T.e. kun la piedingoj iom pli alte ol ordinare.
Speciala selo por virinoj, simila al seĝo, kun dors-apogilo kaj pied-tabulo.
Oni kutimis porti maskojn kaj vualojn por ŝirmi la vizaĝon kontraŭ suno kaj polvo.
Tre konata sentenco. La latina poeto Juvenalis skribis: «Nobilitas sola est atque unica virtus».
Dorotea aludas la nobelecon de don Fernando. Oni supozis, ke la nobeloj devus esti ankaŭ, kaj precipe, noblaj.
Alia distriĝo de Cervantes. Iom antaŭe li diras, ke «de sia flanko don Fernando same tuj rekonis Cardenion».
Hispane «arroba»: malnova pez-unuo. Unu arobo egalas 11,50 kilogramojn.
Proverba esprimo; devenas de rakonto kun la jena argumento: En gastejo, bubo ŝtelis paton, envolvis ĝin kaj ekiris al la pordo por forkuri; tiam aperis la gastejestrino kaj demandis al li, kion li portas. «Vi scios, ĉe la horo friti la ovojn», respondis la knabo.
Ĉar en tiu nokto, laŭ la kristanismo, naskiĝis la Filo de Dio por meti lumon en la homan tenebron.
Almozante pri ĝi ĉe la konventoj.
T.e., ajna nombro el tri ciferoj.
Aludo al la fama konkerinto antikva, kiel prototipo de homo riĉega.
Eksteredzeca, bastarda.
La interŝipa batalo de Lepanto, okazinta la 7-an de oktobro de 1571, kiam la kristana alianco venkis la turkan floton. Ĉi tiu ĉapitro rakontas historiajn faktojn kaj parte estas aŭtobiografia; kiel sciate, Cervantes batalis ĉe Lepanto kaj ricevis kripligan vundon sur la mano. Poste, ekde 1575, la turkoj tenis lin kvin jarojn en kaptiteco.
Neologismo: Njo-knabo.
Celante esti objekto de elaĉeto.
La aŭtoro, Miguel de Cervantes Saavedra, aludas sin mem kaj siajn travivaĵojn kiel kaptito de la turkoj.
Cervantes parolas pri iu el siaj provoj fuĝi el kaptiteco.
Maŭro deveninta de Kastilio aŭ Aragono.
Ĉefpiloto de la ŝiparo de Eneo, en la Eneado de Vergilio.
Aludo al la luno al ties diversaj fazoj.
Dafna, persekutata de Apolono, laŭ la greka mitologio.
Neologismo. Hispane «estrapada»; france «estrapade». Iama torturilo: Oni levis ĝis la supra parto de ligna stango krimulon kun la manoj kunligitaj per ŝnuro, de kiu samtempe pendis lia korpo. Per pulio oni rapidege faligis la viktimon ĝis tre proksime al la planko, kio kaŭzis la luksacion de ĉiuj liaj membroj, speciale de la ŝultroj kaj brakoj.
Neologismo. Hispane «morrión»; france «morion»; angle «morion». Speco de kasko antikva.
En la hispana, kiam proverbo estas tre konata, oni kelkfoje mencias nur ĝian unuan parton. La proverbo kompleta tekstas: «Tien iras leĝoj, kien volas reĝoj».
Hispana proverbo: oni konformiĝu, same al la sukceso, kiel al la fiasko de siaj pretendoj aŭ deziroj.
Aludo al epizodo de la verko de Ariosto (1474-1533), Rolando freneza (kanto 27ª).
Nova aludo al la sama epizodo de Rolando freneza , kie oni pridisputas spadon, ĉevalon kaj aglon, sed ne helmon, kiun don Quijote, en sia ekzaltiĝo, aldonis al la listo.
Dank’ al la aŭtoritato de la unua kaj al la aĝo kaj prudento de la dua, restariĝis la paco en ilia tendaro, laŭ la menciita verko de Ariosto.
T.e. la diablo.
Aludo al longa periodo de paco en la epoko de la Romana imperiestro Oktavio Aŭgusto (63-14 a.K.).
Hispane «palafrén»; france «palefroi»; angle «palfrey». Speciala ĉevalo rajdata de reĝoj, princoj kaj damoj okaze de ceremonioj, procesioj kaj aliaj solenaĵoj.
Iam proverba esprimo inter prostituistoj. Metafore, agi plej konvene, laŭ la okazoj.
Latinaĵo: «kiel en la komenco».
La sundio Apolono kaj Dafna.
En la epoko de Cervantes, damoj kaj riĉuloj ŝatis parfumi sin per ambro, substanco tre multekosta, kaj impregni per ĝi precipe la vestopecojn el ledo.
Efektive, temas pri unu el la noveloj de Cervantes.
Libro fama siatempe, verkita de Gaspar Gardillo de Villalpando. La ĝusta titolo estas Summa summularum (1557), ia traktato pri dialektiko aŭ logiko.
La helenoj nomis la bramanojn de Hindujo «gimnosofistoj», kaj, male al la aserto de don Quijote, ili havis nenian rilaton kun Etiopio.
En ironia senco; oni interpretu: metis pli da konfuzo en la implikon.
Fabeloj el la helena urbo Mileto kie oni inventis ilin plenaj de absurdoj kaj ekstravagancoj.
Sendube, aludo al Homero kaj Vergilio.
Parto de proverba esprimo, kiu, kompleta, tekstas: «Kiel la najbara tajloro, kiu donacis la ŝtofon kaj faris la laboron».
Teatraĵo verkita de Cervantes mem.
Lope de Vega.
Ironie: la fadeno de Teseo.
Neologismo. Hispane «escaramuza»; angle «skirmish»; france «escarmouche». Bataleto.
Fakte, de kiam Sancho iĝis ŝildisto de don Quijote, pasis malpli ol monato.
Sancho inversigas kion li celas diri, kaŭzante komikan efikon.
La ideo de ajna akademio ekzistanta en Argamasilla, negrava vilaĝo, evidentigas la satiran intencon de Cervantes kontraŭ la dirita loko, des pli, ke tiaj institucioj troviĝis nur en kelkaj riĉaj urboj kun multenombra loĝantaro. Pri la «akademiaj aŭtoroj» de la sonetoj kaj epitafoj, oni opinias, ke Cervantes ankaŭ ĉi tie sarkasme aludis per ili kaj per la versoj la faman Félix Lope de Vega kaj ties amikojn.
Latine: «ĉi tion skribis».
«Katai», nomo de Ĉinio en la Mezepoko; «Gaeto», urbo kaj haveno de Italio, ĉe la Mediteraneo.
La nomo de la vilaĝo de Dulcinea estas «El Toboso», kun la hispana artikolo «el». Ŝi do estas «Dulcinea de El Toboso», sed en la hispana «de el» iĝas «del», krom se la artikolo apartenas al propra nomo, kiel ĉi-kaze. Tamen, en multaj eldonoj de Don Quijote aperas «Dulcinea del Toboso», eble pro inercio. De Diego uzis ambaŭ formojn. Dum la revizio de la verko por bita eldono, la revizi-skipo decidis unuecigi per «Dulcinea de El Toboso» krom en poemoj pro la silab-nombro.
Du famaj ĉevaloj en Rolando freneza , de la itala Ariosto.
Читать дальше