— La Diana de El Salmantino —respondis la pastro— akompanu en la kralo la kreskantan nombron da kondamnitoj, kaj tiun de Gil Polo oni konservu, kvazaŭ Apolono mem estus ĝin verkinta. Kaj ni rapidu, amiko, ĉar jam estas iom tarde.
—Ĉi volumo —diris la barbiro— havas la titolon La dek libroj pri la fortuno de amo , kaj ĝin verkis Antonio de Lofraso, poeto sarda.
—Mi firme asertas, je miaj ordinoj —diris la pastro—, ke, de kiam Apolono estas Apolono, la muzoj, muzoj, kaj la poetoj, poetoj, ne ekzistas libro tiel humura kaj sensenca. En sia speco ĝi rangas kiel plej bona kaj unika en la mondo, kaj, kiu ne legis ĝin, devas kalkuli, ke li ne legis ankoraŭ ion vere ĉarman. Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi pli aprezas ĝin, ol se oni donacus al mi sutanon el Florenca serĝo.
Kun grandega kontento la pastro metis aparte la libron, kaj la barbiro daŭrigis:
—Nun jen La paŝtisto de Iberia , Nimfoj de Henares kaj Sintrompoj de la ĵaluzo .
—Sufiĉe —diris la pastro—. Ili iru al la sekulara brako de la mastrumantino. Kaj ne demandu al mi la kialon, aŭ ni neniam finos ĉi taskon.
—Nun venas La paŝtisto de Filida .
—Temas ne pri paŝtisto, sed pri tre saĝa kortegano. Gardu ĝin kiel juvelon —diris la pastro.
—Ĉi granda estas Trezoro de diversaj poemoj .
—Ili, ĉar tro multaj, ne tre plaĉas. Necesas elsarki el ĝi kelke da abomenindaĵoj kuŝantaj inter ĝiaj perloj. Gardu ĝin, ĉar ties aŭtoro estas amiko mia, kaj per tio ni montru nian respekton al aliaj pli inspiritaj kaj heroaj verkoj venintaj de lia plumo.
—Jen Kanzonaro , de López Maldonado —diris la barbiro.
—Ankaŭ ĝia aŭtoro estas granda amiko mia —respondis la pastro—. Li ravas per siaj versoj, kaj, kiam li ilin kantas, lia voĉo tiel dolĉas, ke ĝi ensorĉas. Liaj eklogoj iom tro longas, sed oni scias, ke da bono neniam estas multe. Gardu ĝin kun la aliaj elektitaj libroj. Sed kio sidas tie apude?
— La Galatea , de Miguel de Cervantes —diris la barbiro.
—Jam de multaj jaroj tiu Cervantes estas granda amiko mia, kaj mi scias, ke li havas pli da sperto kun la misfortuno ol kun la versoj. Lia libro posedas iom da bona inventemo, faras promesan komencon, sed finas nenion. Necesas atendi la duan parton, kiun li anoncas. Se li sin korektos, eble li trovos la plenan mizerikordon, kiun oni rifuzas nun al li. Dume gardu ĝin kiel kaptiton ĉe vi.
—Volonte, amiko —respondis la barbiro—. Kaj jen tri kune: La Araucana , de don Alonso de Ercilla; La Austriada , de Juan Rufo, juĝisto en Córdoba, kaj El Monserrate , de Cristóbal de Virués, poeto valencia.
—La tri libroj —diris la pastro— estas la plej bonaj verkitaj en la hispana per maĵoraj versoj kaj povas konkuri kun la famegaj de Italujo. Gardu ilin kiel la plej riĉajn trezorojn da hispana poezio.
La pastro laciĝis vidi librojn kaj proponis ĵeti la ceteron al la fajro sen plia esploro; sed la barbiro apertis jam unu titolitan La larmoj de Angélica .
—Ilin mi verŝus —diris la pastro, aŭdinte la titolon— se tian libron konsumus la fajro, ĉar ĝin verkis unu el la famaj poetoj de la mondo, [56] [56] Luis Barahona de Soto, senglora poeto sed amiko de Cervantes. Nuntempe nur la eruditoj legas, aŭ studas, liajn verkojn.
ne nur de Hispanujo, kaj ege eminenta ankaŭ kiel tradukanto de kelkaj fabloj de Ovidio.
Pri la dua eliro de nia bona kavaliro don Quijote de La Mancha
Ĉe tio don Quijote komencis plenvoĉe krii, dirante:
—Ĉi tie, kuraĝaj kavaliroj, ĉi tie necesas montri la forton de via sentima brako, ĉar la korteganoj [57] [57] Ekzistis du specoj de kavaliroj: korteganoj aŭ ne vagantaj, kaj aventuristoj aŭ vagantaj.
gajne batalas en la turniro.
Oni ĉesigis la ekzamenon de la libroj por hasti al la tumulto, kaj tial probable iris al la flamoj, nevidate kaj neaŭdate, La Carolea , Leono de Hispanujo kaj la kronikoj pri la imperiestro, ĉi lasta kompilita de don Luis de Ávila. Certe ili troviĝis inter la ne ekzamenitaj libroj, kaj, se viditaj de la pastro, eble ili ne suferus tiel rigoran punon.
