»Mi vivis do plene okupata kaj en retiriĝo komparebla al tiu de monaĥino, kaj opiniis, ke nur la servistoj de la domo havis la ŝancon vidi min, ĉar mi iris al la meso frue en la mateno kun mia patrino kaj pluraj servistinoj, kaj tiel kaŝita sub vualoj, ke mi apenaŭ rimarkis ion krom la grundo antaŭ miaj piedoj. Sed la okuloj de la amo, aŭ pli ĝuste, la linke akra rigardo de la pigro eltrovis min iun tagon: la rigardo de don Fernando, la pli juna filo de la duko antaŭe menciita.
Tuj kiam ŝi prononcis la nomon de don Fernando, Cardenio paliĝis, ŝvitegis kaj montris tiel grandan emocion, ke la pastro kaj la barbiro timis, ke li falas en unu el la atakoj de frenezo, kiuj, kiel ili sciis, trafis lin de tempo al tempo. Sed Cardenio nur ŝvitis, sen fari ian movon, kaj fikse rigardis la kampulinon, suspektante, kiu ŝi estas. La junulino ne rimarkis la agitiĝon de Cardenio kaj daŭrigis sian historion:
—Tuj kiam li min vidis, kiel li poste diris al mi, li sentis sin kaptita de fortega pasio, kaj baldaŭ liaj agoj tion konfirmis. Sed por plej baldaŭ fini la rakonton de mia misfortuno, mi silentos pri la paŝoj, kiujn li faris, ĝis li deklaris al mi sian amon. Li subaĉetis ĉiun serviston de mia domo, donis kaj promesis donacojn al miaj parencoj, pasigis la tagojn en mia strato inter festoj kaj amuzoj; kaj en la noktoj, la muziko lasis dormi neniun. La nekalkuleblaj biletoj venintaj, mi ne scias kiel, al miaj manoj, plenis de amaj deklaroj kaj konfesoj kaj enhavis pli da ĵuroj kaj promesoj ol da silaboj. Ĉio ĉi, anstataŭ moligi min, igis min pli nefleksebla, kvazaŭ li estus mia ĝismorta malamiko, kaj liaj klopodoj efikis kontraŭe al liaj deziroj. Ne pensu, ke ne plaĉis al mi la ĝentilo de don Fernando, aŭ ke mi trovis lian insistadon troa; male; ke tiel grava nobelo admiris kaj deziris min, kaŭzis al mi nedifineblan plezuron, kaj mi ne povis ne ŝati tion, ke li min laŭdis en siaj biletoj, ĉar mi pensas, ke kiom ajn ni, virinoj, turpas, ĉiam plaĉas al ni esti nomataj ĉarmulinoj.
»Sed al ĉio ĉi oponis mia pudoro kaj la konstantaj konsiloj de miaj gepatroj. Ili bone konis la intencon de don Fernando, ĉar li tute ne zorgis kaŝi ĝin antaŭ la mondo. Ili diris al mi, ke ilia reputacio kaj honoro dependas de mia virto, kaj ke mi ne devus forgesi la diferencon de rango inter don Fernando kaj mi, por kompreni, ke li ne deziris mian bonon, sed nur kontentigi sian propran plezuron, eĉ se li asertus la malon. Ili aldonis, ke se mi volus meti finon al liaj arbitraj pretendoj, ili volonte edzinigus min al la viro, kiun mi dezirus en la urbo aŭ en la distrikto, ĉar tion atingus ilia riĉo kaj mia bona famo. Konvinkite de la vero de iliaj argumentoj kaj de la solido de iliaj promesoj, mi tenis min eĉ pli firme, kaj neniam respondis al don Fernando unu solan vorton, kiu povus doni iometon da espero al lia pretendo.
»La singardon mian li prenis sendube por disdegno, kaj tio certe ekscitis lian lascivan apetiton. Mi ne povas nomi alie lian pasion, kaj cetere, se li estus sentinta decan amon, vi nenion scius, ĉar ne ekzistus la okazo ĝin rakonti. Nu, fine don Fernando aŭdis, ke miaj gepatroj volas edzinigi min por meti finon al lia espero, aŭ, almenaŭ, por havigi al mi unu plian gardanton, kaj tio puŝis lin fari la jenon: iun nokton, kiam mi sidis en mia ĉambro kun nur unu servistino, kaj kun la pordoj bone riglitaj por pli bone ŝirmi mian virton, subite, sen ke mi povus imagi, kiel li enŝteliĝis malgraŭ mia singardo, mi vidis lin en la soleco kaj silento de la ĉambro. Lia apero tiel ŝokis min, ke miaj okuloj iĝis blindaj, kaj mia lango, senmova. Mi do ne povis krii, kaj eĉ se mi povus, tion li certe evitus, ĉar li proksimiĝis kaj prenis min inter siaj brakoj. Kiel dirite, en mia konfuziteco kaj stuporo, mankis al mi forto por defendi min.
