Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tiam la monaĥo, timigite, tremante, kun krete pala vizaĝo, plej haste saltis sur la mulon kaj, tuj kiam li vidis sin sur ĝi, spronis ale al sia kompano, kiu je sufiĉe longa distanco atendis la finon de tiel konsterna sceno. Sed ili sentis nenian deziron ĉeesti tra la tuta aventuro, do daŭrigis sian vojon farante al si pli da kruco-signoj, ol se ili portus surdorse la diablon mem.

Kiel dirite, don Quijote parolis kun la sinjorino sidanta en la kaleŝo, kaj diris:

—Belega sinjorino, jam vi povas agi libere, ĉar la orgojlo de viaj kaptintoj kuŝas sur la polvo. Kaj, por ke vin ne suferigu tio, ke vi ne konas la nomon de via savinto, sciu, ke mi nomiĝas don Quijote de La Mancha, vaganta kavaliro, aventuristo kaj sklavo de la senkompare bela sinjorino Dulcinea de El Toboso. Kaj kiel pagon de la bonfaro, kiun vi ĵus ricevis de mi, mi volas nur, ke vi iru al El Toboso, kaj ke vi prezentu vin je mia nomo antaŭ Dulcinea, por diri al ŝi, kion mi plenumis por liberigi vin.

Ĉion ĉi aŭskultis unu el la eskortistoj de la kaleŝo. Li, kiu estis vasko, vidante ke don Quijote ne lasas pasi la kaleŝon, kaj ke li volas, ke ĝi turniĝu kaj iru al El Toboso, proksimiĝis al nia hidalgo, prenis lin je la lanco kaj diris en fuŝa kastilia lingvo, kaj eĉ en pli fuŝa vaska:

—Iru, sinjoro, prenu vin diablo. Kiel Dio kreis min, ke vi lasas kaleŝon, se morti ne kiel vaska mi!

Don Quijote tre bone lin komprenis kaj flegme respondis:

—Se vi estus kavaliro, mi jam punus vian stulton kaj insolenton, sklavo.

—Mi ne kavaliro? —respondis la vasko—. Kristane ĵuras Dion, vi mensoga. Lancon ĵeti, glavon tiri, baldaŭ porti en akvon katon; [61] [61] Laŭ hispana proverbo, fari ion danĝeran kaj malfacilan. vasko tere, kavaliro mare, je la diablo, kavaliro, jes, kaj mensoga vi, se malon diri.

—Nun ni vidos, don Agrejes [62] [62] Formulo de minaco komunuza en Hispanujo ĉirkaŭ la jaro 1620. —respondis don Quijote kaj, ĵetinte teren la lancon, eltiris la glavon, surbrakigis la ŝildon kaj impetis kontraŭ la vaskon kun la intenco preni de li la vivon. Kiam la vasko vidis lin veni, li eble deziris desalti de la mulo, ĉar ĝi estis aĉa lu-besto kaj sekve nefidinda, sed li havis tempon nur por eltiri sian glavon; bonŝance li troviĝis apud la kaleŝo, de kie li prenis kapkusenon por uzi ĝin kiel ŝildon. Kaj tuj poste ili sin ĵetis unu al la alia, kvazaŭ du ĝismortaj malamikoj.

La aliaj homoj volis ilin pacigi, sed vane, ĉar la vasko diris en sia fuŝa lingvaĵo, ke, se oni ne lasus lin fini la duelon, li mem mortigus sian mastrinon kaj ĉiujn, kiuj provus lin reteni.

Konsternita kaj timoplena ĉe tia spektaklo, la sinjorino sidanta en la kaleŝo ordonis la koĉeron devii iom de tie, kaj observis de fore la senkompatan duelon, en kies irado la vasko donis tiel fortan hakon sur la ŝultron de don Quijote, super ties ŝildo, ke, se la kiraso ne estus lin ŝirminta, la klingo lin tranĉus ĝistalie.

Don Quijote sentis la pezon de tiel terura hako kaj diris laŭtege:

—Ho sinjorino de mia koro, Dulcinea, floro de belo! Helpu ĉi kavaliron vian, kiu, por servi al via granda boneco, troviĝas en ĉi grandega danĝero!

Diri tion, levi la glavon, sin ŝirmi per la ŝildo kaj impete ataki la vaskon okazis en la sama momento, ĉar riskante ĉion li pensis meti finon al la duelo per unu sola bato.

La vasko, vidante lin veni, juĝis pro lia impeto lian kuraĝon kaj decidis fari same kiel don Quijote, t.e. bone sin ŝirmi per la kapkuseno, vidinte, ke li povas neniel alflanki la mulon, senspertan en tiaj ludoj kaj tiel lacan, ke ĝi ne kapablas fari eĉ unu paŝon.

Kiel dirite, don Quijote impetis kun la glavo en alto kontraŭ la singardan vaskon, intencante trahaki lin en du pecojn, kaj la vasko lin atendis ankaŭ kun la glavo levita, dum li ŝirmis sin per la kuseno. La ĉeestantoj, teruritaj, angore atendis la sekvon de la batoj, per kiuj la duelantoj minacis unu la alian. En la kaleŝo la damo kaj ŝiaj servistinoj promesis mil votojn kaj oferojn al ĉiuj sanktuloj kaj sanktejoj de Hispanujo, por ke Dio savu ilin kaj ties eskortiston de tiel granda danĝero.

