—Frato Sancho —respondis don Quijote— konsideru, ke ĉi aventuro kaj aliaj de simila speco estas, ne aventuroj de insuloj, sed de vojoj, kaj el ili oni gajnas nur rompon de la kapo aŭ perdon de orelo. Tamen okazas aventuroj tielaj, ke dank’ al ili mi povos fari vin, ne nur gubernatoro, sed io ankoraŭ pli grava. Dume, paciencu.
Sancho varme lin dankis kaj, denove kisinte al li la manon kaj la randon de la kuto, helpis lin surseliĝi. Poste la ŝildisto sursaltis la azenon kaj ekiris post sia mastro, kiu, sen paroli plu kun la kaleŝulinoj kaj eĉ sen adiaŭi ilin, per vigla troto rajdis en proksiman boskon. Sancho sekvis lin per la pleja rapido de sia azeno, sed Rocinante marŝis tiel longapaŝe, ke la ŝildisto, vidante sin ĉiufoje pli dista, devis krii al sia mastro, ke li haltu kaj atendu. Don Quijote tion faris, bridante la ĉevalon. Fine la laca Sancho alvenis kaj diris:
—Mi pensas, sinjoro, ke konvenus al ni serĉi la protekton de preĝejo, ĉar vi lasis en tiel mizera stato vian kontraŭulon, ke sendube oni denuncos la aferon al la Santa Hermandad, [67] [67] Hispane «Sankta Frataro»: iama institucio por persekuto kaj aresto de krimuloj en kampoj kaj neloĝataj lokoj.
kaj oni povus aresti nin. Kaj, je Dio, se oni enkarcerigus nin, ni ŝvitus per sango antaŭ ol retrovi la liberon.
—Silentu! —respondis don Quijote—. Ĉu iam vi vidis aŭ legis, ke vaganta kavaliro respondus pri siaj agoj antaŭ la justico, kiom ajn estis la nombro de liaj homicidoj? [68] [68] Neologismo: Homo-mortigo.
—Mi preferas ignori omecillos [69] [69] En la antikva hispana lingvo: «rankoro», «malbonvolo». Sancho ne bone komprenas la vorton «homicido» kaj konfuzas ĝin kun «omecillo».
—diris Sancho—. Kontraŭ neniu mi sentis ilin. Sed mi ne ignoras, ke la duelantoj estas koncerno de la Santa Hermandad. Ĉio alia ne gravas.
—Nu, ne zorgu, amiko —respondis don Quijote—. Mi elprenus vin el la manoj de la ĥaldeoj, [70] [70] Ŝajnas aludo al la diroj de la profeto Jeremia, ke Dio ĵetos la judojn en la manojn de la ĥaldeoj.
des pli el tiuj de la Hermandad. Sed diru, ĉu vi vidis iam sur la tuta tero kavaliron pli bravan ol mi? Ĉu vi legis en la historio pri alia homo pli kuraĝa por ataki, pli hardita por elteni, pli lerta por vundi kaj pli ruza por renversi?
—Verdire, eĉ ne unu historion mi legis, ĉar mi scias nek legi, nek skribi, sed mi certas, ke en mia tuta vivo mi ne servis mastron tiel aŭdacan kiel via moŝto. Kaj Dio volu, ke tian aŭdacon ni ne pagu, kie mi diris. Sed mi petas vian moŝton, bonvolu kuraci vin, el la orelo fluas multa sango. En la dusako mi portas ĉarpion kaj iom da blanka ungvento.
—Tio tute ne necesus —respondis don Quijote— se mi estus farinta fiolon da balzamo de Fierabrás, kies unu sola guto ŝparas tempon kaj kuracilojn.
—Pri kia fiolo kaj pri kia balzamo temas? —demandis Sancho.
—Dank’ al la balzamo, kies recepton mi tenas en la memoro, oni ne devas timi pereigajn vundojn, eĉ ne la morton mem. Mi faros iom da balzamo, transdonos ĝin al vi, kaj se vi vidus, ke en batalo oni trahakas min ĉe la mezo de la korpo —kio ofte okazas al la kavaliroj—, vi devus fari nur tion: preni la parton de la korpo falintan al la grundo kaj tre delikate, sen doni tempon al la sango frostiĝi, alpremi ĝin al la alia duono restinta sur la selo, zorgante, ke la du partoj juntiĝu plej ekzakte. Poste vi donus al mi du glutojn de la balzamo kaj vidus min denove sana kiel pomo.
—Se tiel —diris Sancho—, jam de nun mi rezignas la regadon de la promesita insulo, kaj kiel pagon de miaj multaj kaj bonaj servoj mi volas nur, ke via moŝto donu al mi la recepton de tiel mirinda likvoro, ĉar mi pensas, ke ĉiu unco da ĝi valoras, kie ajn, almenaŭ du realojn, kaj mi bezonas ne pli por honeste kaj ripoze vivi. Sed mi volus scii, ĉu fari ĝin kostas multe.
—Per ne pli ol tri realoj oni povas fari dek du pindojn.
—Je Dio! Kion do atendas via moŝto, ke vi ne faras ĝin, ke mi lernu?
