Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Via moŝto saĝe parolas —diris Sancho—, sed mi dezirus scii, se hazarde ne venos la tempo de la rekompencoj, kaj mi bezonos helpi min nur per la salajro, kiom da mono lukris ŝildisto de vaganta kavaliro en la antikva tempo, kaj ĉu oni dungis lin por monatoj aŭ tagoj da laboro, kiel oni kutimas kun la masonistoj.

—Mi kredas —respondis don Quijote—, ke tiaj ŝildistoj ĉiam laboris ne por salajroj, sed por favoroj. Tamen, en la sigelita testamento, kiun mi lasis ĉe mi, mi atribuis al vi salajron, antaŭzorgante kontraŭ ajna eventualo, ĉar mi ne scias, kiel prosperos la kavalirismo en la mizeraj tempoj nunaj, kaj mi ne volus, ke, pro bagatelo, mia animo damniĝus en la transa mondo. Sciu, Sancho, ke ne ekzistas pli danĝera stato en la mondo ol la stato kavalira.

—Vi pravas —diris Sancho—, se konsideri, ke la nuraj batoj de ful-marteloj sufiĉis por alarmi kaj perturbi la koron de tiel kuraĝa kavaliro, kia vi estas. Cetere, mi certigas vin, ke de nun mi apertos la buŝon nur por honori mian mastron kaj naturan sinjoron, ne por ŝerci pri la aferoj de via moŝto.

—Tiamaniere vi vivos pace sur la surfaco de la tero —respondis don Quijote—, ĉar, post la patroj, la mastroj meritas plenan respekton.

Ĉapitro 21

Pri la akiro, en granda aventuro, de la riĉa kasko de Mambrino, kaj pri aliaj aferoj okazintaj al nia nevenkebla kavaliro

Ĉe tio komencis pluveti kaj Sancho volis sub la kovron de la domo de la ful-marteloj. Sed don Quijote sentis al ili tian abomenon, ĉar pro ili li ridindiĝis, ke li tute ne konsentis rifuĝi tien. Tiel do, la mastro kaj la ŝildisto sin deturnis dekstren kaj alvenis al vojo simila al tiu, kiun ili sekvis la antaŭan tagon. Iom poste don Quijote vidis surĉevalan viron, sur kies kapo brilegis io kiel oro. Tion rimarkante, nia kavaliro turnis sin al Sancho kaj diris:

—Ŝajnas al mi, Sancho, ke ĉiuj proverboj veras, ĉar ilin naskis la sperto mem, patrino de la sciencoj. Kaj aparte vera mortiĝas la proverbo: «Kiam unu pordo fermiĝas, alia apertiĝas». Mi tion diras, ĉar, se la pasintan nokton la Fortuno, mistifikante nin per la martelegoj, fermis al ni la pordon de la aventuro, kiun ni serĉis, nun la sama Fortuno plene apertas alian, por ke ni entreprenu pli bonan kaj pli certan aventuron. Kaj se mi ne sukcesos pasi tra ĉi pordo nuna, la kulpo estos nur mia, kaj mi povos ĝin atribui nek al mia nescio pri ful-marteloj, nek al la obskuro de la nokto. Mi tion diras, ĉar, se mi ne trompiĝas, tie venas homo, sur kies kapo sidas la kasko de Mambrino; kaj rilate ĉi kaskon mi faris la ĵuron, kiun vi konas.

—Zorgu kion vi diras, sinjoro, kaj ĉefe, zorgu kion vi faras —respondis Sancho—. Ne plaĉus al mi, ke aliaj ful-marteloj finus la taskon pisti al ni la cerbon.

—La diablo vin prenu, homo —diris don Quijote—. Kion komunan havas la kasko kun la ful-marteloj?

—Mi ne scias —respondis Sancho—, sed, se mi povus paroli nun tiel multe, kiel mi kutimis, mi certe sukcesus klarigi al vi la aferon, kaj via moŝto komprenus, ke vi trompiĝas.

—Kiel mi povus trompiĝi, kanajlo senskrupula? Ĉu vi ne vidas veni al ni unu kavaliron sur ĉevalo grizmakula kaj kun ora kasko sur la kapo?

—Mi vidas kaj distingas nur, ke unu viro rajdas sur azeno bruna, kia la mia estas, kaj ke sur la kapo li portas ion brilan.

—Nu, temas pri la kasko de Mambrino —diris don Quijote—. Apartiĝu kaj lasu min sola kun li. Vi vidos, ke, por ŝpari tempon, mi plenumos ĉi aventuron sen paroli eĉ unu vorton, kaj ke la kasko, kiun mi tiel forte deziradis, estos fine mia.

—Mi volonte apartiĝos, ne zorgu pri tio —respondis Sancho—. Sed Dio volu, ke el ĉi afero rezultu, ne ful-marteloj, sed mieloj.

—Mi jam avertis vin, frato, ke vi ne plu menciu tion pri la ful-marteloj. Alie mi ĵuras je… mi ne diras je kio, ke mi elbatos el vi la animon.

