Alia sarkasmo de Cervantes. En El Toboso ekzistis neniaj familioj nobelaj aŭ hidalgaj.
Oni donis ĉi nomon al parfumita akvo.
Misprononcita «ceremonioj».
Kiajn oni faris al konviktitoj pri difinitaj specoj de deliktoj.
Konsiderataj kiel iloj uzataj por la fosado de tomboj; eŭfemismo anstataŭ «la morto».
Ĉar tiam la birdoj ĝin manĝas. En figura senco, averto kontraŭ la ambicio.
Wamba, aŭ Vambo, visigota reĝo (672-680).
Micael Verini estis juna poeto itala, mortinta en la aĝo de dek sep jaroj, en 1483. La latinaĵo, parto de unu verso de lia sam-epoka poeto Angelo Poliziano, signifas: «mortinta en la floro de sia vivo».
Neologismo. Hispane «colmillo»; france «défense»; angle «tusk». Longa dento elstaranta el la buŝo de certaj bestoj. Anstataŭ la pli vastasenca kaj ĝenerala «dentego».
«Ĉaso maĵora»: kontraŭ bestoj maĵoraj, kiel ursoj, aproj, cervoj, ktp; «ĉaso minora»: kontraŭ bestoj minoraj, kiel leporoj, kunikloj, ktp.
Alnomo de Hernán Núñez de Guzmán. En 1555 li eldonis kompilaĵon konsistantan el tri mil proverboj.
Hispane «lelilíes» aŭ «lililíes».
Ironio de Sancho. Flandrujo, tiam batalanta kontraŭ Hispanio, ne estis tre oportuna atendo-loko.
Misprononcita «Mi rezignas».
Turnebla peceto uzata por streĉi la ŝnuron de la tiamaj arbalestoj.
Proverba esprimo, por aludi, ke bona aŭ favora afero ricevas aldonan konvenaĵon. Ĉi tie, Sancho uzas la frazon en ironia senco.
Ĉi tiu komenca frazo de Sancho ŝajnas formita el du versoj de olda romanco aludantaj al ia kondamnito, kiu, rajde sur azeno, ricevas vipobatojn, dum oni lin kondukas tra la ĉefaj stratoj, laŭ la kutimo de la tiama epoko.
Per ĉi tiuj vortoj Cervantes amare aludas sin mem: en siaj lastaj jaroj li vidis sin kripla kaj paŭpera kaj devis serĉi monan helpon, la «sinekuron de la almozo», ĉe kelkaj potenculoj kiel la duko de Béjar, la grafo de Lemos aŭ la kardinalo Sandoval y Rojas.
Kaj eble, per la sama tondilo oni povus tondi ankaŭ lin. «Tondi» havas ĉi tie la sencon «priklaĉi», «kritiki», kiel en la respondo de Sancho.
Proverba esprimo. Temas, kompreneble, pri la rizo kuiriĝanta. En figura senco: preferindas akcepti certan damaĝon aŭ kontraŭaĵon, se per tio oni evitas alian pli grandan.
Per ĉi amuza esprimo, la duenjo nomas la ŝildistojn pigraj kaj dormemaj.
«Lupino», «vulpino», kio, en la hispana, signifas ankaŭ «ĉiesulino», «putino».
T.e. kun animo virte matura.
Latine: «kiu, aŭdante tion, retenus la ploron?» (Virgilio, Eneado , libro 2).
Sarkasmo de Sancho. La duenjoj, laŭfame, tro scivolis pri la vivo de la ceteraj personoj kaj ege ŝatis meti la nazon en fremdan vazon. Tial, Sancho preferas ilin sennazaj.
La araboj ĉiam portis barbon kaj opiniis nedignaj kaj senhonoraj la virojn, kiuj razis sin.
Dolorida intence kaj humure konfuzas iliajn nomojn. La ĉevaloj tirintaj la sunon nomiĝis Eoo kaj Piroento. Bootes (aŭ Bovisto) estas boreala konstelacio proksima al la Granda Ursino. Peritoa (aŭ Peritoo) estis amiko de Tezeo.
