Tiel parolante ili alvenis al la piedo de alta rokego izole staranta inter aliaj multaj en la ĉirkaŭo. Apude fluis lant-akva rojo tra herbejo tiel verda kaj densa, ke ĝi ĉarmis al la okuloj. Vidiĝis ankaŭ multaj sovaĝaj arboj kaj kelkaj arbustoj kaj floroj, kiuj igis la lokon pli agrabla. La Kavaliro de la Trista Mieno decidis resti tie por plenumi sian pentofaron kaj, admirante la lokon, diris laŭte, kvazaŭ delire:
—Jen la loko de mi elektita, kie mi priploros la misfortunon, kiun vi, ho ĉielo, trudis al mi. Ĉi tie la larmoj de miaj okuloj ŝveligos la akvon de la rojo, kaj mia senhalta kaj profunda suspirado konstante movos la foliojn de ĉi sovaĝaj arboj, kiel signo kaj atesto de la aflikto torturanta mian povran koron. Ho vi, kiuj ajn vi estas, kamparaj dioj de ĉi negastama loko: aŭdu la plendojn de senespera amanto, ĉar longa foresto kaj imagaj ĵaluzoj pelis lin lamenti inter aspraj rokoj kaj vei pri la kruela naturo de sendanka ĉarmulino, kulmino kaj apogeo de la homa beleco! Ho vi, nimfoj kaj driadoj kutime loĝantaj en la denso de la arbaroj: la lascivaj kaj rapidaj satirusoj, kiuj vin deziras, kvankam vane, neniam molestu vin en via dolĉa ripozo, por ke vi helpu min lamenti mian misfortunon, aŭ por ke, almenaŭ, vi ne laciĝu min aŭdi! Ho Dulcinea de El Toboso, tago de mia nokto, gloro de mia aflikto, nordo de miaj vojoj, stelo de mia sorto: la ĉielo plenumu ĉiun peton vian, kaj nun vi konsideru, en kian lokon kaj en kian staton via foresto min metis, kaj bonvolu repagi min, kiel mia fideleco meritas! Ho solecaj arboj, jam de nun kompanoj de mia propra soleco: ekmontru per la mola movo de viaj branĉoj, ke mia ĉeesto ne ofendas vin! Ho vi, ŝildisto mia, agrabla kunulo en miaj tagoj de feliĉo kaj ankaŭ de misfortuno, bone enbatu al vi en la memoron ĉion kion mi faros ĉi tie antaŭ vi, por ke vi raportu kaj rakontu ĝin al la ununura kaŭzantino de mia aflikto!
Tiel parolinte li desaltis de Rocinante, en unu momento deprenis de ĝi la selon kaj la bridon, donis al ĝi manfrapon sur la pugon kaj diris:
—Ricevu la liberon, kiu mankas al via mastro, ho ĉevalo tiel glora pro viaj faroj, kiel kompatinda pro via sorto! Iru laŭplaĉe: sur via frunto legiĝas, ke, nek la Hipogrifo de Astolfo, nek la fama Frontino, kiu tiel kare kostis al Bradamante, [119] [119] Laŭ Ariosto, Bradamante estis militema junulino. Pro ŝia akiro de la ĉevalo Frontino, ŝia amata Rugero restis for de ŝi longan tempon.
povus egali vin en rapido.
—Benata la homo evitanta al mi la laboron senseligi la azenon, ĉar alie certe ankaŭ ĝi ricevus laŭdajn manfrapetojn kaj vortojn —diris Sancho—. Sed se ĝi troviĝus ĉi tie, mi permesus neniun senseligi ĝin. La stato de enamiĝintoj kaj desperantoj neniel koncernus ĝin, ĉar mi, kiu estis ĝia mastro, kiam Dio volis, suferas nek enamiĝon nek desperon. Kaj vere, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, se vi parolas serioze pri mia foriro kaj pri via frenezo, konvenas refoje seli la ĉevalon. Mi uzos ĝin manke de la azeno kaj ŝparos tempon en la iro kaj reveno. Se mi irus piede, mi ne scias, kiam mi trafus en la vilaĝon, aŭ kiam mi revenus, ĉar, verdire, mi ne tre eltenas piediri.
—Faru laŭ via plaĉo, Sancho —diris don Quijote—. Via ideo ŝajnas bona, tamen vi ekiros post tri tagoj, ĉar mi volas, ke ĝis tiam vi observu kion pro amo al ŝi mi diros kaj faros. Poste vi povos informi ŝin pri la tuta afero.
—Cu mi devas vidi ion kroman ne jam viditan? —demandis Sancho.
—Vi tute ne scias pri kavaliraĵoj —respondis don Quijote—. Al mi mankas ankoraŭ ŝiri la veston, dismeti la armaĵon, bati la rokojn per la kapo kaj fari aliajn similajn aferojn, kiuj mirigos vin.
—Je la amo de Dio —diris Sancho—. Via moŝto zorgu la kapon, ĉar ĝi povus batiĝi kontraŭ ajna roko tiel kaj tiom, ke per la unua frapo detruiĝus la maŝino de ĉi pentofaro. Se via moŝto opinias la batojn nepre necesaj por la plenumo de via tasko, mi pensas, ke, tial, ke ĉio ĉi estas ŝajno, afero luda kaj neserioza, vi devus kontentiĝi, frapante la kapon kontraŭ la akvon aŭ kontraŭ ion molan kiel kotono. Mi farus la ceteron, nome, diri al sinjorino Dulcinea, ke via moŝto martelis per la kapo pintan rokon pli duran ol diamanto.
