—Kiu estas tiu barele granda? —diris la pastro.
— Don Olivante de Laura —respondis la barbiro.
—Ties aŭtoro —diris la pastro— verkis ankaŭ Ĝardeno de floroj , kaj vere mi ne scias, kiu el la du libroj estas pli vera, aŭ, se paroli ĝuste, malpli mensoga. Mi diru nur, ke pro sia stulto kaj aroganto don Olivante pereos en la kralo.
—Prenu la sekvantan: Florismarte de Hirkanio —diris la barbiro.
—Ĉu aperas ankaŭ sinjoro Florismarte? —respondis la pastro—. Mi ĵuras, ke li tuj vizitos la kralon, malgraŭ la strangaj cirkonstancoj de sia naskiĝo kaj siaj fantastaj aventuroj; nenion pli bonan meritas la seko kaj duro de ĝia stilo. Ĝin elĵetu kaj ankaŭ ĉi alian libron, sinjorino.
—Tre volonte, mia sinjoro —respondis la mastrumantino kaj ĝoje plenumis la ordonon.
—Jen La kavaliro Platir —diris la barbiro.
—Antikva libro —komentis la pastro—. Nenion indulgeblan oni trovas en ĝi. Ĝi akompanu la aliajn.
Tio efektiviĝis, kaj oni apertis alian libron por vidi la titolon: La kavaliro de la kruco .
—Pro tiel sankta titolo oni inklinus ignori la stulton de la libro. Sed oni diras, ke post la kruco embuskas la demono. Do ĝi ricevu la fajron.
La barbiro prenis alian libron kaj diris:
—Jen Spegulo de kavaliraĵoj .
—Mi bone konas ĝin —diris la pastro—. En ĝi rolas sinjoro Reinaldos de Montalbán kun siaj amikoj kaj kompanoj, pli ŝtelemaj ol Kako, kaj la dek du paruloj de Francujo kun la verfidela historiisto Turpín; mi emas kondamni ilin nur al konstanta ekzilo, konsiderante, ke ili parte inspiris la faman Mateo Boyardo, kaj ke de ĉi lasta ŝpinis sian ŝtofon la kristana poeto Ludovico Ariosto, kiun mi ne respektos, se mi trovos lin ĉi tie parolanta en alia lingvo diferenca de la lia; sed se li esprimas sin itale, mi lin alpremos al mia koro.
—Mi havas lian libron en la itala —diris la barbiro— sed ne komprenas ĝin.
—Despli bone, ke vi ne komprenas [52] [52] La pastro tion preferas, pro la obscenaj partoj de Orlando furioso , la aludita verko.
—respondis la pastro—. Kaj nenion oni perdus, se la sinjoro kapitano [53] [53] T.e. Jerónimo de Urrea, fuŝa tradukinto de Orlando furioso .
ne estus farinta lin kastiliano, ĉar tiel li prenis de li grandan parton de ties origina valoro. Al la sama rezulto venas ĉiuj tradukantoj de versoj, ĉar, kiom ajn zorge kaj kompetente ili laboras, neniam ili sukcesas redoni plene la esencon de la originaloj. Do ĉi libron kaj la ceterajn pri aferoj de Francujo, se tiajn ni trovos ĉi tie, ni apartigu kaj metu en sekan puton, ĝis ni fine decidos ilian definitivan sorton. Oni esceptu Bernardo del Carpio , kiu, mi scias, troviĝas ie ajn ĉi tie kaj alian titolitan Roncesvalles . Kiam ilin mi trafos, ili iros rekte en la manojn de la mastrumantino, kaj de la ŝiaj senkompate en la fajron.
La barbiro aprobis ĉion ĉi kaj rigardis bonaj kaj ĝustaj tiajn opiniojn. Li tute certis, ke la pastro estas tiel bona kristano kaj amiko de la vero, ke nenial li kapablus diri mensogon. La barbiro apertis alian libron, vidis, ke temas pri Palmerín de Oliva , kaj ke apud ĝi sidas la titolita Palmerín de Anglujo . Observinte ilin, diris la licenciulo:
—La olivon oni pistu kaj bruligu, kaj eĉ ne ties cindro restu, sed la palmon de Anglujo oni gardu kaj konservu kiel unikaĵon, kaj oni faru por ĝi skatolon, kian trovis Aleksandro inter la trezoroj postlasitaj de Dario, kaj destinis enteni la verkojn de Homero. Palmerín de Anglujo respektindas pro du motivoj: unue, ĝi tre bonas per si mem; due ĝin verkis, laŭ la famo, iu sprita reĝo de Portugalujo. La aventuroj en la kastelo de Miraguarda estas bonegaj kaj lerte elpensitaj; la dialogoj, ĝentilaj kaj klaraj, spegulas dece kaj vere la karakteron de ĉiu parolanto. Do mi diras, majstro Nicolás, ke, se vi ne havas kontraŭan opinion, ĉi libro kaj Amadís de Gaŭlio saviĝu de la fajro; kaj la ceteraj, sen pliaj esploroj, pereu.
