—Jes, sed kondiĉe, ke oni ne pafu al vi la ŝtonojn per ĵetilo, kiel okazis en la batalo inter la du armeoj, kiam oni elbatis el vi la molarojn kaj frakasis la ujon kun la beninda pocio, kiu igis min vomi eĉ la hepaton.
—Mi ne tre zorgas pri la perdo de balzamo —diris don Quijote—. Mi konservas la recepton en la memoro.
—Ankaŭ mi —respondis Sancho—. Sed, se mi devus iam fari kaj denove trinki la pocion, prefere sonu jam mia lasta horo. Certe mi intencas neniam meti min en la okazon bezoni ĝin, evitante per mia tuta forto vundi, aŭ esti vundita. Ĉu oni bernos min denove, mi ne scias, ĉar oni ne povas preventi tiajn misfortunojn, kaj, se ili venas, eblas nur leveti la ŝultrojn, reteni la spiron, fermi la okulojn kaj lasi, ke la Fato kaj la bernantoj sendu nin, kien ajn ili volas.
—Vi ne estas bona kristano, Sancho —diris don Quijote—, ĉar vi neniam forgesas la ofendojn al vi faritajn. Sciu, tamen, ke la homoj noblaj kaj grandanimaj ne atentas pri tiaj bagateloj. Ĉu vi eltiris vin kun piedo lama el la bernado? Ĉu oni frakasis al vi ian ripon, aŭ fendis la kapon, ke vi ne povas forgesi tiun ŝercon? Ĉar, finfine, temas nur pri ŝerco kaj distro, kaj sciu, ke, se mi opinius alie pri via bernado, mi jam estus reveninta al la gastejo kaj farinta, por venĝi vin, pli da damaĝo ol la grekoj faris pro la forkapto de Helena, kies beleco, se ŝi vivus en nia tempo, aŭ Dulcinea en la ŝia, ne estus tiel fama.
Kaj don Quijote elĵetis tian fortan suspiron, ke ĝi flugis ĝis la nuboj.
—Nu, bone, temu pri ŝerco —diris Sancho—, des pli, ke jam ne eblas serioze venĝi al ĝi. Sed mi bone konas la konsiston de tiaj ŝercoj kaj malŝercoj, kaj tion, ke ili ne viŝiĝos de nia memoro, kaj ankaŭ ne de mia dorso. Sed ni lasu ĉi aferon kaj diru, sinjoro, kion mi faros kun ĉi griz-makula ĉevalo, simila al bruna azeno, kiun forlasis la pagano de vi renversita. Laŭ lia maniero peli la piedojn, evidentas, ke li neniam revenos serĉi ĝin. Kaj, je Dio, la azeno estas vere bona.
—Mi ne kutimas preni ion de la venkitoj —diris don Quijote—. Krome, laŭ la reguloj de la kavalirismo oni ne devas kapti la ĉevalon de kavaliro kaj lasi lin iri piede, escepte se la venkinto perdis la sian en la batalo; ĉi-okaze licas preni la ĉevalon de kontraŭulo kiel militan predon. Do, Sancho, lasu iri ĉi ĉevalon, aŭ azenon, aŭ kion ajn vi deziras, ke ĝi estu, ĉar tuj kiam ĝia mastro vidos nin foriri, li revenos ĝin serĉi.
—Dio scias, ke mi volonte prenus ĝin, aŭ almenaŭ ĝin ŝanĝus por mia azeno, kiu ŝajnas ne tiel bona bruto. Vere tre striktas la kavaliraj leĝoj, se ili ne permesas la ŝanĝon de unu azeno por alia. Mi volus scii, ĉu mi povus ŝanĝi almenaŭ la harnison. [95] [95] Neologismo. Hispane «arnés»; france «harnais»; angle «harness». Tuto el la bridoj, kondukiloj, ventrobendo, ktp, kiujn ordinare portas la rajd- kaj ŝarĝo-bestoj.
—Pri tio mi ne certas —respondis don Quijote—, sed, ĝis mi informiĝos pli bone, ĉar temas pri duba kazo, faru la ŝanĝon, se tio absolute necesas.
—Tiel absolute —diris Sancho—, ke, se la harniso estus por mia propra persono, ne tiel multe mi bezonus ĝin.
Kun la konsento de don Quijote la ŝildisto faris la mutatio caparum [96] [96] Latine: «ŝanĝo de manteloj». Ceremonio, kiun plenumis la kardinaloj kaj prelatoj de la papa kurio en la Tago de la Releviĝo. Ĝi konsistis en tio, ke ili anstataŭigis al si siajn felajn mantelojn por aliaj el ruĝa silko.
kaj metis al la azeno tiom da garnaĵoj, ke ĝi aspektis plej linde, dank’ al la avantaĝa ŝanĝo.