Por bone kompreni ĉi ironion de Sancho, oni memoru, ke Rocinante signifas «ĉevalaĉo».
Najlo en la hispana estas «clavo»; ligno, «leño»; kaj, «i»; do Clav-i-leño.
En tiuj famaj tapiŝoj aperas, kiam temas pri scenoj de la Romana epoko, rajdantoj sur ĉevaloj sen piedingoj, ĉar ĉi lastajn ne uzis la Romanoj.
Kun la du kruroj sur la sama flanko.
Vilaĝo en la provinco Ciudad Real, unu el la lokoj kie la Santa Hermandad ekzekutis per paf-arkoj krimulojn kondamnitajn je morto.
Faetono, falinta el sia ĉiela veturado pro nesingardemo, laŭ la greka mitologio.
Temas pri la sturmo kaj prirabo de Romo, en 1527, fare de hispanaj trupoj sur la komando de la franca Carlos de Montpensier, duko de Borbón, kiu mortis en la batalo.
Popola nomo de Plejado, aro de sep steloj en la konstelacio Taŭro.
«kapro», en la hispana, signifas ankaŭ viro, kiu konsentas la adulton de sia edzino. Sancho, laŭ sia respondo, bone kaptis la intencon de la duko. «Porti la kornojn» signifas esti kokrata. Per ĉi respondo de Sancho, Cervantes eble aludis difinitan nobelon aŭ aŭtoron, en kies blazono sidus duonluno.
T.e. kun senpacienco kaj espero, kiel la kampuloj atendas la pluvojn de la printempo kiel garantion de riĉa rikolto.
Rakontas la latina aŭtoro Macrobio, ke Cicerono ŝercis pri kiel fuŝe kaj neglekte portis Julio Cezaro siajn vestojn.
La cetero de la proverbo diras: «povas procesi senriske».
Unue la proverbo tekstis: «Prudenta silento nomiĝas sankta» («santo», en la hispana). Kun la uzo, la vorto «santo» ŝanĝiĝis al «Sancho», do la proverbo tute ne aludas la ŝildiston de don Quijote.
Juan de Mena, vivinta en la 15ª jarcento. La citita verso apartenas al lia verko Laberinto de Fortuna .
El la Biblio (1 Korintanoj, 7,31).
En ĉi alvoko, Cervantes aludas diversmaniere al la suno, aŭ Apolono, ankaŭ nomita Febo kaj Timbrio: arkisto, ĉar li mortigis per sagoj, interalie, la filon de Nioba; kuracisto, ĉar li kreis la medicinon kaj generis Eskulapon; inventinto de la muziko, ĉar li elpensis la citron; ktp. Pri «la dolĉa skuanto de karafoj» oni sĉiu, ke en la 17ª jarcento oni uzis kuprajn karafojn kaj kovris ilin per neĝo por refreŝigi la akvon aŭ vinon en ilia interno. Kaj pro la varmo de la suno, oni ofte devis movi ilin por trinki aŭ por agiti la likvaĵon.
Ĉar, sen la suno, ne ekzistus periodaj rikoltoj kaj, sekve, ankaŭ ne homoj.
En la hispana, pluralo de «don».
Dum la plenumo de siaj funkcioj, la reprezentantoj de la justico portis, kiel simbolon de aŭtoritato, vergon aŭ bastoneton, en kies supra parto ordinare oni strekis krucon.
Iam oni kredis, ke la salamandroj estas imunaj kontraŭ la flamoj.
Temas pri oleo por kuraci vundojn, preparita de Aparicio de Zubia, en la 16ª jarcento, per tre multekostaj ingrediencoj.
Latine. La aforismo, anstataŭ perdicis (perdrikoj) diras panis (pano). La doktoro modifas ĝin, por ĝin konformigi al la ŝerco.
Читать дальше