—Tamen —diris Vivaldo— ŝajnas al mi, ke, se mi ne mislegis, don Galaor, frato de la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, neniam havis difinitan damon, al kiu sin rekomendi, kaj tio ne obstaklis, ke oni lin alte estimis, kaj efektive li estis tre fama kaj sentima kavaliro.
—Sinjoro, unu hirundo printempon ne alportas —diris don Quijote—. Krome, mi scias, ke don Galaor amis en sekreto. Cetere lia kutimo amindumi ĉiun damon plaĉan al li estis natura, do neregebla trajto de lia temperamento. Sed oni bone scias, ke li havis unu solan damon kiel mastrinon de sia koro, kaj al ŝi li sin rekomendis tre ofte, kaj ankaŭ tre sekrete, ĉar li ĉiam fieris, ke li estas tre diskreta kavaliro.
—Nu, se havi amatinon formas parton de la esenco de ĉiu kavaliro, mi pensas, ke ankaŭ via moŝto, pro via kavalira profesio, havas amatinon. Do se vi nur ne fieras je diskreteco, kiel Galaor, mi petegas vin, je la nomo de miaj akompanantoj kaj de mi mem, ke vi diru al ni nomon, landon, rangon kaj belon de via damo. Certe ŝin feliĉigus scii, ke oni diskonigas tra la mondo tion, ke ŝin amas kaj servas tiel granda kavaliro, kiel laŭŝajne vi estas.
Don Quijote profunde suspiris kaj respondis:
—Mi ne povas aserti, ĉu la dolĉa turmentantino mia volas, aŭ ne, ke la mondo sciu, ke mi ŝin servas. Mi scias nur (responde al via tiel ĝentila demando) ke ŝia nomo estas Dulcinea; ŝia lando El Toboso, iu vilaĝo de La Mancha; ŝia rango, almenaŭ princina, tial, ke ŝi reĝas super mi; ŝia belo, superhoma, ĉar en ŝi kolektiĝas la neeblaj kaj ĥimeraj atributoj de la beleco, kiajn la poetoj atribuas al siaj damoj: ŝiaj haroj estas oro; ŝia frunto, elizeaj kampoj; ŝiaj brovoj, ĉiel-arkoj; ŝiaj okuloj, sunoj; ŝiaj vangoj, rozoj; ŝiaj lipoj, koraloj; ŝiaj dentoj, perloj; ŝia kolo, alabastro; ŝia brusto, marmoro; ŝiaj manoj, eburo, kaj la partoj vualataj de la pudoro kontraŭ la rigardo homa estas tielaj, kiel mi imagas kaj kredas, ke la prudento povas nur laŭdi ilin, ne kompari.
—Ni dezirus scii pri ŝiaj antaŭuloj kaj familio —diris Vivaldo.
—Ŝi ne apartenas al la antikvaj familioj Romanaj de Curcio, Cayo kaj Cipiono, nek al la modernaj de Colona kaj Ursino, nek al la katalunaj de Moncada kaj Requesens, nek al la valenciaj de Rebella kaj Vilanova, nek al la aragonaj de Palafox, Nuza, Rocaberti, Corella, Luna, Alagón, Urrea, Foz y Gurrea, nek al la kastiliaj de Cerda, Manrique, Mendoza kaj Guzmán, nek al la portugalaj de Alencastro, Pallas kaj Meneses. Sed ŝi apartenas al la familio El Toboso de La Mancha, kiu, kvankam de moderna deveno, povas tamen doni noblan originon al la plej gloraj familioj de la venontaj epokoj. Kaj oni ne kontraŭdiru min ĉi-rilate, se ne sub la kondiĉoj, kiujn Cervino skribis kaj metis ĉe la trofee kolektitaj armiloj de Roldán: [73] [73] Roldán (Orlando, en la verko de Ariosto) liberigis el malamikaj manoj Cervinon, princon de Skotlando, kiu, kiel montron de dankemo, konservis liajn armiloj kaj metis ĉe ili la jenan skribaĵon: «Armatura d’Orlando Paladino. / Come volesse dir, nessun la muova / che estar non posa con Orlando a prova».
Ilin ne movi,
se vi ne povas
Roldanon provi.
—Kvankam mi devenas de la familio Cachopines de Laredo [74] [74] En la epoko de Cervantes tia nomo estis sinonimo de parvenuo. Vivaldo ĝin uzas ironie por moketi la bombastan «El Toboso de La Mancha» elpensitan de don Quijote.
—respondis Vivaldo—, mi ne aŭdacus kompari ĝin kun tiu de El Toboso de La Mancha. Kvankam, verdire, ĝis nun mi ne aŭdis tian nomon.
—Ŝajnas nekredeble… —diris don Quijote.
La ceteraj kunvojaĝantoj aŭskultis kun granda atento ĉi konversacion, kaj eĉ la paŝtistoj mem konsciis la mankon de saĝo de don Quijote. Nur Sancho Panza, konante lin kaj kunvivante kun li de sia naskiĝo, opiniis vera kion lia mastro diris, kvankam li ne plene kredis tion pri la linda Dulcinea de El Toboso, ĉar, loĝante tiel proksime al El Toboso, li neniam aŭdis pri tia nomo, nek pri tia princino.