Poste ili manĝis la restaĵojn de la viktualio prenita disde la ŝarĝo-mulo de la eskortintoj de la kadavro kaj trinkis el la rojo, kies akvo movadis la ful-martelojn. Sed nek don Quijote nek la ŝildisto turnis la rigardon al ties direkto: tiel forte ili abomenis la martelojn, kies bategado metis al ili la timon en la koron, Ili manĝis, ilia malsato, kaj eĉ ilia melankolio, ĉesis, kaj, surseliĝinte, sen preni difinitan vojon (ĉar la vagantaj kavaliroj kutimis lasi tion al la hazardo) ili ekiris laŭ la volo de Rocinante, al kies decidoj submetiĝis ĝia mastro kaj same la azeno, kiu en paco kaj kontento, kiel bona kompano, ĉiam sekvis la ĉevalon, kien ajn ĝi sin turnis. Tiel do, ili revenis al la ĉef-vojo kaj iris sur ĝi sencele, sen ia difinita projekto. Tiam la ŝildisto diris:
—Sinjoro, ĉu vi bonvolus doni al mi la permeson paroli iom kun vi? De kiam vi trudis al mi la rigoran ordonon silenti, kvar aŭ kvin aferoj putris en mia stomako. Nun mi havas alian ĉe la pinto de la lango kaj ne volus, ke ankaŭ ĝi difektiĝu.
—Parolu, sed lakone —diris don Quijote—. La rezonoj, se longaj, ne plaĉas.
—Mi diras, sinjoro, ke de kelkaj tagoj mi pensas, kiel ete oni lukras kaj ricevas, vagante, kiel via moŝto, por serĉi aventurojn sur ĉi dezertoj kaj foraj vojoj, kie, eĉ se oni entreprenus kaj sukcese plenumus la plej danĝeraj farojn, neniu vidus nek konus ilin. Ili do restus eterne en la forgeso, damaĝante vian intencon kaj sian propran meriton. Ŝajnas al mi pli konvene (escepte se la supera juĝo de via moŝto ne decidas alion), ke ni iru servi imperiestron aŭ grandan princon militantan. Je lia servo vi moŝto montrus la kuraĝon de via persono, vian grandan forton kaj pli grandan saĝon. Vidante tion, la sinjoro, kiun ni servus, nepre rekompencus nin laŭ niaj respektivaj meritoj, kaj eĉ ne mankus aŭtoro preta skribi la farojn de via moŝto kaj ilin eternigi. Pri la faroj miaj, nenion mi diras, ĉar ili devas teni sin inter la ŝildistaj limoj. Tamen mi povas diri, ke, se oni kutimas en kavalirismo registri ankaŭ la farojn de la ŝildistoj, mi kredas, ke la miaj ne pasus nemenciitaj.
—Vi diris ion saĝan —respondis don Quijote—, sed, antaŭ ol atingi tian stadion, la kavaliro bezonas, kvazaŭ en sinprovado, vagadi tra la mondo, serĉi aventurojn, plenumi kelkajn kaj akiri tian famon kaj reputacion, ke, kiam li iras al la kortego de monarko, li estas jam konata pro siaj faroj, kaj la strataj buboj, apenaŭ vidinte lin paŝi tra la pordego de la urbo, sekvas kaj ĉirkaŭas lin kaj krias: «Jen la Kavaliro de la Suno!», aŭ de la Serpento, aŭ de ajna emblemo sub kies signo li plenumis siajn heroaĵojn. «Jen», ili diras, «la kavaliro venkinta en persona duelo la monstran kaj fortegan giganton Brocabruno, kaj liberiginta el longa ensorĉo de preskaŭ naŭcent jaroj la grandan mamelukon de Persujo». Tiel, de buŝo al buŝo, oni proklamas liajn farojn, kaj, aŭdante la kriadon de la buboj kaj de la ceteraj homoj, la reĝo rigardas tra la fenestro de sia palaco, vidas kaj nepre diras: «Hej, ĉiuj kavaliroj de la kortego eliru ricevi la floron de la kavalirismo! Li jam alvenas!». Ĉe la komando de la reĝo ili eliras, kaj la reĝo mem descendas la duonon de la ŝtuparo, fortege brakumas la kavaliron, donas al li kison sur la vangon, kiel signon de paco, kaj poste lin gvidas je la mano al la salono de ŝia moŝto la reĝino. Tie la kavaliro renkontiĝas kun ŝia filino, la princino, kiu devas esti unu el la plej perfektaj kaj belaj puceloj apenaŭ troveblaj en la pli granda parto de la konata mondo. Tuj poste okazas, ke ŝi turnas al li la rigardon, li reciprokas al ŝi, ĉiu ŝajnas al la alia pli dia ol homa, kaj sen konscii kiel aŭ kial, ili ambaŭ kaptiĝas kaj implikiĝas en la densa reto de la amo kaj sentas profundan aflikton en la koro, ĉar ili ne scias, per kiaj vortoj montri siajn sopirojn kaj dezirojn. De tie sendube oni kondukas lin al lukse ornamita ĉambro de la palaco, kaj, demetinte de li la armaĵon, oni proponas al li