Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉapitro 20

Pri la neniam antaŭe vidita nek aŭdita aventuro kiun, kun malpli da danĝero ol iu ajn alia faro plenumita de kavaliro en la mondo, efektivigis la kuraĝa don Quijote de La Mancha

—La humido de la herboj atestas, sinjoro, ke ĉi-proksime troviĝas fonto aŭ rojo; konvenus do iri iom pli antaŭen, ĉar certe ni renkontos lokon, kie ni povos kontentigi ĉi neelteneblan soifon, kiu sendube kaŭzas pli grandan torturon ol la malsato mem.

Don Quijote trovis la sugeston bona. Li prenis la ĉevalon je la brido; Sancho, metinte la restaĵojn de la vespermanĝo sur la azenon, prenis ĝin je la kondukiloj, kaj la du viroj komencis iri sur la herbejo blindulmaniere, ĉar la nokta tenebro tiel densis, ke ili vidis nenion. Ili faris apenaŭ ducent paŝojn, kiam aŭdiĝis granda bruo de akvo, kiel tumulto de torento falanta inter altaj kaj grandaj rokoj. Tiu sono forte ĝojigis ilin kaj, haltinte por aŭskulti de kiu direkto ĝi venas, ili aŭdis subite alian bruegon, tian, ke ilia kontento ĉe la sono de la akvo vaporiĝis, speciale la kontento de Sancho, kiu havis timidan kaj timeman naturon.

Mi diru do, ke la bruon faris taktaj batoj kaj feraj kaj ĉenaj grincoj, kiuj, kombinitaj kun la furioza tondro de la akvo terurus ĉiun homon, krom don Quijote. Kiel dirite, la nokto estis obskura, kaj la du viroj enpaŝis inter altajn arbojn, kies folioj, movataj de mola vento, faris mildan sed maltrankviligan sonon. Tiel do, la soleco, la loko, la obskuro, la bruo de la akvo kaj susuro de la folioj kaŭzis hororon kaj timon, des pli, kiam ili vidis, ke la batoj ne ĉesas, nek la vento kvietiĝas, nek la aŭroro alvenas. Al ĉio ĉi oni aldonu, ke ili ne sciis, kie ili troviĝas. Sed don Quijote kun sia konstante sentima koro saltis sur la ĉevalon, ŝirmis sin per la ŝildo, horizontaligis la pikstangon kaj diris:

—Amiko Sancho, sciu, ke laŭ la volo de la ĉielo mi naskiĝis en ĉi fera epoko nia, por revivigi la epokon de la oro aŭ, kiel oni ordinare diras, la or-epokon. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la kuraĝajn heroaĵojn. Mi diras ankoraŭfoje, ke dank’ al mi, reviviĝos la kavaliroj de la Tablo Ronda, la dek du paruloj de Francujo kaj la naŭ famuloj, kaj mi faligos en la forgeson Platir, Tablante, Olivante, Tirante, la Kavaliron de la Suno, Belianís kaj la tutan gregon da famaj kavaliroj de la pasinta tempo, farante en la nuna tiel grandajn kaj eksterordinarajn aferojn kaj prodaĵojn, ke mi eklipsos iliajn plej glorajn heroaĵojn. Vi bone rimarkas, lojala kaj fidela ŝildisto, ke la tenebro de ĉi nokto, ties stranga silento, la surda kaj konfuza murmuro de la arboj, la senĉesa batado vundanta al ni la aŭdon, la terura bruo de la akvo, kiun ni venis serĉi, kaj kiu ŝajnas torente kaskadi de la montoj de la luno, sufiĉus, kune aŭ unuope, por veki timon, teruron kaj hororon en la brusto de Marso mem, des pli en la personoj ne kutimiĝintaj al ĉi tiaj eventoj kaj aventuroj. Nu, ĉio ĉi, kion mi pentras al vi, spronas kaj instigas mian kuraĝon, kaj en mia brusto la koro krevas de la deziro entrepreni ĉi aventuron, kiom ajn riska ĝi montriĝos. Tiel do, streĉu iom pli la ventrobendon de Rocinante, gardu vin Dio, atendu min ĉi tie ĝis tri tagoj kaj, se en tiu tempo mi ne revenos, iru al nia vilaĝo kaj de tie, farante servon kaj favoron al mi, iru al El Toboso kaj diru al la senkompara sinjorino mia Dulcinea, ke ŝia sklavo-kavaliro mortis entreprenante aferojn, kiuj povus igi lin inda je ŝi.