Ĉe tio ili rimarkis, ke, de gorĝo inter du altaj montoj descendas proksimume dudek paŝtistoj en nigraj lanaj jakoj kaj kronitaj per girlandoj, kiujn, oni poste vidis, estis unuj cipresaj, kaj aliaj, taksusaj. Ses paŝtistoj portis ĉerkon kovritan per multaj, diversaj floroj kaj branĉoj. Tion vidante, diris unu el la kapristoj:
—La homoj tie portas la kadavron de Crisóstomo, kaj ĉe la piedo de la monto estas la loko, kie, laŭ liaj ordonoj, oni lin enterigos.
Do ili pli rapidis kaj alvenis ĝuste, kiam la paŝtistoj jam metis la ĉerkon sur la grundon, kaj kvar el ili komencis fari foson per akrapintaj pioĉoj flanke de dura roko.
La du grupoj ĝentile salutis unu la alian, kaj poste don Quijote kaj liaj akompanantoj observis la ĉerkon kaj vidis en ĝi, kovritan per floroj kaj en paŝtista kostumo, la kadavron de junulo proksimume tridekjara. Oni vidis ke, kvankam morta, li certe posedis dumvive agrablan mienon kaj vire belan korpon. Ĉirkaŭ li, en la ĉerko mem, kuŝis pluraj libroj kaj multaj paperoj fermitaj kaj nefermitaj. La rigardantoj, la fosantoj de la tombo kaj la ceteraj homoj gardis impresan silenton, ĝis unu el la kadavro-portintoj diris al alia:
—Pro tio, ke vi, Ambrosio, volas skrupule plenumi la testamenton de la mortinto, bonvolu observi, ĉu efektive ni staras sur la loko difinita de Crisóstomo.
—Ĝuste sur la loko —respondis Ambrosio—. Ĉi tie mia karmemora amiko ofte rakontis al mi la historion de sia misfortuno. Ĉi tie, li diris, li vidis por la unua fojo la mortodonan turmentantinon de la homa raso; ĉi tie li konfesis al ŝi por la unua fojo sian sinceran kaj honestan amon, kaj ĉi tie Marcela, por la lasta fojo, disdegne ignoris lin, tiele, ke li metis finon al la tragedio de sia vivo mizera. Kaj je la memoro de tiom da misfortunoj, li volis, ke lia korpo kuŝu ĉi tie en la sino de la eterna forgeso.
Kaj turnante sin al don Quijote kaj liaj kompanoj, li daŭrigis:
—La viro, kies kadavron vi rigardas per kompataj okuloj, posedis animon, kien la ĉielo metis senfinan parton de siaj riĉoj. Tie kuŝas Crisóstomo, unika en talento, senkompara en ĝentilo, elstara en gracio, fenikso en amikeco, prodiga sen mezuro, gaja sen trivialo, fiera sen orgojlo kaj fine, unua en ĉia bono kaj same unua en ĉia misfortuno. Lian amon oni pagis per abomeno, kaj lian adoron per disdegno. Li suplikis bestion, penis moligi marmoron, persekutis venton, kriis en dezerto, servis sendankon kaj ricevis kiel rekompencon, en la mezaj jaroj de la vivo, la viziton de la morto pro la kulpo de la paŝtistino, kies figuron li deziris eternigi en la memoro de la homoj. Tion lastan pruvus la paperoj, kiujn vi rigardas, sed Crisóstomo ordonis min doni ilin al la flamoj, same kiel lian korpon al la tero.
—Vi estus, rilate la paperojn, eĉ pli rigora kaj kruela ol Crisóstomo mem —diris Vivaldo—. Ja nek justas nek decas plenumi ordonon kontraŭan al la racio. Cezaro Aŭgusto pruvis sian saĝon, kiam li ne permesis, ke oni plenumu la volon de la dia Mantuano. [75] [75] Vergilio. Kiel sciate, li ordonis, ke, ĉe lia morto, oni bruligu lian Eneado , kion malhelpis liaj amikoj kaj la imperiestro Cezaro Aŭgusto mem.
Do, sinjoro Ambrosio, donu la korpon de via amiko al la tero, sed ne lian verkon al la forgeso. Ne decas, ke vi neprudente plenumu kion li ĉagrenite ordonis. Male, se vi lasas la paperojn vivi, ankaŭ vivos por ĉiam la kruelo de Marcela kaj servos kiel instruo al la homoj de venontaj tempoj, ke ili sin gardu fali en similan abismon. Ni ĉiuj konas jam la historion de via enamiĝinta kaj senfortuna kompano, vian amikan rilaton kun li, la kaŭzon de lia morto kaj kion li testamentis ĉe la fino de sia vivo. Tiel lamentinda historio pruvas la kruelon de Marcela, la amon de Crisóstomo, la sinceron de via amikeco kaj la sorton de la homoj spron-urĝe rajdantaj sur la vojo, kiun la delira amo montras al ili. Hieraŭ nokte ni sciiĝis pri la morto de Crisóstomo kaj pri la loko de lia enterigo, kaj, puŝitaj de scivolo kaj aflikto, ni deviis de nia vojo por okuli kion ni korpremate aŭskultis. Kiel kompenson do por ĉi aflikta sento nia kaj por nia deziro trovi rimedon al la tragedio, se tio estus ebla, ni petas vin, diskreta Ambrosio (mi petas almenaŭ je mia nomo), ke, anstataŭ destini la paperojn al la flamoj, vi permesu min preni kelkajn.
Читать дальше