riĉan mantelon skarlatan, por ke li sin kovru per ĝi. Kaj, se li belas en armaĵo, li belas eĉ pli en tuniko. Jam en la nokto li manĝas kun la gereĝoj kaj kun la princino, kaj senĉese, kvankam ŝtele, li tenas la rigardon fiksa sur ŝi. Ŝi faras la samon kun sagaco simila al la lia, ĉar, kiel mi jam diris, ŝi estas tre diskreta pucelo. Oni finas manĝi kaj tra la pordo de la salono subite eniras turpa kaj eta nano, kaj, post li, bela damo inter du gigantoj. Ŝi anoncas la komencon de provo elpensita de tre antikva sorĉisto kaj aldonas, ke, kiu sukcese plenumos la provon, tiun oni proklamos la plej bona kavaliro de la mondo. Poste la reĝo ordonas, ke ĉiuj kavaliroj partoprenu, sed neniu sukcesas la provon, krom la kavaliro-gasto, kies gloro pli kreskas per tio. Tiam la princino tre ĝojas, fieras kaj feliĉas, ĉar ŝi metis kaj lokis sian sopiradon sur tielan alton. Kaj la bono de la afero estas, ke ĉi reĝo, aŭ princo, aŭ monarko, militadas kontraŭ alia tiel potenca kiel li, kaj la kavaliro-gasto, pasiginte kelke da tagoj en la kortego, petas de la reĝo la permeson servi lin en la milito. La reĝo konsentas kun volonto, la kavaliro kisas al li la manon pro la favoro kaj tiun saman nokton adiaŭas sian damon, la princinon, tra la krado de ĝardeno apuda al ŝia dormoĉambro. Li jam antaŭe parolis kun ŝi multe da fojoj tra la dirita krado dank’ al la perado de unu honor-damo, kiun la princino plene konfidas. Li suspiras, ŝi svenas, la damo alportas akvon kaj tre angoras, ĉar la mateniĝo proksimas, kaj ŝi ne volus, ke oni surprizus la paron kaj sekve kompromitiĝus la honoro de ŝia sinjorino. Fine la princino rekonsciiĝas de sia sveno, donas tra la krado siajn blankajn manojn al la kavaliro, li kisas ilin mil fojojn kaj kovras ilin per larmoj; la paro akordiĝas pri la maniero sciigi unu la alian la novaĵojn, bonajn aŭ mavajn, kaj la princino petegas la kavaliron foresti kiel eble plej mallonge, kion li promesas kun multe da ĵuroj; denove li kisas al ŝi la manojn kaj adiaŭas ŝin kun tia aflikto, ke li preskaŭ mortas. De tie li iras al sia ĉambro, ĵetas sin sur la liton, ne povas dormi pro la doloro de la disiĝo, frue leviĝas kaj iras diri adiaŭ al la gereĝoj kaj al la princino. Adiaŭante lin, la gereĝoj diras, ke ŝia moŝto la princino ne bone fartas kaj ne povas ricevi vizitojn. Li konkludas, ke ŝi suferegas pro lia foriro, kaj lia koro tiel afliktiĝas ĉe tio, ke li preskaŭ ne povas ne perfidi sian sekreton. La honor-damo de la princino devas ĉion rimarki, iras informi sian sinjorinon, kiu akceptas ŝin kun larmoj kaj diras, ke unu el ŝiaj grandaj doloroj estas, ke ŝi scias nek la nomon de la kavaliro, nek tion, ĉu li devenas, aŭ ne, de reĝa familio. La damo respondas, ke tiom da ĝentilo, gracio kaj kuraĝo, kiom la kavaliro montras, povas sidi nur en persono reĝa kaj eminenta. Tio konsolas la afliktitan princinon, ŝi klopodas sereniĝi por ne tiri al si la suspekton de siaj gepatroj kaj montriĝas publike post du tagoj. La kavaliro jam foris, militas, venkas la malamikon de la reĝo, konkeras grandan nombron da urboj, triumfas en multaj bataloj, revenas al la kortego, renkontiĝas kun la princino en la kutima loko kaj akordas kun ŝi, ke li petos de la reĝo ŝian manon kiel rekompencon pro siaj servoj. La reĝo ne konsentas, ĉar li ne scias, kiu estas la kavaliro. Tamen, aŭ forkaptinte ŝin, aŭ uzinte iun ajn alian rimedon, li edziĝas al la princino kaj fine ŝia patro rigardas tion grandioza, ĉar riveliĝis dume, ke la kavaliro estas filo de kuraĝa monarko, kies regnon mi ne konas, ĉar mi opinias, ke ĝi ne troviĝas en la mapoj. La patro de la princino mortas, ŝi heredas la tronon, resume, ankaŭ la kavaliro fariĝas reĝo. Tiam venas la momento rekompenci la ŝildiston kaj la ceterajn homojn, kiuj helpis la kavaliron atingi tiel altan rangon; li edzigas la ŝildiston al honor-damo de la princino, sendube al la sama, kiu peris en lia idilio kaj kiu estas filino de tre eminenta duko.
Читать дальше