Bedaŭrinde, ĝuste en ĉi suspensa momento, la aŭtoro de ĉi historio interrompis la priskribon de la duelo kaj ekskuzis sin, dirante, ke li trovis nenian alian skribaĵon pri la ceteraj faroj de don Quijote. Tamen la dua aŭtoro de ĉi verko ne povis akcepti la ideon, ke tiel kurioza historio kuŝis en la brakoj de la forgeso, nek tion, ke la klerulo de La Mancha ne havis la sufiĉan sciamon por ne konservi en siaj arĥivoj kaj registroj kelkajn paperojn pri tiel fama kavaliro. Puŝite de tiel firma konvinko, li ne desperis trovi la ceteron de ĉi agrabla historio, kaj dank’ al la favoro de la ĉielo, li ĝin trovis kaj rakontas ĝin en la sekvanta parto.

Ĉapitro 9

Kie oni metas finon al la superba batalo inter la brava vasko kaj la kuraĝa manĉano [63] [63] Loĝanto de La Mancha.

En la unua parto de ĉi historio ni lasis la sentiman vaskon kaj la faman don Quijote kun la nudaj glavoj levitaj kaj pretaj doni du batojn tiel ferocajn, ke, se ili trafus unu la alian, la duelantoj fendiĝus de supre suben kaj splitiĝus kiel granatoj. En tiu streĉa momento ĉi plezuriga historio ĉesis kaj restis kripla tial, ke ĝia aŭtoro ne sciigis nin, kie serĉi la mankantan parton. Tio kaŭzis al mi grandan ĉagrenon, ĉar la ĝuo legi la unuajn paĝojn turniĝis en enuon, kiam mi pensis, ke mi apenaŭ havas ŝancon trovi la ceteran kaj pli grandan parton de tiel franda rakonto. Ŝajnis al mi neebla kaj kontraŭa al ĉiu bona kutimo, ke al tiel brava kavaliro mankus klerulo preta verki pri liaj senegalaj faroj, des pli, ke ĉiuj vagantaj kavaliroj, irantaj —laŭ la diro de la homoj— al siaj aventuroj, facile disponis la servojn de unu aŭ du kleruloj, kiuj rakontis ne nur iliajn farojn sed ankaŭ iliajn plej bagatelajn pensojn kaj sensignifajn paŝojn, kiel ajn kaŝitajn.

Ne eblis do, ke tiel bona kavaliro estus senfortuna ĝis la ekstremo malhavi kion abunde posedis Platir kaj aliaj similaj. Sekve de tio, mi ne povis allasi al mi la ideon, ke tiel brava historio estus nur stumpa kaj sen finiĝo, kaj mi ĵetis la kulpon pri ĝia nekompleteco sur la malignan tempon, kiu ĉion devoras kaj konsumas, kaj kiu sendube detruis aŭ forperdis la ceteron de la rakonto.

Aliflanke mi pensis, ke, tial ke inter la libroj de don Quijote troviĝis kelkaj modernaj, kiaj Sintrompoj de la ĵaluzo kaj Nimfoj kaj paŝtistoj de Henares , ankaŭ lia historio devus esti moderna, kaj, se ne en skriba formo, ĝi eble sidus ankoraŭ en la memoro de la homoj de lia vilaĝo kaj de la vilaĝoj najbaraj. Tia penso agitis min kaj instigis en mi la deziron koni ĝisfunde la vivon kaj miraklojn de nia fama hispano, lumo kaj spegulo de la kavaliroj de La Mancha, kaj la unua sin donanta en nia epoko kaj en ĉi mizera tempo al la zorgoj kaj klopodoj de la kavalirismo: ripari ofendojn, helpi vidvinojn, kaj protekti pucelojn similajn al kiuj, virgaj de la kapo ĝis la piedoj, vagabondis kun vipo kaj surĉevale, de monto al monto kaj de valo al valo. Tielaj puceloj ekzistis en la pasinta tempo, neniam dormis subtegmente kaj ordinare mortis okdekjaraj kaj kuŝis en la tombo tiel kompletaj kiel iliaj propraj patrinoj, escepte se antaŭe ne defloris ilin fripono, aŭ kruda kampulo aŭ monstra giganto.

Pro tia motivo kaj pro multaj aliaj, nia brava don Quijote meritas konstantan kaj altan laŭdon, kaj eĉ al mi oni ne devas ĝin rifuzi pro la diligento kaj fervoro uzataj en la serĉado de ĉi agrabla historio. Tamen mi bone scias, ke sen la helpo de la ĉielo, de la hazardo kaj de la fortuno, mankus en la mondo la distro kaj plezuro, kiujn la atentaj legantoj povos ĝui dum preskaŭ du horoj. [64] [64] Evidentas, ke, kiam Cervantes komencis sian faman verkon, li havis la intencon skribi nur novelon anstataŭ longan romanon. La eltrovo okazis jene:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x