—Ĉiu haltu kaj konfesu, ke ne ekzistas en la mondo pli bela pucelo ol la Imperiestrino de La Mancha, la senkompara Dulcinea de El Toboso.
La komercistoj haltis ĉe tiaj vortoj, kaj, vidante la strangan figuron de la parolinto, konkludis el la figuro kaj el la vortoj, ke ili staras antaŭ frenezulo; sed ili volis scii pli precize kion li celas per tiu pretendo, kaj unu komercisto, iom ŝercema kaj tre sprita, diris:
—Sinjoro kavaliro, ni ne konas la bonan sinjorinon, kiun vi mencias. Montru ŝin al ni, kaj se ni trovos ŝin tiel bela, kiel vi asertas, plezure kaj propravole ni konfesos la veron, kiun vi petas de ni.
—Se mi montrus ŝin —respondis don Quijote—, kiom valorus konfesi tiel evidentan veron? La esenco de la afero estas, ke, sen vidi ŝin, vi devas kredi, konfesi, aserti, ĵuri kaj defendi, alie, vi, monstra kaj orgojla bando, pretu batali kontraŭ mi. Vi venu unuope, laŭ la reguloj de la kavalirismo, aŭ ĉiuj samtempe, laŭ la kutimo kaj artifikoj de la homoj de via fava raso. Ĉi tie mi vin atendas, fidante la forton de mia rajto.
—Sinjoro kavaliro —respondis la komercisto—, je la nomo de la ĉi-tieaj princoj, por ke ne ŝarĝiĝu al ni la konscienco, se ni atestus kion ni neniam aŭdis nek vidis, des malpli se tio damaĝus la prestiĝon de la imperiestrinoj kaj reĝinoj de La Alcarria kaj Extremadura, ni petas, ke vi bonvolu montri al ni portreton de via sinjorino, eĉ se la bildo estas ne pli granda ol grajno de tritiko, ĉar per la fadeno oni venas al la bobeno. Tiel ni estos konvinkitaj kaj certaj, kaj via moŝto, kontenta kaj feliĉa. Kaj ŝajnas al mi, ke ni tiom inklinas jam al ŝia flanko, ke eĉ se ŝia portreto montrus, ke ŝi strabas per unu okulo, kaj verŝas cinabron kaj sulfuron per la alia, ni dirus ĉion favoran por komplezi vin.
—Ŝi ne verŝas, fava kanajlo! —respondis don Quijote ruĝa de kolero—. Ŝi verŝas, ne kion vi diras, sed ambron kaj cibeton. Kaj ŝi nek strabas nek havas ĝibon, ĉar ŝi iras rekta kiel ŝpin-bastono! Vi jam pagu tian blasfemon kontraŭ la grandan belon de mia sinjorino!
Tion dirante, li impetis, kaj kun tia rabio celis per la lanco al lia interparolanto, ke se bonŝance Rocinante ne estus stumblinta kaj falinta, la aŭdaca komercisto pasus tra angora momento. Falis Rocinante, ties mastro ruliĝis kelkan distancon sur la kampo, kaj, kiam li provis levi sin, liaj klopodoj vanis: tiel multe lin embarasis la lanco, ŝildo, spronoj, kasko kaj la pezo de la antikva armaĵo. Kaj dum li sensukcese strebis stariĝi, li kriis:
—Ne forkuru, aro da kovardaj! Mizer-koraj, atendu! Ne pro mia kulpo, sed pro la kulpo de mia ĉevalo mi kuŝas ĉi tie!
Unu el la mulistoj, sendube ne tre bon-intenca, ne povis elteni la arogantan lingvaĵon de la kompatinda kuŝanto sen respondi lin sur la ripojn, kaj proksimiĝinte, prenis lian lancon, rompis ĝin en pecojn, kaj per unu el ili donis tiom da batoj al nia don Quijote, ke, malgraŭ lia armaĵo, li pistis lin kiel muel-ŝtono tritikon.
Liaj mastroj kriis al li, ke li ne batu lin tiel forte, kaj ke li jam lasu lin; sed la mulisto, en sia incititeco, ne volis lasi la ludon sen konsumi en ĝi la tuton de sia kolero, do li prenis la aliajn pecojn de la lanco, kaj ilin rerompis sur la povran kuŝanton, kiu, spite al ŝtormo da batoj falanta sur lin, ne fermis la buŝon, eĉ, minacis ĉielon kaj teron kaj ankaŭ la perversan kanajlaron, ĉar tia li imagis la grupon.
La mulisto fine laciĝis, la komercistoj ekiris denove sur la vojo, kaj, parolante pri la povra disbatito, ili havis sufiĉan komento-temon por la cetero de la vojaĝo.
Kiam don Quijote vidis sin sola, li refoje provis levi sin, sed, se li ne sukcesis, kiam li troviĝis sana kaj forta, kiel li povus nun, tradraŝita kaj preskaŭ pereanta? Malgraŭ ĉio, li rigardis sin bonsorta, ĉar ŝajnis al li, ke lin trafis misfortuno propra al la vagantaj kavaliroj, kaj ke la tuta kulpo estis de la ĉevalo. Sed li havis la korpon tiel kontuzita, ke ne eblis al li stariĝi.