»Li komencis paroli al mi, kaj mi ne komprenas, kiel la mensogo povas lerti tiel, ke ĝi kombinas aron da falsaj vortoj kaj vidigas ilin veraj. La perfida don Fernando klopodis kreditigi per larmoj siajn promesojn kaj per suspiroj sian intencon; kaj mi, kompatinda, sola, sensperta en tiaj aferoj, iel komencis kredi veraj tiom da falsaj ĵuroj, kvankam liaj larmoj kaj suspiroj inspiris al mi nur honestan kompaton. Rekonsciiĝinte de mia stuporo, mi komencis parte reakiri mian perditan spiriton, kaj diris kun pli da kuraĝo ol mi kredis havi: «Sinjoro, se anstataŭ esti en viaj brakoj, mi troviĝus inter la ungoj de sovaĝa leono, kaj povus liberigi min de ĝi, nur dirante aŭ farante ion kontraŭan al mia honoro, tiel neeble estus al mi tia faro aŭ diro, kiel modifi la paseon. Kvankam vi premas al mi la korpon per viaj brakoj, mian animon ŝirmas la puro de miaj honestaj pensoj, kiuj estas tre diferencaj de la viaj, kiel vi konstatos, se vi insistos realigi vian intencon per forto. Mi estas farmistino via, sed ne via sklavo. La nobeleco de via sango nek povas nek devas doni al vi la rajton senhonorigi kaj ofendi la humilon de la mia. Cetere mi konsideras min, kiel kampulino kaj farmistino, ne malpli bona ol vi kiel sinjoro kaj nobelo. Ne pensu, ke vi sukcesos superforti min, aŭ delogi min per viaj riĉoj, aŭ trompi min per viaj vortoj, aŭ kortuŝi min per viaj larmoj kaj suspiroj. Se tiel kondutus la viro, kiun miaj gepatroj destinus al mi kiel edzon, mi cedus al lia volo kaj lin obeus, kaj, ĉar mi ne perdus la honoron, mi donus al li senreziste, eĉ se ne kompleze, kion vi pretendas nun per forto. Ĉi tion mi diras, por ke vi sciu, ke neniu krom mia laŭleĝa edzo atingos ion de mi». «Se nur tio zorgigas vin, belega Dorotea», tiel mi nomiĝas, la kompatinda al vi parolanta, «nu, jen, mi donas al vi mian manon kiel promeson, ke mi estos via edzo, kaj ĉi veron atestu la ĉielo, de kiu nenio kaŝiĝas, kaj la jena figuro de Nia Sinjorino», diris la perfidulo.
Kiam Cardenio aŭdis ŝin diri, ke ŝi nomiĝas Dorotea, li denove agitiĝis, vidante, kiel konfirmiĝis tio, kion li dekomence suspektis. Sed li ne volis interrompi ŝian historion, ĉar li deziris aŭskulti ĝis la fino kion li jam preskaŭ tute divenis. Li nur diris:
—Via nomo do estas Dorotea, sinjorino? Mi jam aŭdis pri alia Dorotea, kies misfortunoj ŝajnas similaj al la viaj. Sed bonvolu daŭrigi, poste mi diros al vi ion, kio samtempe ŝokos kaj doloros vin.
Frapita de la vortoj kaj de la stranga kaj ĉifona kostumo de Cardenio, Dorotea petis lin tuj diri kion ajn li sciis pri ŝiaj aferoj, ĉar la sorto lasis al ŝi ion bonan: la kuraĝon alfronti ajnan eventualan malfeliĉon, tial, ke ŝi havis la certecon, ke nenio pli terura ol ŝia nuna misfortuno povus trafi ŝin.
—Se konfirmiĝos plene tio, kion mi imagas, mi ne hezitos diri al vi pri kio temas, sinjorino —respondis Cardenio—. Sed en la nuna momento ne necesas, ke mi parolu.
—Laŭ via plaĉo —diris Dorotea—. Nu, daŭrigante mian rakonton, mi aldonu, ke don Fernando prenis sanktan figureton kaj metis ĝin kiel atestanton de nia kuniĝo. Per konvinkaj promesoj kaj solenaj ĵuroj li trudis al ŝi la devon edziĝi al mi, kvankam, antaŭ ol li finis paroli, mi petis, ke li pensu bone kion li faras, kaj ke li konsideru, kiel furiozus lia patro, se li vidus lin edziĝinta al juna kampulino, al unu el liaj propraj farmistinoj; mi aldonis, ke mia beleco ne blindigu lin, ĉar, kiom ajn ĝi estis, ĝi ne sufiĉis por pravigi lian eraron, kaj ke, se li volus fari bonon pro amo al mi, li devus lasi min iri sur la vojo propra al mia pozicio en la vivo, ĉar neniam la misedziĝoj konservas longe la ĝojon de la unuaj tagoj. Ĉi argumentojn, kaj multajn kromajn kiujn mi ne memoras, mi kontraŭmetis al li; sed ili ne deturnis lin de lia intenco; li kondutis kiel homo, kiu kontraktante pri negoco, facile akceptas ĉiun kondiĉon, ĉar li ne pensas pagi. Mi iom cerbumis tiam kaj diris en mi: «Certe mi ne estus la unua leviĝi de humila al alta stato pere de edziĝo, nek don Fernando, pelate de beleco, aŭ pli probable, de blinda amo, estus la unua preni al si kunulinon de suba rango. Mi farus do nenion novan, sekve estus bone akcepti ĉi honoron, kiun la sorto prezentas al mi, ĉar, eĉ se lia amo daŭrus nur ĝis la kontentigo de lia deziro, finfine mi estus lia edzino antaŭ la okuloj de Dio. Aliflanke, se mi disdegne repuŝos lin, li ignoros sian devon, uzos la forton, senhonorigos min, kaj poste mi ne povos pravigi min, nek kontentige ekspliki, ke mi havas nenian kulpon. Per kiaj rezonoj mi persvadus miajn gepatrojn kaj la ceterajn personojn, ke ĉi sinjoro eniris neinvitite en mian ĉambron?».
Читать дальше