Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Tamen —respondis don Quijote— al mi plaĉus scii la kaŭzon de la misfortuno de ĉiu el ili.

Kaj al tio li aldonis tiel ĝentilajn vortojn por persvadi lin, ke la alia rajdanto fine diris:

—Kvankam ni portas registritan kopion de la verdiktoj de ĉi mizeruloj, ne estas nun tempo legi ilin. Via moŝto mem demandu al la punatoj kaj ili respondos al vi, se ili volos. Kaj certe ili volos, ĉar temas pri homoj, kies plezuro estas fari friponaĵojn kaj poste fanfaroni pri ili.

Kun ĉi permeso, kiun don Quijote prenus al si, se li ne estus ĝin ricevinta, li iris ĝis la ĉeno kaj demandis al la unua viro, pro kiaj pekoj li troviĝas en tiel mizera stato. La kondamnito respondis, ke pro tio, ke li amis.

—Nur pro tio? —diris don Quijote—. Se oni punas la amantojn je galeroj, jam de longe mi remus en ili.

—Ne temas pri la speco de amo, kiun via moŝto imagas —diris la galerulo—. Mi enamiĝis pasie, sed al korbo plena de tolo, kaj ĝin brakumis tiel, ke se la justico ne dekroĉus ĝin de miaj manoj, mi estus ankoraŭ gluita al ĝi. Oni kaptis min ĉe la freŝa faro, do oni ne torturis min; laŭ la verdikto de la tribunalo, oni regalis al mi la dorson per cent rimenfrapoj kaj kondamnis min al tri jaroj en la gurapas .

—Kio estas «gurapas»? —demandis don Quijote.

—Galeroj —klarigis la deliktulo, juna viro ĉirkaŭ dudekkvin-jara, naskiĝinta en Piedrahíta.

Don Quijote demandis poste al la dua viro, sed lin premis tia tristo kaj melankolio, ke li ne respondis eĉ unu vorton. Sed la unua alparolito respondis por li, dirante:

—Ĉi ulo troviĝas ĉi tie, ĉar li estas kanario; pli ĝuste, ĉar li kantas kaj muzikas.

—Nur pro tio? —ripetis don Quijote—. Ĉu ankaŭ kantantoj kaj muzikantoj iras al la galeroj?

—Jes, sinjoro —respondis la galerulo—, ĉar ekzistas nenio pli terura ol kanti en la angoro.

—Mi ĉiam aŭdis —diris don Quijote—, ke, kiu kantas ĉiuhore, tenas siajn zorgojn fore.

—Ĉi tie okazas la malo. Kiu kantas nur unu fojon, ploras la tutan vivon.

—Mi ne komprenas —konfesis don Quijote.

Sed unu el la gardistoj intervenis:

—Sinjoro kavaliro, kanti en la angoro, signifas inter la friponaro konfesi per torturo. Al ĉi pekulo oni aplikis torturon kaj li konfesis sian krimon; ŝteli brutojn. Kaj, ĉar li konfesis, oni kondamnis lin al ses jaroj en galeroj kaj krome al ducent rimenfrapoj, kiujn li jam ricevis sur la dorson. Kaj li ĉiam vidiĝas deprimita kaj trista, ĉar la ceteraj ŝtelistoj tie kaj ĉi tie mistraktas, insultas, mokas kaj disdegnas lin, tial, ke li konfesis kaj ne kuraĝis diri ne. Ili asertas ke «jes» aŭ «ne» prononciĝas same facile, kaj ke deliktulo estas bonsorta, kiam lia vivo dependas, ne de atestantoj kaj pruvoj, sed de lia propra lango. Kaj mi opinias, ke ili ne malpravas.

—Mi same pensas —diris don Quijote, kaj sin turninte al la tria ĉenulo, demandis la samon, kiel al la aliaj. La kondamnito tuj kaj senĝene respondis:

—Mi pasos kvin jarojn en la plej moŝtindaj moŝtoj, la gurapas , ĉar mankis al mi dek dukatoj.

—Mi volonte donus dudek por eltiri vin el ĉi tia sorto.

—Tio —respondis la galerulo— igas min pensi pri homo, kiu kun mono meze de la oceano mortas je malsato, ĉar li ne trovas lokon, kie li povus aĉeti kion li bezonas. Mi diras tion, ĉar, se mi havus siatempe la monon nun proponitan de via moŝto, mi estus ŝmirinta per ĝi la plumon de la aktisto kaj vigliginta la ruzon de la prokuroro, tiel, ke hodiaŭ mi troviĝus en la placo Zocodover de Toledo, ne sur ĉi vojo kaj ligita kiel levrelo. Sed Dio estas granda; kaj nur paciencon oni bezonas.

Don Quijote iris poste al la kvara kondamnito, viro de ege respektinda aspekto kaj kun blanka barbo longa ĝis preskaŭ la talio. Demandite, kial li troviĝas tie, li komencis plori kaj ne respondis eĉ unu vorton; sed la kvina kondamnito parolis pri li, dirante:

—Ĉi honesta viro pasos pasos nur kvar jarojn en la galeroj, post ol li jam promenis parade kaj surĉevale [99] [99] La kondamniton al skurĝado oni irigis sur azeno tra difinitaj stratoj kaj samtempe oni punbatis lin. La skurĝaton ĉirkaŭis heroldo, gardistoj kaj publiko. sur kelkaj stratoj de la urbo.