—Mi dankas vin pro via bona intenco —respondis don Quijote.— Sciu, tamen, ke ĉion ĉi mi faras, ne lude, sed tre serioze, ĉar alie mi rompus la regulojn de la kavalirismo, kiuj punas la diron de mensogoj tiel rigore, kiel oni punas krimon de rekulpiĝinto. Fari ion anstataŭ alio egalas mensogi, do miaj kapobatoj devos esti veraj, fortaj kaj efikaj, sen trompo kaj fantazio. Tial, ke bedaŭrinde ni perdis la balzamon, lasu al mi iom da ĉarpio, ke mi povus kuraci min siatempe.
—Pli bedaŭrinda estas la perdo de la azeno —respondis Sancho—, ĉar kun ĝi perdiĝis la ĉarpio kaj ĉio cetera. Kaj via moŝto bonvolu forgesi la damnitan pocion, ĉar ne nur la stomako, sed eĉ la animo mem vomemas en mi, kiam mi aŭdas la vorton «balzamo». Rilate al la tri tagoj, kiujn vi determinis, por ke mi observu vin frenezumi, bonvolu rigardi ilin jam pasintaj. De mia flanko mi konsideros viajn ekstravagancojn same viditaj kaj pasintaj, kaj mi diros pri ili ĉion mirindan al sinjorino Dulcinea. Do skribu la leteron kaj tuj forsendu min, ĉar mi tre deziras baldaŭ reveni kaj elpreni vin el ĉi purgatorio, kie mi vin lasas.
—Ĉu vi nomas ĝin purgatorio, Sancho? —diris don Quijote—. Pli ĝuste nomu ĝin infero, aŭ io pli mava ankoraŭ, se io tia ekzistas.
—Mi aŭdis diri, ke por la inferuloj nula es retencio [120] [120] La ĝusta esprimo latina estas in inferno nulla est redemptio : «ne ekzistas espero eliri el la infero».
—respondis Sancho.
—Mi ne komprenas tion pri «retencio» —diris don Quijote.
—«Retencio» signifas, ke, kiam oni sidas en la infero, oni ne povas eliri el ĝi. Sed tio ne okazos al vi, se nur miaj piedoj taŭgos, ĉar mi spronos la ĉevalon por ĝin reanimi kaj reveni plej baldaŭ. Nu, imagu min en El Toboso antaŭ la sinjorino Dulcinea. Mi diros al ŝi tiajn rakontojn pri la stultaĵoj kaj frenezaĵoj (ili ja estas unu sama afero), kiujn via moŝto faris kaj faras, ke ŝi turniĝos supla kiel ganto, eĉ se mi trovos ŝin pli dura ol kverko. Kun ŝia dolĉa kaj mielflua respondo mi revenos tra la aero, kiel sorĉisto, kaj elprenos vin el ĉi purgatorio simila al la infero, sed ne vera infero, ĉar ekzistas la espero eliri el ĝi, kio, kiel mi jam diris, ne okazas en la aŭtentika infero. Certe via moŝto pensas same.
—Vi ja pravas —diris la Kavaliro de la Trista Mieno— sed, kiel ni helpos al ni por skribi la leteron?
—La leteron kaj la mandaton pri la azenoj… —aldonis Sancho.
—Ĉio senescepte iros —diris don Quijote— kaj, ĉar mankas papero, konvenus skribi kiel la antikvuloj, sur folioj de arboj aŭ sur vaksotabeloj, kvankam ĉi lastaj estus tiel malfacile troveblaj kiel la papero. Sed mi memoras nun, ne bonan sed bonegan lokon por skribi, nome, la kajeron de Cardenio. Vi zorgos, ke oni kopiu poste la leteron sur la konvena papero kaj per bona kaligrafio en la unua vilaĝo kun lerneja instruisto; manke de tiu, ajna sakristiano faros la transkribon, sed nenial komisiu la kopiadon al advokata aktisto, ĉar ili uzas tiel fuŝan manskribon, ke eĉ la diablo mem ne komprenus la leteron.
—Kion pri la signaturo? —demandis Sancho.
—Amadís neniam metis signaturon al siaj leteroj —respondis don Quijote.
—Tre bone —diris Sancho—. Sed la mandato devas porti ĝin, kaj, se kopiita, ĝi vidiĝos falsa, kaj mi ne ricevos la azenojn.
—La mandaton mi skribos kaj signaturos en la kajero mem, kaj mia nevino, vidante ĝin, plenumos la ordonon senproteste. Rilate al la letero ama, vi postulos, ke oni skribu, kiel signaturon: «ĝismorte via, la Kavaliro de la Trista Mieno». Kaj ne gravas, ke fremda mano tion faros, ĉar, kiom mi memoras, Dulcinea scias nek legi nek skribi, kaj neniam en sia vivo ŝi vidis leteron aŭ skribon mian. Nia amo estis ĉiam platona kaj limiĝis nur al interŝanĝo de honestaj rigardoj, kaj eĉ tion ni faris tiel malofte, ke mi povas laŭvere ĵuri, ke kvankam jam de dek du jaroj mi amas ŝin pli ol la lumon de miaj propraj okuloj, mi vidis ŝin apenaŭ kvar fojojn, kaj tre eble eĉ ne unufoje ŝi rimarkis, ke mi ŝin rigardas: en tia enfermiteco kaj deco edukis ŝin ŝiaj gepatroj Lorenzo Corchuelo kaj Aldonza Nogales.
Читать дальше