—Ne, amiko mia —respondis la barbiro—, ĉar jen mi havas ĉi tie la faman Don Belianís .
—Li —diris la pastro— kaj ankaŭ la dua, tria kaj kvara partoj de la libro bezonas iom da rabarbo por evakui el si sian troan galon. Same necesas, ke oni elprenu la parton pri la kastelo de la Famo kaj aliajn pli gravajn impertinentojn. Do ni allasos al ili sufiĉan tempon, ke ili sin korektu, kaj se efektive ili montros ian pliboniĝon, ni traktos ilin aŭ juste aŭ mizerikorde; dume tenu ilin en via hejmo, sed zorgu, ke aliaj homoj ne legu ilin.
—Tre volonte —respondis la barbiro.
La pastro ne volis plu laciĝi legante la titolojn, do ordonis la mastrumantinon preni la librojn grandajn kaj ĵeti ilin ĉiujn al la kralo. La ordono trafis ne surdan orelon, sed virinon, kiu deziregis bruligi la librojn, eĉ pli ol akiri al si plej grandan kaj fajnan ŝtofon, do prenante ok volumojn per unu fojo, ŝi ilin ĵetis tra la fenestro. Ĉar ŝi ĉirkaŭprenis tiel multajn samtempe, unu elfalis ĉe la piedojn de la barbiro, li volis scii ĝian titolon kaj legis: Historio de la fama kavaliro Tirante el Blanco .
—Dio laŭdatu! —laŭte ekkriis la pastro—. Tirante el Blanco ĉi tie! Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi konsideras, ke mi trovis trezoron da plezuro kaj minon da distro. Tie troveblas Kirieleisón de Montalbán, kuraĝa kavaliro; lia frato Tomás de Montalbán; la kavaliro Fonseca; la batalo de la kuraĝa Tirante kontraŭ la hundo; la spritaĵoj de la pucelo Placerdemivida; la amoj kaj mensogoj de la vidvino Reposada; ŝia moŝto la imperiestrino, kiu enamiĝis al sia ŝildisto Hipólito… Vere, amiko, en ĉi libro, laŭstile la plej bona en la mondo, la kavaliroj manĝas, dormas, forpasas en la lito kaj testamentas ĉe la horo de la morto. Krome okazas en ĝi multo alia, kiu mankas en la ceteraj libroj kavaliraj. Tamen ĝia aŭtoro meritas vivodaŭran punon je galeroj, ĉar li ne helpis sin per la stultaĵoj propraj al tiaj libroj. [54] [54] La pastro parolas ironie, kvazaŭ li estus fervora leganto de fantastaj kavaliraĵoj kaj, kiel tia, li ĉagreniĝus pro la manko, en Tirante el Blanco , de la kutimaj, kaj ŝatataj, absurdoj kaj ridindaĵoj.
Prenu ĝin hejmen, legu ĝin kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.
—Kun plezuro —respondis la barbiro—, sed kion ni faros el la ĉi restantaj libretoj?
—Ili certe estas ne kavaliraj, sed poeziaj —diris la pastro.
Li apertis unu, vidis ĝian titolon La Diana , de Jorge de Montemayor, supozis, ke la ceteraj estas de la sama speco, kaj diris:
—Ili ne meritas bruli, kiel la aliaj, ĉar ili nek faras nek faros tiom da damaĝo kiom la kavaliraj libroj. Temas pri verkoj sane distraj, kaj de ili oni ricevas nenian damaĝon.
—Ve, mia sinjoro! —diris la nevino—. Via moŝto devus ordoni bruligi ankaŭ ilin, ĉar, se mia sinjoro onklo resaniĝos de la kavalirisma malsano, ekzistas la danĝero, ke, se li legos la poemojn, li kapricos tiam fariĝi paŝtisto kaj vagadi tra arbaroj kaj herbejoj kantante kaj ŝalmante, aŭ, eĉ pli mave, fariĝi poeto, kio laŭdire estas afekcio senrimeda kaj kontaĝa.
—Ĉi pucelo pravas —diris la pastro— kaj konvenas apartigi de la vojo de nia amiko eventualan ŝtonon de falpuŝiĝo. Kaj ĉar ni komencis per La Diana de Montemayor, ŝajnas al mi, ke ĝi ne devas bruli, kaj ke prefere oni elprenu el ĝi ĉion pri la sorĉistino Felicia kaj la magia akvo, preskaŭ ĉiujn versojn maĵorajn, [55] [55] Havantaj pli ol ok silabojn.
tiel, ke nur restu al ĝi la prozo kaj la honoro esti la unua inter la libroj de ĝia speco.
Ĉi sekvanta —diris la barbiro— estas La Diana nomata dua , verkita de El Salmantino, kaj jen ankoraŭ alia kun la sama titolo, kiun verkis Gil Polo.
Читать дальше