—Ŝajnas al mi, ke vi volas diri, ke oni montris publike lian infamion.

—Efektive —respondis la galerulo—, kaj oni kondamnis lin, ĉar li funkciis kiel makleristo de orelo [100] [100] En la epoko de Cervantes, sinonimo de «borsomakleristo», uzata ankaŭ en la senco «parigisto» aŭ «pandaro». kaj eĉ de la tuta korpo. Mi volas diri, ke ĉi sinjoro troviĝas ĉi tie, tial, ke li estas pandaro [101] [101] Homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn am-aferojn. kaj, en eta parto, ankaŭ sorĉisto.

—Se ne ekzistus tio pri la eta parto —diris don Quijote— rilate al la pandarado li meritus, anstataŭ remi en la galeroj, komandi ilin kiel admiralo. Pandari estas ne io ajn, sed laboro de diskretaj personoj ege necesa en bone organizita ŝtato. Nur homoj de honesta konduto devus dediĉi sin pandari, kaj, kiel en la ceteraj profesioj, en la pandarado oni devus elekti la kandidatojn per kontroloj kaj ekzamenoj kaj atribui al ĉiu elektito numeron registritan kaj publikan, same kiel oni faras kun la makleristoj de la borso. Tiel oni evitus grandan nombron da fuŝoj, nun okazantaj pro tio, ke ĉi ofico troviĝas en la manoj de homoj idiotaj kaj duonkretenaj, kiaj estas pedikaj virinaĉoj, paĝioj kaj junaj friponoj senspertaj. Tial, kiam al ili prezentiĝas delikata okazo kaj necesas do saĝa decido, la kaĉo fridiĝas al ili inter la telero kaj la buŝo, kaj ili eĉ ne scias distingi sian dekstran manon de la liva. Mi volonte klarigus, kial konvenus elekti per konkurso la funkciulojn de tiel grava profesio, sed nun ne estas la ĝusta momento por paroli pri tia temo; iam mi traktos ĝin kun personoj povantaj apliki al la afero efikan rimedon. Nun mi diras nur, ke la doloro vidi en ĉi tia mizero, pro pandarado, ĉi blankajn harojn kaj ĉi ege respektindan vizaĝon, ĉesis en mi, kiam mi aŭdis la vorton «sorĉisto». Mi bone scias, ke en la mondo ekzistas nenia sorĉaĵo kapabla rompi aŭ perforti la volon, kvankam kelkaj naivuloj kredas la malon. La volo, ja, estas libera, kaj nek herboj nek sorĉaĵoj povas trudiĝi al ĝi. Okazas nur, ke kelkaj simplanimaj virinaĉoj kaj friponaj trompistoj faras pociojn kaj venenojn kaj asertas, frenezigante per ili la homojn, ke ili havas la povon devigi ami, kvankam, kiel mi jam diris, neeblas perforti la volon.

—Vi pravas —respondis la honesta oldulo— kaj, se diri la veron, sinjoro, mi ne kulpas je sorĉaĵoj, kvankam mi ne povas nei, ke mi pandaris. Tamen, mi pensis, ke mi faras nenian mavon per tio; mi intencis nur, ke la tuta mondo vivu pace, trankvile kaj plezure, sen kvereloj kaj ĉagrenoj. Sed ĉi bona deziro mia ne evitis al mi iri nun al loko, de kie mi ne esperas reveni, konsiderante, ke mi havas altan aĝon kaj krome urinan afekcion, kiu ne lasas al mi eĉ unu momenton da ripozo.

La oldulo komencis plori kiel antaŭe, kaj Sancho tiel kortuŝiĝis, ke li elprenis de sub sia ĉemizo kvar-realan moneron kaj donis ĝin al li kiel almozon.

Don Quijote antaŭenpaŝis, demandis al la sekvanta ĉenulo pri ties delikto, kaj la punato respondis multe pri senhonte ol la aliaj, dirante:

—Mi estas ĉi tie, ĉar mi tro petolis kun du kuzinoj miaj, kaj kun du fratinoj ne miaj. Fine mi tion petolis kun la kvar, ke el la petolado rezultis, ke mia familio kreskis kaj implikiĝis tiamaniere, ke eĉ la diablo mem ne povus klarigi al si la interparencecon de ĝiaj membroj. Oni konviktis min, mi ne havis monon, al mi mankis protekto, mi preskaŭ perdis la glutilon, [102] [102] Esti pendumita. ricevis kondamnon de ses jaroj en la galeroj, kaj ne apelaciis, ĉar mi kulpas; sed mi estas juna, kaj la vivo longas kaj ĉion aranĝas. Se via moŝto, sinjoro kavaliro, havas ion por doni al ni, povraj mizeruloj, Dio vin rekompencos en la ĉielo, kaj ni en la tero zorgos peti Lin en niaj preĝoj, ke Li donu al vi sanan kaj longan vivon, kian via moŝto meritas.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x