—Pardonu via moŝto —diris Sancho—. Kiel dirite, mi scias nek legi nek skribi, do mi ne konas la regulojn de la kavalira profesio, sed de nun mi provizos la dusakon per diversaj specoj de sekaj fruktoj por via moŝto, ĉar vi estas kavaliro, kaj por mi, ĉar mi ne estas kavaliro, rezervos ion kun pli da substanco kaj da kortobirda viando.
—Mi diris —respondis don Quijote—, ne ke la vagantaj kavaliroj nepre devas manĝi nur fruktojn, kiajn vi menciis, sed ke ilia ordinara manĝo certe konsistis el fruktoj kaj el kelkaj herboj troveblaj en la kamparo, konataj de ili kaj ankaŭ de mi.
—Bone, se oni konas la herbojn, ĉar mi komencas suspekti, ke iam necesos profiti tielan scion.
Ĉe tio Sancho elprenis el la dusako kion li menciis, kaj ambaŭ manĝis en amika konkordo. Dezirante serĉi tranoktejon, ili baldaŭ finis sian mizeran kaj sekan manĝon, sursaltis la rajd-bestojn kaj ilin akcelis, intencante alveni, antaŭ la noktiĝo, al iu vilaĝo. Sed apud kelkaj kabanoj de kapro-paŝtistoj ili perdis la sunon kaj la esperon trafi kion ili deziris, do ili decidis tie tranokti. Kiom Sancho bedaŭris, ke li ne alvenis al vilaĝo, tiom ĝojis don Quijote, ke li dormos sub la libera ĉielo. Ĉar ŝajnis al li, ke tiaj okazoj donas al li la ŝancon pruvi sin inda je sia kavalireco.
Pri tio kio okazis inter don Quijote kaj kelkaj kapro-paŝtistoj
La kapro-paŝtistoj varme akceptis la kavaliron, kaj Sancho, kondukinte la ĉevalon kaj la azenon al la loko, kiun li trovis plej konvena, lasis sin altiri al la odoro de kelkaj pecoj de kaprida viando bolantaj en kaldrono super fajro. Li volis rigardi, ĉu ili jam taŭgas por pasi de la kaldrono al la stomako, sed ne povis, ĉar la paŝtistoj apartigis la pecojn de la fajro, etendis sur la grundon kelkajn ŝafajn felojn, tien rapide pretigis sian rustikan manĝon kaj sincerkore invitis la kavaliron kaj la ŝildiston dividi kun ili ties porciojn. La ses paŝtistoj tie tranoktantaj ronde sidiĝis kaj senceremonie petis de don Quijote, ke li sidiĝu sur trogo, kiun ili renversis por li. Don Quijote tion faris kaj Sancho restis stare por plenigi al li la kornon servantan kiel pokalo. Lia mastro, vidante lin stari, diris:
—Por ke vi vidu, Sancho, ke la vaganta kavalirismo havas multe da bono, kaj ke la apartenantoj al ajna branĉo ĝia povas rapide akiri la honoron kaj la estimon de la mondo, mi volas, ke vi sidiĝu miaflanke en la akompano de ĉi bonaj homoj, ke vi okupu la saman nivelon de via mastro kaj natura sinjoro kaj ke vi manĝu kaj trinku el miaj telero kaj glaso, ĉar pri la vaganta kavalirismo oni povas diri, same kiel pri la amo oni diras: ke ĝi ĉion egaligas.
—Mi tre dankas —respondis Sancho—, sed mi devas konfesi al via moŝto, ke, se mi havus abundan manĝon, mi plezure ĝin konsumus, tiel stare kaj solece, kiel side kaj apud imperiestro. Kaj, se diri la veron, nuraj pano kaj cepoj pli bongustas al mi en mia angulo, sen zorgoj pri ĉetablaj etiketoj kaj ceremonioj, ol la meleagro de aliaj lokoj, kie mi devus lante maĉi, ŝpare trinki, ofte viŝi al mi la buŝon, ne terni nek tusi, se mi tion dezirus, nek fari ĉion ceteran permesatan de la soleco kaj la libero. Tiel do, mia sinjoro, bonvolu anstataŭigi per alio pli profitodona kaj konvena la honoron, kiun via moŝto volas fari al mi asertante, ke, en mia ŝildista funkcio, mi estas membro de la vaganta kavalirismo. Mi tre dankas la honoron sed rezignas ĝin de nun ĝis la finiĝo de la mondo.
—Malgraŭ ĉio, sidiĝu, ĉar Dio levas la humiliĝantan.
