—Diru «Sara» —respondis don Quijote, ne povante elteni la misprononcojn de la paŝtisto.
—Sarna vivas tre longe —diris Pedro—, kaj se vi, sinjoro, korektos min ĉiumomente, ni ne finos eĉ en unu jaro.
—Pardonu, amiko. Mi vin avertis pro la granda diferenco inter «Sarna» kaj «Sara». Sed vi tre trafe respondis, ĉar pli longe vivas sarna ol Sara. Kaj plu rakontu… mi ne interrompos vin denove.
—Mi diras, do, mia tre kara sinjoro, ke en nia vilaĝo vivis kampulo eĉ pli riĉa ol la patro de Crisóstomo. Li nomiĝis Guillermo, kaj Dio donis al li, krom multaj kaj grandaj havoj, filinon, kies patrino mortis akuŝante ŝin. Ŝi estis la plej virta virino de ĉi regiono, kaj mi kvazaŭ vidas nun ŝian vizaĝon kun la luno en unu vango kaj la suno en la alia. Sed precipe ŝi estis tre diligenta mastrumantino kaj amikino de la mizeruloj, do mi kredas, ke ŝia animo ĝuas nun ĉe Dio, en la transa mondo. Ŝia edzo Guillermo pereis de aflikto pro la morto de tiel bona virino, lasinte la filinon, riĉan kaj tre junan, sub la zorgado de unu el ŝiaj onkloj, pastro kaj prebendulo de nia vilaĝo. La knabino kreskis tiel bela, ke ŝia aspekto memorigis al ni la grandan ĉarmon de ŝia patrino, kaj oni jam pensis, ke la filino superus ŝian belon. Kaj okazis, ke, kiam ŝi atingis la dekkvaran aŭ dekkvinan jaron de ŝia vivo ĉiu, kiu ŝin vidis, dankis Dion, ĉar Li kreis ŝin tiel bela, kaj la pliparto freneze enamiĝis al ŝi. Ŝia onklo gardis ŝin tre zorge kaj apenaŭ permesis ŝin eliri el la domo; tamen la famo pri ŝia granda belo tiel diskoniĝis, ke pro tio, kaj pro ŝiaj multaj riĉoj, venis la plej bonaj viroj, ne nur de nia vilaĝo, sed de la aliaj en rondo de multaj mejloj, peti, insisti kaj tedi ĉe ŝia onklo, ke li donu ŝin edzinige. Li certe volis fari tion, kiam ŝi atingis sufiĉan aĝon, sed, kiel bona kristano, li preferis atendi, ke ŝi mem libervole decidu. Al tio ne puŝis lin la penso, ke, prokrastante ŝian edzinigon, li plu ricevos la profitojn kaj avantaĝojn de sia kuratoreco. La honestan intencon de la pastro oni rekonis kaj laŭdis en la babil-rondoj de la vilaĝo. Sciu, sinjoro vaganto, ke en ĉi lokoj ŝpare loĝataj, ĉion oni komentas kaj kritikas, kaj estu certa, kiel mi, ke pastro sendube kondutas treege bone, kiam liaj paroĥanoj devas laŭde paroli pri li, speciale en la vilaĝoj.
—Vi pravas —diris don Quijote— kaj nun daŭrigu. La rakonto bonegas, kaj vi, Pedro, diras ĝin kun gracio.
—La graco de Dio ne manku al mi. Nu, bone. Kvankam la onklo informis la nevinon pri la kvalitoj de ĉiuj svatiĝanto kaj petis ŝin elekti unu laŭvole kaj edziniĝi, ŝi nur respondis, ke ŝi ankoraŭ ne inklinas al tio, kaj, ke, estante tiel juna, ŝi ne sentas sin kapabla porti la ŝarĝon de la edzineco. Ĉe tiel ŝajne prudentaj ekskuzoj, la onklo ĉesis urĝi ŝin kaj atendis, ke, kiam ŝi iom pli maturiĝos, ŝi scios elekti al si taŭgan kompanon laŭ sia gusto. Li diris, kaj diris prave, ke la gepatroj devus ne aranĝi la edziĝon de la filoj kontraŭ ties volo. Sed jen, unu tagon, subite kaj neatendite Marcela aperis paŝtistine vestita, kaj malgraŭ la opono de sia onklo kaj la ceteraj vilaĝanoj, ŝi iris al la kampoj kun la aliaj paŝtistinoj kaj dediĉis sin gardi sian brutaron. De kiam oni ŝin vidis publike, kaj ŝia belo montriĝis al ĉies okuloj, mi ne povus ĝuste kalkuli kiom da riĉaj junuloj, hidalgoj kaj kampuloj surmetis veston paŝtistan kiel Crisóstomo, kaj nun sekvas kaj provas amindumi ŝin. Unu el ili, kiel dirite, estis nia mortinto, kaj laŭfame li sentis al ŝi, ne amon, sed adoron. Oni ne pensu, tamen, ke Marcela, elektinte tiel liberan kaj senĝenan vivmanieron, pekis eĉ minimume kontraŭ sia ĉasto kaj virto; male, tiel rigore ŝi zorgas sian honoron, ke neniu el ŝiaj adorantoj kaj aspirantoj fanfaronis, nek povas rajte fanfaroni, ke ŝi donis al li eĉ joton da espero, ke ŝi cedos al liaj deziroj. Kvankam ŝi ne evitas la kompanion kaj konversacion