Kiam la grupo eniris en la ĉambron de don Quijote, li, kiu jam forlasis la liton, kriis ankoraŭ plenvoĉe kaj sensence, dum tranĉe kaj retranĉe li svingis ĉien la glavon kun tiel fajraj okuloj, ke ŝajnis, ke li neniam antaŭe dormis. Ili ĉirkaŭprene retenis lin kaj lin perforte metis denove en la liton; kaj, kiam li iom kvietiĝis, li sin turnis al la pastro, kaj diris:
—Cetere, sinjoro ĉefepiskopo Turpín, estas hontinde, ke ni, la dek du paruloj de Francujo, permesas, ke la kortegaj kavaliroj proklamu sin senplie venkantoj en la turniro, malgraŭ ke ni, la aventuristoj, gajnis la premion de la tri lastaj tagoj.
—Trankviliĝu via moŝto —diris la pastro—, ĉar Dio bonvolos ŝanĝi la sorton tiel, ke la hodiaŭa perdo iĝos morgaŭa gajno. Sed nune vi devas flegi vin. Vi ŝajnas, se ne grave vundita, almenaŭ tro konsumita.
—Vundita, ne —respondis don Quijote—. Trabatita kaj senforta, sendube, ĉar la bastardo don Roldán pistis min per la trunko de kverko, kaj tion li faris pro envio, ĉar li scias, ke laŭkuraĝe nur mi rivalas lin; sed oni ĉesu nomi min Reinaldos de Montalbán, se, kiam mi lasos la liton, mi ne igos lin pagi kare ĉion ĉi, spite lian magian povon; kaj nun donu al mi manĝon, ĉar ĝin mi plej bezonas. Pri la venĝo mi mem zorgos.
Laŭ lia peto, oni alportis al li manĝon, poste li denove endormiĝis, kaj la aliaj ree miris pri lia frenezo. Tiun nokton la mastrumantino bruligis ĝiscindre la librojn de la kralo kaj de la tuta domo, kaj sendube same ardis kelkaj volumoj, indaj esti konservataj en eternaj arĥivoj, sed ilin domaĝi ne volis la sorto nek la pigro de la ekzamenintoj, kaj tiamaniere pruviĝis la sentenco, ke la senpekaj pagas por la kulpaj.
La pastro kaj la barbiro klopodis kuraci la malsanon de sia amiko, kaj unu el iliaj rimedoj konsistis en tio: igi masonfermi la libro-ĉambron, por ke, kiam don Quijote ellitiĝos, li ne trovu la volumojn (sen la kaŭzo eble ĉesus la efiko), kaj diri al li, ke sorĉisto forportis kun si la librojn kaj eĉ la ĉambron.
Oni rapide tion faris, kaj kiam don Quijote ellitiĝis du tagojn poste, li sin direktis al siaj libroj, kaj, ĉar li ne trovis la ĉambron, li iris tien kaj tien, serĉante ĝin. Li paŝis ĝis la loko, kie la pordo antaŭe staris, palpis la muron per la manoj kaj turnis kaj returnis la okulojn ĉien, sen diri eĉ unu vorton. Sed fine li demandis al sia mastrumantino, en kiu flanko troviĝas la libroĉambro, kaj ŝi, bone lerninta kian respondon doni, diris:
—Ĉambro? Kiu ĉambro? Jam ne ekzistas ĉambro nek libroj en ĉi domo, ĉar ĉion forportis la diablo mem.
—La diablo ne —intervenis la nevino—, sed sorĉisto veninta sur nubo la sekvantan nokton post via foriro. Li desaltis de drako, eniris en la ĉambron, kaj mi ne scias kion li faris tie, ĉar iom poste li forflugis tra la tegmento, lasante la domon plenan de fumo; kiam ni iris rigardi, ni vidis eĉ ne unu libron, nek signon de la ĉambro. Ni tre bone memoras nur, mi kaj la mastrumantino, ke, ĉe sia forflugo, la malica oldulo diris plenvoĉe, ke ni poste vidus, kian damaĝon li faris en la domo pro sia sekreta rivaleco kun la mastro de la libroj kaj de la ĉambro; li diris ankaŭ, ke li nomiĝas la sorĉisto Muñatón.
—Certe li diris Frestón —interrompis don Quijote.
—Mi ne scias, ĉu Frestón aŭ Fritón; nur, ke ĝi finiĝas per «tón» —respondis la mastrumantino.
—Efektive —diris don Quijote— temas pri klera sorĉisto, granda kontraŭulo mia, kaj li malicas al mi, ĉar li scias per siaj artoj kaj magioj, ke siatempe mi devos batali en persona duelo, kaj nepre venkos, kavaliron, kiun li favoras. Li scias, ke li ne povos eviti mian triumfon, kaj tial li klopodas ĉiamaniere plagi min. Sed mi diras al li, ke vanas spiti la volon de la ĉielo.
Читать дальше