—Sankta ĉielo! —ekkriis don Quijote—. Kia rozario da stultaĵoj, Sancho! Kia rilato ekzistas inter tio, kion ni traktas kaj via ŝutado de proverboj? Je via vivo, Sancho, silentiĝu, kaj de nun zorgu nur sproni la azenon kaj ne miksi vin en aferojn, kiuj ne koncernas vin. Kaj per viaj kvin sensoj ensorbu, ke miaj faroj pasintaj, nunaj kaj futuraj konformas al la racio kaj al la kavalirismo, kies regularon mi konas pli bone ol ĉiuj kavaliroj al ĝi submetitaj en la mondo.
—Sinjoro —respondis Sancho—. Ĉu estas bona regulo de la kavalirismo vagadi kaprice tra ĉi montoj sen vojoj kaj padoj, serĉante frenezulon, kiu, se trovita, eble deziros fini, ne la komencitan rakonton, sed la komencitan taskon rompi la kapon al via moŝto kaj la ripojn al mi ĝis la lasta osto?
—Silentiĝu, Sancho, mi petas vin ankoraŭfoje. Sciu, ke ne nur la deziro trovi la frenezulon retenas min ĉi-loke, sed ankaŭ la intenco plenumi heroaĵon por la akiro de eterna renomo kaj gloro en la tuta konata mondo; tian heroaĵon, ke per ĝi mi konkeros la plejan perfektecon kaj famon atingeblan de vaganta kavaliro.
—Kaj tia faro estos tre danĝera? —demandis Sancho Panza.
—Ne —respondis la Kavaliro de la Trista Mieno—, kvankam la kubo povus tiel fali, ke ĝi igus nin perdi, anstataŭ gajni. Tamen, ĉio dependos de via diligento.
—De mia diligento?
—Jes —diris don Quijote—, ĉar, se vi revenos baldaŭ de la loko, kien mi pensas vin sendi, baldaŭ finiĝos mia aflikto, kaj baldaŭ komenciĝos mia gloro. Sed ne ĝustas, ke vi estu en suspenso, atendante la signifon de miaj vortoj, do, sciu jam, Sancho, ke Amadís de Gaŭlio eminentis kiel unu el la plej perfektaj kavaliroj vagantaj; nu, mi eraris, dirante «unu»; fakte li estis la unika, la unua, la supera inter la kavaliroj de sia epoko. Hontu don Belianís kaj la homoj asertantaj kun li, ke li egalis en kelkaj rilatoj al Amadís. Mi ĵuras, ke ili trompiĝas, kaj mi diras ankaŭ, ke, kiam pentristo deziras eminenti en sia arto, li klopodas imiti la originalojn de la grandaj majstroj, kaj la sama regulo aplikiĝas al la profesioj kaj metioj, kies produktoj garnas kaj ornamas la naciojn. En la sama maniero, aspiranto al reputacio de homo prudenta kaj pacienca devas imiti, kaj imitas, Ulison, per kies persono kaj laboroj Homero pentris al ni vivan portreton de prudento kaj pacienco, same kiel Vergilio montris per la persono de Eneo la kuraĝon de kompatema filo kaj la sagacon de brava kaj lerta kapitano. Tamen la poetoj ne pentris ilin, kiaj ili estis, sed kiaj ili devus esti, por ke ili pro siaj virtoj servu kiel ekzemploj al la homoj de la futuro. Tiel same Amadís estis la nordo, la matena stelo, la suno de la kuraĝaj kaj enamiĝintaj kavaliroj, kaj ni ĉiuj, militantaj sub la flagoj de la amo kaj de la kavalirismo, devas lin imiti. Sekve, Sancho amiko, mi konkludas, ke la vagantaj kavaliroj, kiuj plej bone lin imitas, plej proksimas al la perfekteco de la kavalirismo. Amadís montris sin elstara en prudento, kuraĝo, pacienco, virto, firmeco kaj amo, kiam, disdegnata de sinjorino Oriana, li sin retiris al la Nuda Roko por tie pentofari sub la nomo de Beltenebros, nomo tre signifa kaj konforma al la vivo, kiun li volonte elektis. Nu, estas al mi pli facile imiti lin ĉe tio, ol ĉe la alio: trahaki gigantojn, senkapigi serpentojn, mortigi drakojn, dispeli armeojn, frakasi eskadrojn kaj rompi ensorĉojn. Kaj konsiderante, ke ĉi loko tre konvenas por pentofaro, mi ne lasos preteriri la okazon, kiu tiel oportune sin proponas al mi.
—Finfine, sinjoro, kion volas fari via moŝto en ĉi loko tiel izola? —demandis Sancho.
—Ĉu mi ne diris jam —respondis don Quijote—, ke mi pensas imiti Amadís kaj krome konduti despere, freneze kaj furioze, kiel la kuraĝa don Rolando, kiam li trovis ĉe fonto pruvon, ke la bela Angélica senhonorigis sin kun Medoro? Ĉe tio don Rolando freneziĝis de doloro, elŝiris arbojn, makulis la akvon de la klaraj fontoj, trenis ĉevalojn kaj faris cent mil ekstravagancojn indajn je eterna famo kaj memoro. Tamen mi intencas, ne imiti ĉiun frenezaĵon, kiun pensis, diris aŭ faris Rolando, Orlando aŭ Rotolando (ĉi tri nomojn li havis) sed nur supraĵe kaj skize sekvi lian ekzemplon. Kaj povas esti, ke fine mi kontentiĝos imitante nur Amadís, ĉar li atingis senegalan famon, frenezumante ne per violentaj agoj, sed per ploroj kaj afliktoj.
