ĝin tiel bone, kiel la plej kompetenta gubernatoro de insuloj de ĉi mondo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x