—Silentu, amiko —respondis don Quijote—. Mi rezervas por vi pli grandajn sekretojn kaj eĉ pli grandajn rekompencojn. Sed nune mi flegu min, ĉar la orelo doloras min, pli ol mi volus.
Sancho elprenis el la dusako ĉarpion kaj ungventon. Sed kiam don Quijote rimarkis sian kaskon frakasita, li preskaŭ perdis la kapon kaj, metante la manon sur la glavon kaj levante la rigardon al la ĉielo, diris:
—Mi ĵuras je la Kreinto de ĉiuj aĵoj, kaj je la kvar sanktaj evangelioj en ties tuto, vivi la saman vivon, kiun la granda markizo de Mantua trudis al si, kiam li ĵuris venĝi la morton de sia nevo Valdovinos, t.e. ne manĝi el surtabla pano nek kuŝi kun la edzino, aparte de aliaj aferoj, kiujn mi forgesis, sed al kiuj mi same devontigas min, ĝis mi plene venĝos min kontraŭ la persono farinta al mi ĉi ruinon.
—Konsideru via moŝto, sinjoro don Quijote, ke se la kavaliro plenumis vian ordonon prezentiĝi antaŭ doña Dulcinea de El Toboso, li kvitiĝis; kaj li ne meritas alian punon, se li ne faris novan delikton.
—Vi parolis trafe kaj saĝe —respondis don Quijote—, do mi nuligas la ĵuron rilate la novan venĝon kontraŭ li, sed reĵuras kaj konfirmas, ke mi vivos la vivon menciitan, ĝis mi perforte prenos de kavaliro alian kaskon tiel bonan. Kaj kredu, mia ĵuro ne estos nura ŝaŭmo kaj fumo. Ekzistas la imitenda precedenco, ke tio sama okazis punkton post punkto rilate la helmon de Mambrino, kiu helmo tiel kare kostis al Sacripante.
—Prefere sendu tiajn ĵurojn al la diablo, sinjoro, ĉar ili difektas la sanon kaj damaĝas la konsciencon. Kion fari do, se ni ne renkontos dum longa tempo unu homon kun kasko? Ĉu observi la ĵuron, kaj ĝene kaj komfortomanke dormi vestita, ne kuŝi en loĝata loko kaj fari la aliajn mil pent-oferojn de la olda kaj freneza markizo de Mantua, kies ĵuron vi volas nun revalidigi? Konsideru via moŝto, ke sur ĉi vojo ordinare iras, ne armitaj kavaliroj, sed mulistoj kaj ĉaristoj, kaj aparte de tio, ke ili ne portas helmon, eble ili eĉ ne aŭdis tian vorton en sia tuta vivo.
—Vi ne pravas ĉe tio —diris don Quijote—, ĉar, antaŭ ol pasos du horoj, vidiĝos sur ĉi vojoj pli da kavaliroj, ol da ili sieĝis la kastelon Albraca por kapti la belan Angélica.
—Nu bone, estu tiel, kaj Dio volu, ke ni sukcesu, kaj ke baldaŭ alvenu la momento gajni la insulon, kiu tiel kare kostas al mi. Poste mi mortus kontenta.
—Mi jam diris, ke vi ne devas zorgi pri tio, Sancho, ĉar, manke de insulo, la regno de Danujo aŭ de Sobradisa konformus al vi kiel ringo al fingro, kaj eĉ pli plezurigus vin pro tio, ke ili situas sur firma tero. Tio okazos siatempe, sed nun prefere rigardu, ĉu vi havas en la dusako ion por manĝi. Ni devas baldaŭ serĉi kastelon, kie tranokti kaj fari la balzamon, ĉar, je Dio, la orelo tre doloras min.
—Mi havas unu cepon, unu pecon de fromaĝo kaj kelke da pankrustoj —diris Sancho— Ne tre valora viktualio por tiel brava kavaliro kiel via moŝto.
—Tre falsan opinion vi havas! Sciu, Sancho, ke la vagantaj kavaliroj rigardas afero de honoro fasti unu tutan monaton kaj, kiam ili manĝas, nutri sin per io ajn ĉe-mane. Vi bone komprenus ĉion ĉi, se vi estus leginta tiom da historioj kiel mi. En ties paĝoj mi ne trovis, ke la kavaliroj manĝis, escepte en okazaj kaj pompaj festenoj aranĝitaj honore al ili. La ceterajn tagojn ili nutris sin per floroj de la kampoj. Kompreneble ili ne povis vivi sen manĝi kaj sen kontentigi la aliajn naturajn bezonojn, ĉar ili estis homoj kiel ni, sed oni devas konsideri ankaŭ, ke ili pasigis la pliparton de sia vivo en boskoj kaj dezertoj kaj sen kuiristo, do ilia ordinara manĝo certe konsistis el simpla viktualio, kiel tio, kion vi ĵus proponis al mi. Tiel, do, amiko Sancho, kio min plezurigas ne devas vin aflikti, kaj bonvolu ne refari la mondon nova, nek elsvingi la vagantan kavalirismon el ties ĉarniroj.
Читать дальше