—Se temas pri multaj trutetoj —respondis don Quijote— ili certe valoras kiel unu sola truto; al mi estas same ricevi ok apartajn realojn aŭ ok-realan moneron. Krome povas esti, ke tiaj trutetoj pli bongustas, same kiel viando bovida pli bongustas ol la bova, kaj la ŝafida, pli ol la ŝafa. Sed, trutetoj aŭ ne, ili venu, ĉar oni ne povas elteni la pezon kaj manipulon de la armoj, se la stomako ne fortas.
Oni metis al li la tablon ĉe la pordo de la domo, ke li estu pli freŝa, kaj la gastejestro surtabligis al li porcion de fuŝe trempita kaj eĉ pli fuŝe kuirita gado kaj panon nigran kaj ŝiman kiel liaj armoj. Sed li iĝis grandioza rid-objekto, ĉar li retenis per unu mano la surmetitan kaskon senmova, kaj per la alia la vizieron levita, do povis preni nenion al si en la buŝon, kaj tion faris anstataŭe unu el la sinjorinoj. Krome al li estus neeble trinki, se la gastejestro, traborinte unu kanon, ne estus metinta unu el ties ekstremoj en lian buŝon, kaj verŝinta vinon en la alian. Ĉion ĉi don Quijote pacience eltenis prefere ol rompi la rubandojn de la kasko.
Dum oni tiel okupiĝis, okaze alvenis al la gastejo unu kastristo de porkoj kaj per sia ŝalmo fajfis tri kvar fojojn, kio fine konvinkis don Quijote, ke li sidas en fama kastelo, ke oni regalas lin per muziko dum la manĝo, ke la gado estas truto, la nigra pano, plej blanka kaj delikata farunaĵo, la putinoj, damoj, kaj la gastejestro, komandanto de la kastelo. Kaj li konsideris, ke ĉio ĉi sufiĉe pravigas lian deciditecon kaj lian eliron el la vilaĝo. Tamen pleje lin tedis, ke li ne kavaliriĝis ankoraŭ, kaj li kredis, ke li ne povas rajte riski sin en aventurojn sen aparteni al ordeno kavalira.
Kie oni rakontas pri la amuza metodo de don Quijote igi sin armi kavaliro
Pelate de tiel ĝenaj pensoj, li hastis konsumi la mizeran pladon gastejan kaj, fininte ĝin, venigis la mastron, enfermis sin kun li en la stalo, genuiĝis antaŭ li kaj diris:
—Mi denove stariĝos, kuraĝa kavaliro, nur kiam via ĝentileco konsentos al mi unu favoron, kiun mi volas peti de vi, kaj kiu donos al vi gloron, kaj al la homaro, bonon.
La mastro, vidante sian gaston ĉe siaj piedoj, kaj aŭdante tian lingvaĵon, embarasite gapis lin, kaj sen scii kion fari aŭ kion diri, nur instigis lin stariĝi; sed vane, ĉar nia kavaliro rifuzis levi sin, ĝis la mastro promesis konsenti la petitan favoron.
—Ne malpli mi esperis de via grandanimeco, kara sinjoro —respondis don Quijote—, kaj mi diru, ke la favoro petita kaj konsentita estas, ke morgaŭ vi armu min kavaliro. Ĉi-nokte en la kapelo de ĉi kastelo mi vigilos super la armoj [45] [45] Unu el la ceremonioj de kavaliriĝo. Vigili: maldormi (prigarde aŭ prizorge). Armoj: en ĉi tiu kunteksto, resuma formo, kiu signifas samtempe «armiloj» kaj la diversaj pecoj de la armaĵo.
kaj morgaŭ, kiel dirite, plenumiĝos mia granda aspiro, kaj mi rajtos iri al ĉiuj flankoj de la mondo serĉe al aventuroj por la bono de la suferantoj, laŭ la postuloj de la kavalirismo kaj la vagantaj kavaliroj, kies farojn deziras mi imiti kavalire.
La gastejestro, kiu, kiel dirite, estis iom mokema kaj havis jam kelkan suspekton pri la manko de saĝo de sia gasto, ricevis plenan konfirmon pri tio, aŭskultante lin rezoni; kaj por amuziĝi tian nokton, li decidis agordi sin al la humoro de don Quijote, do li diris, ke vere laŭdindas tio, kion nia kavaliro deziras kaj petas, kaj ke ties aspiroj estas karakterizaj kaj naturaj en tiel eminenta kavaliro, kiu li ŝajnas, kaj kian montras lia brava aspekto. La gastejestro aldonis, ke ankaŭ li en siaj junaj jaroj sin donis al tiel honora profesio, vagante tra diversaj partoj de la mondo kaj serĉante aventurojn inkluzive en Percheles de Málaga, Islas de Riarán, Compás de Sevilla, Azoguejo de Segovia, Olivera de Valencia, Rondilla de Granada, plaĝo de Sanlúcar, Potro de Córdoba, Ventillas de Toledo kaj ceteraj tiaj lokoj, [46] [46] Frekventataj de ĉiuspecaj friponoj kaj vagabondoj en la epoko de Cervantes.