Kie oni daŭrigas la rakonton pri la misfortuno de nia kavaliro
Vidante do, ke, fakte, li ne povas moviĝi, li ricevis la ideon turni sin al sia ordinara rimedo: pensi pri iu evento de siaj libroj, kaj lia frenezo igis lin memori la historion de la markizo de Mantua en la parto, kie Carloto lasas Balduenon vundita en la monto. La historion cetere scias parkere la infanoj, konas la junaj homoj, laŭdas kaj eĉ kredas la oldaj, kvankam ĝi ne pli veras ol la mirakloj de Mahometo.
Ŝajnis al li, ke tia epizodo plej konformas al lia nuna stato, do kun grandaj elmontroj de intensa doloro ruliĝis sur la grundo, ripetante per febla voĉo kion laŭdire iam diris la vundita Kavaliro de la Arbaro:
—Kial vi min ne priploras,
mia kara sinjorin’?
Mian sorton vi ne konas,
aŭ vi, falsa, trompas min.
Kaj tiel li daŭrigis la romancon ĝis:
Ho, nobla markiz’ de Mantua,
mia onklo kaj sinjor’!
Bonŝance okazis, ke, kiam li atingis ĉi verson, iu kampulo, najbaro lia en lia vilaĝo, revenante de muelejo, kien li antaŭe portis ŝarĝon da tritiko, vidis la kuŝanton, proksimiĝis, demandis, kiu li estas, kaj kio doloras lin, ke tiel triste li plendas. Don Quijote certe kredis, ke lin alparolis la markizo de Mantua, lia onklo, do kiel respondon, li daŭrigis la deklamon de la romanco sciigante pri sia misfortuno kaj pri la am-impliko de la filo de la Imperiestro kun sia edzino, same kiel la romanco tekstas.
La kampulo, mirante je tiaj absurdoj, demetis de li la vizieron, tute frakasitan pro la batado, komencis viŝi al li la vizaĝon plenan de polvo, kaj, apenaŭ li finis, li rekonis nian hidalgon kaj diris:
—Sinjoro Quijada —tiel li certe nomiĝis, antaŭ ol li perdis la saĝon, kiam li ankoraŭ ne ŝanĝiĝis de kvieta hidalgo en vagantan kavaliron—. Kiu faris el vi tian kaĉon?
Sed al ĉiu demando don Quijote respondis deklamante la romancon, do la bona kampulo demetis de li la platojn de la brusto kaj la dorso, por vidi, ĉu li havas ian vundon, sed li rimarkis nek sangon nek signon de difekto. Li provis starigi lin, kaj post ne eta peno sukcesis meti lin sur sian azenon, kiu ŝajnis pli trankvila rajdbesto. Poste li prenis la armilojn, eĉ la splitojn de la lanco, kunligis ilin sur Rocinante, prenis ties bridon kaj la kondukilojn de la azeno kaj sin direktis al la vilaĝo, afliktite pro la absurda galimatio de don Quijote; ne malpli afliktite iris nia hidalgo, pistita kaj plena de kontuzoj, tiel, ke li povis apenaŭ teni sin sur la azeno; de tempo al tempo li forte veis, tiamaniere, ke liaj lamentoj atingis la ĉielon, kaj la kampulo ne povis ne demandi lin, kian doloron li sentas.
Vere ŝajnas, ke la propra diablo metis al li en la kapon historiojn konformajn al lia misfortuno, ĉar, forgesinte en tiu momento Balduenon, li memoris la maŭron Abindarráez en la sceno, kie la alkado de Antequera, Rodrigo de Narváez, arestas kaj enŝlosas lin en la fortreso. Tiel do, kiam la kampulo redemandis, kiel li fartas kaj kion li sentas, don Quijote respondis per la samaj vortoj kaj rezonoj, kiujn la enfermita arabo diris al Rodrigo de Narváez en la libro Diana de Jorge de Montemayor. Tiel kaj tiom nia hidalgo aplikis ilin al si, ke la kampulo koleris kiel cent diabloj, ĉar li devis aŭdi tiel densan kaskadon da stultaĵoj. Konkludante per ĉio ĉi, ke lia najbaro frenezas, la kampulo akcelis la marŝon, ĉar li deziris plej baldaŭ alveni al la vilaĝo, por ne plu aŭdi la tedan litanion de don Quijote, kiu fine diris:
—Sciu via moŝto, sinjoro don Rodrigo de Narváez, ke ĉi bela Jarifa ĵus menciita estas nun la linda Dulcinea de El Toboso, je kies honoro mi faris, faras kaj faros la plej famajn prodaĵojn, kiujn oni vidis, vidas kaj vidos en la mondo.
Ĉe tio respondis la kampulo:
Читать дальше