Iam, oni kutime petis pardonon, kiam oni diris «porko» aŭ «azeno», eble pro influo de la Biblio, kie ambaŭ bestoj estas difinitaj «malpuraj». En aliaj okazoj oni nur nerekte aludis iliajn nomojn, kiel en ĉi verso.
Verso el la itala Rolando freneza : «Eble alia kantos kun pli bona plektro».
Don Pedro Fernández de Castro, vic-reĝo de la regno de Napolo, hispana mecenato de la 16ª jarcento.
Aludo al la dua Don Quijote , verkita sub la pseŭdonimo Alonso Fernández de Avellaneda kaj eldonita en Tarragona en 1614. Ŝajne la plagiatisto estis Alonso de Castillo Solórzano, apartenanta al la rondo de amikoj de Lope de Vega.
Da mejloj de vojaĝo ĉiutage.
Aperis la sekvantan jaron post la morto de Cervantes, t.e. en 1617.
Latine: «se Dio volos».
Lope de Vega.
Morda ironio de Cervantes kontraŭ Lope de Vega, kiu, malgraŭ sia pastreco, vivis diboĉe kaj skandale.
Oni neniom scias nuntempe pri ĉi intermezo.
Longa popola kanzonaro de nekonata aŭtoro, terura atako satira kontraŭ la regado de don Henriko la 4ª, la Impotenta, reĝo de Kastilio (1425-1474).
Ties duan parton oni ne eldonis, kaj tre probable Cervantes eĉ ne havis tempon ĝin fini.
Proverba esprimo de ŝaka origino: al neniu.
Neologismo. Hispane «doblón»; france «doublon»; angle «doubloon». Antikva ora monero, de diversa valoro laŭ la epokoj.
Proksimume ses metroj.
Laŭ Ariosto en Rolando freneza la amiko de Medoro estis la reĝo Dardinel de Almonte, kies kadavron Medoro retiris el kampo de batalo, ricevante seriozajn vundojn en la entrepreno.
Luis Barahona de Soto, aŭtoro de la longa poemo La larmoj de Angélica , eldonita en Granada en 1586.
Lope de Vega, aŭtoro de La beleco de Angélica , versa volumo aperinta en Barcelona en la jaro 1604.
Latinaĵo, kies kompleta teksto jenas: Quando caput dolet, caetera membra dolent : «Kiam la kapo doloras, ankaŭ ĉiuj membroj doloras».
Por kaŝi la fendojn kaŭzitajn de troa uzado.
Sancho diris erare «Melongeno» anstataŭ «Benengeli», kiu nomo en la araba signifas «melongena».
Hispana formo de Ŝimŝom.
La kostumo de Sankta Petro estis speco de uniformo de la tiamaj studentoj, simila al la kostumo tiam uzata de la pastroj kaj konsistanta, interalie, el sutano, mantelo kaj nigra ĉapo. Oni ne bezonis la ricevon de ordinoj por porti ĝin, do la ĵuro de la bakalaŭro havas ŝercan nuancon.
Hispana proverbo: voli ion neeblan. Sancho aludas, ke en la aventuro de la janguanoj (ĉapitro 15ª de la unua parto) Rocinante eksentis amoremon al iliaj ĉevalinoj, kaj ke ĝi ne plu havis tiam fizikan kapablon por plenumi sian deziron.
En la hispana: herbo.
Proverba esprimo: enkonduki en aferon, ion senrilatan al ĝi.
Proverbo: deziri nur fini aŭ kompletigi ion, ne atentante la metodon nek la kvaliton.
Alnomo de Alonso de Madrigal (mortis en 1450), aŭtoro de multegaj libroj en la latina kaj hispana.
Latinaĵo: «eĉ la bona Homero kelkfoje dormetas».
Latinaĵo: «la nombro de la stultuloj estas senfina».
Proverba esprimo. Se Sancho ne riparus sian stomakon, li ne povus manĝi kaj fariĝus senkarna kiel dorno.
Batalkrio de la hispanoj kontraŭ la araboj, kiuj invadis ilian landon en la 8ª jarcento. «Santiago» estas la hispana formo de Sankta Jakobo, nacia patrono de Hispanio.
Proverbo: oni diras pri personoj aŭ aferoj necesaj, eĉ se ili havas mankojn.
Proverba esprimo: eltiri sin el malriĉa vivo.
Garcilaso de la Vega (1503-1536). La versoj apartenas al lia Elegio pro la morto de don Bernardino de Toledo .
Neologismo el la hispana «ventura», kiu povas signifi, interalie, «aventuro» kaj «feliĉo». La mastrumantino uzas «ventura» laŭ ties dua senco.
Vortoludo en la hispana, komprenebla, kiam oni scias, ke «rata» (rato) signifas ankaŭ, interalie, «pago aŭ disdivido proporcia».
Latine: «tre bone».
Garcilaso de la Vega (1503-1536); la versoj aluditaj apartenas al lia 3ª Eklogo .
Temas pri la obelisko 25,50 m longa, kiun, laŭ ordono de Kaligulo, oni transportis de Egiptujo kaj starigis en la Cirko de Nerono. En 1586 oni translokis la obeliskon, laŭ ordono de papo Siksto la 5ª, al la placo Sankta Petro. Ne tute veras la aserto de don Quijote pri la cindro de Julio Cezaro.
Eble Sankta Diego de Alcalá, mortinta en 1463 kaj kanonizita en 1588, kaj Sankta Petro de Alcántara, mortinta en 1562.
La tombejoj ordinare situis apud la kirkoj.
Proverba esprimo: ne ĉion fiaskigi aŭ detrui, se io antaŭe perdiĝis aŭ suferis difekton.
Per tio oni aludis la argumentojn tedajn aŭ neoportunajn. Laŭ la romanco, la maŭro Calaínos devus forhaki la kapon al tri Paruloj de Francio.
Versoj el olda romano.
Proverba esprimo: entrepreni ion, el kio povas rezulti mavaj konsekvencoj por la entreprenanto mem.
Proverba esprimo ne uzata nuntempe: entrepreni malfacilan taskon.
Kelkokaze la antikvaj Romanoj signis la tagojn feliĉajn per ŝtonetoj blankaj, kaj la missortajn aŭ fatalajn per nigraj.
Ekzistis en la universitatoj la kutimo fiksi tiajn tabuletojn aŭ ŝildojn kun la nomo de la profesoro kaj kun indiko de la objekto de lia instruado.
La plej riĉaj brokatoj konsistis nur el tri sinsekve supermetitaj tavoloj, do dektavolaj brokatoj ekzistis nur en la fantazio de Sancho.
La kampulino volis diri «komplimentojn».
Neologismo. Hispane «bigote», «mostacho»; angle «moustache»; france «moustache». Lipharoj.
Proverba esprimo arkaika; per ĝi oni aludis faron neoportunan aŭ konduton nedecan.
Proverba esprimo: ĉie troviĝas zorgoj kaj problemoj, sed ĉiu opinias la siajn plej grandaj.
Aludo al la bronza figuro, kiu funkcias kiel ventoflago sur la supro de la granda turo de la katedralo de Sevilla. Ankaŭ la turo ricevas la nomon de la figuro: la Giralda (la Girulino).
Читать дальше