kie li ekzercis al si la piedojn rapidi kaj la fingrojn elpluki, kaj kie li faris multajn fiaĵojn, delogis vidvinojn, defloris kelkajn knabinojn kaj trompis plurajn neplenaĝulojn, ĝis fine li iĝis konata en preskaŭ ĉiuj kortumoj kaj tribunaloj de Hispanujo. Fine —li daŭrigis— li retiriĝis al tiu sia kastelo, kie li vivtenis sin per sia propra havo, kaj per havoj fremdaj, kaj kie li gastigis ĉiarangajn kavalirojn, nur ĉar li tre amis ilin, kaj por ke ili dividu kun li parton de sia mono, kiel rekompencon por lia favora dispozicio.
Krome li diris, ke en lia kastelo mankas kapelo, en kiu vigili super la armoj, ĉar ĝin oni malkonstruis kaj intencas restarigi ĝin nova, sed li sciis, ke en okazo de neceso oni povas plenumi tian vigilon ie ajn, do en tiu nokto don Quijote povus posteni tiucele en korto de kastelo, kaj en la mateno, se Dio volos, laŭ la ŝuldataj ceremonioj oni armos lin kavaliro, tiel perfekta kavaliro, kia ne troveblus en la mondo. La mastro demandis al li, ĉu li portas monon, kaj don Quijote respondis, ke li ne havas kun si eĉ la duonon de maravedo, ĉar li neniam legis en la historioj pri vagantaj kavaliroj, ke ili portis iom da ĝi.
Tiam la gastejestro diris, ke li ne pravas, kaj ke, se en la historioj oni preterlasis tiaĵon, tio okazis ĉar la aŭtoroj opiniis, ke ne menciindas afero tiel necesa kaj evidenta kiel la porto de mono kaj puraj ĉemizoj, do li devus akcepti kiel fakton, ke ĉiuj migraj kavaliroj (ĝisŝtope abundaj en tiel multe da libroj) portis burson bone provizitan por ajna eventualo, kaj ankaŭ ĉemizojn kaj etan skatolon plenan de ungventoj por kuracado de la ricevitaj vundoj, pro tio, ke sur la kampoj kaj dezertoj kie ili batalis kaj falis vunditaj ne ĉiam troviĝis ĥirurgo. Tia skatolo superfluis, se, kompreneble, ili havis kiel amikon ian kleran sorĉiston, ĉar li tuj helpis ilin, transportante per nubo tra la aero knabinon aŭ nanon kun fiolo da tiel mirakla akvo, ke, per engluto de ununura guto, vundoj kaj ulceroj tuj malaperis, kvazaŭ estus okazinta nenia difekto. Manke de sorĉisto, la antikvaj kavaliroj certiĝis, ke iliaj ŝildistoj portu provizon de mono kaj aliaj necesaĵoj, kiel ĉarpioj kaj ungventoj, por kuracado. Kiam kavaliro ne havis ŝildiston, kio apenaŭ okazis, li mem ĉion portis en delikat-ŝtofa dusako, kiu ne tre similis al ordinara dusako, kaj kiu kuŝis sur la gropo de la ĉevalo, kvazaŭ temus pri io negrava. Tamen, nur pro la dirita motivo oni toleris inter la vagantaj kavaliroj la porton de dusako. La gastejestro do konsilis al don Quijote —kvankam li povus ankaŭ ordoni lin ĉar li fariĝos baldaŭ lia baptopatro— vojaĝi de nun kun mono kaj kun la aliaj menciitaj provizoj, kaj aldonis, ke la hidalgo vidos, kiel utilaj li trovos ilin, kiam li malplej tion atendos.
Don Quijote promesis plej precize obei liajn konsilojn, kaj nia hidalgo tuj sekve ricevis la ordonon vigili super la armoj en granda korto apuda al la gastejo. Li kunprenis la armojn, metis ilin sur trogon starantan apud puto, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj kun brava teniĝo komencis paŝadi tien kaj tien antaŭ la trogo; kaj kiam komenciĝis la paŝado, komencis fali la nokto.
La mastro rakontis al la ceteraj gastoj pri la frenezo de don Quijote, pri ties vigilo super la armoj, kaj pri lia atendata kavaliriĝo. Mirante pri tiel stranga speco de frenezo, oni iris observi lin de fore kaj rimarkis, ke li foje promenas kun serena teniĝo, foje, apogante sin al la lanco, fikse rigardas la armojn. La nokto fine falis, sed tiel multe helis la luno, ke tiu povus konkuri per brilo kun sia lumopruntanto, do la novican kavaliron oni tre bone distingis.
Tiam unu el la mulistoj, kiu sidis en la gastejo, volis doni akvon al siaj bestoj, do li devus tiucele formeti la armojn de sur la trogo. Don Quijote, vidante lin proksimiĝi, lin avertis laŭte:
Читать дальше