—Ho vi, kiu ajn vi estas, temerara kavaliro, ne tuŝu la armojn de la plej kuraĝa el la vagantoj kiuj zonis al si glavon. Zorgu kion vi faras kaj ne tuŝu ilin, se vi ne volas perdi la vivon page por via aŭdaco.
La mulisto ne nur ignoris la averton —kvankam por la bono de sia sano li estus devinta ĝin obei— sed, prenante je la rimenoj la pecojn de la armaĵo, ilin ĵetis kelkan distancon for. Ĉe tio don Quijote levis la rigardon al la ĉielo, kaj, ŝajne turnante siajn pensojn al Dulcinea, li kriis:
—Asistu min, sinjorino, kontraŭ la unua ofendo adresita al mia brusto vin adoranta. Viaj favoroj kaj protekto montriĝu firmaj en mia unua provo!
Kaj dirante tiajn vortojn kaj aliajn similajn, li lasis la ŝildon, levis dumane la lancon kaj donis per ĝi tian baton sur la kapon de la mulisto, ke li falis teren tiel difektita, ke, se li ricevus duan baton, li ne bezonus la helpon de ĥirurgo.
Tion farinte, don Quijote kunkolektis denove siajn armojn kaj ree paŝadis tien kaj tien tiel flegme kiel antaŭe. Iom poste, ne sciante kio okazis (ĉar la mulisto ankoraŭ kuŝis surtere duonsvena) alia alvenis kun la sama intenco doni akvon al siaj muloj, volis do flankpuŝi la pecojn de la armaĵo por uzebligi la trogon, kaj don Quijote, dirante eĉ ne unu vorton kaj petante nenies favoron, denove lasis la ŝildon kaj levis la lancon, kiu, sen rompiĝi en pecojn, dividis en pli ol tri partojn la kapon de la dua mulisto, ĉar ĝi frakasiĝis en kvar. Pro la bruo ĉiuj alkuris el la gastejo, kaj inter ili la mastro, kaj don Quijote, tion vidante, pretigis al si la ŝildon, almetis la manon al la glavo kaj diris:
—Ho bela sinjorino, forto kaj inspiro de mia febla koro! Nun estas la tempo, ke via plej alta moŝto turnu la rigardon al ĉi kavaliro, kiu servas vin kaj tiel grandan aventuron frontas.
Ŝajnis al li, ke per tio li akiris tiom da kuraĝo, ke, se lin atakus la tuta mulistaro de la mondo, eĉ ne unu paŝon li retroirus. La kompanoj de la vunditoj, vidante la staton de ĉi lastaj, komencis sendi de fore pluvon da ŝtonoj kontraŭ don Quijote, kiu sin ŝirmis kiom li povis per la ŝildo kaj ne kuraĝis apartiĝi de la trogo por ne forlasi la armojn. La gastejestro kriis, ke oni lasu sin sola, ĉar li jam diris al ili, ke don Quijote estas freneza, kaj ke pro lia frenezo oni ne kondamnus lin, eĉ se li mortigus ilin ĉiujn. Ankaŭ don Quijote kriis eĉ pli laŭte, nomante ilin perfidaj kaj kovardaj kaj dirante, ke la kastelmastro estas mizer-kora bastardo, ĉar li toleras tian mistrakton kontraŭ vagantan kavaliron, kaj, ke, se li estus jam en la kavalira ordeno, li igus ilin penti sian perfidon.
—Sed vin, naŭzan kaj fian kanajlaron mi ne atentas! Alĵetu ŝtonojn, ofendu min kiom ajn, sed venu ĉi tien vidi kian pagon vi ricevos por via stulta insolento!
Li diris tion kun tiel brava kaj impeta vervo, ke li teruris siajn atakantojn; kaj parte pro tio, parte pro la admonoj de la gastejestro, ili ĉesis ĵeti ŝtonojn, kaj don Quijote permesis, ke oni retiru la vunditojn, kaj li denove vigilis super la armoj same trankvile kaj silente kiel antaŭe.
La mastro ne trovis tre agrablaj la petolaĵojn de sia gasto kaj decidis, sen perdi plian tempon, tuj meti lin en la damnindan ordenon kavaliran, por eviti novajn misfarojn; li do proksimiĝis al don Quijote, sin ekskuzis pro la insolento de tiel aĉa kanajlaro, pri kies konduto li diris ke li sciis nenion siatempe, kaj asertis, ke ili ricevis la ĝustan punon pro sia aŭdaco. Li aldonis, ke, kiel dirite, kapelo ne ekzistas tie, sed ke ĝi vere ne necesas por la plenumiĝo de la cetera parto de la ceremonio, kaj ke, laŭ lia scio, la esencon de la kavalirigo konsistigas tio, doni frapeton sur la kolon kaj la ŝultron, kion oni povus fari eĉ meze de la kamparo. Li poste certigis al don Quijote, ke li superplenumis sian devon rilate la vigilon super la armoj, ĉar la reguloj postulas nur du horojn da gardostaro, kaj li postenis dum pli ol kvar.