Sancho silentiĝis, timante, ke lia mastro plenumus la ĵuron tiel draste kaj rekte ĵetitan al li.

Kaj nun jen la vero rilate al la kasko, la ĉevalo kaj la kavaliro, kiujn vidis don Quijote: en la tiea distrikto sidis du vilaĝoj proksimaj: unu tiel eta, ke ĝi havis nek apotekon nek barbiron, dum la alia havis ilin. Sekve la barbiro de la pli granda vilaĝo servis ankaŭ la etan, kie unu paciento bezonis sang-eltiron, kaj alia vilaĝano volis, ke oni aranĝu al li la barbon; tial la barbiro iris nun sur la vojo, portante ladan barbo-pelvon. Sed laŭ volo de la Fato, tiam komencis pluvi, kaj la barbiro, por ke ne difektiĝu lia ĉapelo, sendube nova, metis al si sur la kapon la pelvon, kiu, ĉar ĝin oni bone elfrotis, brilegis en la distanco de pli ol unu mejlo. Li rajdis, kiel Sancho diris, sur bruna azeno; kaj ĝuste tial don Quijote prenis la azenon por griz-makula ĉevalo, la barbiron por kavaliro, kaj la pelvon por kasko, ĉar li tre facile akomodis kion li vidis al la ekstravagancoj de la kavaliraj libroj kaj al sia delira fantazio. Vidante la povran sinjoron pli proksima, don Quijote, sen diri eĉ unu vorton, kuris al li per la tuta energio eltirebla el Rocinante kaj, per la lanco en horizontala pozicio, atakis lin kun la intenco piki lin trae. Sed tuj antaŭ ol atingi lin, don Quijote diris, sen moderigi la furiozan impeton de Rocinante:

—Defendu vin, mizera, aŭ donu al mi propravole tion, kio nur al mi apartenas!

La barbiro, vidante ke tia fantomo subite kaj neatendite impetas kontraŭ li, ne trovis pli bonan rimedon por eviti la lancon, ol faligi sin de sur la azeno. Kaj apenaŭ li ektuŝis la grundon, per unu salto stariĝis pli rapide ol cervo, kaj tiel komencis peli siajn piedojn sur la ebeno, ke eĉ la vento mem ne atingus lin. La pelvon li postlasis sur la grundo, don Quijote kontentiĝis je tio kaj diris, ke la pagano [93] [93] Ĉar Mambrino estis, en la kavaliraj romanoj, maŭra reĝo. saĝe kondutis, imitante la kastoron, [94] [94] Oni kredis, ke, kiam la kastoro vidas, ke ĝi ne plu povas eskapi de la ĉasistoj, ĝi kastras sin kaj lasas sur la grundo la parton de sia korpo deziratan de la persekutantoj, por ke ili ne daŭrigu la ĉasadon. kiu, kiam la ĉasistoj ĝin sieĝas, fortranĉas de si per siaj propraj dentoj kion, kiel ĝi scias per sia natura instinkto, deziras ĝiaj persekutantoj. Don Quijote ordonis la ŝildiston levi la kaskon de sur la grundo.

—Je Dio, jen bona pelvo —diris Sancho, kiam li tenis ĝin en siaj manoj—. Certe ĝi valoras pli ol ok arĝentajn realojn.

Don Quijote ĝin prenis, metis ĝin al si sur la kapon kaj turnetis ĝin al ĉiu flanko, por ke ĝi konvene alĝustiĝu. Sed, ĉar liaj provoj ne sukcesis, li rimarkis:

—La ulo, laŭ kies mezuro oni forĝis ĉi faman kaskon, sendube havis grandegan kapon; kaj, pli mave ankoraŭ, la duono de la kasko mankas.

Kiam Sancho aŭdis lin nomi la pelvon kasko, li ne povis ne ridi, sed, memorante la koleron de sia mastro, tuj silentiĝis.

—Kial vi ridas, Sancho? —demandis don Quijote.

—Ĉar mi imagas, kian kapegon certe havis la pagano posedinta ĉi kaskon, kiu cetere aspektas tute same kiel pelvo de barbiro.

—Ĉu vi scias, kion mi pensas, Sancho? —diris don Quijote—. Ke ĉi fama kaj ensorĉita kasko falis pro stranga hazardo en la manojn de persono, kiu nek konis nek divenis ĝian veran valoron, kaj nesciante kion li faras, kaj vidante, ke ĝi konsistas el fajna oro, li fandis la duonon kaj ĝin vendis, kaj per la alia duono fabrikis ĉi tion, kio ŝajnas, kiel vi diras, pelvo de barbiro. Sed ne gravas kio ajn okazis, ĉar malgraŭ ĉio mi rekonis la kaskon. En la unua vilaĝo kun forĝisto mi igos ĝin refari tiel, ke ĝi egalos kaj eĉ superos la kaskon faritan de la reĝo de la forĝistoj por la reĝo de la bataloj. Dune mi portos ĝin kiel mi povos, ĉar pli valoras io ol nenio, des pli, ke ĝi sufiĉas ŝirmi min kontraŭ eventuala ŝtonfrapo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x