—Certe, mia sinjoro onklo —diris la nevino—, sed, kial vi implikiĝas en tiajn kverelojn? Ĉu ne pli bone resti pace hejme, anstataŭ vagi tra la mondo serĉante kion ne valoras renkonti, kaj ignorante, ke multaj iras tondi kaj revenas tonditaj?
—Ho nevino mia! —respondis don Quijote—. Kiel erare vi faras viajn kontojn! Oni provu tondi min, kaj mi deŝiros la barbon de la provantoj, antaŭ ol ili sukcesos tuŝi al mi eĉ la pinton de unu sola haro!
La virino ne volis jam respondi, ĉar li komencis bruli de kolero. Nu, okazis, ke li restis ĉe si dek kvin tagojn tre kviete, montrante nenian signon, ke li deziras ripeti la unuajn ekstravagancojn, kaj tenante amuzegajn disputojn kun siaj amikoj la pastro kaj la barbiro; li insistis, ke la mondo pleje bezonas vagantajn kavalirojn, kaj ke, per li, reviviĝos la kavalirismo. La pastro foje kontraŭdiris, foje konsentis, ĉar, se li ne uzus tian ruzon, li ne povus plu rilati kun li.
Tiutempe don Quijote klopodadis gajni al si najbaran kampulon, riĉan je boneco (se oni povas nomi malriĉulon riĉa) [58] [58] Alia ebla traduko: «homon honestan (se oni povas nomi malriĉulon honesta)». Cervantes ludas per la du signifoj de la hispana «hombre de bien»: «honesta, bona homo» kaj «riĉa homo».
sed kun nur iometo da cerbo en la kapo. Don Quijote tiel insistis kaj promesis, ke la povra kampulo fine konsentis iri kun li kiel ŝildisto. Don Quijote diris al li interalie, ke li akompanu lin kun ĝoja koro, ĉar povus okazi, ke, pere de ajna aventuro, li, don Quijote, povus senplie gajni insulon kaj nomi lin ties gubernatoro. Konvinkite de tia promeso kaj aliaj similaj, Sancho Panza (tiel li nomiĝis) lasis siajn edzinon kaj filojn kaj dungiĝis al don Quijote.
Nia hidalgo okupiĝis poste, havigante al si monon; foje vendante ion, foje lombardante tion, ĉiuokaze subpreze ĉion cedante, li kolektis sufiĉan sumon. Li petis de amiko, kaj ricevis, rondan ŝildon, [59] [59] Certe la unua ŝildo de don Quijote perdiĝis aŭ neripareble rompiĝis. Ŝildojn rondajn portis nur la surpiedaj batalantoj, do la rajdanta figuro de don Quijote vidiĝis des pli groteska kun tiel malkongrua ŝildo.
kaj, flikinte, kiel li povis, sian frakasitan kaskon, sciigis al sia ŝildisto Sancho la tagon kaj la horon de ilia proksima eliro, por ke li anticipe sin ekipu per ĉio necesa; don Quijote speciale rekomendis lin porti dusakon. Sancho respondis, ke tion li faros, kaj ke li portos ankaŭ sian bonegan azenon, ĉar longe piediri lacigas lin.
La mencion pri la azeno igis don Quijote mediti, ĉu ajna vaganta kavaliro iam havis ŝildiston surazene rajdantan, sed neniun tian kazon li povis memori; tamen li permesis lin porti la azenon, kvankam li havis la intencon provizi lin per pli deca rajdobesto, kaj tiacele li pensis forpreni, post duelo, la ĉevalon de la unua insolenta kavaliro renkontota. Don Quijote ekipis sin per ĉemizoj kaj, kiom li povis, per ĉio alia, konforme al la konsiloj de la gastejestro.
Ĉion aranĝinte kaj pretiginte, sen adiaŭi Sancho Panza siajn edzinon kaj filojn, kaj don Quijote siajn nevinon kaj mastrumantinon, ili eliris nevidate el la vilaĝo iun nokton, kaj tiel longe ili rajdis, ke ĉe la tagiĝo ili certis, ke, se okaze serĉataj, ili estus netroveblaj.
Sancho Panza rajdis kiel patriarko sur la azeno, kun sia dusako kaj sia boto, [60] [60] Neologismo. Hispane «bota». Tipe hispana, manportebla fel-saketo por vino, el kie oni senpere trinkas. Ĝia formo iom similas la formon de la porpieda boto.
kaj kun la granda deziro baldaŭ vidi sin gubernatoro de la promesita insulo. Okazis, ke don Quijote hazarde prenis kaj sekvis la saman vojon de la unua vojaĝo, t.e. tra la kampoj de Montiel, kaj li sentis sin ne tiel malkomforte kiel la pasintan fojon, ĉar en tiel frua horo la suno, trafante ilin oblikve, ne tro ĝenis. Sancho Panza diris nun al sia mastro:
—Ne forgesu via moŝto kion vi promesis al mi pri la insulo, ke mi scios ĝin regi, kiom ajn granda ĝi estas.