Don Quijote kredis ĉion ĉi, diris, ke li pretas obei lin kaj petis, ke li finu la aferon plej baldaŭ, ĉar, se oni agresus lin denove, kaj tiam li estus jam kavalirigita, li havis la intencon lasi neniun viva en la kastelo, krom la personoj, kiujn la mastro indikus, kaj kiujn don Quijote domaĝus pro respekto al li.
Timigita kaj tiel antaŭavertita, la gastejestro iris tuj preni la libron, en kiu li prinotadis la pajlon kaj la hordeon liveritajn al la mulistoj, kaj, kun knabo portanta stumpon de kandelo kaj kun la du menciitaj puceloj, li revenis al don Quijote, ordonis lin genuiĝi, eklegis sian manlibron (kvazaŭ li dirus ian preĝon), levis la manon meze de la legado, donis energian frapon sur la kolon de la hidalgo kaj poste per lia propra glavo alian ne malpli fortan sur la ŝultron, ĉiam murmurante tra la dentoj, kvazaŭ li preĝus. Plenuminte tion, li ordonis unu el la damoj zoni al don Quijote la glavon, kion ŝi faris kun multaj prudento kaj aplombo, ĉar multon da ili oni bezonis por ne eksplodi per ridoj ĉe ĉiu momento de la ceremonio, eĉ se la rememoro pri la faroj de la nova kavaliro retenis en ili la ridon. Zonante al li la glavon, diris la bona sinjorino:
—Dio faru vian moŝton tre bonŝanca kavaliro, kaj donu al vi fortunon en viaj bataloj.
Don Quijote demandis al ŝi ŝian nomon, ke li sciu al kiu li ŝuldas la ricevitan favoron, ĉar li intencis rezervi al ŝi kelkan parton de la honoro akirota per la kuraĝo de sia brako. Ŝi tre humile respondis, ke ŝi nomiĝas La Tolosa kaj estas filino de ŝuflikisto de Toledo loĝanta proksime al la vendejoj de la placo Sancho Bienaya, kaj, ke, kie ajn ŝi troviĝos, ŝi servus lin kaj konsiderus lin sia sinjoro. Don Quijote respondis, ke, kiel specialan favoron al li, ŝi bonvolu preni al si la titolon «doña», kaj de nun nomiĝu doña Tolosa. Ŝi promesis tion fari, kaj la alia pucelo alfiksis al li la spronojn kaj havis kun li tre similan dialogon. Li demandis al ŝi ŝian nomon, ŝi respondis, ke ŝi nomiĝas La Molinera kaj estas filino de honesta muelisto en Antequera; ankaŭ de ŝi petis don Quijote, ke ŝi donu al si la titolon «doña» kaj nomiĝu doña Molinera [47] [47] «Don», «doña», estis iam nobelaj titoloj, sed iom post iom ili ĝeneraliĝis, kaj nuntempe ili signifas simple «sinjor(in)o». Cervantes ironias pri ĝia misuzo.
Kiam finiĝis la tiel galope hastaj ceremonioj, tute senprecedencaj, don Quijote sentis la urĝegon jam rajdi kaj iri serĉi aventurojn, do tuj sekve selis Rocinante, supriris ĝin, brakumis la gastejestron kaj dankis al li la favoron de la kavalirigo per tiel ekstravagancaj esprimoj, ke ne eblas ĝuste ripeti ilin ĉi tie. La mastro en sia deziro vidi lin plej baldaŭ for de la gastejo, lakone, sed ne malpli bombaste, respondis lin, kaj, sen peti de li la pagon de la loĝado, tre volonte lin adiaŭis.
Kio okazis al nia kavaliro, kiam li forlasis la gastejon
Ĉe la matenruĝo don Quijote ekrajdis de la gastejo tiel kontenta, tiel paradema, tiel ekzalta sin vidi armita kavaliro, ke lia ĝojo ŝvelis krevige ĝis la ventrobendo de lia ĉevalo. Sed rememorante la konsilojn de la gastejestro pri la portendaj necesaĵoj, speciale mono kaj ĉemizoj, li decidis reveni hejmen, por provizi sin per ili, kaj ankaŭ por dungi ŝildiston; ĉi-rilate li kalkulis je najbaro sia, kampulo malriĉa kun kelkaj filoj, sed tre konvena kiel ŝildoporta servisto de kavaliro. Kun tia penso, li deturnis Rocinante hejmen, kaj la ĉevalo, kvazaŭ jam elflarante la furaĝon de sia stalo, komencis troti tiel vigle, ke ŝajnis, ke ties piedoj ne tuŝis la grundon.
Li rajdis ne longe, kiam ŝajnis al li, ke ĉe lia dekstra mano venis el densejo de arbaro voĉoj delikataj, kvazaŭ de homo veanta, kaj apenaŭ li ilin aŭdis, li diris:
—Mi dankas la ĉielon por ties favoroj, ĉar ĝi tiel baldaŭ prezentas al mi la ŝancon plenumi la devojn de mia profesio kaj pluki la frukton de miaj bonaj intencoj. Tiuj voĉoj venas sendube de senhelpa homo, kiu bezonas mian protekton.
Читать дальше