—Ŝajnas al mi —diris Sancho—, ke la kavaliroj plenumintaj tiajn stultaĵojn kaj pentofarojn sentis sin puŝitaj de ia motivo. Sed, kian kaŭzon havas via moŝto por turni vin freneza? Ĉu ajna damo vin disdegnis? Ĉu vi trovis ian pruvon, ke sinjorino Dulcinea de El Toboso petolis nedece kun arabo aŭ kristano?
—En tio kuŝas la esenco kaj la subtilo de mia plano —respondis don Quijote—. Kavaliro farus nenion meritan nek dankindan, se li freneziĝus pro ia motivo. Valoras ja ekstravaganci senkaŭze, por ke mia damo pensu, kion mi farus pikite, se konsideri kion mi faras nepikite. Krome sufiĉan motivon mi havas: la longan foreston disde Dulcinea de El Toboso, la ĉiama sinjorino mia. Vi jam aŭdis la paŝtiston Ambrosio diri, ke, kiu forestas, imagas kaj timas ĉian mavon. Tiel do, amiko Sancho, ne perdu vian tempon konsilante min rezigni tiel raran, feliĉan kaj senprecedencan imiton. Mi estas freneza, kaj freneza mi estos, ĝis vi revenos kun la respondo al letero, kiun mi pensas sendi al mia sinjorino Dulcinea. Se ŝia respondo montriĝos tia, kian mia fideleco meritas, finiĝos en la sama momento miaj frenezo kaj pentofaro. Sed se ŝia respondo ne estos favora, tiam mi efektive freneziĝos kaj sentos nenion. Do, kion ajn ŝi respondos, mi vidos min libera de la konflikto kaj de la aflikto, en kiuj vi min lasos, ĉar se vi alportos al mi bonan novaĵon, mi ĝin ĝuos en mia sana menso, kaj se mavan, mi ne sentos ĝin en mia frenezo. Sed diru, Sancho, ĉu vi bone konservas la kaskon de Mambrino? Mi vidis vin preni ĝin de la grundo, post ol tiu sendankulo volis frakasi ĝin en pecojn. Tamen, li ne sukcesis, kio pruvas ĝian bonan harditecon.
—Je la nomo de Dio, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno! —respondis Sancho—. Mi apenaŭ povas toleri kaj suferi pacience kelkajn dirojn de via moŝto. Ili igas min pensi, ke ĉio, kion vi mencias pri kavaliraĵoj, konkeroj de regnoj kaj imperioj, donacoj de insuloj, favoroj kaj rekompencoj kaj similaj aferoj kutimaj inter la vagantaj kavaliroj, estas nur vento kaj mensogo, frikcio aŭ fikcio, aŭ kio ajn ĝi nomiĝas, ĉar, se iu aŭdus vin diri, tra pli ol kvar tagoj la saman eraron, ke barbo-pelvo estas la kasko de Mambrino, ĉu li ne opinius, ke al la homo tion pensanta kaj asertanta mankas klapo en la kapo? La pelvon plenan de tuberoj mi kunportas en la dusako kaj intencas preni ĝin hejmen por ĝin ripari kaj uzi en la prizorgo al mia barbo, se Dio bonvolos, ke mi denove vivu iam kun miaj edzino kaj filoj.
—Aŭskultu, Sancho —diris don Quijote—. Mi ĵuras je la sama nomo, per kiu vi ĵuris antaŭe, ke inter la ŝildistoj de la tuta mondo nunaj kaj pasintaj, vi havas la plej etan cerbon. Kio! Ĉu eble vi ne rimarkis ankoraŭ, de kiam vi akompanas min, ke ĉio rilate al la vagantaj kavaliroj ŝajnas esti ĥimeroj, absurdoj kaj ekstravagancoj kaj iri kontraŭdirekte? Okazas tiel, ĉar ĉiam troviĝas inter ni bandaĉo de sorĉistoj, kiuj ŝanĝas, transformas kaj modifas laŭplaĉe niajn aferojn, ĉu por favori, ĉu por detrui ilin. Sekve, kio al vi ŝajnas pelvo, al mi ŝajnas la kasko de Mambrino, kaj al alia persono eble ŝajnas io diferenca. La sorĉisto min protektanta rivelis raran antaŭvidon, igante, ke la vera kaj efektiva kasko de Mambrino ŝajnu pelvo al la ceteraj homoj; alie la tuta mondo min persekutus por forpreni ĝin de mi, kaŭze de ĝia granda valoro; sed, vidante, ke ĝi aspektas kiel nura pelvo, oni ĝin ignoras, kiel evidentiĝis, kiam tiu ulo volis ĝin rompi kaj lasis ĝin sur la grundo, kion certe li tute ne farus, se li scius, ke temas pri la fama kasko. Gardu ĝin, amiko, nun mi ne bezonas ĝin, des malpli, ke mi devos demeti la armaĵon kaj resti tute nuda, kvazaŭ ĵus naskita, se mi fine inklinos pentofari, imitante pli la ekzemplon de Amadís ol la agojn de Rolando.
Читать дальше