Aŭdinte sian mastron tiel paroli, Sancho komencis plej amare plori kaj diris:

—Sinjoro, mi ne scias, kial vi volas entrepreni tiel teruran aventuron. Nun estas nokto, oni ne vidas nin, ni povas devii de la vojo kaj eskapi de la danĝero, eĉ se farante tiel, ni ne trinkos akvon dum tri tagoj. Kaj, ĉar oni nin ne vidas, oni ne povus akuzi nin pri malkuraĝo. Des pli, ke mi aŭdis prediki la pastron de nia vilaĝo (vi konas lin tre bone), ke «kiu serĉas danĝeron, en ĝi pereas». Do, ne konvenas tenti la providencon, entreprenante sensencan aventuron, el kiu nur mirakle ni saviĝus; la ĉielo jam faris sufiĉe da mirakloj al via moŝto ŝparante vin esti bernata kiel mi, kaj igante vin la venkinto nedamaĝita kaj sendifekta super tiom da malamikoj viaj, kiuj eskortis la kadavron. Kaj se ĉi argumento nek tuŝas nek moligas vian duran koron, ĝi moliĝu, se vi pensas kaj kredas, ke apenaŭ via moŝto apartiĝos de mi, posedos min tia timego, ke mi donos mian animon al la unua diablo ĝin petonta. Mi eliris el mia vilaĝo kaj forlasis mian edzinon kaj filojn por servi vian moŝton, kredante, ne perdi, sed gajni. Same kiel la monavido fine rompas la sakon, tiel ĝi rompis ankaŭ mian esperon, ĉar, kiam mi plej forte esperis akiri la damnitan kaj favan insulon, kiun via moŝto tiel ofte promesis al mi, mi vidas, ke anstataŭe, vi volas lasi min sola en ĉi loko tiel dista de la homoj. Je la nomo de Dio, sinjoro, ne traktu min tiel senkonsidere, kaj se via moŝto tamen insistas plenumi ĉi aventuron, tion prokrastu almenaŭ ĝis la manteniĝo. Laŭ la scienco, kiun mi lernis paŝtante, de nun ĝis la mateniĝo pasos ne pli ol tri horoj, ĉar la faŭko de la ursino troviĝas super nia kapo, [91] [91] Temas pri la konstelacio Eta Ursino, laŭ kies diversaj pozicioj oni povas proksimume kalkuli, konsiderante la sezonon, kioma horo estas en la nokto. kaj en la noktomezo ĝi vidiĝas en linio kun la liva brako.

—Kiel vi, Sancho, povas vidi, kie kuŝas tia linio, aŭ kie troviĝas la faŭko kaj la kapo, pri kiuj vi parolas? La nokto estas tiel nigra, ke en la tuta ĉielo brilas eĉ ne unu stelo.

—Jes, vi pravas. Sed la timo havas multe da okuloj, kaj, se ĝi vidas eĉ sub la teron, tiom pli supren, en la ĉielon. Cetere oni facile komprenas, ke ne estos longe de nun ĝis la mateniĝo.

—Longe aŭ ne longe —respondis don Quijote—, neniam oni diros pri mi, ke larmoj kaj preĝoj deturnis min de mia kavalira devo. Do mi petas vin, Sancho, ne plu paroli. Dio inspiris al mi en la koron entrepreni ĉi senegalan kaj danĝeran aventuron, kaj Li prizorgos min kaj konsolos vian aflikton. Vi nur firme streĉu la ventrobendon de Rocinante kaj restu ĉi tie. Viva aŭ morta, mi baldaŭ revenos.

Sancho, vidante ke la decido de lia mastro estis nefleksebla, kaj ke larmoj, preĝoj kaj konsiloj neniel lin impresis, decidis helpi sin per ruzo, por, se eble, igi lin atendi ĝis la mateniĝo. Tiel do, kiam li streĉis la ventrobendon de Rocinante, li kunligis lerte kaj nerimarkate la frontajn piedojn de la ĉevalo, per la kondukiloj de sia azeno, tiel, ke kiam don Quijote volis ekiri, li ne povis, ĉar Rocinante movis sin apenaŭ per saltetoj. Sancho Panza, vidante ke lia artifiko sukcesis, diris:

—Nu, Sinjoro, miaj larmoj kaj preĝoj kortuŝis la ĉielon, kaj certe ĝi ordonis, ke Rocinante ne moviĝu. Kaj se vi insistos urĝi kaj sproni ĝin, tio egalos provoki la providencon kaj, kiel oni diras, batadi la venton.

Ĉe tio don Quijote desperis kaj ju pli li spronis la ĉevalon, des malpli li povis movi ĝin. Tiel do, ne suspektante la ekziston de la ligilo, li decidis trankviliĝi kaj atendi, aŭ ĝis la aŭroro, aŭ ĝis Rocinante ekiros, ĉar li sendube kredis, ke ĝian senmovecon kaŭzas, ne ruzaĵo de Sancho, sed io ajn alia. Do li diris:

—Ĉar okazas, Sancho, ke Rocinante vere ne povas moviĝi, mi atendos ĉi tie ĝis la aŭroro ekridos, kvankam mi priploras la tardon de ĝia apero.

—Ne necesas plori —respondis Sancho—. Mi distros vin per rakontoj ĝis la mateniĝo, se okaze vi ne volas deseliĝi kaj iom dormi sur la verda herbo, laŭ la kutimo de la vagantaj kavaliroj, por senti vin malpli laca, kiam la tago venos, kaj vi frontos la senkomparan aventuron, kiu vin atendas.

—Kion vi diras? Deseliĝi? Dormi? Ĉu mi estas do unu el la kavaliroj emaj ripozi meze de danĝeroj? Vi mem dormu, ĉar vi naskiĝis dormema, aŭ faru laŭvole. Mi tenos min al la devo de mia profesio.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x