—Sciu, amiko Sancho Panza —respondis don Quijote—, ke la antikvaj vagantaj kavaliroj kutimis fari siajn ŝildistojn gubernatoroj de insuloj kaj regnoj, kies teritorion ili konkeris. Mi havas ne nur la firman intencon teni min al tiel dank-elmontra moro, sed eĉ pli grandanime rilati al ĝi, ĉar kelkfoje, eble preskaŭ ĉiuokaze, la antikvaj kavaliroj atendis ĝis liaj ŝildistoj oldiĝis, kaj nur tiam, jam pli ol sataj servadi kaj suferi la rigoron de mizeraj tagoj kaj eĉ pli mizeraj noktoj, ili ricevis la titolon de grafo, aŭ maksimume de markizo, de ia sensignifa valo aŭ provinco. Sed, se ni ambaŭ vivos, eble de nun ĝis ses tagoj mi povos gajni al mi regnon kun dependaj teritorioj, plej konvenaj por ke mi kronu vin reĝo de unu el ili. Ne rigardu tion troa, ĉar al kazoj kaj okazoj tiel eksterordinaraj kaj neimageblaj frontas la kavaliroj, ke mi povos facile doni al vi eĉ pli ol mi promesas.
—Tiel do —respondis Sancho Panza—, se pro unu el la mirakloj, pri kiuj vi ĵus parolis, mi fariĝos reĝo, mia edzino Juana Gutiérrez estos almenaŭ reĝino, kaj miaj filoj, infantoj.
—Tute certe, kaj ne dubu —respondis don Quijote.
—Tamen mi dubas —diris Sancho Panza—, ĉar mi kredas, ke eĉ se Dio pluvigus kronojn, neniu el ili bone sidus sur la kapon de Mari Gutiérrez. Sciu, sinjoro, ke ŝi, kiel reĝino, ne valorus eĉ du maravedojn. La rango de grafino pli konvenos al ŝi, kaj tio, nur se Dio helpos.
—Dio mem decidu —respondis don Quijote— kaj Li donu al ŝi tion, kio plej al ŝi konvenas. Sed vi ne humiliĝu, ĝis la ekstremo kontentiĝi je io sub la rango de provincestro.
—Tute ne, sinjoro —respondis Sancho—, des pli, ke mi havas tiel grandan mastron, kaj vi scios doni al mi ion konforman al miaj kapabloj.
Pri la brava faro de la kuraĝa don Quijote en la terura kaj neniel imagebla aventuro de la vento-muelejoj, kun aliaj eventoj memorindaj
Ĉe tio ili distingis tridek aŭ kvardek vento-muelejojn, kiuj staras sur la kampoj de Montiel, kaj, ilin vidante, don Quijote diris al sia ŝildisto:
—La fortuno gvidas niajn paŝojn, eĉ pli bone ol ni dezirus, ĉar vidu, amiko Sancho, tie aperas tridek kaj kelkaj monstraj gigantoj. Mi pensas ilin ataki kaj mortigi, kaj ni komencos riĉiĝi per tio, kion ni prenos de ili. Ni faras justan militon kaj grandan servon al Dio ekstermante tiel malignan rason de sur la surfaco de la tero.
—Kiuj gigantoj? —demandis Sancho.
—Jen ili, tie for —respondis lia mastro— kun la longaj brakoj. Okazas, ke ekzistas tiaj gigantoj kun brakoj preskaŭ ses mejlojn longaj.
—Atentu via moŝto —diris Sancho—. Tie aperas ne gigantoj, sed vento-muelejoj, kaj kio ŝajnas brakoj, tio estas la aloj, kiuj, kiam turnataj de la vento, irigas la muel-ŝtonon.
—Oni klare vidas —respondis don Quijote—, ke mankas al vi sperto pri aventuroj. Gigantoj ili estas, kaj, se vi timas, retiriĝu kaj preĝu, dum mi alfrontas ilin en feroca kaj danĝer-plena batalo.
Tion dirinte, li spronis la ĉevalon kaj ignoris la kriojn de la ŝildisto Sancho, kiu avertis lin, ke li iras ataki ne gigantojn, sed vento-muelejojn. Sed tiel certis don Quijote, ke temas pri gigantoj, ke li nek aŭdis la kriadon de Sancho, nek konsciis pri kio efektive ili estas, kvankam li jam tre proksimis al ili. Kontraŭe, li avancis dirante plenvoĉe:
—Ne fuĝu, kovardaj kaj mizeraj monstroj, nur unu kavaliro vin atakas.
Tiam ekblovis iom da vento, la grandaj aloj komencis moviĝi, kaj ĉe tio don Quijote diris:
—Vi pagos al mi kare, eĉ se vi svingos pli da brakoj ol la giganto Briareo.
Tiel parolinte, li tutkore konfidis sin al sia sinjorino Dulcinea, petis ŝian helpon en tiel danĝera situacio, bone sin ŝirmis per la ŝildo, metis horizontalen la lancon, impetis antaŭen per la pleja galopo de Rocinante, atakis la fronte starantan muelejon, enpuŝis la lancon en la alon, kaj la vento turnis tiun tiel furioze, ke la lanco peciĝis trenante post si la ĉevalon kaj la rajdanton. Don Quijote, forte kontuzita, ruliĝis sur la grundo, Sancho Panza per la pleja rapido de sia azeno alkuris lin helpi, kaj, alvenante, vidis, ke lia mastro ne povas moviĝi: tian bategon ricevis li kaj la ĉevalo.
Читать дальше