Signifis «doni la monon kun ĝojo kaj volonto».
Vasta korto por agraj laboriloj kaj bestoj.
La pastro tion preferas, pro la obscenaj partoj de Orlando furioso , la aludita verko.
T.e. Jerónimo de Urrea, fuŝa tradukinto de Orlando furioso .
La pastro parolas ironie, kvazaŭ li estus fervora leganto de fantastaj kavaliraĵoj kaj, kiel tia, li ĉagreniĝus pro la manko, en Tirante el Blanco , de la kutimaj, kaj ŝatataj, absurdoj kaj ridindaĵoj.
Havantaj pli ol ok silabojn.
Luis Barahona de Soto, senglora poeto sed amiko de Cervantes. Nuntempe nur la eruditoj legas, aŭ studas, liajn verkojn.
Ekzistis du specoj de kavaliroj: korteganoj aŭ ne vagantaj, kaj aventuristoj aŭ vagantaj.
Alia ebla traduko: «homon honestan (se oni povas nomi malriĉulon honesta)». Cervantes ludas per la du signifoj de la hispana «hombre de bien»: «honesta, bona homo» kaj «riĉa homo».
Certe la unua ŝildo de don Quijote perdiĝis aŭ neripareble rompiĝis. Ŝildojn rondajn portis nur la surpiedaj batalantoj, do la rajdanta figuro de don Quijote vidiĝis des pli groteska kun tiel malkongrua ŝildo.
Neologismo. Hispane «bota». Tipe hispana, manportebla fel-saketo por vino, el kie oni senpere trinkas. Ĝia formo iom similas la formon de la porpieda boto.
Laŭ hispana proverbo, fari ion danĝeran kaj malfacilan.
Formulo de minaco komunuza en Hispanujo ĉirkaŭ la jaro 1620.
Loĝanto de La Mancha.
Evidentas, ke, kiam Cervantes komencis sian faman verkon, li havis la intencon skribi nur novelon anstataŭ longan romanon.
Ŝajne, aludo al la hebrea.
Iom trivialaj vortoj hispanaj. «Panza», ventraĉo; «zanca», longa kaj magra gambo.
Hispane «Sankta Frataro»: iama institucio por persekuto kaj aresto de krimuloj en kampoj kaj neloĝataj lokoj.
Neologismo: Homo-mortigo.
En la antikva hispana lingvo: «rankoro», «malbonvolo». Sancho ne bone komprenas la vorton «homicido» kaj konfuzas ĝin kun «omecillo».
Ŝajnas aludo al la diroj de la profeto Jeremia, ke Dio ĵetos la judojn en la manojn de la ĥaldeoj.
Maĵoraj: bovoj, ĉevaloj, muloj kaj ceteraj de simila grando; minoraj: ŝafoj, kaproj kaj ceteraj de simila grando.
Hispana vorto: skabio. Sara, la edzino de Abrahamo, estas konata ekzemplo de longviveco.
Roldán (Orlando, en la verko de Ariosto) liberigis el malamikaj manoj Cervinon, princon de Skotlando, kiu, kiel montron de dankemo, konservis liajn armiloj kaj metis ĉe ili la jenan skribaĵon: «Armatura d’Orlando Paladino. / Come volesse dir, nessun la muova / che estar non posa con Orlando a prova».
En la epoko de Cervantes tia nomo estis sinonimo de parvenuo. Vivaldo ĝin uzas ironie por moketi la bombastan «El Toboso de La Mancha» elpensitan de don Quijote.
Vergilio. Kiel sciate, li ordonis, ke, ĉe lia morto, oni bruligu lian Eneado , kion malhelpis liaj amikoj kaj la imperiestro Cezaro Aŭgusto mem.
La strigon oni uzis kiel logobirdon, kaj la simplaj homoj kredis, ke la birdoj flugas al ĝi pro envio al ĝiaj grandaj, brilaj okuloj, celante ilin elpiki.
«Betis», hispane, antikva nomo de la rivero Guadalquivir.
La koloso Ticio sidis en la infero, ĉar li volis perforti Letonan, patrinon de Apolono kaj Diana. Aglo senĉese pikis lian sinon.
Cervantes faras eraran aludon. Laŭ la historio, Tulia direktis sian ĉaron sur la kadavron de sia patro, Servio Tulio, kiun oni murdis, por ke ŝia edzo, Tarkvinio, reĝu.
Cervantes ne difinis al si, ĉe la komenco, la longon kaj strukturon de Don Quijote .
Naskiĝintoj aŭ loĝantoj en Yanguas (elparolu «jangŭas»), nomo de du hispanaj vilaĝoj.
Resuma formo de «bela» kaj «tenebra».
Ironio de Cervantes. Fakte ili iris de mavo en pli mavon, kio vidiĝas en la sekvanta ĉapitro.
Hispanaj vortoj por diversaj preĝoj de la katolika kulto, respektive: «salveo», «kredo-preĝo» kaj «Maria-preĝo»
En la epoko de Cervantes oni kutimis berni (vidu la postan piednoton) hundojn en la karnavalaj festoj.
De «berni», neologismo por malmilde levi kaj relevi en la aeron iun aŭ ion lokitan sur mantelo aŭ plejdo, kies randojn simultane tiras kelke da personoj. Hispane «mantear»; france «berner»; angle «to blanket».
Oni opiniis en Hispanio, kaj kelkaj opinias ankoraŭ, ke trinki fridan akvon estas tre danĝere por la sano. Tial faris la averton don Quijote. Tamen, ŝajnas, ke Maritornes ne havis la saman opinion.
Ŝajne, temas pri preteratento de Cervantes. Don Quijote efektive ne rompis sian ĵuron.
Latine, komencaj vortoj de la kanono, kiu ekskomunikas la agresintojn de pastro aŭ monaĥo.
En la romancaro pri Cid Ruy Díaz, oni rakontas, ke li vidis en Romo, ke la seĝo de la reĝo de Francujo staras apud la seĝo de la papo, dum tiu de lia propra reĝo kaj sinjoro staras sur malsupra nivelo. Tiam Cid Ruy Díaz renversis per piedfrapo la seĝon francan kaj suprenmetis la hispanan.
Temas pri la konstelacio Eta Ursino, laŭ kies diversaj pozicioj oni povas proksimume kalkuli, konsiderante la sezonon, kioma horo estas en la nokto.
Sen antaŭuloj judaj aŭ mahometanaj.
Ĉar Mambrino estis, en la kavaliraj romanoj, maŭra reĝo.
Oni kredis, ke, kiam la kastoro vidas, ke ĝi ne plu povas eskapi de la ĉasistoj, ĝi kastras sin kaj lasas sur la grundo la parton de sia korpo deziratan de la persekutantoj, por ke ili ne daŭrigu la ĉasadon.
Neologismo. Hispane «arnés»; france «harnais»; angle «harness». Tuto el la bridoj, kondukiloj, ventrobendo, ktp, kiujn ordinare portas la rajd- kaj ŝarĝo-bestoj.
Latine: «ŝanĝo de manteloj». Ceremonio, kiun plenumis la kardinaloj kaj prelatoj de la papa kurio en la Tago de la Releviĝo. Ĝi konsistis en tio, ke ili anstataŭigis al si siajn felajn mantelojn por aliaj el ruĝa silko.
Kiam oni ofendis hidalgon, li rajtis ricevi de la ofendinto kvincent soldojn. La ne-hidalgoj rajtis ricevi ne pli ol tricent.
Ŝajnas aludo al don Pedro Girón, duko de Osuna, vic-reĝo de Sicilio kaj Napolo. Li havis tre malaltan staturon.
Читать дальше