Kaj preninte lin je la brako, don Quijote devigis lin sidiĝi apude. La paŝtistoj komprenis nenion el tia slango de ŝildistoj kaj migrantaj kavaliroj kaj limiĝis silente manĝi kaj rigardi siajn gastojn, kiuj kun granda senĝeno kaj apetito glutis pecojn de viando grandajn kiel la pugno. Kiam finiĝis la kapridaĵo, oni metis sur la felojn grandan kvanton da glanoj kaj la duonon de fromaĝo pli dura ol mortero. Dume la korno ne ripozis, ĉar ĝi ofte rondiris —jen plena, jen vaka— kiel trogo de norio, kaj baldaŭ elĉerpiĝis la enhavo de unu el la du videblaj felsakoj da vino. Ŝtopinte la stomakon, don Quijote prenis manplenon da glanoj kaj, rigardante ilin atente, eldiris la jenan paroladon:
—Feliĉa la epoko kaj feliĉaj la tempoj, kiujn nomis oraj la antikvuloj, ne pro tio, ke la oro (alte estimata en nia fera epoko) estus facile akirebla, sed pro tio, ke la homoj tiamaj ne konis ankoraŭ la sencon de la vortoj «via» kaj «mia». En tiel glora epoko oni ĉion posedis komune kaj bezonis por manĝi nur levi la manon kaj preni de la branĉoj de fortikaj kaj prodigaj kverkoj ties dolĉan kaj maturan frukton. Klaraj fontoj provizis la homojn per abundego da akvo pura kaj delica. La diligentaj kaj saĝaj abeloj formis sian regnon en la fendoj de la rokoj kaj en la kavoj de la arboj kaj sen ia egoismo proponis al la unua alvenanto la riĉan rikolton de sia dolĉega laboro. La bravaj kork-arboj demetis pro nura ĝentilo sian larĝan kaj leĝeran ŝelon, kiun oni komencis uzi, defende kontraŭ la rigoroj de la ĉielo, por tegmenti la kabanojn konstruitajn sur krude ellaboritaj fostoj. Ĉie regis paco, ĉie amikeco, ĉie konkordo; la peza soko de la kurbaj plugiloj ne kuraĝis ankoraŭ fosi aŭ bori la kompateman internon de nia unua patrino, kies vasta kaj fekunda sino, sin apertis ĉie, sen ia perforto, por nutri, satigi kaj kontentigi sian idaron. La simplaj kaj belaj paŝtistinoj vagadis tiam kun liberaj haroj de valo al valo kaj de monto al monto, portante nur la vualon necesan por kovri kion la ĉasto volas kaj volis, ke oni kovru. Iliaj ornamoj ne similis al la nunaj garnoj, pompaj pro la purpuro de Tiro kaj pro la mult-maniere torturitaj silkoj. Kun nur kelkaj folioj de hedero kaj lapo interplektitaj la tiamaj paŝtistinoj certe vidiĝis tiel elegante tualetitaj kiel la aktualaj korteganinoj, kies rara kaj ekstravaganca modo fontas el la kapricemo de ilia pigra vivo.
»Tiam oni konfesis sian amon same simple kaj sincere, kiel la koro ĝin sentis, kaj oni ne bezonis ĝin emfazi per artifikaj ĉirkaŭparoloj. Nek fraŭdo, nek trompo, nek malico ekzistis miksitaj kun vero kaj sincero. La justico sidis en siaj propraj limoj, kaj ne aŭdacis ĝeni aŭ ofendi ĝin la serĉantoj de favoroj kaj profitoj, dum en la nuna tempo ili ofte ĝin difektas, ĝenas kaj persekutas. La leĝo ne dependis ankoraŭ de la kapricaj interpretoj de la juĝistoj, ĉar tiam ne ekzistis procesoj nek juĝatoj. Kiel dirite, la puceloj kaj la ĉasto libere vagadis sen timi la sintrudon de amoremuloj kaj la atencojn de la lascivo; kaj, se la knabinoj perdis la virgecon, tio okazis, ĉar ili donis sin propravole kaj laŭ sia deziro.
»Sed nun, en nia abomeninda epoko, la puceloj tute ne sekuras, eĉ se oni kaŝus kaj enfermus ilin en alia Kreta labirinto, ĉar tien, tra la fendoj de la muroj, aŭ tra la aero mem, enrompus en la koron de la junulinoj la pesto de la amo, kaj ilin koruptus malgraŭ ties enfermiteco. Tial ke kun la paso de la tempo kreskis la malico, fondiĝis la ordeno de la vagantaj kavaliroj por defendi pucelojn, protekti vidvinojn, kaj helpi orfojn kaj mizerulojn. Mi estas membro de la ordeno, fratoj paŝtistoj, kaj mi vin dankas, ĉar vi kore akceptis kaj regalis min kaj mian ŝildiston. Kvankam la natura leĝo devigas ĉiun homon amike trakti la vagantajn kavalirojn, tamen la fakto, ke vi akceptis kaj regalis nin sen koni tian devon, estas sufiĉa motivo por aprezi ankoraŭ pli varme vian bonvolon.
Tiel longan kaj tute nenecesan oratoraĵon diris nia kavaliro, ĉar la glanoj igis lin memori la oran epokon, kaj li ekhavis la kapricon paroladi al la paŝtistoj, kiuj, sen respondi eĉ unu vorton, aŭskultis lin gape kaj mire. Siaflanke Sancho same silentis, sed ne ĉesis manĝi glanojn kaj ofte vizitis la duan felsakon, kiun oni antaŭe pendigis de kork-arbo, por ke la vino refreŝiĝu. La parolado de don Quijote daŭris pli ol la manĝo, sed, kiam tiu finiĝis, diris unu el la paŝtistoj:
Читать дальше