de la paŝtistoj kaj traktas ilin ĝentile kaj afable, se iu kuraĝas riveli al ŝi sian intencon, eĉ la ĝustan kaj sanktan de la edziĝo, Marcela ĵetas lin for de si, kvazaŭ per katapulto. Ŝi, tiel kondutante, pli damaĝas ol la pesto, ĉar ŝia belo kaj ĝentilo logas la koron de kiuj volas servi kaj ami ŝin, sed ŝia disdegno kaj rigoro kondukas ilin al la despero, tiom, ke ili ne scias kion diri, kaj nomas ŝin kruela kaj sendanka, inter aliaj similaj vortoj bone priskribantaj ŝian karakteron. Se vi restus ĉi tie kelkan tempon, vi vidus ĉi montojn kaj valojn resoni per la lamentoj de la disdegnatoj ŝin sekvantaj. Ne tre diste de ni staras grupo de pli ol dudek altaj fagoj, kaj sur la glata ŝelo de ĉiu el ili aperas, gravurita, la nomo de Marcela kaj kelkfoje, super ĝi, la figuro de krono, kvazaŭ ŝia adoranto volus klare indiki, ke Marcela portas kaj meritas la kronon de la homa belo. Unuloke plendas paŝtisto, aliloke ĝemas alia; tie aŭdiĝas amaj kanzonoj, ĉi tie desperaj versoj. Unu sopiranto, kun larmoplenaj okuloj ĉiam apertaj, sidas la tutan nokton ĉe la piedo de kverko aŭ de granda roko, ĝis la suno trovas lin, la sekvantan matenon, absorbita en pensoj; alia, sen ĉesigi nek interrompi sian veadon, kuŝas sieste sur arda sablo en la posttagmezo de brula somero kaj sendas siajn plendojn al la kompatema ĉielo. Sed la bela Marcela senĝene kaj facile triumfas super unu, super la alia kaj super la ceteraj; dume, ni atendas en la vilaĝo, kiel finiĝos ŝia orgojlo, kaj kiam aperos la feliĉa viro kapabla dresi tiel sovaĝan naturon kaj ĝui tiel perfektan belon. Mi ĵus rakontis al vi la puran veron, do mi kredas, ke ankaŭ tio, kion diris nia juna paŝtisto pri la kaŭzo de la morto de Crisóstomo, estas vera. Mi konsilas vin, sinjoro, nepre ĉeesti morgaŭ lian enterigon. Ĝi estos vidinda, ĉar Crisóstomo havas multajn amikojn kaj krome, de ĉi tie ĝis la loko, kiun li elektis por sia tombo, distancas nur unu mejlon kaj duonon.
—Volonte mi ĉeestos —diris don Quijote—, kaj mi dankas vin, ĉar vi tre plezurigis min per tiel plaĉa rakonto.
—Ho! —respondis la paŝtisto—, mi ne konas eĉ la duonon de ĉio okazinta al la amantoj de Marcela, sed morgaŭ ni eble renkontos sur la vojo paŝtiston, kiu diros al ni la ceteron. Tamen en la nuna momento prefere iru dormi sub tegmento; alie la nokta roso povus difekti al vi la vundon, kvankam la ungvento, kiun oni ŝmiris al vi, estas tiel bona, ke nenion oni devas timi.
Sancho Panza, kiu sendadis al mil diabloj la senfinan historion de la paŝtisto, urĝis sian mastron eniri dormi en la kabanon de Pedro. Tion li faris kaj pasigis la pliparton de la nokto, pensante pri sia sinjorino Dulcinea, imite al la amantoj de Marcela. Sancho sin aranĝis inter Rocinante kaj sia azeno kaj dormis, ne kiel disdegnata amanto, sed kiel trabatita homo.
Kun la finiĝo de la rakonto pri la paŝtistino Marcela, kaj kun aliaj eventoj
Apenaŭ la aŭroro komencis montriĝi tra la balkonoj de Oriento, kvin el la ses kapristoj leviĝis, iris veki don Quijote, diris lin, ke, se li intencas ankoraŭ ĉeesti la faman enterigon de Crisóstomo, ili akompanos lin. Don Quijote deziris nenion alian, do leviĝis kaj ordonis Sanchon seli tuj la ĉevalon kaj la azenon. Tion faris la ŝildisto kun granda rapido, kaj same rapide ili ekiris sur la vojo. Marŝinte apenaŭ unu mejlon, ĉe la kruciĝo kun unu pado ili vidis veni ses paŝtistojn en nigraj jakoj kaj kun la kapoj kronitaj per girlandoj el cipreso kaj oleandro. Ĉiu portis en la mano dikan bastonon ileksan. Kun ili venis du surĉevalaj hidalgoj en bonaj vojaĝo-kostumoj, akompanataj de tri piedirantaj servistoj. La du grupoj renkontiĝis, ĝentile salutis unu la alian, demandis sin reciproke, kien ili iras, kaj, informiĝinte, ke ĉiuj celas la lokon de la enterigo, denove plu iris jam en unu sola grupo.
Unu el la du rajdantoj, parolante kun sia kompano, diris:
Читать дальше